Gil Vicente. AKTO PRI LA PORTUGALA PASTORALO (1523)

                                      la paŝtisto       

Resumo: Terlaboristo eniras rolante la Prologon kaj, antaŭ ol anonci la aliajn rolulojn, li parolas pri si mem: li edziĝis kontraŭ la volo de la gepatroj kaj estis senheredigita. Li parolas pri la aŭtoro je maniero interesa ĉar Gil Vicente mem, lastatempe tute senmona, petis por ke li anoncos la Akton pri Kristnasko. Unu post la alia, envenas ses paŝtistoj kun siaj interplektataj amoj. Joane enamiĝis al Katerina kiu enamiĝis al Fernando kiu enamiĝis al Madanela kiu enamiĝis al Afonso kiu enamiĝis al Inês kiu enamiĝis al Joane. Ĉiuj diskutas pri siaj amdeklaroj kaj siaj rifuzoj. Venas la lasta paŝtistino, Margarida, kun lignofasko.  Ŝi diras ke ŝi vidis la Virgulinon kun la bebo kaj ses au sep virgulinojn. La Virgulino ordonis al ŝi ke ŝi avertu la paroĥestron kaj la prioron. Kaj donis al ŝi sian statueton. Margarida foriras kaj revenas kun kvar klerikoj. La klerikoj kantas himnon al la Virgulino. Kaj antaŭ la fino ĉiuj kantas delikatan kristnaskan kanzonon.



GV075. Katerina

Tirae os olhos de mim,
Minha vida e meu descanso,
Que me estais namorando.
Os vossos olhos, senhora,
Senhora da formosura,
Por cada momento de hora
Dão mil annos de tristura:
Temo de não ter ventura.
Vida, não m' esteis olhando,
Que me estais namorando.
Forprenu la okulojn de sur min,
Ho vivo mia kaj mia ripozo,
Kaj ne flirtu kun mi.
Viaj okuloj, sinjorino,
Sinjorino de la beleco,
Por ĉiu momento de horo
Proponas mil jarojn da tristeco:
Mi timas ke mi ne havos bonan fortunon.
Ho vivo mia, ne rigardu min,
Kaj ne flirtu kun mi.

(kantas Kátia Santos)



GV076. Klerikoj

Ó gloriosa Senhora do mundo,
Excelsa princeza do ceo e da terra,
Fermosa batalha de paz e de guerra,
Da sancta Trindade secreto profundo!
Sancta esperança, ó madre d'amor,
Ama discreta do filho de Deos,
Filha e madre do Senhor dos Ceos,
Alva do dia com mais resplandor!
Fermosa barreira, ó alvo e fito
A quem os profetas direito atiravão!
A ti, gloriosa, os Ceos esperavão,
E as tres pessoas hum Deos infinito.
Ó cedro nos campos, estrella no mar,
Na serra ave phenix, hua so amada,
Hua so sem mácula e so preservada,
Hua so nascida, sem conto e sem par!
Do que Eva triste ao mundo tirou
Foi o teu fructo restituidor;
Dizendo-te ave o embaixador,
O nome de Eva te significou.
Ó porta dos paços do mui alto Rei,
Camera cheia do Spírito Sancto,
Janella radiosa de resplandor tanto,
E tanto zelosa da divina lei!
Ó mar de sciencia, a tua humildade,
Que foi senão porta do ceo estrellado?
Ó fonte dos anjos, ó horto cerrado,
Estrada do mundo para a divindade,
Quando os anjos cantão a glória de Deos,
Não são esquecidos da glória tua;
Que as glórias do filho são da madre sua,
Pois reinas com elle na corte dos Ceos.

