Gil Vicente. KOMEDIO PRI RUBENA (1521)

                          la sorĉistino                                 

Resumo: Unua sceno: Prologo, kiel en la latina teatro, anoncas la okazontaĵojn. Rubena gravediĝis  de juna kleriko. Ŝi prezentas malĝojan monologon pri sia situacio ("pli doloras la pentadon ol la  akuŝo"). Ŝia servistino kondukas Akuŝistinon kiu montras kelkajn strangajn sorĉaĵojn por faciligi la akuŝon. ("Diru rapide trifoje: la vorto fariĝis karno: mi vin donacas al Sankta Sadorneto..." La Akuŝistino venigas Sorĉistinon kaj petas ke ŝi zorgu pri la junulino kaj kaŝu la akuŝon de la patro de Rubena.  Kelkaj Diabloj, laŭ ordono de la Sorĉistino forkondukas Rubenan al montaro. Tie naskiĝas knabineton, Cismena.

    Dua sceno: La Sorĉistino kaj la Diabloj vartas la knabinon. Du feinoj estas alvokataj, por zorgi pri ŝi. Poste oni vidas la etan Cismenan inter ŝafistetoj. La feinoj aŭguras bonan sorton al la knabino.

    Tria sceno:  Kiam Cismena estas juna la Feinoj kondukas ŝin al Kreto. Nobelulino adoptas ŝin kaj post sia morto lasas al ŝi siajn posedaĵojn. Multaj junuloj venas kiel svatiĝantoj je ŝi. Finfine ŝi edziniĝas kun princo el Sirio.
 


GV060. Benita

Tiempo era caballero,
Que se me acorta el vestir.
La Tempo estas kavaliro,
Kiu mallongigas al mi la vestaron.

 (kantas Carmen Ziege)



GV061. Sorĉistino

Ru ru, menina, ru, ru,
Mourão as velhas e fiques tu
C'o a tranca no cu.
Ru, ru, knabino, ru, ru,
Mortu la maljunulinoj kaj restu vi
Kun trabo en la anus'

(kantas Jorge Teles)
 


GV062. Nutristino

Llevantéme un dia
Lunes de mañana.
Iam mi vekiĝis,
Lunde, matene.

(kantas Kátia Santos)



GV063. Sorĉistino

De las mas lindas que yo vi. Inter la plej belaj, kiujn mi vidis.

(kantas Jorge Teles)



GV064. Cismena

Grandes bandos andão na côrte,
Traga-me Deos o meu bonamore.
Multaj homoj estas en la kortego,
Ho Dio, kunportu al mi mian belan amaton.

(kantas Carmen Ziege)
 


GV065. Tolaĵlavistinoj

Halcon que se atreve
Con garza guerrera
Peligros espera.

Halcon que se vuela
Con garza á porfía,
Cazar la queria
Y no la recela:
Mas quien no se vela
De garza guerrera
Peligros espera.

La caza de amor
Es de altanaría;
Trabajos de dia,
De noche dolor:
Halcon cazador
Con garza tan fiera
Peligros espera.
Falko kiu aŭdacas
Kontraŭ militista ardeo
Danĝerojn trovos.

Falko kiu volas
Lukti kontraŭ ardeo
Por ĝin ĉasi
Sentime;
Sed tiu, kiu ne zorgas
Antaŭ militista ardeo
Danĝerojn trovos.

La ĉaso pro amo
Estas kun falko.
Dumtage, laboroj,
Dumnokte, doloroj.
Ĉasista falko
Kontraŭ fierega ardeo
Danĝerojn trovos.

(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)
 


GV066. Dario

D'amores jaço,
Quando as torço d'amores dormo.
Mi kuŝas inter amoroj,
Kiam mi ilin delogas, mi inter amoroj dormas .

(kantas Geovani Dallagrana)
 


GV067. Dario

Consuelo véte con Dios;
Pues ves la vida que sigo,
No pierdas tiempo conmigo.
Consuelo mal empleado,
No consueles mi tristura;
Véte á quien tiene ventura,
Y deja el desventurado.
No quiero ser consolado,
Antes me pesa contigo:
No pierdas tiempo conmigo.
Konsuelo, iru kun Dio;
Ĉar vi vidas mian vivantan vivon,
Ne perdu tempon rilate min.
Konsolo malbone uzata (*).
Ne konsolu mian malĝojon.
Iru al tiu, kiu feliĉas,
Forlasu la malfeliĉulon.
Mi ne volas konsolon,
Mi ĉagrenas antaŭ vi:
Ne perdu tempon rilate min.
(*) vortludo: Konsuelo (nomo de virino), signifas "konsolon".

(kantas Geovani Dallagrana)
 


GV68. Tolaĵlavistinoj

Bien quiere el viejo,
Ay madre mia,
Bien quiere el viejo
A la niña.
Multe amas la maljunulo,
Ho panjo,
Multe amas la maljunulo
La knabinon.

(kantas Kátia Santos)

 Komentario: Rafinita komedio, plena je indikoj de popolaj kanzonoj. Tamen ne estas unueco, ĝi estas dispecigita. Je la unua fojo en sia teatro, Gil Vicente prezentas Prologon kaj dividas la scenojn, kaj tio jam estis ordinaraĵo en la tiama hispana teatro. En kelkaj estontaj teatraĵoj ni trovos denove la Prologon sed neniam plu la dividadon inter la scenoj, eĉ se la intrigo okazas en du malsimilaj lokoj.
    En la unua sceno kaj en parto de la dua la peripetioj inter la Diabloj, la Sorĉistino kaj la du Feinoj prezentas komikan kaj fantastan etoson en la tragedio de la junulino gravedigita de senrespekta kleriko. Je la fino de la dua sceno ni trovas etosos, kiun ni povas nomi infaneca pastoralo. Nur la tria sceno sin prezentas kiel romantisma komedio, vere romantisma dramo, kun siaj ordinaraj emociaj karakterizoj, nome la disputo inter la svatiĝantoj, la enamiĝinto kiu mortas pro amo kaj la Princo kiu sin maskas pro amo. Ĉi lasta prezentas longan kaj lirikan dialogon kun la Eko, kvarversaj.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:35 )