Gil Vicente. KOMEDIO PRI LA ARBARO DE LA TROMPOJ (1536)

                      la eskviro

Resumo: Venas la Filozofo alkatenita al Stultulo; estas puno, ĉar li riproĉis kelkajn malklerulojn. Li anoncas la trompojn, kiujn spektos la publiko. De ĉi tie, sinsekvas kiel miksita salato, vico da  mitologiaj faktoj kaj popularaj epizodoj. Resume, oni povas diri ke tiu, kiu volas trompi, en la fino estas trompata. Eskviro, ŝajnigante ke li estas vidvino, trompas komerciston kiu intencis trompi lin. Kupido, kiu estas enamiĝinta al persa princino, trompas Apolonon kiu trompas la reĝon Telebano, patron de la princino. La Reĝo, por savi sian reĝlandon, trompas la filinon kaj forlasas ŝin en la Arbaro de la Trompoj. Kupido katenas ŝin, sed ŝi, per ruzo, igas lin liberigigi ŝin kaj li mem arestas sin en la ĉenoj. Kiam la reĝo forlasis sian reĝlandon, por konduki la princinon al la arbaro, li lasis en sia posteno la doktoron "Plej Granda Justeco de la Regno", por ke ĉi tiu regu. La doktoro ricevas la viziton de junulino, enamiĝas al ŝi kaj ŝin sekvas. Ŝi ridindigas lin, igante ke li perdu siajn vestojn. La Princo de Grekio alvenas al la arbaro, kune kun kvin dukoj. Li tien iris ĉar Fortuno gvidis lin. Li enamiĝas al la Princino kaj Fortuno organizas la nupton.

GV141. Stultulo


Allevantaste, panadera, Vekiĝu tuj, panistino,
Si te has de llevantar Vi devas tuj vekiĝi
Que un fraile dejo muerto. Ĉar fraton mi forlasis mortintan.
No traigo vino ni pan. Mi kunportas nek vinon nek panon.
Apiahá, apiahá, apiahá. Apiaha', apiaha', apiaha'.

(kantas Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)


... Junulino (Vidu GV052, en la Korteganaro de Jupitero)

Enganado andais, amigo, Vi trompas, amiko,
Comigo. Pri mi.
Dias ha que vo-lo digo. De tagoj mi tion diras.

(kantas Carmen Ziege)


GV142. Ĉiuj

Muéstranos por Dios, Ventura, Je Dio, montru al ni, Fortuno,
En esta sierra tan bella En ĉi montaro tiel bela,
Las venturas que hay en ella. La fortunojn en ĝi ekzistantajn.

(kantas Carmen Ziege kaj Jorge Teles)

Komentario:  Ĉi tiu, la lasta verko de Gil Vicente, estas tipa kortegana amuzaĵo. Gil Vicente, jam matura en sia stilo, kreas situaciojn dramajn, komikajn, patosajn, ekvilibrante ĉion. Esploras la parolmanieron de ĉiu rolulo. Lia ironio estas subtila kaj oni ne observas rankoron en lia kritikado (kvankam Apolono diras: "La preĝo malpli valoras ol la farado de la devo") .
    Kurioza detalo de ĉi teatraĵo, kiu jam aperis en antaŭaj verkoj, sed ĉi tie venas en etoso de granda spontaneco, estas la miksaĵo de hispana kaj portugala lingvo. La roluloj ĉiam esprimas sin en sia lingvo - nobeloj kaj dioj en la hispana kaj la plebanoj en la portugala. Sed kelkfoje la dialogo estas dulingva. Ekzemplo: Kupido : Qué has? (Kio okazas al vi?) Paŝtisto: Estou namorado. (Mi enamiĝis.) Kupido: De quien? (Al kiu?) Paŝtisto: Que sei eu de quem, senão que o amor me tem o coração apertado. (Kion mi scias pri tio, se ne ke io premas mian koron.)... Kupido: Se desta pena te sacas, tu vivir muy mal se emplea. (Se vi eskapas el ĉi penado, via vivo iĝos mal profitata.)"
    La Prologo prezentiĝas laŭ tre interesa maniero. Anstataŭ unu rolulo, la aŭtoro enirigas du, unu alkatenata al la alia, montrante alegorion rilatan al proverbo de tiu tempo: "Se vi volas mortigi prudentan homon, katenu ĉe lia piedo malklerulon". Tiu memorigas min pri pentraĵo de Pieter Brueghel (1525?-1569), duon-samtempulo de Gil Vicente, kiu faris per pentrarto la priskribon de proverboj. Oni vidas grandan spacon en vilaĝo plenplena da homoj en etaj grupoj, kaj en paroj kaj solaj, montrante konatajn diraĵojn en la epoko (estas alia pentraĵo de la sama aŭtoro ilustrante dekojn da infanecaj ludoj).
    La epizodo de doktoro "Plej Granda Justeco de la Regno" estas dramigo de unu el la historioj de la verko "Les Cent Nouvelles Nouvelles" (Cent Novaj Noveloj), de la dek-kvina jarcento, kiu estas imitaĵo de la Dekamerono de Boccaccio (1313-1375), aldonita de temoj el aliaj fontoj, kiel fabelaro kaj novelaroj de Poggio Bracciolini (1380-1459).

Atualizado em ( 20 - 11 - 2013 12:03 )