Pois que faremos os salvos por ella,
Nascendo em miseria, tristes peccadores,
Senão tanger palmas e dar mil louvores
Ao Padre, ao Filho e Esprito, e a ella!
Ho glorplena Sinjorino de la mondo,
Altega princino de ĉielo kaj tero,
Belega batalo de paco kaj milito,
De la santa Triunuo profunda sekreto!
Sankta espero, ho patrino de amo,
Diskreta vartistino de la la Dia filo,
Filino kaj patrino de la Ĉiela Sinjoro,
Aŭroro de la plej majesta tago!
Belega limo, celo kaj centro
Kiujn la profetoj rekte atingis!
Vin, glorplenan, la Ĉieloj atendadis,
Kaj la tri personoj, eternan Dion.
Ho cedro en kampar', stelo sur maro,
Sur monto, la birdo fenikso, ununura amata,
Ununura naskita senegala!
Ĉar vi nur naskiĝis senkompara!
Tion prenitan de la mondo por malĝoja Eva
Via frukto redonis;
Kiam la ambasadoro diris al vi "Ave",
Li simboligis antaŭ vi la nomon Eva.
Vi, pordo de la palacoj de la alta Reĝo,
Ĉambro plena je la Sankta Spirito,
Radianta fenestro kun tiom da splendo,
Kaj tre zorgema pri la dia leĝo!
Ho maro de scienco, via humileco,
Kiu estis, se ne la pordo de la stelplena ĉielo?
Fontano de la anĝeloj, fermita ĝardeno,
Vojo de la mondo al la dieco.
Kiam la anĝeloj kantas la gloron de Dio,
Ili ne forgesas vian gloron:
Ke la gloroj de la filo apartenas al lia patrino,
Ĉar vi regnas kun li ĉe la kortego de la Ĉieloj.

Kaj kion ni faru, ni savitaj de ŝi,
Naskiĝintaj en mizero, malĝojaj pekuloj,
Se ne svingi palmbranĉojn kaj milfoje honori
La Patron, la Filon, la Spiriton kaj ŝin!

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)
 


GV077. Ĉiuj

Quem he a desposada?
A Virgem sagrada.
Quem he a que paria?
A Virgem Maria.
Em Bethlem, cidade
Muito pequenina.
Vi hua desposada
E Virgem parida.
Em Bethlem, cidade
Muito pequenina,
Vi hua desposada
E Virgem parida.
Quem, he a desposada?
A Virgem sagrada.
Quem he a que paria?
A Virgem Maria.
Hua pobre casa
Toda reluzia,
Os anjos cantavão,
O mundo dizia:
Quem he a desposada?
A Virgem sagrada.
Quem é a que paria?
A Virgem Maria.
Kiu estas la novedzino?
La sankta Virgulino.
Kiu estas la naskintino?
La Virgulino Maria.
En Bet-leĥemo,
Urbo ete eta,
Mi vidis novedzinon
Kaj Virgulinon naskintinon.
En Bet-leĥemo,
Urbo ete eta,
Mi vidis novedzinon
Kaj Virgulinon naskintinon.
Kiu estas la novedzino?
La sankta Virgulino.
Kiu estas la naskintino?
La Virgulino Maria.
Malriĉa domo
Tute lumis.
La anĝeloj kantadis,
La mondo diradis:
Kiu estas la novedzino?
La sankta Virgulino.
Kiu estas la naskintino?
La Virgulino Maria.

(kantas Kátia Santos)

Komentario: Tre simpleta kristnaska Akto. La teksto de la himno al la Virgulino estas parafrazo de laŭdanta kantado en la latina. Kaj unufoje pli Gil Vicente profitas la okazon por feroce kritiki la religiuloj. Kiam Margarida parolas pri la paroĥestro kaj pri la prioro, ĉiuj paŝtistoj mokas pri ilia kutimo ofendi la junulinojn de la regiono.
    En pli malfrua Akto, tiu pri la Montaro Stelo, tre simila al ĉi tiu, denove la verkisto ludos kun interplektataj amoj. Tamen, en tiu Akto, venas Ermito kiu finfine kunigos la parojn kaj ĉiuj akceptos kun ĝojo siajn amindumantojn. Aliaj estos la nomoj de la paŝtistoj, sed estos iu Fernando kiu restos kun sia Madanela.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:38 )