Gil Vicente. REĜO DUARDOS (1525)       

              flerida                                                      

Resumo: Primalion, filo de Palmerim, imperiestro de Konstantinopolo, duele mortigis Perequim. Duardos, reĝo de Anglio, vestata kiel kavaliro, volas venĝon honore de la damo de Perequim. Li alvokas Primalionon al duelo. Kiam la imperiestro rimarkas ke unu el la du kuraĝegaj kavaliroj mortos, li petas al sia filino, Flerida, ke ŝi apartigu la kavalirojn. Vidante ŝin, Reĝo Duardos tuj falas en pasio. Por resti ĉe ŝi, li sin maskiĝas kiel ĝardenisto, filo de la servistoj de la ĝardeno. Flerida ankaŭ enamiĝas de li kaj ekkonfliktas pro la amo al viro de malalta socia kondiĉo, malgraŭ tio ke li parolas kvazaŭ li estus nobelo. Ŝi diras al li: vi devus paroli same kiel vi sin vestas aŭ sin vesti same kiel vi parolas. Post venkado en alia duelo, alivestita kiel eksterlanda kavaliro, li sin montras al ŝi kiel reĝo kaj ambaŭ fuĝas al Anglio.



GV084. Julião

Soledad tengo de ti,
O tierras donde naci.
Nostalgion mi sentas pri vi,
Ho lando, kie mi naskiĝis.

(kantas Graciano Santos)



GV085. Reĝo Duardos

Oh mi pasion dolorosa,
Aun que penes no te quejes,
Ni te acabes ni me dejes.
Dos mil suspiros envio,
Y doblados pensamientos,
Que me trayan mas tormentos
Al triste corazon mio.
Pues amor que es señorío,
Te manda que no me dejes,
No te acabes ni te quejes.
Ho, doloriga pasio,
Eĉ se vi penas, ne forlasu min,
Nek finiĝu nek foriru.
Du mi sospirojn mi sendas,
Kaj duoblajn pensaĵojn,
Kiuj kunportos pliajn turmentojn
Al mia malĝoja koro.
Ĉar amo, kiu estas la mastro,
Ordonas ke vi ne min forlasu
Nek finiĝu, nek plendu.

(kantas Gerson Marchiori)



GV086. Flerida

Quien pone su aficion
Do ningun remedio espera,
No se queje porque muera.
Tiu, kiu lokas sian korinklinon
Tie, el kie ne esperas kuracilon,
Ne plendu pri la venanta morto.

(kantas Kátia Santos)



GV087. Reĝo Duardos

Aunque no espero gosar
Galardon de mi servir,
No me entiendo arrepentir.
Eĉ se mi ne esperas pri ĝuo
De rekompenco por mia servado,
Mi ne intencas penti.

(kantas Gerson Marchiori)
 


GV88. Flerida

Si eres para librar
Mi corazon de fadigas,
Ay por Dios tú me lo digas!
Se vi intencas liberigi
Mian koron el laciĝo,
Ho, je Dio, diru tuj al mi!

(kantas Kátia Santos)



GV089. Reĝo Duardos

El galgo y el gavilan
No se matan por la prea,
Sino porque es su ralea.
La leporhundo kaj la akcipitro
Ne mortigas sin pro la predo
Sed ĉar estas ilia instinkto.

(kantas Geovani Dallagrana)
 


GV090. Julião

Este es el calbi ora bi,
El calbi sol fa mellorado.
Tio estas la "calbi arabi"
La "calbi" sol fa perfektigita. (*)

(*) "calbi arabi", tiutempa araba kanzono: mia araba koro ploras pri mi.

(kantas Graciano Santos)



GV091. Artada

Al Amor y á la Fortuna
No hay defension ninguna.
Kontraŭ Amo kaj kontraŭ Fortuno
Ne ekzistas ia defendo.

(kantas Carmen Ziege)
 


