Malhistorio - ĉapitro 3.

 

  

          Prenu la libron kaj formanĝu ĝin.

 

 

          3. sendormaj tagoj.

 

 

          kiom da malamo eblas esti en la homa koro?

          kiom mezuras la maksimume eltenebla timo?

          el kia senfunda puto naskiĝas la decido defii?

          mi volas komenci de la komenco.

          mi volus komenci de la komenco. mi ne scias kie lokiĝas la origino de mia historio. mi ne scias ĉu ĝi havas originon kaj eĉ ne scias ĉu estas historio. estu ĝi historio, se oni konsideras ke iu ajn historio estas historio, eĉ tiu de la projekto pri nefekundigo de homo. ĉikaze restas la projekto pri revo aŭ projekto pri deziro aŭ projekto pri espero. kaj kiom da fojoj la historio de la deziro, de la espero aŭ de la revo, estas vakua historio pli inda kaj nepereema ol historioj pri kelkaj homoj, kun iliaj nuraj urinoj, fekaĵoj, bavaĵoj kaj ejakulaĵoj? estu mia historio, historio. senkomenca historio sed kun finaĵo.

          ĉar en mia koro estas nur demandoj kaj konstatoj pri tio, ke mi nenion scias, mi decidas pri historio jam komencita, sen kronologia ordo nek logika rigoreco. ĝuste tiu, kiun mi ĵus enkondukis parolinte pri granda malamo, granda timo kaj decido defii.  komence mi pensis eviti priskribadojn kaj rakontojn pri la ĉiutagaĵoj, kiuj kondukis min, pere de senkonsola kaj kontrolata maldormo, al la ekzakta punkto kie mi estas nun, la sojlo de mia propra fino. sed mi rimarkas ke sen priskribi kaj rakonti, oni ne komprenos min. mi ne scias ĉu mi volas ke oni min komprenu. mi ne scias ĉu mi kapablas fari min komprenata.

          mi scias, tamen, ke mi ne volas teksadi labirinton ene de labirinto, kvazaŭ angoranta rolulo de antikva libro.

          do, mi decidas favore al la mininuma rakonto, nur tio nepre bezonata por ke oni komprenu tion, kion mi intencas kroniki. kaj pro tio mi dividas mian rakonton je du partoj: kia estas tiu mondo kie mi vivas? kion mi havas por fari ene de ĝi?

          multege da jaroj jam pasis, ekde kiam alvenis la granda kataklismo. ni studis en la libroj pri la homa historio ke neatendata fatalaĵo okazis kaj ke bedaŭrinde mortis amasoj da homoj kaj preskaŭ la tuta kultura heredaĵo de nia specio aŭ perdiĝis aŭ estis malaperonta. sed ĉiuj libroj ripetas ke ni trafis la precipan celon de la granda rekonstruado: en kelkaj jardekoj la planedo denove reakiris sian malnovan vivmanieron, plena je komforto kaj allogo, iel ajn admirinda nova mondo. grava registaro, elektita de bravaj reprezentantoj de ĉiu kontinento, zorgis pri la universala ordo kaj estris la obeeman homamason, gvidante ĉiujn al la absoluta prospero. kaj la libroj diras, ke, kun la partopreno de ĉiu homo, nia granda civilizacio baldaŭ superos al si mem, pli baldaŭe ol sukcesas revi la naiva homa revo. tiuj libroj, plenaj je superlativoj, estis skribitaj de grupo nomata la sep saĝuloj de la tero, kaj ĝia stilo estis absolute perfekta. ĉiuj devis per tiuj libroj studi ĉiujn sciencojn por strebi al la heroa paŝo, kiu ankoraŭ pli forte apartigos nin, homoj, de la malsuperaj al ni en la skalo de la kreitaĵaro.

          kaj mi estis elektita, post la superaj ekzamenoj de la dua lernejo, mi estis elektita por dediĉi korpon kaj animon al aŭdaca projekto.

          la instruistoj diradis ke ili eltrovis, flugantajn ĉirkaŭ la planedo, en difinitaj kaj precizaj orbitoj, malgrandajn aĵetojn, probable senditajn de la homo mem, kaj de tiuj aĵetoj venis etaj sonoj al kelkaj grandaj maŝinoj. oni sciis ke tiuj maŝinoj konektiĝis al la telefonsistemo. tamen la telefonaparatoj funkciadis sendepende de tiuj maŝinoj ĉar, tuj post la nigra nokto, grupo ĝislace laboris kaj sukcesis funciigi ilin. kaj la instruistoj daŭrigis: post la legado de trovita nebrulata paĝo de kolora revuo, malsimile al niaj revuoj kies paĝoj estas blankaj, grizaj kaj nigraj, post la legado de tiu paĝo, oni deduktis ke tiuj maŝinoj probable utilis al komunikado inter grandaj distancoj, kvazaŭ eblus ke ni en la sudo povus samtempe paroli al homoj en la nordo.

