La tago sen nomo, 17.

Valparaiso, la 14a. de aprilo, je la 17a horo, somera horaro.

Bonvole, kiun straton mi devas laŭiri por atingi la centron de la urbo? - malfermante la aŭtan glacon.
sufiĉas iri laŭ ĉi strato mem. - malleviĝante, por vidi tiun, kiu demandas.
ĉu vi tien iras? - prenante la internan pordofermilon.
jes. - ridetante.
ĉu vi volas petveturon? - malfermante la pordon de la aŭto.
La junulo ne respondis. Li honteme rigardis, honteme ne rifuzis, eniris, sidiĝis, la alia kontrolis la pordofermilon, se ĝi bone fermas, kaj per la brako premis la femuron de la junulo.
ĉu vi havos lekcion? - ŝanĝante la rapidumon de la aŭto kaj metante la manon sur la seksorganon de la junulo.
La junulo ne respondis. Li klopodis por forpreni la manon kiu palpis lin sed pro honto nenion faris.
kioma aĝa vi estas? ĉu mi rajtas daŭrigi? - malfermante aŭ klopodante por malfermi la pantalonfendon.
mi estas deknaŭa. - metante la manon sur la pantalonfendon.
ĉu vi ne volas ke mi malfermu ĝin? - karesante la internan parton de la femuro de la alia.
pli bone, ne! - tenante ambaŭ manoj sur la suba parto de la ventro.
Tamen la alia ne forigis la manon.
ĉu vi iras al lekcio?
jes.
ĉu vi ne volas veni kun mi? - daŭrigante la karesojn sur la seksorgano, kiu jam ekŝveliĝis.
ne. mi havas ekzamenon kaj iomete malfruas.
alian tagon, ĉu eblas? - denove klopodante por malfermi la pantalonfendon.
preferinde ne malfermu tion.
ĉu vi loĝas tie, kie mi trovis vin? - ĉirkaŭpremante la manon, por senti la tutan mezuron.
pli malpli.
kiel vi nomiĝas? - klopodante por pligrandigi la erektiĝon.
mi preferas ne diri.
je kioma horo estos la ekzameno? - frotante kaj leĝere premante.
je la dekoka.
do, ni ankoraŭ havas iom da tempo. ni povus preni kafeton. ĉu mi povas konduki vin al la aŭtobusstacio? - sukcesante, finfine, malfermi la pantalonfendon kaj permane brakumi la duran kaj tremantan karnon.
mi timas ke iu vidu. - kovrante sin per kajeroj. ni povas iri al la ĉirkaŭaĵo de la merkato. tie, mi neniun konas.
ĉu vi hontas?
vi bone scias, ĉu ne? oni povas ekklaĉi pri mi.
ĉu vi neniam faris tion?
sincere, nur unufoje.
kaj viaj amikoj?
pri kelkaj, oni scias ke jes, sed neniu prirakontas. ĉiuj scias ke tio iomete danĝeras. vi mensogis kiam vi demandis pri la vojo al la centro, ĉu ne?
jes, mi konas la itineron. tion mi faris por enigi vin en la aŭton. ĉu vi ne volas viziti min iutage? - komencante malrapidajn masturbajn movojn.
tio dependas. - prenante la manon de la alia kaj haltigante la movojn.
dependas de kio? - ekkaresante.
de la mono kiun vi ellasos. - ridetante.
je la unua foje, tio okazis por mono? - rekomencante la masturbajn movojn.
ne.
kiel ĝi okazis?
najbaro rimarkis ke mi estis sola enhejme kaj vizitis min por peti glacion por drinkaĵo kaj li tiel kaj tiele faris ke mi finis por...
por kio? - ridetante.
ho, ni fine ĉion faris.
do, kiam mi povos trovi vin? - premante malsupren la penison, por froti la pubharojn.
mi ne kutimas tion fari.
ĉu ĉi loko bonas? - lokante en la pantalonon la furiozan birdon.
ĝi bonas. - fermante la pantalonon, sin ordigante. ni bezonas atendi, mi ne foriros tiel kiel mi estas. - ridetante.
ĉu vi volas la kafon ene de la aŭto? - permane premante forte, ekde la genuo ĝis la ventro.
pli bonas. neniu rimarkos. - ridetante.
