La pastro
                          la pastro      desegnaĵo de ricardo garanhani

Noto: La dua novelo de Dekamerono de Boccacio (1313/1375), kaj ankaŭ kelkaj aliaj, montras la diboĉadon en la konduto de la katolikaj religiuloj dum la dekkvara jarcento. Ŝajne, eĉ la Kontraŭ-Reformacio neniel sukcesis ŝanĝi la moralon de multaj pastroj.
    Ĉi tiu rakonteto, vere ridinda spritaĵo, estas kruda ekzemplo de ordinara kutimo kiu floris (aŭ dornis) ĝis la duono de la pasinta jarcento. Ofte tio okazis kiel rezulto de konduto de multaj duonriĉaj familioj: unu el la filoj nepre estu destinata al sacerdota kariero, sen respekto al individueco kaj dialvoko. La viktimo estis la lasta kiu rajtis montri iun volon.

    Estis foje pastro tre senhonta. Kiam li prenis konfeson de virinoj li demandadis pri nedecaĵoj. Sed li demandadis tre ruze, tiel ke ĉio ŝajnis konfesado. Kaj kiam li perceptis ke la virino pekis kontraŭ la edzo, li babilis kaj babilis kaj finfine li delogis la kompatindulinon. Kelkaj el ili ŝatis kaj fine alkutimiĝis kaj sekve de tio dum la konfeso aliaĵoj okazis. Kaj tiamaniere li vivadis.
    Al tiu urbo translokiĝis virino edziniĝinta kun vojaĝisto. Ŝi estis tre bela. Sabate ŝi iris al la preĝejo kaj sin prezentis al la pastro, ĉar ŝi volis fari konfeson. Verdire, tio, kion ŝi rakontis estis aro da naivaj peketoj. Li ordonis ke ŝi preĝu anĝeluson kaj kredpreĝon kaj ŝi foriris.
    Tute ne sciis la kompatindulino ke ŝi ekflamigis la dezirojn de la pekema pastro.  Nokte li ne sukcesis dormi. Li nur pensadis pri la bela kaj ĉasta virino kaj li decidis ke li dormos ĉe ŝi ĉar alimaniere li freneziĝos.
    Post tio la pastro igis la virinon konfuza. Unue li diris ke posttagmeze li ĉiam preterpasas ŝian domon kaj li povos iri tie por preni ŝian konfeson. Ŝi akceptis ĉar ŝi ne suspektis pri la intencoj de tiu senhontulo. De tiam, li vizitadis ŝin kaj ambaŭ interparolis en la vizitĉambro. Post kelka tempo li demandadis demandojn de malfacilaj respondoj sed ŝi estis tiel ĉasta ke ŝi diris ke ŝi neniam pensas pri pekoj. Tamen ŝi konfuziĝis. Li paroladis pri nedecaĵoj, duondirante ke estus bone klopodi por nova aventuro kaj iun posttagmezon li konfesis nekaŝeme ke li freneziĝas je amo. Ŝi ekploris kaj diris ke li ne rajtas pensi pri tio ĉar ĝustadire li konfidis animon al Dio kaj ankaŭ ĵure promesis ĉastecon. Li diris ke li ne amas ĉar li volas. Ke li luktis per ĉiuj siaj fortoj por forgesi la senton sed ŝi estas tiel bela ke li ne sukcesis forgesi kaj li nur saniĝus se ŝi interkonsentos pri vizito en dormoĉambro. Ŝi plu forte ploris kaj petis ke li foriru kaj ne plu eniru en tiun hejmon. Li stariĝis sed antaŭ ol foriri li petis pardonon kaj petis permeson reveni la postan tagon, ke li neniam plu diros ion koncerne tion kaj li denove iĝos ĉasta pastro. Poste, li foriris.
    Postan tagon li denove venis kaj ili interparolis pri peketoj kaj preĝoj kaj la pastro diris nenian netaŭgaĵon. Postan tagon, egale. Kelka tempo pasis. La virino fine forgesis ĉion.
    Okazis ke iun tagon, post kiam la pastro prenis ŝian konfeson, ŝi adiaŭis lin per kiso surmane, same kiel ĉiutage, sed li forte premis ŝian manon kaj kun brilo en okuloj diris ke li ne sukcesis forgesi ŝin kaj ŝi kulpas ĉar ŝi estas troege bela.
    Li tion diris kaj rapide foriris.
    La kompatindulino multe ektimis kaj decidis rakonti ĉion al la edzo. Ĝis nun ŝi ankoraŭ ne rakontis pro timo. Antaŭe la edzoj estis tre sovaĝaj kaj ili mortigis iun pro ia "tion-mi-ne-ŝatas". Sed ŝi pensis ke la pastro transpasas la limojn kaj decidis. Nokte, do, ŝi ĉion rakontis al la edzo. Li diris al ŝi por ne prizorgi kaj matene ili solvos ĉion. Kaj matene ili interkonsentis pri plano.
