Gil Vicente. PASTORALA TRAGIKOMEDIO PRI LA MONTO DE LA STELO (1527)

                                la ermito

Resumo: Virina alegorio pri la Monto de la Stelo venas kun sia stulta servisto. Ŝi alvokas kelkajn gepaŝtistojn por viziti la Reĝinon kiu ĵus naskis dum la ĉeesto de la kortego en la urbo Koimbro. La reĝino estas Katarina, edzino de Reĝo Johano, la Tria, kaj la bebo estas la infantino Maria. La amindumoj inter la gepaŝtistoj estas plena je konfuzado. Venas Ermito por peti almozon. Unu el la paŝtistoj sugestas ke li indiku al ĉiu paŝtisto la ĝustan amindumantinon. Li montras paperetojn kun la nomojn de junuloj kaj junulinoj kaj ankaŭ kelkaj vortoj pri la individuaj sortoj. La paroj fariĝas. La Ermito prezentas nun kelkajn kondiĉojn por ermitejo en kiu li ŝatus vivi, neniel sankta. "... larĝa ĉelo, en dezerto kun multege da vino kaj pano... la fonto tre proksime kaj malproksime la kontemplado... ke la filino de la Juĝisto ĉiutage ordigus al li la liton... kaj dum mia preĝado ŝi forgesus la ŝafaron kaj brakumus min kaj mordus min sur la oreloj!" La paŝtisto Gonçalo reagas: "Proksime de ni, Pastro, estas verda kaj floranta vepraro, kun grandaj dornoj... vi tie kuŝiĝu senvesta... ĉar la vivo, kiun vi deziras ne estas donata de la vera Dio!" La Alegorio de la Monto diras al ĉiuj ke ili devas iri ĝis tie, kie estas la Reĝino. Kaj ŝi prezentas la specialajn varojn de la regiono, kiujn ili kunportos donace. Venas du Burleskuloj, ĉiuj kantas kanzonon kaj dancas.



GV103. Gonçalo

Volaba la pega y vaise:
Quem me la tomasse.

Andaba la pega
No meu cerrado,
Olhos morenos
Bico dourado
Quem me la tomasse.
La pigo flugas kaj foriras:
Ho, se mi kaptus ĝin.

La pigo aperas
En mia ĝardeno,
Brunaj okuloj,
Orumita beko
Ho, se mi kaptus ĝin.

(kantas Gerson Marchiori)



GV104. Felipa

A mi seguem dous açores,
Hum delles morirá d'amores.

Dous açores qu'eu havia
Aqui andão nesta bailia,
Hum delles morirá d'amores.
Du akcipitroj sekvas min,
Unu el ili mortos pro amo.

Du akcipitrojn mi havis,
Kaj ili estas en ĉi regiono,
Unu el ili mortos pro amo.

(kantas Kátia Santos)



GV105. Katarina Meigengra

A serra es alta,
O amor he grande,
Se nos ouvirane.
La monto estas alta,
Kaj granda estas la amo,
Ho, se vi aŭdus min.

(kantas Carmen Ziege)



GV106. Fernando

Com que olhos me olhaste,
Que tão bem vos pareci?
Tão asinha m'olvidaste,
Quem te disse mal de mi?
Per kiaj okuloj vi min rigardis,
Ke mi aspektis bona al vi?
Tre rapide vi min forgesis,
Kiu diris al vi malbonaĵon pri mi?

(kantas Jorge Teles)



GV107. Madanela

Quando aqui chove e neva,
Que fará na serra.

Na serra de Coimbra
Nevava e chovia,
Que fará na serra?
Se ĉi tie pluvas kaj neĝas,
Kio ne okazus do en la monto?

En la monto de Koimbro
Neĝadis kaj pluvadis,
Kio ne okazus do en la monto?

(kantas Kátia Santos)
 


GV108. Rodrigo

Vayámonos ambos, amor, vayamos,
Vayamonos ambos.
Felipa e Rodrigo passavão o rio,
Amor, vayámonos.
Ni iru ambaŭ, amatino, ni iru,
Ni iru ambaŭ.
Felipa kaj Rodrigo vagas tra la rivero,
Ni iru, amatino.

(kantas Rubem Ferreira Jr)
 


GV109. Lopo

E se ponerei la mano em vós
Garrido amor.

Hum amigo que eu havia
Mançanas d'ouro m'envia,
Garrido amor.