La alia sonorigis la hupon.
kioma aĝa vi estas? - iomete moviĝante, por oportune aranĝi la duran karnon, kiu ĝenis.
pli ol via kapablo diveni.
ĉu ĉirkaŭ dukek ok? ĉu tridek?
tridek sep. du kafojn kun kremo. ĉu vi volas manĝi ion? - sin turnante flanken, palpebrumante per unu okulo, ridetante kun plena tenereco.
nur kafon. - leĝere tremerante.
nur tion, bonvole. - suprenigante la glacon.
vi ne aspektas havi tian aĝon. ekde kiam vi faras tion?
ho, ekde multe da tempo! kiam mi komencis mi estis pli juna ol vi.
ĉu vi ŝatas?
se mi ne ŝatus, mi ne farus.
ĉu vi ĉion faras?
kion vi volas diri?
nome, se mi vizitos vin, vi iom antaŭludos kaj finfine, se mi volos ĉion fari, ĉu vi permesos?
ĝuste tion mi volos! - ridetante.
ĉu mi rajtas ion demandi?
laŭ via volo! - metante sin pli komforta.
ĉu tio agrablas?
La alia ridetis.
sciu, la respondo malfacilas. en la komenco, ne estas agrabla, tamen oni ne rajtas diri ke estas malagrabla. oni tro prilegas serĉe de respondoj por klarigi tion sentatan... en la komenco mi ne volis fari ekzakte tion. mi revis pri brakumoj kaj kisoj, jen la limo de mia deziro. poste, iom post iom, oni perceptas ke se oni cedas la paro sin montras pli feliĉa. homoj kiel mi ne kutimas esti egoistoj. eble tio estus neceso resti kun la pli malfacila rolo por kompensi kulpokomplekso, speco de mempunado, mi ne scias ĉu vi min komprenas. - malfermante la glacon, oportune aranĝante la pleton, liverante la kafon de la aliulo.
eble tio, kion mi diros, ĝenos vin, sed mi opinias ke se mi eltrovus ke mi estas kiel vi, mi min mortigus.
Rideto. oni sin mortigas nur se oni estas malfeliĉa. - glutante la kafon.
ĉu vi ne estas malfeliĉa? - ankoraŭ kirlante la kafon.
kial mi devus esti? feliĉo estas io kiu laŭiras paralele al la vivo. ĝi ne estas punkto je la fino de la vojo. - ridetante pri la ideo.
ĉu tio neniam turmentis vin? - finfine trinkante.
kompreneble, jes. en la komenco estis terura. vi eltrovas ke vi ne egalas al la aliaj... tamen, iom poste mi rimarkis ke ne estis kialo por teruro, malfacilas klarigi la feliĉon.
ĉu veras ke vi enamiĝas unu al la alia? - duonmokante.
tute freneze. ĉu vi scias?, laŭ mi, tio estas pli profunda ol la amo inter viro kaj virino. - ne dirante pri la frostaj noktoj, kiam, en la aŭto, kilometrojn post kilometroj dum frumateno, li flaradis obskurajn ombrojn, alproksimiĝadis, proponis petveturon por enirigi en la veturilo, tre ofte vane, la ulon ekaperintan en la nebulo, serĉe de unu nokto de plezuro.
mi ne komprenas la kialon pri ĉi pli profundo. - rigardante la horloĝon.
ni havas iom da tempo, ĉu ne? mi klopodos por klarigi tion, kion mi pripensas. kio estas la amo? ĉu vi povas respondi?
io sentata de iu pri aliulo, ŝati iun, oni kutimas diri ke la amo estas nedifinebla, mi ne scias. - sin montrante vulgara.
nedifinebla por tiu, kiu ne trovas la ĝustan difinon. ni iru iom post iom. 