           kaj jen la projekto, ili diris, kiu devus esti komisiita al homoj la plej fidindaj de la universala respubliko, ĉar, por ke oni havu ĉiujn bezonatajn informojn, kune oni sciiĝu pri sekretaj informoj kaj tiuj, en manoj de frenezulo aŭ teroristo, signifos danĝeron kaj detruon de la komuna ordo. kaj tiu krimo, se ĝustatempe trovita, ricevus la punon de la abomeninda morto.

          la maŝinoj, ili ankoraŭ diris, estas zorgataj de bonega skipo de teknikuloj. regule ili ĉion purigis por eviti ŝimon kaj ruston. kaj oni eĉ kopiis desegnaĵon kiu faciligos al norda fabriko la konstruon de tiom da maŝinoj kiom necesos por igi ĉiun homon en kontakto kun ĉiuj homoj.

          profesoro skribis al mi mesaĝon kaj diris ke li preferas akcepti min en sia domo kaj ne en la tria lernejo, ĉar li malbonfartas lastatempe. la domo situis proksime de mia fraŭla loĝejo, mi decidis piediri. la homoj rampas trankvilaj kaj sensentaj penante trovi siajn destinojn. mi pensas ke la destino de ĉiu homo sin kaŝas. se la homo scius kien li iras, li ne rampus kun tia doloriga pacienco. rampas trankvilaj kaj sensentaj penante trovi siajn verajn maskojn. mi pensas ke la vizaĝoj de ĉiuj homoj estas kaŝitaj. se la homo posedus sian propran vizaĝon, li ne montrus tiun hieraŭan rigardon kaj tiun rideton de nenaskiĝinto. trankvilaj kaj sensentaj penante trovi siajn animojn. mi pensas ke oni metis en arkivon la animojn de la homaro. se la homo vivus, li ne tiel leĝere ŝvebus super tiuj puraj stratoj. pacienca marŝado, rigardoj kaj ridetoj ne alvenintaj al la nuno, leĝeraj fantomaj paŝoj, jen la ordo konstruita disde la nulo. oni ne plenigas truojn per manoj plenaj je nenio.

          kaj mi vojiris; ordema ankaŭ mi, ene de la ordo. eble mi mem sendestina, senvizaĝa kaj senanima. egalulo. egalulo plia. sed ene de ia groto en la fundo de mia tuta esto, malantaŭ mi, kiu scias?, aŭ eĉ je la alia flanko de tio, kion mi pensas ke mi estas, en ia nedeĉifrita punkto, estis vermeto ronĝante la ŝnurojn de mia sekureco. io, kio susuris de malproksime por ne atenti. por ne eviti. por ne min kaŝi. por havi la febron. kaj, se necese, por plori.

          kompreneble tiuj ideoj ne estis klaraj dum mi marŝadis. ili klariĝas nun, aŭ duonklariĝas, nun, dum mi skribas, ĉi tie en tiu kontraŭvola hejmo, tiu mallarĝa senfenestra ĉambro, kie mi nepre atendas tion, kio devas veni.

          mi nur marŝadis ale al la domo de profesoro. mi pensadis pri ne komprenataj aferoj. nur ĉi tie kaj nun mi ekzistas pura. tamem mi nur estas la ĥaoso de ĉio, kio mi estis kaj ĉio, kio mi intencas esti. jen mi – ponto neniam finiĝanta. sed nur la ĥaoso estas mia historio.

          mi tiris la ŝnuron kaj aŭdis la sonorileton. neniu venis. oni ne kutimas en tiuj novaj tempoj dufoje frapi ĉe sama pordo, instruas unu el la multaj doktrinaĵoj. ni estis gvidataj por ununura vorto, ununura gesto, ununura definitiva decido. kaj ni ĉiam obeas tiujn doktrinaĵojn. sed en tiu nokto mi volis la febron kaj mi denove frapis.

          profesoro aperis nun, malfermis la pordon kaj, vidante min, strangege ridetis. la rideto perturbis min. mi pensis ke tiu rideto sufiĉus por plenigi la animojn de tiuj, kiuj ekstere marŝis kaj eble pro tio ili trovintus pravigon por sia tiel rompiĝema ekzistado.

          rompi regulojn, hodiaŭ, ĉimomente, por mi signifas ege bona aŭspicio. kiel vi fartas?

          mi pardonpetas ĉar mi denove frapis. ĉu vi fartas bone?

          se vi pardonpetas, vi malplenigas mian aŭspicion. eniru.

          do mi pardonpetas ĉar mi pardonpetis, mi ridante diris, mia ridado jam venenita de lia rideto.

          ridu kiel nun kaj ĉiuj pardonpetoj iĝos nenecesaj. mi ne bone fartas. ĝisnune. ĉu ni kontrolu niajn celojn. sidiĝu.

          jes. mi venis, elektita de vi, por ricevi instruojn pri projekto. oni diris al mi, ke vi pristudis mian lernejan historion.

          tio veras. mi esploris vian vivon dum la unua lernejo kaj mi opinias ke vi estas la homo, kiun mi bezonas.

