Gil Vicente. FARSO PRI LA MULISTOJ (1526)         

             la oraĵisto

Resumo: Kapelpastro, Oraĵisto kaj du Mulistoj pagpostulas al Nobelo liajn ŝuldojn. La Nobelo, per sofismoj, sarkasmoj kaj laŭdoj prokrastadas la pagojn. Lia precipa argumento estas ke li estas bone akceptata en la kortego, kaj ĝuas familiarajn rilatojn al la reĝo. Li promesas indiki kaj promociigi la kreditorojn. Fine de la teatraĵo estas konverso inter ĉi Nobelo kaj alia, kiu estas enamiĝinta. Ambaŭ montras siajn karakterojn: la unua estas oportunisto, senmorala (al ĉiuj damoj de Dio mi ne proponas eĉ panpeceton). La dua estas amema, idealisto (kiam vi enamiĝos vi estos pli profunda, pli diskreta kaj pli subtila, ĉar la mondo de la enamiĝinto, sinjoro, estas alia mondo kaj ĝi situiĝas transe de Brazilo).



GV098. Pero Vaz

A serra é alta, fria, e nevosa;
Vi venir serrana, gentil, graciosa,
Vi venir serrana, gentil, graciosa;

Vi venir serrana, gentil, graciosa;
Cheguei-me per ella com gran cortezia,
Cheguei-me per ella com gran cortezia.

Cheguei-me per ella de gran cortezia.
Disse-lhe: "Senhora, quereis companhia?"
Disse-lhe: "Senhora, quereis companhia?"

Disse-lhe: "Senhora, quereis companhia?"
Disse-me: "Escudeiro, segui vossa via."
Disse-me: "Escudeiro, segui vossa via."
La monto estas alta, malvarma kaj nebula;
Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,
Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,

Mi vidis la venon de montanino, ĝentila kaj gracia,
Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,
Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,

Mi alproksimiĝis kun granda delikateco,
Kaj mi diris al ŝi: "Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?"
Kaj mi diris al ŝi: "Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?"

Kaj mi diris al ŝi: "Sinjorino, ĉu vi volas akompananton?"
Ŝi diris al mi: "Eskviro, sekvu vian vojon."
Ŝi diris al mi: "Eskviro, sekvu vian vojon."

(kantas Jaqueson Magrani)


Komentario: Gil Vicente daŭre distradas la korteganoj kaj teksadas la grandan tapiŝon kiu estas sia verkaro. Ĉi teatraĵo suferas mankon de kontinuecon ĉar nenio ligas la unuan parton - la pagpostulon de la kreditoroj - al la dialogo inter la nobeloj, kiam ili montras siajn karakterajn diferencojn. Tamen, eĉ se oni ne trovas geniajn ekbriladojn en ĉiuj teatraĵoj, oni rajtas aserti ke post iu momento oni rimarkas konstantan homogenecon rilate la precipajn karakterizojn de la aŭtoro: lirismo en la tekstoj, ĝusta priskribon de la homaj tipoj, lingvaĵo ĉiam adekvata al la roluloj kaj mordanteco neniam kompatema. Nun Gil Vicente kritikas la manieron vivi de kelkaj malriĉaj nobeloj kiuj elspezis tion, kion ili ne posedis por ŝainigi sin riĉuloj kaj montri la precipan celon de ĉiuj subuloj: ekhavi pension de la reĝo nome monata monpago kaj iom da hordeo por la brutaro.
    Denove Gil Vicente mencias Brazilon, ĉi tie kun la signifo de loko tro malproksima. 

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:40 )