ni estas vivuloj. la plej kompleksaj estaĵoj, kiel ni, nur fruktiĝas pere de sekso. por la besto la deziro kopulacii ekzakte egalas al la deziro trinki akvon, manĝi aŭ dormi. tamen, la homo, kiu havas sentumojn pli kompleksajn ol tiuj de la bestoj, pli profundan nostalgion, pli fortan senesperon, pli senbridan ĝojon, la homo transfiguriĝas antaŭ la sekso. Tion, oni nomas amo, deziri iun, ene de etoso je konfuzaj sentimentoj. se vi bone rimarkas, estas kelkaj homoj kiuj ne amas, nur deziras. ili estas simpluloj, duonbestecaj. la plej sentemaj estas tiuj, kiuj pli amas. pro tio la artistoj ĉiam estas enamiĝintaj. - ne dirante pri la kruela obsedo kiu, je la fino de la serĉado, devigis lin akcepti evitindajn, timigajn, malamikemajn ulojn, kiuj, kvazaŭ violentaj bokoj, rapide sin satigas, ne rimarkante la neceson de tenera kareso de la aliulo.
do, ĝis ĉi tie, ĉio bonas. tamen, kiel tio rilatiĝas kun, ekzemple, amo de viro por alia viro.
do, mi klopodos por resumi. neniu sukcesas klarigi la motivojn kiuj igas homo deziri aliulon de la sama sekso. oni tro priparolas sen ia konkludo. la patrino, la patro, la familio, la socia etoso, genetika kondenado... mi opinias ke la nura sekura indico estas ke tio okazas nur al pli sentemaj homoj. iu viktimo de psika traŭmato, se suferas devion rilate al la objekto de sia amo, pro sia sentemeco, kiam li sentas la deziron, tiu amo estos pli forta, ĉar pli kompleksa kaj pli profunda, ĉu tio estas komprenebla?
pli malpli. tamen tio povas esti sofismo.
jen alia detalo. rimarku bone ke mi nek pravigas nek laŭdas samseksemon, mi analizas la samsekseman pasion. kio estas homo, se ne batalanto? li ne facile kurbiĝas, almenaŭ kelkaj ne facile kurbiĝas. kaj oni akceptas la ideon pri tio, ke la homo pli ribeliĝas kiom plie li suferas. la literaturo havas amason da ekzemploj. la grandaj obstakloj grandigas la amon. se Romeo ne estus de malamika familio, li ne sentus tiom da senespero pro la amo al Julieta nek tiom da feliĉo kiam li sukcesis esti ĉe ŝi. la absurdo, kiun sifnifis ami Izoldon, igis Tristano ami ŝin kiel li amis kaj egale okazis al ŝi. rilate amon kiel la mia, estas la teruro kreita de la socio al tiu ideo kiu kreskigas la sentimenton. ni estas arboj akvumitaj per la propra sango, kaj ĝuste pro tio, pli potencaj. ĉu vi volas ke homoj kiel mi estus malfeliĉaj? - ne parolante pri la doloro malproksima, nostalgia, pri la stranga sento de neĉeesto, de amputado, de vakuo, kiu okazis al li, kiam li subite eltrovis foton de viron amorantan kun virino.
ŝajnas ke vi estas homo kiu tro legas.
tio veras. ĉu vi opinias ke ni iru? - premante la hupon.
se mi petos al vi monon, ĉu vi donacos? rigardante la horloĝon.
jes.
kiel vi klarigas tion? se vi pagas por havi seksumadon, ĉu vi ne estas nesentema kiel la ordinaraj viroj?
se mi iros kun vi, vere tio ne okazos pro amo. ĝi okazos por nura plezuro, nura sekso. rilate la monon, laŭ mi tio ne gravas. estos maniero havi parulon pli atentan. mi ne ŝatas monon, mi ne tro bezonas ĝin. tio, kion mi esperas en la vivo, li ne aĉetas.
mi ne spertas pri tiaĵoj.
La alia malsuprenigis la glacon, pagis, adiaŭis. pli bone tiel. tre bonas se ni povas donaci al iu la malkovron pri tio, kie sin kaŝas lia plezuro. ĉu vi tre amoras virinojn?
malmulte. mi estas iomete hontema.
mi kondukos vin.
mi eliros antaŭe, unu blokon antaŭe... vi bone scias...
ni akordiĝos pri loko kaj horo por nova renkontiĝo. - leĝere frapante la seksmembron de la junulo; ekfunkciigante la aŭton; retroirigante; feliĉa. - ne dirante ke, tute tute plene, li ne kredas pri ekzisto de kompleta kaj tuta feliĉo, sed malgraŭ la obstakloj, la homo rajtas esti iomete feliĉa, kaj lia feliĉo estus, fakte, feliĉo sufiĉa.