          ĉu la unua lernejo?, profesoro! ĉu vi ne esploris miajn lastajn studojn? ĉimomente mi memoris mian unuan instruistinon, kiu diradis: vi havas ion plian en via frenezeta kapo!

          en via loĝejo estas kelkcentoj da homoj kun similegaj meritoj. studoj ne min interesas, sed kondutoj. mi ne volas vian kapon, sed vian animon..

          mi ne bone komprenas.

          estas malfacile. ĝisnune. ni iru al la biblioteko. dum ni trinkos teon mi ĉion klarigos.

          kaj la loko kie mi nun skribas, tiu ĉi loko kie mi devas resti ĝis okazos tio, kio nepre okazos, tiu ĉi loko aflikte altiras mian rakonton. kaj de nun ĝi saltos kaj akceliĝos, kvazaŭ mia destino kliniĝus tiel ke la akvo de mia vivo kaskadus, por iri rekte al mia nuno.

          profesoro montris librojn kaj parolis, trankvile kaj malrapide, malgraŭ tio ke liaj okuloj strange brilis kiam li subtile reliefigis kelkajn vortojn.

          mi havas multajn kopiojn de libroj, kaj de la aktualaj kaj de tiuj eltrovitaj. mi ne scias ĉu vi scias, sed hodiaŭ papero malfacilas. vi kaj mi, laŭ la granda projekto, klopodos por deĉifri tri aŭ kvar volumojn en lingvo ĝis nun nekonata, neniu postvivis en tiu norda regiono. okazas ke, dum mi penis deĉifri teknikajn librojn mi foliumis librojn pri aliaj temoj kaj mi malkovris tre interesajn aferetojn. ĉu vi perfidus la ŝtaton favore al la homo.

          kion?, profesoro!

          mi ion demandis. ĉu vi timas la respondon?

          mi ne ŝatus timi.

          mi ne plu bezonas vian respondon. via korpo ja respondis al mi, per tiu frostrotremado de kapo al piedoj. mi intencas diri al vi ke mi havas, paralele al tio de ili nomata granda projekto, mi havas tion, de mi nomata la plejgranda projekto. mi bezonas vian helpon.

          ĉu vi intencas perfidi la ŝtaton.

          mi ne konsentas al mi perfidon al la homaro. mi havas dengeran planon, mi tute solas. aŭ vi tuj foriras, nun, kaj denoncas min, aŭ vi restas kaj prezentas vian respondon en unu minuto. mi preparos teon.

          li foriris kaj lasis min kun mia surprizo. ni ne estis instruitaj pri surprizo, oni ekzercigis nin por eviti malŝparemajn tremadojn. tempo haltis kaj mi tie restis, staranta, terurita, kvazaŭ besteto antaŭ granda kaj senkompata rabisto. mi ne volis pensi. mi nur sentis. mi ne kapablis pensi.

          vi nenion diru. aŭdu mian paroladon ĝisfine. interrompu nur por demandoj. parolo konsumas la buŝon, diras la doktrinaĵo.

          li sidiĝis antaŭ la teo, kiun li ne trinkis, kaj daŭrigis:

          mi parolis pri la libroj. mi amase petas ilin. kaj al la komisionoj kiuj demandas al mi pri miaj intencoj, ĝenerale ili estas faritaj de novuloj, kaj multaj el ili miaj ekslernantoj, al ili mi respondas per leteroj bizare hermetikaj, tiel ke ili cedas al ĉiuj miaj postuloj. mi kunigis librojn en ununura idiomo de kiu ni preskaŭ ne havas spurojn, escepte de kelkaj izolaj vortoj. la scienco pri lingvoj malprogresas. mi deĉifris la idiomon, vi estas la nura homo kiu scias tion. kaj mi eltrovis kvanton da mensogoj pri nia mondo.

          kiu mensogas?

          ili!

          ĉu ili?

          la gazetaro. vi scias ke ni, de sudo, instalis la fabrikojn en nordo, kun niaj leĝoj kaj niaj ordoj. ili estas pacemaj kaj plenumas niajn decidojn. sed okazas lokaj akcidentoj. kvazaŭ apero de antikorpoj al la perfekta ordo. sed la plej gravaĵo estas ke niaj ŝtatestroj opinias ke la respubliko estas nedisvolviĝinta proceso, ni devus nomumi simbolajn estrojn, elekti riĉan familion kaj el ĝi preni homojn por gravaj postenoj. kaj estus kreataj ritoj kaj specifaj vestoj por tiuj altranguloj, luksaĵoj kaj belegaĵoj, por ke la ordinaraj mortuloj pli facile akceptu la plej gravajn decidojn.

          tio estas frenezaĵo! neniu akceptos tion!