    En tiuj tagoj la domoj ne havis necesejojn. Nokte ĉiuj uzis urinujon kaj matene ili lavis la urinujojn ĉe la rivero. Sed kelkaj domoj ne estis ĉe riverbordo, precipe la domoj de riĉuloj, kiuj situis sur la ĉefa strato. En tiaj domoj ili havis grandan barelon kaj ili enverŝis la urinon enen kaj kovris ĝin. Kiam la barelo iĝis plimalpli plena, la sklavoj kunportis ĝin al la rivero kaj senŝarĝigis merdaron kaj pisaron.
    Tiu vojaĝisto estis riĉa kaj ankaŭ en lia domo estis barelo. La barelo jam estis duonplena kaj la virino ordonis al la sklavoj kunporti ĝin al la dormoĉambro. Ili tion faris. Do la edzo prenis sian ĉevalon kaj forvojaĝis. Je la konfeshoro, la virino eniris en la ĉambron kaj atendadis. La pastro frapis ĉe la doma pordo tok-tok-tok. La sklavino malfermis kaj jen li. La nigrulino diris ke la mastrino malsaniĝis kaj faros konfeson enĉambre. La pastro demandis pri la edzo. La sklavino diris ke li vojaĝis. Do la pastro komprenis ke ŝi decidis por la plej bona rezulto kaj iris al ŝia ĉambro. La nigrulino malfermis la ĉambran pordon kaj enirigis la pastron kaj foriris. La pastro ŝlosis de interne. Poste la virino ŝajnigis deziri lin sed diris ke ŝi kvazaŭ mortas pro timego ĉar ŝia edzo estas tre sovaĝa. La pastro ridis kaj diris ke je tiaj horoj li devas esti malproksime. Ĝuste en tiu momento oni frapis ĉe la ĉambra pordo. La sklavino kriis:
    - Mastrino, estas nia mastro tiu, kiu revenas.
    La virino eksaltis el la lito kaj ŝajnigis grandan aflikton.
    - Mia edzo! Li murdos min. Li murdos vin. Li murdos nin ambaŭ.
    La pastro ektremis pro timo. La virino diris:
    - Saltu tra la fenestro!
    La pastro rigardis tra la kurteno kaj diris:
    - Vi freneziĝas. Ni estas en la dua etaĝo kaj la strato estas plena je homoj. Mi rompus kruron kaj ĉiuj suspektus.
    - Ho ĉiela Dio! Kion mi faru? Vi bezonas kaŝi sin.
    La pastro diris ke li enmetiĝos sub la lito.
    - Mia edzo estas ĵaluza. Li ĉiam rigardas sub la lito kaj en la vestoŝranko. Jen! Mi trovis! Vi eniru ĉi tien. Estas la nura loko, kie li neniam rigardas.
    La pastro ne volis ĉar li tre bone sciis pri tio, kio estis en la barelo. Sed ĝuste nun oni frapis forte ĉe la pordo. Estis la edzo kaj li laŭte kriis:
    - Kiu estas tie?
    La virino timplena respondis:
    - Atendu iomete, mastro! Mi vestas min!
    La pastro do komprenis ke la nura solvo estas la eniro en la merdobarelon. Li perfingre premis la nazon kaj eniris. La virino metis la kovrilon kaj iris ĝis la pordo. La edzo eniris kaj kriegis:
    - Kial vi prokrastis?
    - Pardonu min, mastro. Mi vestis min.
    Kaj la viro ekserĉis.
    - Ĉu estas iu ĉi-tie?
    - Mastro mia! Kial devus esti?
    - Ho, ĉar se iu estus ĉi-tie, mi mortigus lin. Eĉ se li estus reĝa filo.
    Li rigardis sub la liton kaj en la ŝrankon. Kaj kriegis:
    - Mi volas banon!
    Tiam la kompatinda pastro preskaŭ sufokiĝis. Kiam li premis la nazon, li restis sen aero. Kiam li ne premis, estis haladzo tiel intensa ke li preskaŭ svenas. Kaj la merdaro atingis ĝis lia kolo.
    Do la virino venigis tri sklavojn kaj diris:
    - Kunportu tiun barelon for de tie-ĉi kaj venigu tinon plenan je varma akvo por la mastra bano.
    La sklavoj kunportis for de tie la barelon kaj dum la marŝado sur la ŝtuparo la pisaro supren kaj malsupren iris kaj la pastro preskaŭ dronis meze de la merdaro.
    La sklavoj lasis la barelon proksime de la pordo kaj foriris. La nigrulino malkovris la barelon kaj ridante diris:
    - Ĉi tien, sinjoro Pastro.
    La pastro foriris  tute malpurigita kaj eskapis tra la unua trovita pordo. Li ĵus pasis al strato kaj la doma pordo estis frapfermita.
    Antaŭ tiu pastro plena je merdo la homoj laŭte ekridis. Li furioziĝis kaj ekkriis:
    - Malpuruloj, malpuruloj vi, kiuj malplenigas barelon kun merdo tra fenestro! Malpuruloj! Malpuruloj!
    Kaj poste ĉiuj eksciis la veron kaj tiu pastro forkuris el tiu urbo kaj neniam plu oni vidis lin.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 07:35 )