Gil Vicente. KOMEDIO PRI LA DEVIZO DE LA URBO KOIMBRO (1527)
 
              celiponcio

Resumo: Pilgrimanto sin prezentas kaj anoncas ke la teatraĵo klarigos faktojn pri Koimbro kaj ĝia blazono; ĝi montras Serpenton, Leonon kaj Princinon elirantan el pokalo. Nobelulo vivas en la montaro, kiel paŝtisto, kun siaj ĝemelaj gefiloj Celiponcio kaj Liberata. Post konsilo de ermito, la gefratoj foriras por vivi el ĉasado. Kaj la Ermito sin montras: li estas la reĝo Ceridono. Sovaĝulo nomata Monderigon sklavigis siajn gefilojn, la princon kaj la princinon Colimena (Koimbro), kun ŝiaj kvar damoj. Kiam Liberata estas sola ŝi kantas kaj altiras la atenton de la sovaĝulo Monderigon kaj li tuj enamiĝas al ŝi. Celiponcio revenas el la ĉasado kaj rakontas ke li trovis Serpenton kaj Leonon kaj amikiĝis kun ambaŭ. Kiam la Sovaĝulo intencas rabi Liberatan, ŝia frato Celiponcio, helpata de la Serpento kaj de la Leono mortigas Monderigonon. La malliberuloj estas liberigitaj. La kvar damoj klarigas antaŭ la spektantoj kelkajn familiajn devenojn en la urbo Koimbro, kies nomoj estas Kastro, Silva, Soŭza, Pereira (Piroarbo) kaj aliaj.



... Liberata (ĉi peco de kanzono havas la numeron GV084 kaj aperis en Reĝo Duardos)

Soledad tengo de ti,         Nostalgion mi sentas pri vi,
O tierras donde naci.        Ho lando, kie mi naskiĝis.

(kantas Graciano Santos)

Komentario: Ĉi teatraĵo estis montrata en Koimbro al la reĝo Johano, la Tria, kiam la kortego loĝadis en ĉi urbo, pro tio ke Lisbono estis prenita de la pesto. Tipa palaca komedio kun siaj maskovestitaj nobeluloj, siaj malliberuloj arestitaj de sovaĝulo, simbolaj bestoj kiuj amikiĝas al homoj.
    Por klarigi la bildojn de la blazono pere de dramo, Gil Vicente faris kuriozan miksaĵon el legendoj kun heraldikaj simboloj kaj familiaj nomoj el la urbo Koimbro. Interesa observo estas ke la aŭtoro ne respektis la tradicion. Laŭ kelkaj legendoj, la ina figuro kiu aperas en la blazono estus la filino de iu barbara reĝo, Ataces, en kies flago vidiĝas orumita leono. Kun siaj soldatoj li detruis la urbon de Coninbriga, kies reĝo estis Hermenerico kaj en kies blazono aperis serpento. Hermenerico fondis novan urbon ĉe la rivero Mondego. Ataces decidis pri venĝo kaj denove venkis la militon. Por celebri traktaton pri paco la venkita reĝo proponis al la venkinto edziĝon kun sia filino, Cindazunda. La blazono de la urbo kunigis la emblemojn de ambaŭ blazonoj (serpento kaj leono) kaj enirigis en ĝin la bildon de la princino kiu foriras el pokalo.
    Gil Vicente kreis sian propran rakontaĵon. Kelkaj klarigoj estas fantaziecaj, kelkaj nuraj komikaĵoj. Iu rolulo mencias ke en la ĉambro en kiu prezentiĝas la teatraĵo mortis Ineza de Kastro.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:47 )