          ĉu vi kredas je tio, kion vi diras?

          mi timas ne sufiĉe koni la homon!

          mi timas koni lin pli ol sufiĉe. en la daŭro de unu jaro estos alia la monda destino. kaj mi ne partoprenos en projekto por ke la telefonoj parolu pli malproksimen.

          ĉu vi malobeos?

          mi ja. kaj vi?

          kion mi povas fari? mi konfuziĝas, tiom estas la doktrinaĵoj...        

          doktrinaĵoj! kondiĉitaĵoj por ratoj! tuj tuj mi diros al vi, kial mi vin alvokis. antaŭe mi volas rakonti teruraĵon. pri suspektoj kaj eltrovoj. nenion demandu.

          kaj profesoro daŭrigis, dum niaj teoj malvarmiĝis, netuŝitaj.

          kiam mi vizitadis la trian lernejon, mi konis profesorinon. ŝi estis maljuna. pro tio ŝi estis tre saĝa. plej grave, tamen, estas, ke ŝi transpasis nian historian pasintecon. mi ne scias, ĉu vi komprenas. ŝi vivis de antaŭ la granda katastrofo.

          la falo de la steloj!

          falo de steloj! ĝisnune. ne parolu. mi konis ŝin kaj ni amikiĝis. mi iris kun ŝi al ŝiaj prelegoj. kaj kiam ni promenis mi kondukis ŝin sur ŝia radseĝo, dum ni babiladis, kaj mi profitis de ŝiaj konoj. mi rimarkis bizaran agon. kiam ŝi parolis de la granda rekonstruo, ŝi rigardadis ĉiuflaken, kvazaŭ estus infanoj ĉirkaŭ ŝi. kaj ŝiaj fingroj tremadis. iam mi observis tion kaj ŝi, post dolora streĉado de la vizaĝo, riproĉe parolis:

          mia pasinteco ne apartenas al vi. vivu ekskluzive en via. mia pasinteco ne apartenas al mi.

          kaj poste, tute mallaŭte: mi timadas. mia racio estas infektita.

          mi neniam plu parolis pri la temo, sed mi pensas ke la pasinteco pri kiu ŝi parolis, estis la tempo antaŭa al la katastrofo.

          iam mi kondukis ŝin sur la deklivaĵoj de la loĝejo. ŝi estis laca pro la kvanto da homoj al kiuj ŝi alparolis. ni malsupreniradis silente. supren venis profesoro kaj nekonatulo. la profesoro komencis tedan konversacion kun mi kaj la nekonatulo, prenante el miaj manoj la radseĝon, sin proponis konduki ŝin. ili descendis kaj mi ilin rigardadis. subite li delasis la radseĝon. ektimigite mi kuris laŭ la deklivaĵo. mi vidis ian strangaĵon en la malsupro, kiu baris la vojon, ion brilantan. mi penis kuratingi la radseĝon, la maljuna profesorino descendadis kun la kapo supren pro la rapido, transpasis la grandegan metalplakon kaj ŝia kapo alten flugis kaj falis kelkajn paŝojn antaŭ mi. mi hororplene ekhaltis antaŭ tiuj malfermegantaj okuloj kaj vidis ke iliaj lipoj moviĝis kaj ŝi diris

          okazis milito!

          kiel klarigi tion, kion mi sentas?

          venis malfacila silento. profesoro mallevis sian larmantan rigardon. kaj li gravmiene daŭrigis:

          tiuj vortoj persekutis min. la ĵurnaloj parolis pri akcidento sed hodiaŭ mi certas ke ŝia morto ne estis akcidenta. kaj de post tiu fortranĉita kapo mi perceptis la veron. neniam okazis falo de meteoroidoj, tiu stela falado inventata por trompi la popolaĉon. okazis terura, preskaŭ fatala milito. ili detruis ĉiujn spurojn kaj mortigis la homojn kiuj memoris pri detalaĵoj.

          kaj kiel estis tiam la homoj?

          mi ne sukcesis scii. malmultas materialo. mi havas komentarieton pri tio, de ili nomata vetarmado. demencaĵo. mi eĉ opinias ke tiu notico estis skribita post la katastrofo. mi ne certas.

          kion mi devas fari?, profesoro.   

