La tago sen nomo, 23 (lasta).

La tago sen nomo.

La tagiĝo venis kun sia senŝanĝa tenereco. Roza kaj malvarma, unue ĉi tie, poste tie, la brizo, la ruĝiĝado, la tago. La tago kiu ne havos nomon. La unua tago de serio da senesperaj egalaj tagoj. Glacimontoj malsupreniros, kontinentoj glitiĝos, kial ne novaj Andoj kaj novaj oceanaj fosegoj?
Sur la teron descendis la unua tago de la malkreo.
Ne estis homo por demandi al kiu fariĝis la lumo aŭ al kiu apartiĝis la teroj de la akvoj.
Ĉirkaŭe, en la senfunda truo, la sama ordo, silenta, nekonata, eterna.
*********************************************************

Ĉu estis Wilhelm, Gaston, Sven, Ali aŭ Luís, tiu kiu nedormante bruliĝis dumnokte, serĉe de la maligna formulo?
Ĉu estis la Dio de la dek ordonoj, tiu kiu almontris la fingron al la blua planedo, kun ĝiaj mizeraj kvar kaj duono miliardoj da jaroj?
Ĉu estis James, Mark, René, Gaspar, Giuseppe aŭ Vassili, la Mastro de la Milito, kiu patronpagis en luksegaj hoteloj la gastadon al la saĝuloj de la senelira detruo?
Ĉu estis la Dio de la venko, tiu kiu blovis la morton al la polvereto por detrui la obstinan viveton, kun siaj tri kaj duono miliardoj da jaroj?
Ari aŭ Hector, Mulla aŭ John, Arnold aŭ Matteo, la viro kiu ŝlosilfermis la paperojn de la nepardonema projekto?
Ĉu estis la Dio de la diluvo tiu kiu, je la dua fojo, pentis pro la kreado kaj decidis malkrei?
Ĉu hindo aŭ greko, peruano aŭ iranano, belgo aŭ koreo,
ĉurusoamerikanoĉino?,
tiu, kiu sendis la signalon al la orbitaj komputiloj, tuj sekvatan de aliaj signaloj por nura sekureco, reprezalio, venĝo
seniforirasankaŭiliforiros,
senineeskapasneniueskapos,
neniuplurestosporrakontikitionkiookazis
eĉneekzaktekielĝiokazis...
La tero ne havis ŝancon plori siajn mortantojn. Senutila iĝis la agonianta kriado de la lastaj profetoj.
Al kiu Dio fariĝis la absoluta, idiota kaj fatala oferado?
********************************************************

Ĉio subite okazis. Ho, kiel subite! La siblado kaj la morto. La falĉilo sammomente koltranĉis ĉiujn mikrobojn de la eraranta planedo. Mamsuĉantajn bebojn, estingitajn kaj duonmortintajn gemaljunulojn, fetojn kaj soldatojn, militantajn virojn kaj geedzojn en orgasma ekstazo.
Averto ne okazis kaj, ĝuste pro tio, ne okazis espero nek malespero. Neniu havis tempon por teksi la lamenton de Kasandra. La fino malrapide falis, ĝi buĉis homon kiu subskribadis la ruinon al tuta popolo je la sama dolceĉo laŭ kiu ĝi dissolvis la suspiron de la enamiĝanta knabo.
Ĝi alvenis kun la sama mildeco al homo kiu finadis la skribadon de iu ajn libro kaj al alia ajn homo kiu finadis la legadon de alia ajn libro.

Kuritibo, la 15a de julio de 2013 (portugala teksto: la 7a de oktobro de 1976).