ardeoj kaj vulturoj 01

    Viro kiu vivus absolute sola, ne havus memoron; eĉ ne bezonus ĝin. (Pierre Janet)

    Sinjoro Freud malpravis.
    La nekonscio ne regas nin, sed, ja, la memoro.   
    Memoro estas speco de Imperiestrino de la Animoj. Estas ŝi, kiu decidas pri tio, kion ni porĉiame memoros kaj pri tio, kio forviŝiĝos de ene de ni, dum la restanta tempo de nia vivo. Ni povas lerni, kiel fari la memoron pli ampleksan. Ni povas, per terapio, rekuperi memoraĵojn laŭŝajne perditaj. Sed ni NE POVAS FORGESI tion, kies forgeson ne permesas la Imperiestrino de la Animoj.
    Estas la terura rilato inter niaj memoraĵoj kaj tio, kion ni ne kapablas forgesi, estas tiu rilato, kiu difinas la homan estaĵon. Ni estas tiu sumo. Ĉi tie ne okazas subtraho. Forviŝaĵo signifas nur tion, kio ne apartenas al ni; tion, kio ni ne plu estas, kaj neniam plu estos.

1. Antaŭaj okazaĵoj


ardeoj kaj vulturoj 01

    Resume, jen la faktoj, kiuj okazis antaŭ ol mi venis al la trajnstacio.
    Ni alvenis al Rio-de-Ĵanejro, panjo, Geraldo, Amelja, mi kaj Angela. Tri tagoj ene de kamionkajuto, escepte de Geraldo, kiu vojaĝis sur la ŝarĝplato, kun servisto. La dua vojaĝtago estis datreveno de Angela, ŝi iĝis kvin jaraĝa. La dudekkvara de marto, 1949. Sekve, mi havis ses jarojn kaj preskaŭ naŭ monatojn.
    Hodiaŭ, la vojaĝo pli ŝajnas mallonga serio da fotoj. Pecoj el memoraĵoj. Aŭ malgrandaj scenoj de silenta filmo, difektita, tro hela, konfuza muntado ĉar kelkaj bildoj enmiksiĝas ene de aliaj.
    La scenoj en la kamiono; tagmanĝo en restoracieto; ni ĉiuj dormas sidante surtrotuare ĉirkaŭ panjo, en malluma kaj mortinta nokto, unu apogata sur la alia, dum ŝi konversacias kun virino de la urbo.
    En la Avenuo Prezidanto Vargas, motociklisto haltis kaj gestis al panjo; kaj ni, maltrankvile, transpasis la larĝegan straton. En tiu momento, mi pensis ke mi neniam plu revidos lin. Kaj, se mi  bone memoras, estas la unua fojo kiam mi tion pensis: se mi vidas aŭ sentas ion, mi konkludas ke tio neniam plu ripetiĝos.
    Post la motociklisto, jen, ni jam estas en la apartamento de onklino. Telefono! La aŭtomobiletoj sub ni! Strato Washington Luis, 1, apartamento 801, telefonnumero 32-8366. Ĉu tio veras? De la fenestro, Geraldo ĵetis groŝon, ni malsupreniris kaj serĉis ĝin, vane. Mi ne scias kiom da tagoj ni tie restis.
    Ĉar en la posta memorata sceno, mi rigardadas la altan pordegon de la Nacia Internulejo por Neplenaĝuloj. Iu knabo diras al mi ke tute neeblas fuĝi tra tiu pordego. Kial iu volas fuĝi?, mi pensas. Ni ĉiuj vestas bluan uniformon, la pastro instruas kanzonon, kies vortojn mi forgesis:
   
    Ni volas Dion, ni, maldankaj... Mokas pri fid' la malsaĝuloj... Pri nia fid', Maria, la plendon, nun, aŭdu vi...
   
    Kion signifas plendo?, mi pensas. La muziko eniras en mi kaj sufokas mian animon, la komocio dolorigas min kaj la pastro fandiĝas kaj malaperas.
Certe, Geraldo estis proksime, ĉar kelkfoje li aperas, kvazaŭ magie. Lia ĉeesto komfortigas min, mi scias ke baldaŭ baldaŭ li estos dekdu jaraĝa!
    Jen mi meze de kelkaj knaboj, unu el ili metas la rigidan montran fingron ĉe la vizaĝo de aliulo kaj alvokas:
    Hej, bubo!
    Kaj la alia, sin turnante, batas la vizaĝon sur la fingron. Ĉiuj ridas. Mi pensas ke ankaŭ mi ridis. Mi faras la samon al najbaro:
    Hej, knabo!
    Sed la vorto knabo ŝajnas al mi fremda kaj senefika. Knabo, tie, ne estis knabo sed bubo. Aŭ etulo. Bubo, etulo, la vortoj dancadis ene de mi.
    Mi ne scias kiom da tagoj mi restis en tiu konstruaĵo. Ĉu eble ni dormis tie? Certe, jes, ĉar mi memoras pri vizitantoj, mi memoras pri pomoj kaj pri la malĝoja rigardo de panjo. Kaj, se iu demandus al mi tion, kion signifas la vorto vidvino...
    ...tiutempe mi konis malĝojegan infanan kanzonon:

Mi vidas ŝtonegon tre altan,
Neniu atingas ĝin.
Sur ĝi sidiĝas vidvino,
Kun granda angor' en la sin', en la sin', en la sin'.
   
    ...kaj, se iu demandus al mi tion, kion signifas la vorto vidvino...
    ...mi dirus, ke vidvino estas tio, kio estas panjo.
    Tamen, panjo ne estis vidvino. Nur ke ŝi forlasis la alkoholaman edzon kaj kondukis la idaron ale al la granda urbo.
    Subite, la pordego, la pastro, la emociiga kanto, la bubaro, la vizitantoj, ĉio malaperas. Jen mi en la trajno.
    Jen mi en la trajno!
    Jes, mi finfine alvenis al la stacidomo. Jarojn poste, iu diros al mi ke la tago estis la sankta vendredo.


      daŭrigo en la venonta dimanĉo.

Atualizado em ( 08 - 01 - 2013 05:55 )