          ĉu vi pensas foriri kaj paroli al la homoj?

          tion mi pensas...

          mi scias. ĉiu kiu aŭdos vin estas la venonta viktimo. antaŭ ol klarigi mian planon, mi intencas diri ke

          mi certas ke tute ne eblas ion ŝangi, mi, sola kontraŭ organizita strukturo rigida kaj potenca. mi ne intencas denonci, ĉar por tio necesus prezenti pruvojn kaj kune kun la pruvoj mi devus transdoni al ili nekredeblajn eltrovaĵojn de la scienca mondo. tio nur neelteneble fortikigos ilin.

          kiaj eltrovaĵoj?, profesoro.

          tiu de la satelitoj por interkomunikado, ekzemple. aŭ, imagu vi, elektrika uzinejo movata de la plej eta partiklo! estas veraj mirakloj.

          profesoro, ĉu vi senigos la homaron de tiel granda progreso?

          kune kun la energiuzinejoj kreiĝis la grandaj bomboj de detruado. mi ne plu laboros por ke la homaro ĝisfine estus ekspluatata ĝis totala detruo. mi ne plu cedos mian kapon por ke bandaĉo de perversaj idiotoj vivu en mondo de disperdiĝo kaj egoismo, je la malprofito de la kapklinita plejmulto. kaj dum tio, denove prepariĝos, iom post iom kaj neinversigeble, nova hekatombo dolor- kaj sangplena. mi ne vendos min.

          vi timigas min.

          mi bezonas vin. mi havas liston de ok bibliotekoj kaj la nomoj de dek du gravegaj libroj. vi kunportos leterojn al tiuj bibliotekoj. vi prenos la volumojn kaj malaperigos ĉiujn.

          mi ne scias ĉu mi kuraĝos.

          vi havas la tutan nokton por pripensi. necesas detrui tiujn postsignojn de la scienco de antaŭ la granda milito aŭ ni riskas endanĝerigi la homaron. ĉu vi pensas ke mi, ĉe tiu minaco, ĉu vi pensas ke mi zorgos pri longdistancaj telefonalvokoj? la leteroj jam estas pretaj kune kun la trajnbiletoj. aviadiloj ne plu flugas dumsemajne, mi ne certas ĉu vi scias. ĉiuj bibliotekoj estas en la sudo, ni aĉetis ĉiujn librojn. kaj vi bezonos ununuran transatlantikan flugadon.

          kaj kio poste?

          pri mi, mi respondecas. mi ne falos en iliajn manojn. vi decidas pri vi. neniu vivas mian vivpecon, diras la doktrinaĵo. ĉu vi volas dormi ĉi tie? mi havas kroman liton, kelkfoje mi studas dumnokte.

          mi restis. eble pro timo vidi homojn. mi ne volis vizaĝojn ĉirkaŭ mia sendecido. kia longa nokto! la vizaĝoj venis por perturbi miajn sonĝojn, mi stariĝis, lumigis la ĉambron, rigardadis la du tasojn kun malvarma teo, rigardadis tiun paperaron en nekonataj lingvoj kaj pensadis pri la monstrecaj sekretoj kaŝitaj en ili. kaj memoris pri la sorĉisto kiu deĉifris ĉion. li trankvile dormadis en alia cambro, eble ne. kaj dependis de mi mem la asocio kun la sorĉisto, se mi volas pli profunde pensi pri la homaro, eble ne. mi bezonus fidi je li kaj kiam mi perceptis tiun bezonon kaj demandis al mi ĉu mi kredas je li, forta voĉo sonis ene de mi: jes! mi bezonas kredi ke li pravas!

          kiom da malamo eblas esti en la homa koro?

          kiom mezuras la maksimume eltenebla timo?

          el kia senfunda puto naskiĝas la decido defii?

          mi ne malamis la homojn, kiuj manipulis verojn, tiuj provraj estuloj ne interesis al mi. mi malamis la faktojn.

          mia timo ne estis pri la abomeninda morto sed pri tio, ke mia ago povus reprezenti al la homara historio.

          mi decidis defii.

          mi volus ke mia rakonto saltu ĝis mia nuno, ĉi tie, kie oni arestis min. mi sentas, tamen, ke mi bezonas priskribi miajn vojaĝojn kaj mian sendormon. dum du semajnoj mi vojaĝis ien kaj tien, oni bonege akceptis min ĉar mi kunportis promesojn pri progreso kaj dezirindan komforton. kaj mi kolektis la librojn kaj ilin metis en mian pakaĵon. neniu kontraŭstaris, neniu suspektis. ili perdiĝis en la kerno de sia nefleksebla ordo. mi vojaĝis dumnokte por ŝpari la tempon. mi rigardis tra la malhelaj fenestroj pejzaĝojn, kiuj kuradis rekte al mia pasinteco. mi sciis ke ĉiu vojaĝo estis senrevena. mia granda momento akceliĝis rekte al mi. mi nenion alian faris krom plenumi mian decidon. kaj dumtage mi somnambule vagadis tra la urbaj stratoj, meze de senvizaĝaj homoj. mia timo ne lulis min, dumtage mi ne sukcesis dormi, timo neniam kantlulas dormeman koron. kaj mi fine havis mian transatlantikan flugadon. mi prenis la noktan trajnon al la lasta biblioteko, kie kuŝis la lastaj du libroj. tie min akceptis alta junulino, magra vizaĝo, nigrulino kun grandaj okuloj. ŝi legis la prezentigan leteron, kunportis min al stranga ĉambro, plena je paperoj kaj rompitaj maŝinoj, speco de deponejo. ŝi fermis la pordon kaj mallaŭte parolis:

          oni arestis la profesoron. oni serĉas vin. mi sciis pri via alveno. restu ĉi tie ĝis mi revenos.

