LA VETO KUN LA DIABLO

   
                 

                                           la veto kun la Diablodesegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: Ĉi-tiu lasta rakonteto aldonas al mia kolekto temon ege ripetata en la populara literaturo: veto kun la Diablo. Ĉi temo ja havas siajn variantojn pli noblajn kaj plenajn je filozofio, kaj eĉ kun pinĉaĵo de metafiziko; la du plej imponaj ekzemploj estas la Libro de Ijob, el la Malnova Testamento, kaj Faŭsto, de Goethe (1749-1832). Rilate tiujn pli noblajn variantojn, ne la rolulo vetas kun la Diablo, sed, tre strange, Dio mem. Ijob kaj Faŭsto estas la viktimoj de la disputo kaj ambaŭ restas kiel simboloj de sia epoko.
    La rakonteko de mia avino estas unu inter multaj, kiuj trakuras Brazilon. En la plejmulto, estas la virino tiu, kiu sukcesas bonan strategion por venki la Diablon, nekonscia elaĉeto el la peko de la kompatinha Eva, kiu falis antaŭ la unua tentado. Ĝenerale, ili havas erotikan etoson. Tio kompreneblas.

    Iu tre malriĉa viro jam estis laca pri sia malriĉeco. Iutage aperis al li la Diablo kaj prezentis proponon.
    - Se vi volas riĉiĝi, ni faru kontrakton. Vi ricevos monon kaj estos sana por ĉiam, komence de morgaŭ. Post unu jaro mi revenos. Se vi prezentos al mi taskon, kiun mi ne sukcesos fari, via animo estos libera kaj vi havos por ĉiam via tuta oro. Kontraŭe, se mi sukcesos plenumi la proponitan taskon, do mi kunportos vian animon ĝis la plej malproksimaj malproksimaĵoj.
    La viro ne hezitis. Li opiniis ke unujara limtempo sufiĉos por ke li trovu nefareblan taskon por prezenti al la Diablo. Li diris jes. La Diablo malaperis meze de eksplodo de fumo kaj sulfur-odoro.
    La postan tagon komencis la mirakloj. Lia edzino estis vizitata de urbano, kiu parolis al ŝi pri heredaĵo. Ludante en la korto lia filo trovis enterigitan kofron plenan je oro. Li mem, dum fiŝado, trovis ĉe riverbordo sakon plenan je mono.
    Ho, kia feliĉo. Ilia vivo ŝanĝiĝis kaj la viro fine forgesis la kontrakton faritan inter li kaj la Diablo, kvazaŭ lia subita riĉeco estis rezulto de hazardo.
    La tempo pasis.
    La tempo pasis iomete pli.
    La tempo pasis ankoraŭ pli.
    Iutage li havis premsonĝon kaj vekiĝis kovrita de ŝvito. Li sonĝis pri la diabla vizaĝo, kiu spiris varman aeron ĉe lia propra vizaĝo. Subite li memoris pri ĉio.

    - Kia tago estas hodiaŭ?
    La virino parolis:
    - Nu, ĉu vi ne scias? Mankas nur semajno ĝis la paska dimanĉo.
    La kompatindulo saltis el la lito kaj ekmarŝis tien kaj reen. La edzino demandis pri tio, kio okazis, sed li nenion diris.
    Ses tagoj pasis. Li malsaniĝis. La edzino ne plu sciis kion fari. Noktomeze de la antaŭpaska sabato li ne plu tenis sin kaj ĉion rakontis al ŝi.
    - Mi mortos morgaŭ tagmeze. Li aperos kaj kunportos min. Kion mi povus peti al li, ke li ne sukcesos fari? Se ĉio eblas al Dio, egale devas esti al la Diablo.
    La edzino malgajiĝis. Sed ŝi parolis:
    - Vi devus ĉion paroli al mi. Du kapoj valoras pli ol unu. Nun, krom tio, ke mi estos vidvino kun orfo, mi perdos la monon.
    Kaj ekmarŝis tien kaj reen. Subite ŝi ekdiris:
    - Trovite! Lasu tion al mi. Mi prezentos al la Diablon neplenumeblan taskon.
    Sonoris tagmezo kaj ambaŭ atendadis, sidiĝantaj sur la lito. La Diablo elegante frapis ĉe la pordo kaj atendis. La virino malfermis kaj diris ke li eniru.
    - Mi volas paroli al via edzo. Hodiaŭ ni  havas kontrakton por plenumi.
    La virino diris:
    - Eniru, sinjoro. Sidiĝu.
    La Diablo sidiĝis, kaŝante sub la seĝo la kaprajn piedojn, kiujn li hontas montri.
    La viro do malrapide marŝante eniris en la  ĉambro. Li sidiĝis proksime al la Diablo. La virino parolis:
    - Vi ja scias ke viro edziĝinta kun virino estas kvazaŭ unu persono, precipe se ili geedziĝis en nupto laŭ la leĝo de...
    Kaj la Diablo rapide interrompis:
    - Mi ne ŝatas paroli pri tio. Tamen mi konsentas.
    - Do, se mi prezentas al vi la taskon, estas kvazaŭ prezentita de mia edzo.
    - Ekzakte!, ĝentile diris la Diablo.    
    - Do, jen al vi!
    La virino enmetis la manon ene de sia jupo, kaj per
    tojn
    ŝi fortiris hareton, el tiuj kiuj la plenkreskuloj havas sub umbiliko, vi ja scias tion, pri kio mi parolas.
    - Rektigu ĝin, sed sen detruo.
    Komence la Diablo ne tuj komprenis. Li rigardadis la bukle frizitan hareton. Poste li ekridegis kaj prenis la harfadeneton.
    - Mi tuj faros.
    Sed li nenion sukcesis. Li rektigadis la hareton sed ĝi rekurbiĝadis, kvazaŭ risorto. Ĝis hodiaŭ li ankoraŭ klopodas por. Li ne povas varmigi la hareton ĉar ĝi brulos. Kompatindulo. La Diablo perdis.
    Koncerne la geedzoj, ili restis riĉaj kaj feliĉaj kaj riĉaj kaj feliĉaj ili restis por ĉiam.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 07:39 )