Malhistorio - ĉapitro 0.

  

 

 

ĉiu homo rajtas havi du animojn.

la libro estas la dua animo de la homo.

 

 

          epilogo: la longa nokto.

 

 

          Amen.

          La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos.

          la ŝafaj homoj eliradis el trajno, kiam ili vidis la eksteran grandan lumaĵon. afliktaj blekadoj kaj jen la ŝafaj homoj iĝis ŝafinoj kaj kiel ŝafinoj ili kornofrapis kaj interpuŝiĝis serĉe al forirejo. ŝafaj beboj estis piedpremataj, komence pistataj la manetoj, poste knedataj la korpoj kaj jen rompitaj ventroj kaj la hufoj de tiuj, kiuj kuradis supre, malpuriĝis per varma kaj ruĝa sango.

          Kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.

          la rata instruistino instruis al la uniformvestitaj ratetoj la gravajn vortojn, kiuj tenas la koron ene de la senbrila ujo kaj la vivon ene de mallarĝa muro. la rata instruistino kondiĉadis siajn lernantojn kiel lerni pri aferoj, kiuj starantan tenas mortintan homon, kvazaŭ eblus samtempe esti mortinta kaj vivanta, fantomo obeema al la instancoj. kaj al la rata knabeto, kiu moviĝis pli ol permesate, la rata instruistino skoldis kaj diradis ke sen atento al la instruo, neniam kaj neniel estos li grava homo. tiam, ili aŭdis la eksplodon kaj hororitaj kaj plentimege ili inter si rigardis kaj el iliaj okuloj kvazaŭ eskapadis fajraĵoj de granda teruro kaj ili kuntiriĝis kaj ne havis la rajton je lasta ĉirpeto ĉar la tegmentoj falegis kaj ili, amase platigataj, sin transformis en viandejan paston, malsekan kaj forte odorantan.

          Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro.

          kaj en la grandaj bankoj, la putoraj viroj kaj la vulpaj virinoj kaj la lupaj maljunuloj valsante amuziĝis pro siaj ruzaĵoj, kaj tio pli violente briligis iliajn okulojn; kaj ili flaris sin kaj sin spionis kaj inter si mezuris siajn fortojn kaj ĉio tio faris ke pli forte eliĝu la fetoroj de iliaj pendhaŭtecaj korpoj kaj de iliaj feloj plenaj je oficista ŝvito. tiam okazis ke venis granda krevo kaj la vitraĵoj diseriĝis je multege da pecetoj kaj ili rimarkis ke ĉiu klopodis por diveni kiu minacas ŝteli iliajn tekojn plenajn je alies mono. tamen ili ne havis tempon por scii pri la granda bombo ĉar la planko malfermiĝis kaj, kvazaŭ infera buŝo, glutis iliajn vostojn kaj iliajn dentojn kaj iliajn krifojn kaj iliajn malicaĵojn. ili ere malintegriĝis.

          Mi estas la markoto.

          la porkaj viroj bankedis, memorfestante la memorfestaĵon. viskioj, salatoj, floroj, buŝtukoj, plengrasaj la piedegoj, per neoksideblaj forkoj ili krake mordis homan viandon, krudan, la korpon de kompatinda proletara dio, ili ridetis unu al la alia kaj montradis dentojn spertaj pri grandaj mordadoj. kaj la porkaj virinoj, plenaj je porka prudeco, mendis delikatajn pladojn dum ili trinketis pli inecajn likvorojn, vante montrante mamojn kaj vestojn kaj hararojn konfuzajn kaj identajn. kaj la porkidoj lernis: la knaboj, kiel fariĝi grandaj porkoj similaj al la patroj, la knabinoj, kiel fariĝi grandaj porkinaĉoj similaj al la patrinoj. ĉimomente ekskuiĝis la tuta tablo kaj ŝajnis ke stelo je venenita furio penetris en la ĉambron. ektremado, konfuzo, surprizo kaj timo. kaj pli da timo. kaj ankoraŭ multege da timo. kaj la vivantaj kaj la mortintaj karnoj, kaj la krudaj kaj la rostitaj viandoj, enmiksiĝis ĉiuj kaj jen ili tranĉiĝis, fendiĝis, apartiĝis, sensangiĝis, senostiĝis, kuiriĝis, rostiĝis, bruliĝis, pulvoriĝintaj en la tuj sekvanta granda incendio.

