Gil Vicente. FARSO NOMATA AKTO PRI LUZITANIO (1532)

                                     luzitanio

Resumo: La unua sceno prezentas judan familion. La Patro kaj la Filo kantas militan kanzonon kaj la Patrino respondas per kanzono pri amo. La Patro: "Se la kanzono ne parolas pri milito kun sabrofrapoj... mi ne volas aŭdi ĝin". Venas du judoj por averti ke ili devas krei teatraĵon ĉar la korteganaro estas en la urbo kaj inter ĉiuj la princeto kiu ĵus naskiĝis, Manoel, filo de la reĝo Johano, la Tria. La prezentado estos reĝirosata de iu Gil Vicente. Licenciulo komencas la prezentadon kaj ridige priskribas la aŭtoron Gil Vicente: "Ĉi demono, teksisto de araneaĵoj, enŝoviĝas en la kronikoj kaj poemoj de la portugalaj heroaĵoj, kiujn nur Dio komprenas!" Li daŭre diras ke la verkisto enamiĝis al demona-virgulino; ŝi kondukis lin al Sibilo kaj tiu instruis al li la sekretojn de la pasinta Portugalio. Sekvas la surscenejado de la edziniĝo de Luzitanio, filino de nimfo kaj la Suno, kun la princo Portugalio, veninta el Grekio. Merkuro intencas edziĝi kun ŝi kaj venas kun la diinoj de Olimpo: Venuso, Verecinta, Februa, Juno kaj du diabloj, Dinato kaj Berzebu', kiuj sekvas la diinojn. La diabloj prezentas impresan interaktan amuzaĵon pri La Tuta Mondo kaj Neniu. Kiam la diinoj rimarkas ke inter Luzitanio kaj Portugalio ekzistas vera amo, ili konsilas al ŝi  rifuzi Merkuron, por edziniĝi ja kun Portugalio. Ili organizas la nupton kaj kantas.


GV124. Patro kaj Filo

Ai Valença, guai Valença,
De fogo sejas queimada,
Primeiro foste de moiros
Que de christianos tomada.
Alfaleme na cabeça,
En la mano una azagaya,
Guai Valença, guai Valença,
Como estás bem assentada;
Antes que sejão tres dias
De moiros serás cercada.
Ho, Valencio, ve al vi, Valencio,
Per fajro vi brulu,
Antaŭe vi apartenis al maŭroj
Konkerita de la kristanoj.
Araba turbano surkape
Kaj enmane la ĵetlanco,
Ve al vi, Valencio, ve al vi, Valencio,
Kiel vi firme stariĝas;
Antaŭ pasado de tri tagoj
De maŭroj vi estos sieĝata.

(kantas Geovani Dallagrana)

 
GV125. Patrino

Donde vindes, filha,
Branca e colorida?
De lá venho, madre,
De ribas de hum rio;
Achei meus amores
N'hum rosal florido.
Florido, enha filha,
Branca e colorida.

Donde vindes, filha,
Branca e colorida?
De lá venho, madre,
De ribas de hum alto,
Achei meus amores
N'hum rosal granado.
Granado, enha filha,
branca e colorida.
El kie vi venas, filino,
Blanka kaj gracia?
El tie mi venas, panjo,
El la bordo de rivero;
Mi trovis mian amaton
En floroplena rozujaro.
Floroplena, ho filino,
Blanka kaj gracia.

El kie vi venas, filino,
Blanka kaj gracia?
El tie mi venas, panjo,
El la bordo de altaĵo
Mi trovis mian amaton
En semoplena rozujaro.
Semoplena, ho filino,
Blanka kaj gracia.

(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)


GV126. Majo

Este he Maio, o Maio he este,
Este he o Maio e florece,
Este he Maio das rosas,
Este he Maio das fermosas.

Este he Maio e florece,
Este he Maio das flores,
Este he Maio dos amores,
Este he Maio e florece.
Ĉi tiu estas majo, majo estas ĉi tiu,
Ĉi tiu estas majo kaj ĝi floras,
Ĉi tiu estas majo de la rozoj,
Ĉi tiu estas majo de la belulinoj.

Ĉi tiu estas majo kaj ĝi floras,
Ĉi tiu estas majo de la floroj,
Ĉi tiu estas majo de la amoroj,
Ĉi tiu estas majo kaj ĝi floras.

(kantas João Batista Carneiro)


GV127. Diinoj

Luz amores de la niña
Que tan linduz ujuz ha,
Que tan linduz ujuz ha,
Ay, Diuz quien luz habrá,
Ay Diuz quien luz habra!

Tiene luz ujuz de azor,
Hermuzuz como la flor:
Quien luz serviere de amor
No sé como vivirá,
Que tan linduz ujuz ha,
Ay, Diuz quien luz servirá,
Ay Diuz quien luz habrá!

Suz ujuz son naturalez
De las águias realez,
Luz vivuz hacen mortalez,
Luz muertuz suspiran allá,
Que tan linduz ujuz ha,
Ay, Diuz quien luz servirá,
Ay Diuz quien luz habrá!
Pri la amoj de la knabino
Kiu havath tiajn belajn okulojn,
Kiu havath tiajn belajn okulojn.
Kiu havas tiajn belajn okulojn.
Ho, Dio, kiu havath egalajn?

