Gil Vicente. LA ŜIPO DE LA AMOJ (1527)


              Amoro

Resumo: Venas Princino, kiu sin prezentas kiel alegorio de la urbo Lisbono. Ŝi salutas la Reĝon, la Reĝinon kaj la nobelaron. Eksterlanda Princo petis de ŝi karavelon. Li estas enamiĝinta kaj intencas iri al la maro serĉe de famo. Lisbono diras al li ke la ŝipo apartenas al la Reĝo. Li petas permeson por prepari en la haveno la ŝipon de la amoj ĉar en Portugalio estas la plej bonaj ŝipoj. Kaj li prezentas la diversajn karakterizojn de la ŝipo, rilate kun la plezuroj kaj la doloroj de la amo: la velo estos farata el espero, la topmasto el gracio, la lumturo, el trompoj... Kaj la kapitano estos Amoro mem, la dio. Oni kunportas al la centro de la scenejo replikon de karavelo. La dio de amo okupas sian postenon kaj defilas antaŭ ni kelkaj homoj enamiĝintaj por fari la vojaĝon al la lando de la ama fortuno. Frato freneziĝinta pro amo kaj kiu parolos sensencaĵojn dum la tuta tempo; paĝio diras ke ĉi Frato estis grava saĝulo kaj Amoro diras: "kiel oni sentos mian povon, se ne ĉe venkitaj saĝuloj? ju pli saĝaj, des pli perditaj, laŭ la diro de Salomono." Venas enamiĝinta Paŝtisto; Nigrulo kun sia nekomprenebla parolado; Maljunulo perdiĝinta pro amo: "Maljunulo, via mondo jam finiĝis! Ne, mi pensas nun ke la tuta mondo kiu perdiĝis denove venas al mi!"; du Nobeloj, kiuj komentas pri la amindumadoj de la korteganoj. Amoro signalas kaj ĉiuj enŝipiĝas kaj kantante ekvojaĝas.



GV101. Nobeloj de la Princo

Muy serena está la mar,
Á los remos, remadores,
Esta es la nave damores.

Al compas que las serenas
Cantarán nuevos cantares,
Remareis con tristes penas
Vuesos remos de pesares;
Terneis sospiros á pares,
Y á pares los dolores.
Esta es la nave damores.

Y remando atormentados,
Hallareis otras tormentas
Con mares desesperados,
E desastradas afrentas;
Terneis las vidas contentas
Con los dolores mayores.
Esta es la nave damores.

De remar y trabajar
Llevareis el cuerpo muerto,
Y al cabo del navegar
Se empieza a perder el puerto.
Aunque el mal sea tan cierto,
Á los remos, remadores.
Esta es la nave damores.
Tre serena estas la maro,
Al la remiloj, ho, remistoj,
Ĉi tiu estas la Ŝipo de la Amoj.

Je la takto laŭ kiu la sirenoj
Kantos la novajn kanzonojn,
Vi remos kun malĝojaj penoj
Per viaj remiloj de ĉagrenoj;
Vi multege suspiros
Kaj multege sentos dolorojn.
Ĉi tiu estas la Ŝipo de la Amoj.

Kaj en turmentoj remantaj
Vi trovos novajn tempestojn
Kun senesperigaj maroj
Kaj afliktoj malfacilaj;
La vivoj iĝos feliĉaj
Des pli grandaj estos la doloroj.
Ĉi tiu estas la Ŝipo de la Amoj.

Pro remado kaj penado
Viaj korpoj duonmortos,
Kaj fininte la veturado
Oni ekperdas la havenon.
Eĉ se malbonaĵo estas efektiva,
Al la remiloj, vi, remistoj.
Ĉi tiu estas la Ŝipo de la Amoj.

(kantas Graciano Santos)



GV108. Frato

Que fermosa caravela!
Quem fosse o capitão dela!

Caravela de Coruche
Vai por nabos a Pombeiro.
Quem fosse o capitão della!
Huha! huha! huha! huha!

Caravela de Lisboa
Vai por porros a Castella:
Garrido he o gavião,
Vento bueno nos ha de levar.
Quem fosse o capitão dela!

... Todos

Bom Jesu Nosso Senhor,
Tem por bem de nos salvar...
Kia gracia karavelo!
Kiu estas ĝia kapitano?

Karavelo de Koruĉe
Iras a Pombejro por napoj.
Kiu estas ĝia kapitano?
Huha! huha! huha! huha!

Karavelo de Lisbono
Iras al Kastilio por poreoj:
Belega estas la nizo,
Bona vento kunportos nin.
Kiu estas ĝia kapitano?

... Ĉiuj

Bona Jesu' Nia Sinjoro,
Bonvole savu nin...

(kantas Rubem Ferreira Jr)

Komentario: Kiel kelkaj aliaj teatraĵoj de Gil Vicente, ankaŭ ĉi tiu estis prezentata en festa okazaĵo. La Ŝipo de la Amoj ornamis la celebradon de la alveno de la fratino de Karlo la Kvina, Reĝino Katarina, por edziniĝo kun Reĝo Johano, la Tria. Estas agrabla verko, la roluloj kun siaj specifaj paroladoj kaj la satira nudigo de la amindumoj. La ĉeesto de malgranda karavelo en la centro de la scenejo memorigas nin pri la imponegaj spektakloj faritaj en la palacoj de la italaj princoj kaj dukoj, al kiuj artistoj kiel Leonardo da Vinci laboradis kiel manlaboristoj, kun luksegaj dekoracioj kaj vestaroj. La vortoj de la kanzono kantata de la maristo-nobeloj estas tiel adekvata al la teatraĵo, ke tutcerte Gil Vicente mem preparis ĝin por la okazaĵo.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:48 )