          Mi sendis mian anĝelon.

          perditaj ene de bandaĝoj kaj de sparadrapoj kaj de jodaj tinkturoj kaj de antisepsaĵoj, plenŝtopitaj de antibiotikoj, senfebrigiloj kaj analgezikoj, la kobajaj homoj kuŝadis sur la malmultaj kaj pridisputataj litoj. kudritaj, flikitaj, boritaj, tranĉitaj, la kobajaj homoj suferas; ĉi tie, jen mi sen unu kruro; apude, jen vi sen peco de la intesto; tie, jen li sen la dekstra okulo. ni suferas. sur la plenĉagrene duonmortintaj okuloj videblas iom da purgatorioj. inter ĉiuj aflikte kuradis la histrikaj geflegistoj, penante pruvi ke ilia efiko estas nur homeca kaj ne patrineca. ili suferas alian specon de doloro, la konstanta doloro de ekstere, de la plenplenaj aŭtobusoj, de la manko de mono je lastaj tagoj antaŭ salajroricevo, de akumulitaj ŝuldoj, de la frenezaj vetkuradoj por ne iĝi homa rompitaĵo. kaj, promenante meze de la malordo, kelkaj malgrandaj suferantoj, dresitaj rategoj, kun siaj blankegaj kiteloj kaj gantoj, korekte tonditaj lipharoj, pensante pri siaj deziroj kaj ne pri siaj taskoj. sed la fino alvenis rapide. la eksplodo kvazaŭ okazis ene de ĉiu kapo. brila klakado kaj nenio plu.

          Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.

          la dresitaj tigroj al la hundoj instruis kiel obei. unue, necesis transformi en hundojn la bestaron laŭleĝe kunigitan: ŝafoj, porkoj, katoj, kokidoj, bovidoj, ĉevalidoj, azenoj kaj azenoj kaj azenoj. poste, ĉiuj envice, danke al trejnado kaj ripetado de trejnado, ĉiuj iĝis hundaj homoj. obeemaj, lojalaj, blindaj, surdaj, ĝismorte fidelaj. ili tre malrapide lernas, kiel malrapida estas la hunda lernado! oni bezonas paciencon kaj tempon. tempo neniam mankas, pro la leĝo. pacienco sin transformas en malpaciencon, kiu sin transformas en furion pri ordonado, kaj ĝuste tiun ordonadon bezonas la hundaro. kaj iom post iom ili fariĝis obeemaj, lojalaj, blindaj kaj surdaj. kaj, precipe, fidelaj. kaj, precipe, ĝismorte. la bruado estis grandega, enaere pecoj el brakoj, kapoj, grenadoj, botoj, fusiloj, medaloj, intestoj, kanonaj radoj, enorma fajraĵo, kvazaŭ la apokalipsaj anĝeloj malkaŝintus la satanan arsenalon kaj ĝin fajrigintus, por spektadi la festenon.

          Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.

          en la luksegaj hoteloj plezuriĝis la taŭraj viroj kun siaj bovinaj virinoj kaj la kokaj viroj kun siaj kokinaj amantinoj. homeraj fikadoj, la vaginoj malsekegaj per ekscito pro tio, kion oni kaŝe faras, voluptaj kaj ripetataj penetradoj, lascivaj fingroj kiuj provokas ĝemadojn kaj orgasmojn, kaj tion oni ne atingas ekstere, buŝoj, kiuj ĉi tie trinkas ĝuaĵojn, kaj tion oni malpermesas ekstere, langoj, kiuj nun sondas lokojn, kaj tio antaŭe estis neesplorata, kaj ĉiu sperto kondamnata de la komuna saĝo de ŝafinoj kaj obeemaj hundoj, ĉiu sperto estas nun freneze serĉata kaj transformas kaprojn en pavianojn kaj bovinojn en seksardantajn hundinojn kaj kokojn en plenpotencajn stalonojn kaj kokinojn en halucinatajn femalojn. jen ĉi tie la rezulto de neskribitaj leĝoj; ĉar tio, kio estas malluma, povas iĝi luma, sed estas lumo kun kulpo kaj rimorso kaj doloro. jen ĉi tie la prezo pagata de tiuj, kiuj intencis esti virtuloj laŭ la ne diskutata virto. kio okazis al litoj kaj sugestaj filmoj kaj littolaĵoj kaj mamoj kaj erektiĝoj kaj muĝadoj kaj henadoj kaj graŭladoj? superfortaj estis la bomboj, proponis tempon nek por pensi nek por senti. estis orgasmo de morto kaj fino kaj silento.

