Gil Vicente. DIALOGO PRI LA RESUREKTO (1535)

                            la cenestro
    
Resumo: Du rabenoj konversacias. Unu el ili prezentas serion da popularaj sentencoj, lernitaj de patro, patrino, onklo... "Tiu, kiu ploras aŭ kantas, malbonajn feinojn forpelas... ne manĝu varman manĝon, kontraŭe vi perdos viajn dentojn... tiu, kiu ne mensogas, ne devenas de bonaj homoj... ne alproksimiĝu al pendumilo, oni ne pendumos vin." Du centestroj eniras kaj komunikas ke la korpo de Kristo malaperis, leviĝinte, ekzakte kiel Li antaŭdiris. La rabenoj ne kredas. La centestroj priskribas la efikojn, kiujn la resurekto faris al ili. Unu perdis la harojn, la alia la dentojn kaj ungojn. Alia rabeno alvenas kaj ĉiuj decidas ke, se la notico estas vera, ili silentos kaj ĉion neos. Ili anoncas festojn, por ke oni ne rimarku ke ili estis venkitaj.


GV138. Levi (parolo)

Que nos calemos em nosso calado:      Ni silentu en nia silento:
... Que seja verdade, calar e negar.      ... Se tio veras, ni silentu kaj neu.

(parolas: Jorge Teles)

Komentario: Tre mallonga teatraĵo, skribita en komika tono, ĝi satiras la judojn, tamen sen malestimi ilin. Estas la rakonto de la resurekto, el la vidpunkto de la judoj. Kiel antaŭe montrite en multaj de liaj verkoj, Gil Vicente modernigas la situacion de malnovaj agoj, parolante pri faktoj kiuj rilatiĝas al la Portugalio de lia tempo.