          kaj foriris kaj lasis min predo de ŝvito, febro, du okuloj kiuj volis krevi pro brulado kaj koro kiu falegis ŝtupare malsupren. mi falis en angulon kaj tie restis. mi pensis ĉion fajrigi kaj ĉion detrui. mi pentis ĉar mi ne faris tion antaŭe. la du lastaj libroj restus, je la dispono de eventuala estonta tradukado. mi lacegis.

          la junulino malfrue revenis, prenis mian manon kaj kondukis min tra mallumaj ĉambroj. mi stumbladis. ŝi brakumis min.

          kia fino min atendas nun?

          ŝi metis min sur lito surplanke farita. mi ploradis. ŝi penis trankviligi min. mi ploris ankoraŭ pli.

          mi kunportis la du librojn petitajn de vi. ili ne scias kiuj estas la libroj. neniu malfidos, trankviliĝu.

          kiel ili sciiĝis?

          profesoro suferis krizo de gala veziko kaj bezonis kirurgion. la anestezio delirigis lin kaj li parolis strangan lingvon kaj diris pri plano detrui kelkajn librojn, indikante vian nomon. ni fuĝos dum frumateno. estas forlasita dometo en la ĉirkaŭo, ni iros tien kaj ĉion bruligos.

          kial vi enmiksiĝis en tio.

          mi ne scias, ne scias, ne scias.

          ni nin brakumadis sed ne tiu varmo dormigis min. mi, kiom da tagoj kaj noktoj sendormaj?, mi duonsvenis, mi sentis min baldaŭ perdonta la ekvilibron. ŝajnis al mi ke mi tuj haluciniĝos.

          en la profunda frumateno, ni foriris. ŝi antaŭe pakis la fatalajn librojn, la ceteraĵojn ni forlasis. se profesoro pravis, mi havis ĉe mi ĉion de li eltrovitan. ni marŝis tra stratoj duonvivaj, senmovaj, pezaj. for de la urbo ni trovis dometon, ununura ĉambro. ni eniris kaj instaliĝis. en angulo ni kuŝiĝis, mi preta krevi pro febro kaj timo.

          ĉu vi timas? kial vi tion faras por mi?

          mi ne scias, ne scias, ne scias.

          nia brakumo preskaŭ mortigis min pro mia granda laco. kaj meze de la deliro mi ne perceptis la ekzaktan momenton kiam tiu stranga dormo iĝis sonĝo kaj sonĝo iĝis amoro. mi ne estis tute mi mem, sed sentis ke mi profunde vivis kaj oni povas diri ke estis mil korpoj ĉe la mia, ĉirkaŭ mi, komforte bruligantaj, mi sentis ke steloj prenas mian korpon, lumaĵoj halucine kuras ene de mi kaj okazis eksplodo de ĝuo kaj feliĉo kaj mi malfermis la okulojn kaj vidis antaŭ mi la nekredeblan mienon de diaĵo pli bela oj ĉiuj frumatenoj kaj pli antikva ol la tempo kaj tiu mieno ridetis al mi kaj mi falis flanken kaj dolĉa dormo kunportis min enen de siaj mildaj ondoj.

          kiam mi vekiĝis mi havis mankatenojn. mi klopodis por leviĝi sed miaj kruroj estis ŝnurligitaj. soldatoj ĉirkaŭis min.

          kie ŝi estas?

          ni tre bedaŭras. okazis akcidento. ni vidis de malproksime la brulejon kaj ĉi tien venis por inspekti. ŝi bruligis kelkajn librojn, nenio saviĝis. kiam ŝi rimarkis nin, ŝi strebis por fuĝi kaj sin kaŝi, stumblis kaj falis kun la vizaĝo sur la braĝojn. ŝajnas ke ŝi ne mortos.

          kaj kio pri la profesoro?

          kiu profesoro?

          kaj jen mi ĉi tie arestita, translokita al la suda ĉefurbo. je ia momento ili eniros kaj kondukos min, ĉar mi devas morti per la abomeninda morto. oni sciigis al mi ke profesoro sin mortigis, preninte venenon alportitan al lia ĉelo de helpanto. kaj mi sciis ankaŭ ke la libroj vere forbruliĝis. kaj ŝi ne ricevis punon je morto sed restos la tutan vivon arestita.

