La tago sen nomo, 21.

Sanpaŭlo, la 14a de aprilo, je la 13a horo.

Konfuzo kaj dormemo. Dormemo kaj doloro. Doloro kaj bruado. Bruado kaj nesentemo.
Johano klopodis por levi la nesentatan kruron sed ne sukcesis, li sentis ke li ne sukcesos. En la mezo de nebularo li malfacile pensis ke se li profunde enspiradu li sukcesos levi la mortintan kruron. Li enspiris sed aŭdis zumadon, klakadoj kiuj eksplodis kaj lumadis antaŭ liaj ŝvelintaj kaj duonblindaj okuloj.  La streĉiĝo estis tro granda, li sentis ke ene de li rompiĝis speco de plenblovita baloneto, okazis doloro, tranĉilo kiu ŝiras iun tre senteman karnon, la doloro mergigis lin en etan morton. Li ne rimarkis ke li urinis. Iu ŝanĝis la pantalonon de la piĵamo, sekigis la urinon, ŝanĝis la litotukon, iu levis lin per la ŝultroj kaj li sentis kvazaŭ fajroplena stileto trakuru tra lia tuta vertebra kolumno.
Johano ne siis ĉu li ĝemas aŭ ne. Li malfermegis la okulojn sed nur vidas mallarĝan fendeton ĉar la grandegaj palpebroj rifuzis malfermiĝon, pezaj kaj purpuraj. Mano puŝis lin flanken, li sentis ke iu palpas lian gluteon.
mi denove ricevos injektaĵon
li intencis levi la brakon por malpermesi sed ne sukcesis. La mano palpis sed la karno estis tro vundita kaj tro magra, la manoj ŝanĝis lian pozicion kaj frotis alkoholon sur lia femuro kaj en la femuro li sentis la violentan pikadon dum la doloro eniradis densa kvazaŭ kalkulusplena oleo.
Johano ne volis denove dormi ĉar li scias ke la ideoj longe daŭros por reaperi. Post la dormo li denove vomos ion verdan, ankaŭ kelkajn sangajn pecetojn. La avantaĝo estas ke dum li dormos li ne estos kondukita tien. Sed li denove perdos la nocion pri tempo, kiam komencis ĉio?, ekde la neatendita momento kiam, malfermante la ĉambron de la gastejo, li sentis pafiltubon surŝultre kaj voĉo sonis en la mallumo
porka komunisto, sekvu min kontraŭe mi kastros vin kaj vin mortigos!
Johano havis malgrandan impreson pri tio, ke multa tempo jam pasis ĉar nun estis tre malvarme, neniam antaŭe li sentis tiom da malvarmo. Li penis por memori la kvanton da fojoj kiam li estis pridemandata kun forta lumo survizaĝe, la demandoj flugladis, li denove sentis la malsekan tukon kiu malpermesis al li la enspiradon kaj li agitiĝis kaj ĝemadis kaj la tukon flugante foriris kune kun la demandaro kaj la lumoj transformadis sin en krevmaizojn kiuj senbrue krevadis kaj la vizaĝoj de tiuj viroj kun soldatuniformoj, okuloj de falkoj kaj manoj de katoj, ĉio diseriĝis kaj silentis ĝis kiam la drogo venkis la nadlojn kaj la klakojn kaj Johano silente kaj kviete restis dum kelkaj horoj.
vi opinias ke via movado venkos sed estas ni, tiuj kiuj venkos. nenio malpermesos la marŝado de la giganto ĝis la totala progreso.
mi defendas nenian movado. mi partoprenas en nenia grupo, mi jam diris tiom pli ol milfoje. tio, kion mi faris, estis skribi rakonton kaj liveris ĝin al universitata ĵurnalo.
La amaraĵo estis en la sekega buŝo, li nek havis forton por kraĉi nek sentis ke la salivo fontis ĉirkaŭ la lango.
ĝuste tion vi miskomprenas. oni jam pruvis ke nur drasta reĝimo kondutas la landon al grandaj irvojoj.
Kiam li sentis manon premantan sian ventron li tordiĝis sed la ĝemado ne havis sufiĉan energion por rompiĝi. Johano sentis ian strangaĵon ĉar li perceptis la lokon kie li estis kvazaŭ ĝi estus la domo kie li naskiĝis, tio estis logika veraĵo kiel la veraĵoj de la sonĝoj.
ĉu vi ŝatus ke ni estu toleremaĉaj? gazetojn, filmojn, balotadojn, okazos ĝenerala konfuzo. sed nun, ĉio fartas tre bone.
ĉio fartas tre bone, vi diras. ĉu vi volas scii tion, kion mi pensas? ĉi enorma maŝino vere estas potencpova. oni ne rajtas kontraŭi tion. ni ne plu havas arton, ne plu kulturon, tio predikata de vi estas groteska imitado de io, kio jam estis superita dudek jarojn antaŭe. vi estas fortaj sed mi demandas: por kio? por kio? por kiu vi starigis ĉi enorma fabriko de subpremado? kion ĝi defendas, ĉi giganta uzino de silento? al kiu bonfaras ĉi monstreca industrio de violento? ĉu vi scias al kiu? al si mem! la maŝino kreskis, vi dependas je ĉi aberacio, vi ĉiuj estas teruriĝintaj, vi timas ĉar la aferoj ne kuras laŭ via volo. vi scias ke vi falos. vi fekaĉas enpantalone kiam simpla studento skribas dupaĝan tekston pri tervermo kiu fosas tunelojn sub la kastelo de la reĝo. vi timeme havas diareon pro iu ajn kuleto kiu blovas ĉe via aŭdorgano pri tio ke ĉio ŝanĝadas. ĉar vi bone scias ke ĉio ŝanĝadas. ĉu vi rimarkis tion, en kiom da respublikojn sin transformas la netuŝebla Sovietunio? ĉu vi rimarkis tion, kio okazas en Europo? kelkajn dudek jarojn, ĉu? mi ne atendas pli ol dek jarojn por ke ĉi via grandega merdaĵo ruiniĝu...
Johano aŭdis ke la aliulo ridaĉas, iu lumigis la lampojn.
ne, ne, mi ne volas iri tien, ili denove metos sur mian vizaĝon la malsekan tukon...
trankviliĝu, nenio okazos, vi estas en la flegejo.
ili igos min stari sur du ladskatoletoj, miaj piedoj malfermiĝis je truoj kaj mi jam perdis la movon de mia dekstra kruro...
Li klopodis por malfermi la okulojn, ŝvelintajn kaj ruĝajn, sentante dolĉan manon sur la haroj.
trankviliĝu, trankviliĝu. se vi sentas tro da doloro mi kunportos alian injektaĵon.
ne, ne, ne, ne...
La nebularo revenis, la nesentemo, la forgeso. nur la klakladetoj daŭris, kiuj fortaj sed malgrandaj lumaĵoj kiuj kreskadis, eniradis en la okulojn kaj eksplodetis. Poste ĉio malgrandiĝis kaj Johano trempiĝis ene de provizora morto.
Kiam li penis por malfermi la okulojn, kiuj tro doloris, li rimarkis ke estis duonlumo. Li aŭdis konatan voĉon sed ne memoris pri la malproksimaĵo el kio ĝi venas. Sed kiam li sentis tuŝon de varma mano, tremanta kaj timema, li rekonis la patrinon.
Li vidis larmojn en ŝiaj okuloj. Ŝia voĉo fontis el la abismoj de la teruro;
  filo, mia filo... mi diradis ke estas danĝere...
nenio grava okazis, panjo. nenio grava.
Li sentis grandan volon plori.
ĉio iras bone - la senkapabla voĉo, duonmalaperanta. ni ne sukcesis scii pri io. feliĉe ke via onklo konas iun kolonelon... li telefonis al la ministerio...
La flegistino tuŝis la ŝultron de la patrino. Ŝi kisis la frunton de Johano.
de kiam da tempo mi estas ĉi tie?
de kvin semajnojn - kaj ŝi stariĝis.
Ambaŭ foriris. Li aŭdis fortegan kaj agoniantan ploradon kaj oni fermis la pordon.
Kiam la flegistino revenis, li petis krajonon kaj paperon. 
vi ne kapablas skribi.
vi skribos por mi... jen mi antaŭ miaj lastaj momenton de lucideco...
Ŝi ripetis vi ne kapablas skribi sed tute tremeris kiam la du rigardoj sin renkontis, lia rigardo apenaŭ permesata de la grandaj palpebroj. Ŝi prenis paperon kaj krajonon kaj sidiĝis.
La voĉo venis inter paŭzoj.
skribu do:

"LA PREDIKO DE LA ALTEBENAĴO.
Kaj vidinte la alvenon de sia horo, li komfortiĝis en la lito de morto, kaj kiam li sidiĝis iu venis al li; kaj li malfacile malfermante la buŝon, blovis siajn lastajn vortojn, dirante:
Malfeliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la mizero.
Malfeliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili estos senposedigataj kaj piedpremataj.
Malfeliĉaj estas la humilaj, ĉar ili ne meritos la dignon esti aŭdataj.
Malfeliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili estos arestataj en stalo de senhaveco kaj en la nigraj kradoj de humileco.
Malfeliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ilia kompatemo perdigos ilin kaj ili estos vorataj de la dukapa hidro, Fobo kaj Dejmo.
Malfeliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos la Mensogon kronata kaj la Perforton surtroniĝita.
Malfeliĉaj estas la pacigantoj, ĉar ili estos nomataj ŝafidoj de la Reĝo kaj gefiloj de la Krimado.
Malfeliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutataj pro Justeço, ĉar ilia estas la kaŝejo de la doloro kaj la groto de la torturo kaj ilia sango estos verŝata en la altaro de la Subpremado.
Malfeliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios, pro la Mensogo. Malĝoju kaj malraviĝu, car tia estas via rekompenso en la tero, ĉar tiel oni persekutis la justulojn, kiuj estis antau vi."