Gil Vicente. F0RĜEJO DE AMO (1525)


            merkuro                                              
Resumo: Pilgrimanto klarigas ke Portugalio tuj konkeros hispanan kastelon, kiu simbolas la Reĝino Katarina ĉar ŝi edziniĝos kun la portugala reĝo, Johano la tria. Venuso plorante envenas serĉe de sia filo Kupido. Ĉi tiu, kune kun aliaj dioj, organizas grandan forĝejon por refari la homojn por ke ĉiuj estu laŭ la alta nivelo de la reĝino. Sur la scenejno stariĝas kastelo kun la forĝejo. El ĝi foriras kvar dioj kaj kvar montaraninoj; la junulinoj simbolas la kvar plezurojn de la amo: la enamiĝintan rigardon, la enamiĝintan paroladon, la enamiĝintan aŭdadon kaj la enamiĝinta fidelon. Venas nigrulo kaj eniras en la forĝejo. La montaraninoj kantas kanzonon kaj la dioj batas per marteloj. La nigrulo foriras tute blanka sed ĝia parolado daŭras nekomprenebla kiel ĝi estis antaŭe. Envenas kurbiĝinta maljunulino. Ŝi estas la Justeco. Ŝia bastono estas malrekta kaj la pesilo estas rompita. Ŝi volas ke ŝiaj manoj estu malgrandaj, por ke ŝi ne ricevu tiom da koruptaĵoj. Ŝi eniras en la forĝejo sed ne revenas reĝustigita. Oni prenas de sub ŝiaj vestoj rubaĵojn kiuj estas la koruptaĵoj, du kokinojn, du perdrikojn kaj du sakojn kun mono kaj post tio ŝi revenas al sia bela sinteno. Frato volas esti laiko ĉar jam estas tro da pastroj en Portugalio. Kupido petas rajtigilon donatan de lia superulo. Nobelulo volas esti denove infano. Alia nobelulo volas la junecon sed sen perdo de la posedata mono. La Frato revenas kaj kunportas multege da karbo, por eniri en la forĝejo kaj liberiĝi el la religiaj taskoj. Post lia reveno, ĉiuj kantas kaj finiĝas la teatraĵo.  
 
... Pilgrimanto (Kontrolu ĉe La Korteganaro de Jupitero, GV049)

Nunca fue pena mayor
Ni tormento tan estraño,
Que iguale con el dolor.

 

GV080. Pilgrimanto
Donde estás que no te veo,
Que es de tí, esperanza mia?
    Kie vi estas, ĉar mi ĝin ne vidas,
    Kie vi estas, ho mia espero?

(kantas Gerson Marchiori)

 

GV081. Venuso

Tristeza, quien á vos me dió,
Pues no fue la culpa mia,
No se la merecí, no.
Malĝojo, kiu donis min al vi,
Ĉar mi ne kulpas,
Mi eĉ ne meritas, ne.

(kantas Kátia Santos)

 

GV082. Nigrulo

Le bella mal maruvada
De linde que a mi ve,
Vejo-ta triste nojada,
Dize tu razão puruque.
A mi cuida que doromia
Quando ma foram cassá;
Se acordaro a mi jazia
Esse nunca a mi lembrá.
Le bella mal maruvada
Não sei quem cassa a mi,
Mia marido não vale nada,
Mi sabe razão puruque.
La belulino malbone edziniĝinta
Mi vidas ke ŝi tre belas
Mi vidas ke ŝi tre enuiĝas
Diru vi pro kia kialo.
Mi pensas ke ŝi dormadis
Kiam oni edzinigis ŝin.
Kiam ŝi vekiĝis,
Pri tio mi ne memoras.
La belulino malbone edziĝinta,
Mi ne scias kiu edzigos min
Mia edzo nenion valoras
Kaj pri tio mi scias la kialon.

(kantas Graciano Santos)

 

GV083. Montaraninoj

El que quisiere apurarse,
Vengase muy sin temor
Á la fragoa del amor.

Todo oro que se afina
Es de mas fina valía,
Porque tiene mejoria
De cuando estaba en la mina.
Ansí se apura y refina
El hombre y cobra valor
En la fragoa del Amor.

El fuego vivo y ardiente
Mejor apura el metal,
Y cuanto mas, mejor sal,
Mas claro y mas excelente.
Ansi el vivir presente
Se pára mucho mejor
En la fragoa del Amor.

Quanto persona mas alta,
Se debe querer mas fina,
Porque es de mas fina mina,
Donde no se espera falta.
Mas tal oro no se esmalta,
Ni cobra rico color
Sin la fragoa del amor.
Tiu, kiu volas perfektiĝi,
Venu tute sentime
Al la forĝejo de amo.

Ĉiu oro perfektiĝinta
Pli fajne valoras
Ĉar ĝi pli bonas
Ol tiu, kiu estas en la minejo.
Pro tio perfektiĝas kaj fajniĝas
Kaj ricevas valoron, la homo
Kiu venas en la forĝejo de amo.

La fajro vivanta kaj ardanta
Pli bone perfektigas la metalon,
Kaj plie ĝi tie restas, pli bona ĝi foriras,
Pli klara kaj pli bonega.
Pro tio la nuna vivado
Pli bonega iĝas
En la forĝejo de la amo.

Se la homo estas altnivela
Oni atendas pli da valoro.
Ĉar li jam estas bonega
Kaj oni ne atendas mankon.
Sed ĉi oro ne perfektiĝas
Nek ricevas riĉan koloron
Sen la forĝejo de amo.

(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)
Komentario: Gil Vicente neniam perdis la okazon por montri la pekojn de la tiama socio, pakante ĉion en kritika prezentado plena je ironio kaj mokado. Oni rimarkas ke laŭ oni pli agnoskis lian verkadon li pli kuraĝiĝis kaj pligrandigis la dozon da moraliga veneno kiun posedis lia plumo (en ĉi kazo, la reĝino estis fratino de la plej potenca europa reĝo, Karlo, la kvina). De ĉi tiu verko kelkaj frazoj estis malpermesataj de la Katolika Indekso. Se oni konsideras ankaŭ lian verkaron ne rilatan al teatro, leterojn, predikojn, oni rimarkas ke lia prestiĝo en la kortego estis granda. Per la ludado, li sugestis morajn ŝanĝojn. En ĉi teatraĵo li kritikas la koruptoebleco de la justeco kaj la granda kvanto da pastroj en Portugalio, fakto kiu malgrandigis la kvanto da produktantaj laboristoj. Kiel okazas en aliaj teatraĵoj, en ĉi tiu estas indikata ke la kanzono de la kamparaninoj estas verkita de la aŭtoro.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:41 )