Hum amigo que eu amava,
Mançanas d'ouro me manda,
Garrido amor.

Mançanas d'ouro m'envia,
A melhor era partida,
Garrido amor.
Ho, se mi tuŝus vin per mia mano,
Bela amato.

Amiko de mi havata
Orumitajn pomojn sendas al mi,
Bela amato.

Amiko de mi amata
Orumitajn pomojn donacas al mi,
Bela amato.

Orumitajn pomojn li sendas,
La plej bona estas en pecoj,
Bela amato.

(kantas Kátia Santos)
 


GV110. Lopo

Ja não quer minha senhora
Que lhe falle em apartado;
Oh que mal tão alongado!

Minha Senhora me disse
Que me quer fallar hum dia,
Agora por meu peccado
Disse-me que não podia:
Oh que mal tão alongado!

Minha senhora me disse
Que me queria fallar,
Agora por meu peccado
Não me quer ver nem olhar,
Oh que mal tão alongado!

Agora por meu peccado
Disse-me que não podia.
Ir-me-hei triste polo mundo
Onde me levar a dita.
Oh que mal tão alongado!
Mia sinjorino ne plu volas
Ke mi alparolu ŝin en privata loko;
Ho, kia longa penado.

Mia sinjorino diris al mi
Ke ŝi volas paroli al mi iam,
Sed nun, je mia peko,
Ŝi diras ke ŝi ne rajtas.
Ho, kia longa penado.

Mia sinjorino diris al mi
Ke ŝi intencas paroli al mi,
Sed nun, je mia peko,
Nek vidi min nek paroli, ŝi volas.
Ho, kia longa penado.

Sed nun, je mia peko,
Ŝi diras ke ŝi ne rajtas.
Do mi malĝoje iru tra la mondo
Kien kondukos min la sorto.
Ho, kia longa penado.

(kantas Graciano Santos)
 


GV111. Ĉiuj

Não me firais, madre,
Que eu direi a verdade.

Madre, hum escudeiro
Da nossa Rainha
Fallou-me d'amores:
Vereis que dizia,
Eu direi a verdade.

Fallou-me d'amores,
Vereis que dizia:
Quem te me tivesse
Desnuda em camisa!
Eu direi a verdade.
Ne vundu min, panjo,
Mi diros la veron.

Panjo, la eskviro
De nia Reĝino
Parolis al mi pri amo:
Vi aŭdos tion diritan,
Mi diros la veron.

Parolis al mi pri amo:
Vi aŭdos tion diritan,
Ho, se li havus min
Nuda, sen la vestoj!
Mi diros la veron.

(kantas Carmen Ziege)

Komentario:  Tre delikata pastoralo de Gil Vicente. Tamen ĝi estas malsimila al la pastoraloj, kiuj estos verkataj post la dua duono de la deksesa jarcento, ĉar ĉi tie la paŝtistoj ne estas idealigitaj, ne estas greka modelo por difini la karakterizojn pri fiziko kaj konduto. Kontraŭe, ia realismo nedelikata eniĝas en ĉiujn parolojn de la gejunuloj. Ekzemple: "Meigengra havas la jupon nekudrita kaj ŝi ne kudros ĝin. Ho, kiom da pedikovoj mi vidis sur ŝi, kaj ŝi eĉ ne kombas sin". "Gonçalo ĝenis min kiel la anuso de mia koko!" Kelkaj dialogoj inter la enamiĝintoj memoras pri similaj scenoj de Somermeznokta Sonĝo. Probable, la plej granda ĉarmaĵo de ĉi verko estas la kvanto da popolaj kanzonoj, ĉi tie, preskaŭ ĉiuj kun la kompletaj tekstoj.
    La Ermito havas iom artefaritan celon, kiu ne bone konvinkas, escepte de la komika momento kiam li parolas pri la privilegioj de la dezirata ermitejo. Li jam venas kun la paperetoj sur kiuj estas la versetoj kiuj determinos la parojn.
    Tamen la komedio (ĉi tie nomata kiel tragikomedio, ĉar tiam en Portugalio ĉi nomo signifis la teatraĵojn kiuj celebradas gravajn okazaĵojn), certe plenumis sian celon, nome, plibeligi la festaron kiu okazis post la naskiĝo de la filino de la reĝo. La tuta etoso estas gaja kaj la kanzonoj estas ĉarmaj.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:50 )