La tago sen nomo, 20.

La aŭto subite ekhaltis, saltadis kaj ne plu funkciis. Neniu el la du komprenis la rapidan kaj simultanan mallumiĝon, la glitadon suben, la diseriĝon sur la plastaj seĝoj, ĉio tio rezulto de tiu grimcado. La horloĝo de la junulo atingis la duan horon, daŭris laboranta, pligrandigis lian malfruon rilate la biologian ekzamenon, kiu neniam estos farata. Proksime disko sonis por la silento, aŭtomate malŝaltiĝis kaj neniu ĝentila mano ŝaltis denove la aparaton por aŭdigi novan furoron por logi la pasantoj, kiu ne plu pasas. Tion ĉie okazinta, ankaŭ ĉi tie okazis, fajro kaj akvo kaj polvo, ĉiufoje malpli, ĝis tiam, kiam nur la naturo, porĉiame mortinta, suverene regis: tago kaj nokto kaj tago kaj nokto, ne plu "lundo" nek "lundi" nek "getsuyôbi". Malvarmo kaj varmo, ne vintro nek "leto" nek "winter" Pluvo kaj suno, la fenomeno, ne la vorto. Abeloj kiuj ne plu ekzistis ne plu nomiĝas abeloj nek preparadis la mielon kiu ne plu nomiĝas mielo. La vino putriĝis en la bareloj kaj ne plu okazis dieca ebriiĝo nek sataneca ebriiĝo. Ne plu ekzistis io nomata kankro kaj eĉ ne la nomo kankro. La mortontoj ne agoniis antaŭ la morto. La malpuraĵo venkis la afliktajn mastrumantinojn, kiuj ne plu estis mastrumantinoj nek estis afliktaj. En la bienoj malaperis la paŝtejoj, la brutaro miksiĝis al kvanto da fekaĵoj de bovoj, bovinoj, ŝafinoj kaj ĉevaloj kaj kokinoj kaj anasoj, fekaĵoj sen kontaĝoebleco, puraj rilate virusojn, neŝargataj de malsano. La rektoro ne subskribis la maldungadon de la ribelema instruisto kaj ne estis pro tio laŭdata de la potenculoj. Kie estis la potenculoj?
Dukek tagojn poste, apud la marbordo de Ĉilio falis spaca modulo kun kvin vojaĝantoj. Ili antaŭe perdis la tutan kontakton sed rimarkis ke io okazis ĉar la porkrizaj instrumentaroj registris eksplodojn, incendiojn, totalan mallumon sur la urboj. Aflikte ili venis por eltrovi la kialojn de ĉio, hazarde ili falis surmare ĉar la porkrizaj kontroliloj estis plenaj je difektoj. Du tuj dronis en la akvoj. Tri alvenis al tero. Konsternitaj ili marŝadis, ne estis planto sur la grundo, ne estis homo en la urbo, ne estis birdo en la ĉielo. Nek muŝo nek serpento nek tigeto. Ili senespere vagis, malsataj, unu el ili freneziĝis kaj iris rekte al la maro. La aliaj du, kuniĝintaj, atendis la morton. Ili sentis ene de si ion venenitan, kvazaŭ ili malrapide disseriĝu. La fingroj faladis, la karno moliĝis kaj delasis el la korpo. Nur la okuloj restis, rondaj, malvermegataj, longe rigardantaj la monton da aĵoj senutilaj kaj silentaj. Ekde Treblinka, Auschvitz, Buchenwald la mondo ne vidis tiun rigardon, akuzantan kaj eternan. La vorto honto perdis sian signifon.