          kaj dum mi skribas pri ĉi tiuj aferoj jen ili eniras kaj diras ke alvenis la momento kaj ekpreparas min. mi haltas la skribadon sed mia penso estas sendependa kaj mi povas daŭre pensi. kaj mi pensas ke mi marŝadas kaj ke mi ne ŝatus alfronti tiun specon de mortpuno tiel barbara. kaj ili kunportas min kaj preparas min. en la centro de la placo staras la gilotino. kaj mi estas ŝnurligita laŭlonge de la fatala maŝino. la abomeninda morto postulas ke mi kuŝu surdorse, la kolo sur la trunkpodio kaj la kapo supren turnita, por ke mi vidu la ferocan lamenon kun ĝia fulmeca brilo. mia korpo kaj miaj kruroj estas ŝnurligitaj kaj speco de skarpo ĉirkaŭfermas mian frunton, firme premante mian kapon. sed, jen la abomeninda morto, miaj brakoj estas liberaj kaj mi povas, en la dezirata momento, tiri la ŝnuron kiu faligos la lamenon. jen kiel ĝi estas. preparita mi, fianĉo de la morto, dum kelka tempo la soldatoj restas apude kaj atendas mian heroan agon. la homoj pasas kaj haltas, mi ne vidas ilin sed kapablas senti la ĉeestojn, la varmecojn, la rigardojn kaj mi aŭdas murmurojn kiuj elliras el malantaŭ iliaj dentoj kaj flugas enaere. mi nenion vidas se ne la abomenindan morton, la akrega lameno super mia rigardo. la infanoj ekscitiĝas, mi sentas ke ili ekscitiĝas, iom da teruro, iom da kompato, iom da timo, iom da furio, kial ili tiel ekscitiĝas?, la etuletoj! se mi havus en miaj manoj unu el tiuj manetoj, kian mesaĝon mi komprenus en la tremado de iliaj fingroj? kiom da tempo mi hezitos, antaŭ ol mi tiros la ŝnuron? ĉu mi lasos min ĉi tie?, kiel la plejmulto de la kondamnitoj, ĝis malsato kaj soifo eliminu min? ĉu mi eltenos la tutan atendon? kial mi defiis la homojn kaj ne aŭdacas defii mian vivon? mi certas ke ne estas espero, la abomeninda morto nepre estu plenumata ĝis post la fino. do, kion mi atendas? mia kapo desegnas ene de mi moviĝantan brakon, kiu tiras la ŝnuron sed mi volas vidi kio okazos kaj mia brako ne moviĝas kaj ne tiras la ŝnuron. mi fermas la okulojn kaj vidas tiujn grandajn okulojn ene de mi, mia unua, lasta kaj nura mateno de amoro. kaj la soldato diris ke ŝi falis kun la vizaĝo ene de la braĝoj. ĉu mi okupiĝus pri tio nun? kaj pri kio mi okupiĝu? kaj jen mi, je kia sojlo? kaj kiom da fojoj, dum mi pensas ĉi vortojn, kiom da fojoj mi ankaŭ pensas pri la sensaco de falanta lameno kaj mia kapo saltadus kaj mi parolus, kun malfermegaj okuloj, mi vivas mi vivas la infanoj ekscitiĝas kaj se mi tro atendos mia brako ne sukcesos sin levi kaj eĉ se mi volos fini la torturon pri soifo kaj malsato mi ne plu kapablos mi tremadas kaj vidas antaŭ mi sunon kiu bruligas miajn okulojn la infanoj ekscitiĝas mi perceptas ke mi ripetas aferojn mi ripetas tutajn frazojn sed okazas kiel se mi pensus internen ĝisfunden kaj mi majstras la tempon kaj mi malekzistas ene de ĝi aŭ mi transekzistas super ĝi kaj estas nokto kaj malumo ne parolas pri fantomoj sed pri teruro kiu iom post iom malpligrandiĝas en la deliro mi decidas pensi ĝisfine kaj malvarmo ne tiel fortas kaj kiel estis tiam la homoj?, profesoro, mi ne sukcesis scii, malmultas materialo, kaj kiel estis do la homoj antaŭ tiu terura milito kaj mi disrezonas kaj ili ekaperadas antaŭ mi, eteraj kreitaĵoj faritaj el sonĝo kaj blovo kun siaj multkoloraj vestaĵoj kaj siaj rigardoj absolute sen malamo kaj ili inter si ridetas kaj kundividas la komunajn aferojn kaj iliaj domoj estas simplaj kaj iliaj temperamentoj estas trankvilaj kaj unu respektas la alian kaj la frukto de la tero estas komuna kaj la infanoj estas idoj de ĉiuj adoltoj kaj la virinoj estas patrinoj de ĉiuj infanoj kaj la viroj patroj kaj la maljunuloj ripozas antaŭ la respekto de la junuloj kaj