Gil Vicente. AKTO PRI MOFINA MENDES (1534)

                           la virgulino

Resumo: La Monaĥo eniras kaj faras predikon plenan je citaĵoj, multaj sencensaj. Li estas sendita por prezenti la figurojn de la Akto: la Virgulinon kun siaj servistinoj Prudento, Malriĉeco, Humileco kaj Fido. Ili legas librojn kaj Maria demandas al ĉiu pri tio, kion ili legas. Ili priskribas la profetaĵojn pri la naskiĝo de Kristo. Maria diras: "Ho, se mi estus tiel benata, por vidi per miaj okuloj tian altvaloran Sinjorinon, trezoron de nia vivo, kaj kiel sklavino servi ŝin". Gabrielo eniras kaj faras la anoncon pri la naskiĝo de la Mesio. Prudento, Malriĉeco, Humileco kaj Fido instruas kiel respondi al la Anĝelo. Poste, la kurteno fermas kaj la scenejo ŝanĝas: Paŝtistoj amuziĝas en siaj taskoj kaj inter ili Mofina Mendes. Ĝi estas mallerta. Ŝi anoncas la katastrofojn, kiuj okazis al ĉiuj bestoj, pri kiuj ŝi zorgas. Ŝi estas maldungata kaj ricevas kiel donacon poto kun olivoleo. Kaj okazas la tre ripetata rakonto de la revantino kiu intencas riĉiĝi post vendo de la olivoleon; aĉeti ovojn, vendi la ovojn, kaj tiel plu, ĝis edziniĝo. Falas la poto, disverŝiĝas la olivoleo kaj la revado finiĝas . Mofina kantante foriras. Aliaj paŝtistoj venas kaj dormas. Komencas la dua parto de la Akto pri Kristnasko, kiu montras la "kontempladon" de la Naskiĝo. La alegorioj de la Virtoj admonas ĉiujn kaj ĉion, inkluzive la fenomenojn de la naturo. Maria petas al la Fido, ke ŝi iru al la urbo kaj pere de iu bruligu la kandelon de la kredo. La Fido revenas kaj diras ke ŝi ne trovis iun por lumigi la fidon. Maria petas al la Prudento, ke ŝi iru al la popolo serĉe de la lumo por la kandelo de espero. Jozefo enmiksas sin kaj petas ke ŝi rezignu peti lumon al la popolo. Prudento diras ke ne necesas peto por lumigado, ĉar "la naskiĝonta Sinjoro estas li mem la tuta lumo". Anĝelo kantas al la paŝtistoj por ke ili vekiĝu kaj adoru sian reĝon. Anĝeloj ludas siajn instrumentojn, la Virtoj kantas kaj la paŝtistoj dancas. Tiele, ĉiuj foriras.

 

GV136. Mofina Mendes

Por mais que a dita m'engeite,
Pastores, não me deis guerra;
Que todo o humano deleite,
Como o meu pote d'azeite,
Ha de dar comsigo em terra.
Malgraŭ tio ke fortuno malakceptis min,
Paŝtistoj, ne militu kontraŭ mi;
Ĉar ĉiu homa plezuro,
Kiel mia poto de olivoleo,
Certe falos surgrunden.

(kantas Carmen Ziege)

 

GV137. Anĝelo

Recordae, pastores!
Que vos levanteis.
Naceu em terra de Judá
Hum Deos so, que vos salvará.
Que vos levanteis.
Ah pastor! Ah Pastor!
Chama todos teus parceiros,
Vereis vosso Redemptor.
Memoru, paŝtistoj!
Leviĝu tuj.
Naskiĝis en lando de Judujo
la Dio kiu savos vin.
Leviĝu tuj.
Ah, paŝtisto! Ah paŝtisto!
Alvoku viajn kamaradojn,
Vi vidos vian Redemptoro.

(kantas Jaqueson Magrani)

Komentario: Lasta kristnaska teatraĵo verkita de Gil Vicente, tre matura kaj poezia. Inter la anunciacio kaj la naskiĝo, okazas la profana sceno de Mofina Mendes.
     Ŝajne, kelkaj aktoj disigis la sanktan scenon de la profana sceno pere de kurteno. Kelkaj eĉ prezentiĝis en kapeloj, kiel la Akto pri la Kvar Sezonoj. La anonco farita de Gabrielo estas prezentata je tre interesa maniero. Post ĉiu vorto de la anĝelo, Maria demandas al siaj servantinoj kiel ŝi devas respondi kaj ili konsilas la taŭgajn vortojn. La rezulto estas ke la preĝo anĝeluso montriĝas kiel lirika kaj etendiĝanta teksto.
     La tuta enkonduko, la prologo parolata de la Monaĥo, estis malpermesita en la eldonoj de 1586 kaj de 1624.

Atualizado em ( 14 - 11 - 2013 12:37 )