          Por repagi al ĉiu laŭ lia faro.

          kaj la potenculoj inter si donacadis siajn koncesiojn kaj protektis unu la alian; ĉi tie la serpentaj viroj trompadis malkleran popolon kaj disdonis ekspuatotajn minejojn; poste, la sorikaj homoj interkonsentas pri la numeroj de la grandaj internaciaj transakcioj; antaŭ nelonge, la rinoceraj homoj

          Kaj mia rekompenco estas kun mi,

          arestigis la formikajn homojn, kiuj aŭdacis eldonigi en la grandaj ĵurnaloj verojn transformitajn en mensogojn; tuj tuj      

          Jen mi rapide venos,

          la lupaj viroj enkaĝigis senspertajn ŝafajn knabojn, kiuj penis organizi sendanĝeran studentan kunsidejon kaj sian fuŝpresitan adoleskantan ĵurnaleton.

          Kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu.

          pli malgranda estis la hororo pro ĝia rapideco. simultanaj eksplodadoj, plenaj je terura brilo, kiuj bruligis dum tempo neelsentebla, ĉar konscio fandiĝis kune kun la karno.

          Kaj la justulo ankoraŭ faru juston,

          tamen la tempo permesis ankoraŭ ĝemadojn kaj kriojn. kaj la timo, rapida kaj malefika, estis tre kaj tre granda timo, ĉar ununura timo. idoj, maskloj kaj femaloj, gemaljunuloj kaj senutiluloj, plenviglaj reproduktantoj, ĉiuj buĉataj sammaniere.

          Kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura,

          flugrigarde, homaj okuloj estis gapantaj okuloj; en la ekzakta momento de ĉiuj eksplodoj kaj ĉiuj lumaĵoj, ĉiuj okuloj estis ununura okulo, la Homa okulo, la Homa okulo sin demandanta, muta kaj perpleksa: kio devas esti tio?

          La maljustulo ankoraŭ estu maljusta,

          kaj la koro plena je miro!, meze de la granda miro, kiu konsistis el konstato pri tio, ke la granda nokto vere alvenis, tiel timata kaj tiel anoncata de profetoj el ĉi tie kaj nun, kiuj, etaj homoj aflikte kriantaj, nenion sukcesis kontraŭ la forto de la aferoj, la koro estis la Homa koro!

          Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; ĉar la tempo estas proksima.

          kaj la vivo, tiel laŭdata kaj tiel ofende traktata, malkaŝata hodiaŭ kaj kaŝata morgaŭ, amata posttagmeze kaj estingata dumnokte, sub tento dimanĉe kaj kun akcepto lunde, sepultata en mallumo kaj reviviginta en helo, la vivo, kiu perdiĝis en la hekatombo de la lasta nokto, la vivo, kiu minacis malaperi dum tiel kaj tiel vortica sekundo de morto, la vivo, kiun oni elektis kaj preferis kaj kunposedis kaj starigis tiel malrapide dum tiom kaj tiom da miljaroj, la vivo, la vivo, la vivo, la vivo, kiu nun por la tuta ĉiamo minacis perdiĝi

          estas la Homa vivo.

          Gardu vi, ke vi tion ne faru.

Atualizado em ( 12 - 04 - 2016 12:26 )