la junuloj kreskas gardataj de la adoltoj kaj la homoj interparolas kaj sin amas libere kaj nenia libero estas pli granda ol la libero de aliulo ĉar jen ĉiuj ĝuas pro la sama libero kaj la ŝarĝo de tiu libero estas la vivo mem, peza kaj sensenca, sensenca se oni serĉas alian sencon al la vivo ke ne la mema vivo, peza se oni ne kapablas elimini la superfluan doloron kaj jen tiu mia mondo jam malaperis ĉar jen mi parolas pri senco al la vivo kaj pri vivo kun doloro kaj la antikva vivo ne devus esti dolora kaj oni ne devus serĉi al ĝi sencon mi deliras mi konfuziĝas ĉu profesoro pravis kiam li diris ke li ne sukcesis scii kiel estis tiam la homo? kaj kiel estis tiam la homoj? profesoro! kaj se mi trompas min kaj desegnas anĝelojn kie vivis demonoj kaj jen tiu homoj kiuj sin detruis preskaŭ ĝisfine lasinte por ni nuran malgrandan heredaĵon kiun ni klopodas por perfektigi, ĉu eble nia heredaĵo jam estas kondamnata? ĉu eble nia mondo jam veneniĝis per la restaĵo de tio, kio estis la antaŭa homo? tiu homo kiu ja povintus esti demono kaj jen ili sin interrigardis kun malfido kaj ĉiam kaj ĉiam inter si mensogis kaj la potenculoj ekspluatis la malfortulojn kaj la malfortuloj timegis la potenculojn kaj tiuj ĉiam parolis dolĉajn vortojn por ke la amara frukto estu manĝata sen ke oni sciu ke ĝi havas venenon kaj la homoj sin trompadis en vanaj amoj kaj superfluaj amikecoj kaj eĉ oni povus diri ke tiuj homoj tiom kaj tiom malamis sin mem ke ili timis sin mem kaj ja li estus eterna suferulo, ĉar li ne havis pacon kaj sorton malkovri ke feliĉo signifas ne senti dolorojn ne faritajn por ni nek ĝojojn al ni ne destinitajn kaj ke ĉiu ricevu nur sian kotizon je doloro kaj ĝojo kaj se mi havas mian larmon kaj nur mian nuran larmon kaj se mi ridas per mia rido kaj nur per mia nura rido do mi povos diri ke mi ne vane vivis kaj kiel ja estis la homo antaŭ la milito kompatinda profesoro vi sukcesis detrui la dek du librojn kun la plej prospera scienco kaj tio neniel signifas ke ne plu okazos milito profesoro profesoro ne estas la progreso kiu okazigas militon sed la homo kompatinda kreitaĵo militfaranto sufera kaj obstina kiu neniam lernas kaj kiuj estas tiuj bildoj fantomoj aŭ ombroj mi mortas kaj nenio pli estas ol granda dormo kiu dolĉe venas estingiĝas sed la kandelo rezistas kaj violente levas sian flamon mia kapo denove estas lucida estas lameno ĉu tio sentata de mi estas lucido mi vidas aferojn kaj mi scias ke ili ne ekzistas estas viro ŝnurligita kaj li tiras ĉaregon tie malantaŭe perdita ene de la nebulo kaj estas bildoj sur la ĉarego kaj la bildoj estas iu silentema patrino kun sia ridinda blua mantelo ĉielkolora kaj unu morto kaj unu tempo nigre vizaĝa tenante enmane horloĝon senkudrilan kaj virgulino tenante enmane libron pri etiko kaj nenia bildo moviĝas la viro ne eltenas la pezon estas ŝnuroj premante mian kapon kaj mian korpon kaj miajn krurojn nur liberaj manoj kaj brakoj kion signifas resti ĉi tie tagon kaj nokton kaj plian tagon kie mi estas kaj la homoj estas enormaj kaj petas ke mi dancu ekzakte kiel mi lernis en la unua kaj lasta kaj nura lernejo mi malgrandas kaj timas kuras ĝispatrinen ŝi prenas min surbrake sed ne ridas kaj mi pensas pri tunelo renversite por ke mi eniru malantaŭen flugante malantaŭen la fumaĵo malfermas truon kaj tiras min kaj mi alvenas al grandega navo ruĝa sangplena mi volas trankvile resti ekstere estas tertremado mi devas esti denove fortirata mi etiĝas kaj etiĝas kaj etiĝas ĉio kreskas kaj malaperas mi ne sentas malvarmon mi sentas nek doloron nek timon ne estas malvarmo ne estas timo tio kio ekzistas estas tio kio ne ekzistas mi ne estas la tempo haltas por ĉia eterneco mi ne-mi mi-ne