Ŝi havath bluajn okulojn,
Graciajn kiel la floroj.
Tiu, kiu enamiĝoth al ili,
Mi ne sciath kiel li vivoth.
Ŝi havath tiajn belajn okulojn,
Ho Dio, kiu enamiĝoth al ilin?
Ho Dio, kiu havoth ilin?

Ŝiaj okuloj havath la belecon
De la reĝaj agloj.
Al la vivantoj, ili mortigath,
Kaj la mortintoj de malproksime thuspirath.
Ŝi havath tiajn belajn okulojn,
Ho Dio, kiu enamiĝoth al ili?
Ho Dio, kiu havoth ilin? (*)

(*) Gil Vicente skribas laŭ la lispa misprononco de la rolulo: th anstataŭ s.

(kantas Carmen Ziege)


GV128. Venuso

La bela mal maridada
Mal gozo viste de ti.
   La belulino malbone edziniĝinta
   Mi vidas ke ŝi tre enuiĝas.

(kantas Jorge Teles)


GV129. Ĉiuj

Vanse mis amores, madre,
Luengas tierras van morar,
Yo no los puedo olvidar.
Quien me los hará tornar,
Quien me los hará tornar?

Yo soñara, madre, un sueño
Que me dió nel corazon,
Que se iban los mis amores
Á las islas de la mar,
(Allá se van a morar,)
Yo no los puedo olvidar.
Quien me los hará tornar,
Quien me los hará tornar?

Yo soñara, madre, un sueño,
Que me dió nel corazon,
Que se iban los mis amores
Á las tierras de Aragón:
Allá se van a morar,
Yo no los puedo olvidar.
Quien me los hará tornar,
Quien me los hará tornar?
Mia amato foriras, panjo,
Li loĝos en malproksima lando.
Mi ne sukcesas forgesi lin.
Kiu revenigos lin al mi?
Kiu revenigos lin al mi?

Mi sonĝis, panjo, sonĝon,
Kiu tuŝis mian koron.
Ke mia amato foriras
Al la insuloj en la maro.
Kaj tie li loĝos.
Mi ne sukcesas forgesi lin.
Kiu revenigos lin al mi?
Kiu revenigos lin al mi?

Mi sonĝis, panjo, sonĝon,
Kiu tuŝis mian koron.
Ke mia amato foriras
Al la lando de Aragono.
Kaj tie li loĝos.
Mi ne sukcesas forgesi lin.
Kiu revenigos lin al mi?
Kiu revenigos lin al mi?

(kantas Kátia Santos)

Komentario: Jen denove Gil Vicente ŝipostirante sian arton en la maroj de la fantazio, absoluta majstro de ĉiu manovro, kondukante ĝin al la kaprico de sia talento en vojaĝo kie ne mankas la beleco nek kaŭstica kritiko kontraŭ la malvirtoj de la homaro. Kiam la diinoj preparas specon de altaro por realigi la nuptan feston, la du Diabloj faras parodion pri la feliĉ-promesoj de la Biblio : " Benata kaj akceptata estu tiu, kiu havas dolĉan langon sed malbonaĵon en la brusto... Benata estu la vera avarulo laŭ naturo, kiu havas monon en sia animo... " Kiam ili finas la parodion, ili decidas noti tion, kion ili vidas en la mondo, por priraporti al la reĝo Lucifero. Eniras en la scenejo du roluloj nomataj Tuta Mondo kaj Neniu. Ambaŭ serĉas ion. La diabloj notas: Tuta Mondo volas monon, Neniu volas konsciencon... Tuta Mondo volas esti laŭdata, Neniu volas esti riproĉata. Tuta Mondo estas mensoganto, Neniu diras la veron. 
Rolulo nomata Everyman aperis en Anglio ĉirkaŭ 1530, derivita de Nederlanda moralo-ludo Elckerlijk, teksto presita en 1495, de supozata aŭtoro Peter Dorlandus. La teatraĵo de Gil Vicente estas de 1532 kaj havas nenion komunan kun la angla ludo. En la angla teksto, Everyman estas vizitata de la Morto, post ordono de Dio, por ke li pentu pri siaj viveraroj, kaj tiam li faras kontakton kun alegorioj kiel Forto, Moderemo, Scio, ktp. La du roluloj de Gil Vicente ludas simbolan komentadon pri la homa konduto. Tiu ludo de vortoj - atribui nomon al rolulo kiu reprezentas la tutan homaron, unun el ĝiaj trajtoj aŭ simple nuran abstraktaĵon, kreis la alegoriojn, kiu proliferis en ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj verkoj de la mezepoko. Ĝi unue aperis en la epizodo de la Ciklopoj, en la Homera Odiseado. Odiseo, la ruzulo, diras al Polifemo, ke lia nomo estas Neniu. Kiam la aliaj Ciklopoj venas por helpi sian fraton post kiam Odiseo blindigis lin, li krias: Neniu vundis min...
    Gil Vicente transformas ĉi mallongan scenon en tre inteligenta sintezo pri la Homo.
    Ni aldonu ke la diinoj en la komenco de sia prezentado kaj en unu el la kanzonoj, lispe misprononcas. Kiel menciita en la Komentario pri la teatraĵo Farso pri la ciganinoj, tiam oni kredis ke la dioj venis el oriento ekzakte kiel la geciganoj . Ĉar la ciganoj lispe misparoladis, ankaŭ la dioj devus egale misparoli.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:53 )