Gil Vicente. TEMPLO DE APOLONO (1526)

                                           la plebano

Resumo: La Aŭtoro mem sin prezentas kiel Prologo. Li parolas pri sia malsano kaj rakontas amuzajn viziojn kiujn li havis pro la febro, kun famaj virinoj en ordinaraj kaj ridindaj scenoj. Li anoncas ke la palaco sin transformis en Templo de Apolono. Apolono intencas plibonigi la mondon kaj prezentas kelkajn ideojn. Li ridindigas la pastraron. Antaŭ la templo stariĝas Pordisto, por malpermesi la eniron al tiuj, kiuj ne estas indaj ĉeesti kun la imperiestro Karlo, la Kvina kaj lia edzino, Isabel, filino de Reĝo Manuel kaj fratino de la portugala reĝo, Johano, la Tria. La pilgrimantoj ekvenas, duope, por viziti la templon. Ili estas alegorioj de tiuj kiuj devas servi la Imperiestron. Venas la Mondo kaj la Flor de Ĝentileco. Poste venas la Venko kaj la Virta Famo. Kaj la Ĉiopova Sceptro kaj la Prudenta Graveco. Kaj fine la Glora Tempo kaj la Honesta Saĝo. Ĉiuj preĝas kaj petas favoron al la Imperietro kaj lia edzino. Venas portugala Plebano, tre kruda. Li diskutas kun la Pordisto kiu malpermesas al li la eniron. Venas Apolono kaj aliaj Pilgrimantoj. Ĉiuj kantas kaj dancas omaĝe al la Imperiestrino.



GV093. Du Pilgrimantoj

Gloriosa gloria mia,
Vos seais muy bien venida;
Pues con vos vive la vida,
Tiempo es de mi alegria.
Ho glora gloro mia,
Vi estu bonvena;
Ĉar ĉe vi vivas la vivo,
Nun estas la tempo de mia ĝojo.

(kantas Gerson Marchiori kaj Rubem Ferreira Jr)



GV094. Vilaĝano

Rogaré á Dios del cielo
Que era padre de mesura,
Que ou me case ou me mate,
Ou me tire de tristura.
Amor no puedo dormir.
Mi preĝos al Dio de la ĉielo
Kiu estas patro de la bono,
Edzigu min aŭ min mortigu,
Aŭ forprenu min el malĝojo.
Amo mia, mi ne sukcesas dormi.

(kantas Jorge Teles)



Gv095. Pilgrimantoj

Pardeos, bem andou Castella,
Pois tem Rainha tão bella.

Muito bem andou Castella
E todos os Castelhanos,
Pois tem Rainha tão bella,
Senhora de los Romanos.

Pardeos, bem andou Castella
Com toda sua Hespanha,
Pois tem Rainha tão bella,
Imperatriz d'Allemanha.

Muito bem andou Castella,
Navarra e Aragão,
Pois tem Rainha tão bella,
E Duqueza de Milão.

Pardeos bem andou Castella
E Sicilia tambem,
Pois tem Rainha tão bella,
Conquista de Jerusalem.

Muito bem andou Castella,
E Navarra não lhe pesa,
Pois tem Rainha tão bella,
E de Frandes he Duqueza.

Pardeos bem andou Castella,
Napoles e sua fronteira,
Pois tem Rainha tão bella,
França sua prisioneira.
Je Di', bone faris Kastilio,
Ĉar ĝia reĝino tre belas.

Tre bone faris Kastilio,
Kaj ĉiuj kastilianoj.
Ĉar ilia reĝino tre belas,
Sinjorino de la romanoj.

Je Di', bone faris Kastilio,
Kun sia tuta Hispanio.
Ĉar ĝia reĝino tre belas,
Imperiestrino de Germanio.

Tre bone faris Kastilio,
Navaro kaj Aragono,
Ĉar ilia reĝino tre belas,
La dukino de Milano.

Je Di', bone faris Kastilio,
Kaj ankaŭ Sicilio,
Ĉar ilia reĝino tre belas,
Konkerantino de Jerusalemo.

Tre bone faris Kastilio,
Navaro ne estas peza,
Ĉar ilia reĝino tre belas
Kaj de Flandrio estas Dukino.

Je Di', bone faris Kastilio,
Napolo kaj ĝiaj landlimoj,
Ĉar ilia reĝino tre belas,
Kaj Francio ŝia kaptaĵo. (*)

(*) aludo al la aresto de Francisko, la Unua.

(kantas Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr)



GV096. Apolono

Águila, que dió tal vuelo,
Tambien volará al cielo.

Águila del bel volar
Voló la tierra y la mar:
Pues tan alto fue á posar
De un vuelo,
Tambien volará al cielo.

Águila una Señora
Muy graciosa voladera,
Si mas alto bien hubiera
En el suelo,
Todo llevara de vuelo.

Voló el águila real
Al trono imperial,
Porque le era natural,
Solo de um vuelo,
Subirse al mas alto cielo.
Aglo kiu tiel flugas
Eĉ al la ĉielo ĝi flugus.

Aglo de la bela flugado
Flugis super tero kaj maro:
Ĉar ĝi tiel alte sidiĝis,
Dum flugado,
Eĉ al la ĉielo ĝi flugos.

Aglo, Sinjorino,
Tre gracia flugantino,
Se ĝi iras tiel alte,
Surgrunde
Gi ĉion kunportos en la flugado.

Flugis la reĝa aglo
Al la imperiestra trono,
Ĉar tio estas nature por ŝi,
Per ununura flugado
Supreniri al la plej alta ĉielo.

(kantas Gerson Marchiori)

Komentario: Ĉi teatraĵo, egale al kelkaj aliaj, estis komisiita por speciala okazo, la ekvojaĝo de Isabel, filino de Reĝo Manuel, al Hispanio, kie ŝi edziniĝos kun la reĝo Karlo, la Kvina. La komenco de la teatraĵo estas komika sed la soleneco de la paroloj de la Pilgrimantoj-Alegorioj proponas al la verko veran oficialan enuigon. Kiam eniras la Plebano revenas la altkvalito de la teksto, precipe pro tio ke la vortoj de la kanzonoj estas brilaj.
    Oni rimarku ke, por kelkaj festoj, la kortego komisiis al Gil Vicente teatraĵon pli supraĵa, sen intrigo; estis nura situacio kiu faciligas la prezentadon de laŭdoj al la portugalaj nobeloj, ĉar al ili la montrado estis dediĉata. Tio okazis al la Korteganaro de Jupitero kaj nun, al ĉi Templo de Apolono. La elekto de la pagana fantazio permesas ke la etoso de la festo estu spektakloriĉa, vestaro certe okulfrapa, tekstoj plenaj je flataĵoj.
    La du lastaj kanzonoj, kiuj laŭdas la princinon Isabel, imperiestrino post la edziniĝo kun Karlo, la Kvina, certe estis specife kreataj por la okazo.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:43 )