GV092. Flerida, Artada kaj Reĝo Duardos

En el mes era de Abril,
De Mayo antes un dia,
Quando lirios y rosas
Muestran mas su alegria,
En la noche mas serena
Que el cielo hacer podia,
Cuando la hermosa Infanta
Flerida ya se partia:
En la huerta de su padre
Á los árboles decia:
- Quedáos á Dios, mis flores,
Mi gloria que ser solia;
Voyme á tierras estrangeras,
Pues Ventura allá me guia.
Si mi padre me buscare,
Que grande bien me queria,
Digan que Amor me lleva,
Que no fue la culpa mia:
Tal tema tomó conmigo,
Que me venció su porfía:
Triste no sé adó vó,
Ni nadie me lo decia.
Allí habla Don Duardos.
- No lloreis mi alegría,
Que en los reinos de Inglaterra
Mas claras aguas habia,
Y mas hermosos jardines,
Y vuesos, señora mia.
Terneis trecientas doncellas
De alta genealogia:
De plata son los palacios
Para vuesa señoria,
De esmeraldas y jacintos
De oro fino de Turquía,
Con letreros esmaltados
Que cuentan la vida mia,
Cuentan los vivos dolores
Que me distes aquel dia
Cuando con Primalion
Fuertemente combatia:
Señora, vos me matastes,
Que yo á él no lo temia.
Sus lágrimas consolaba
Flerida que esto oía;
Fueronse á las galeras
Que Don Duardos tenia,
Cincuenta eran por cuenta,
Todas van en compañia:
Al son de sus dulces remos
La Princesa se adormia
En brazos de Don Duardos,
Que bien le pertenecia.
Sepan quantos son nacidos
Aquesta sentencia mia:
Que contra la muerte y amor
Nadie no tiene valia.
La monato estis Aprilo,
Unu tagon antaŭ Majo,
Kiam lilioj kaj rozoj
Plie montras sian ĝojon,
En la nokto plej serena
Kiun povas doni la ĉielo,
Tiam la gracia Infantino
Flerida ekvojaĝas:
En la ĝardeno de l' patro
Ŝi diradis al la arboj:
- Restu kun Dio, ho floroj miaj,
Vi kiuj estas mia gloro;
Mi iras al eksterlandaj lokoj
Ĉar Feliĉo tien gvidas min.
Se paĉjo venos por min konduki,
Li, kiu forte min estimas,
Diru al li ke amo min kunportas
Kaj la kulpo ne estas mia:
Ĉi temo min konkeris
Kaj ĝia lukto venkis min.
Malĝoja, mi ne scias kien mi iras
Kaj neniu diras tion al mi.
Ĉimomente parolas reĝo Duardos.
- Ne ploru, vi, ĝojo mia,
Ĉar en la regno anglia
La akvoj estas pli klaraj
Kaj la ĝardenoj pli belaj
Kaj viaj, ho mia sinjorino.
Vi havos tricent virgulinojn
Je alta genealogio:
La palacoj estas el arĝento
Por vi, Moŝtulino,
El smeraldoj kaj jacintoj,
El fajna oro el Turkio,
Kun glazuritaj surskribaĵoj
Kiuj rakontas mian vivon,
Rakontas pri la vivantaj doloroj
Kiujn vi proponis al mi en la tago
Kiam, kontraŭ Primalion'
Mi kuraĝe turniris:
Sinjorino, vi mortigis min,
Ĉar lin mi ne timadis.
Liajn larmojn konsoladis
Flerida, kiam ŝi tion aŭdis;
Ili iris al la galeroj
Posedataj de l' reĝo Duardos,
Ili estis entute kvindek
Kaj ĉiuj iras unu apud la alia:
Aŭdante la sonon de dolĉaj remiloj
La princino ekdormis
En la brakoj de l' reĝo Duardos,
Ĉar li apartenis al ŝi.
Sciu ĉiuj naskiĝintoj
Ĉi mian sentencon:
Kontraŭ morto kaj kontraŭ amo
Neniu validas.

(kantas Jorge Teles)
 Komentario: Reĝo Duardos estas la teatraĵo elektita de Everett W. Hesse kaj Juan O. Valencia por aperi en la libro La Teatro antaŭ Lope de Vega, de la Eldonejo Alcalá, S.A., Madrido, de 1971. Laŭ la verkistoj de ĉi libro, en la Enkonduko rilata al la portugala dramisto, "Gil Vicente estas la plej grava verkisto de la hispana teatro dum la regadperiodo de Karlo, la Kvina...  La kontribuaĵo  de Gil Vicente al la teatro konsistas en la poema stiligo de la realo, kiu proponas al lia verkaro ekonomion kaj gracion, simbolecajn karakterizojn kaj profundan konadon le la homa naturo, pro la poezieca katarso de liaj roluloj."
    Reĝo Duardos... jen Gil Vicente en unu el siaj plej imponaj momentoj. Lau la kritikistoj, la teatraĵo je la unua fojo surscenejigas la temon pri la kavaliroj . La lingvaĵo, antaŭe preskaŭ ĉiam inter paŝtistoj kaj kamparanoj, nun estas eleganta kaj sprita. La protagonisto donacas al ni tri monologojn; ni ne plu estas antaŭ konfronto inter roluloj sed antaŭ konfronto de la rolulo kontraŭ sin mem; okazas, do, profundigo de la konflikto, kun sia dolora korŝiro (ni ne forgesu la monologojn de Hamleto). La granda temo de ĉi teatraĵo estas la amo. La reĝo Duardos diras: "malgraŭ tio ke mi estas humila, la amo kiu min kunportis ĉi tien, ĝi ne estas." Kaj en ĉi verko ankaŭ estas pli profunda interrilado inter la roluloj kaj la pejzaĝo en kiu ili agas. Ĉikaze, la ĝardeno de Flerida.
    Se la mezepoka temo ĝenerale estis la morto kaj la figuroj ŝvebadis intre ĉielaj alegorioj kaj alegorioj demonecaj, ĉi tie oni vidas korojn kaj mensojn en pasiaj konfliktoj, promenantaj en bone difinitaj fizikaj spacoj. Ducent jarojn antaŭe Giotto faris la samon en la pentroarto: li proponis grundon kaj pejzaĝon al siaj kreitaĵoj. Gil Vicente ankoraŭ ne apartenas al la renesanco, kiel liaj italaj samtempuloj, sed li ne plu estas el mezepoko. Mi aŭdacus diri ke gŭste tio konsistas lia pli granda gloro.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:42 )