LA ENIGMO

     

 

la enigmo

 

desegnis ricardo garanhani

Noto: En la popola literaturo de la tuta mondo estas monto da rakontoj en kiuj la plej juna frato, ĝenerale rigardata kiel stulta, bone sukcesas. Inter tiuj de mi konata, la plej rafinita kaj poemeca estas la mirinda biblia historio de Jozefo. Ankaŭ oftas rakontetoj en kiuj enigmo prezentiĝas al la heroo, kun minaco de granda puno, se li eraras, aŭ granda rekompenso, se li trafas la respondon. Unu el tiuj, la rakonto pri Edipo, ricevis gravan kronon en literaturo. Deĉifru min, kontraŭe mi vin voros, diradis la Sfinkso al la vojirantoj. Edipo solvis la enigmon, ricevis regnon eĉ kun ĝia reĝino, sed la destino kaŝis ene de lia venko la tragikan fatalon, kiun li opiniis evitebla.
    Ĉi tiu rakonteto de mia avino similas al la vivo vivata de ŝi: naiva, humila, senpretenda. La minimuma rakontado, sen fantaziaĵo, poemeca imagaĵo aŭ cerbumado pri homa destino. La absoluta simplaĵo, por infanoj kiuj komencas kompreni la mondon.

    Estis foje tri fratoj. Tiu plejaĝa, tiu de la mezo kaj tiu plejjuna. La plejjunulo ĉiam volis fari tion, kion faris la du pliaĝaj sed li estis iomete stulta kaj ĉion fuŝis kaj la fratoj batis kaj admonis lin.
    Foje la fratoj decidis iri al la urbo ĉar la princino parolos enigmon kaj tiu, kiu solvos ĝin, edziĝos kjun ŝi kaj gajnos duonon de la regno. Se ne, li restos sklavo en la palaco.
    Nu, la plejjunulo diris ke ankaŭ li iros. La fratoj tre diskutis kaj diris al la patro ke li ĉion fuŝas kaj ili ne volas prizorgi stultan fraton.
    Sed la plejjunulo tiom kaj tiom petis ke la patro permesis kaj ekiris la tri.

    Tiam la du marŝis antaŭe kaj la plejjunulo marŝis malantaŭe. Kaj ĉe ia afereto trovita, jen li haltis kaj vokis:
    - Fraĉoj, vidu tion trovitan de mi.
    Kaj la fratoj admonis:
    - Stulta stultulo, ni ne rajtas malfruiĝi.
    Do la plejjunulo trovis birdan neston kun tri ovetoj.
    - Fraĉoj, vidu neston kun tri ovetoj trovitan de mi!
    Kaj la fratoj admonis:
    - Stulta stultulo, ni ne rajtas malfruiĝi.
    Do, li prenis la ovetojn kaj gardis ilin en poŝo.
    Iom poste li trovis stangeton.
    - Fraĉoj, vidu stangeton trovitan de mi!
    Kaj la fratoj admonis:
    - Stulta stultulo, ni ne rajtas malfruiĝi.
    Do, li gardis la stangeton en alia poŝo.
    Iom poste, li trovis bovinan sterkon.
    - Fraĉoj, vidu la sterketon trovitan de mi!
    Kaj la fratoj admonis:
    - Stulta stultulo, ni ne rajtas malfruiĝi.
    Do, li gardis la sterketon en ĉemiza poŝo kaj ili alvenis al palaco.
    Po unu ili devis klopodi por respondi la enigmon de la princino sed neniu ankoraŭ sukcesis.
    Do, iris la plejaĝa frato kaj eraris. Iris la alia kaj eraris. Kaj iris la plejjunulo.
    Li eniris la ĉambron kaj vidis la princinon. Ŝi tiel kriis:
    - Mi ja malsatas!
    Li montris la ovetojn kaj diris:
    - Fritu ĉi tiujn tri ovetojn!
    - Mi ne havas tion, per kio kirli!
    Li montris la stangeton kaj diris:
    - Kirlu per tiu stangeto.
    - Merdo al vi!
    Li montris la sterketon kaj diris:
    - Jen ĝi!
    Pro tio, li edziĝis kun la princino kaj eltiris siajn fratojn el sklaveco kaj ĉiuj restis feliĉaj por ĉiam.

 

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 07:38 )