Gil Vicente. LA KORTEGANARO DE JUPITERO (1521)

                                  venuso

Resumo: Venas la Providenco, sendata de Dio. Ĝi venigas Jupiteron, la reĝo de la planedoj. La portugala infantino Beatriz, filino de la reĝo Manuel, tuj vojaĝos al Italio, por edziniĝi kun la duko de Savojo. La reĝo de la dioj devas ordoni al la maro kaj al la ventoj ke ĉio okazu trankvile dum la irado. Venas la kvar Ventoj. Ili ludas ĉaskornojn por alvoki la Maron. La Maro eniras, furioza, kaj diras ke ĝi nur obeas al la Luno. Venas la Suno, la Luno, kaj Venuso. Jupitero ekordonas kaj la dioj ekorganizas la sekvantaron de la infantino: nobeloj, damoj, korteganaroj, ĉiuj transformataj en fiŝojn kaj birdojn, sekvos la ŝiparon laŭ la rivero Taĵo ĝis la maro, kie ili aŭdos la kantadon de cent kaj tridek mil sirenoj. Venas la dio Marso, kiu ankaŭ sekvos la ŝipojn, por ke ne okazu atakoj de malamikoj. Kanzono kiu priskribas la vojaĝon aperigas Maŭrinon kun sia mislingvaĵo (Mi ne ŝciaŝ kio eŝtaŝ tio, mi ne ŝciaŝ kie mi eŝtaŝ...). Ŝi donacas al la infantino tri magiaĵojn. Ĉiuj kantas kaj finiĝas la teatraĵo



GV043. Suno

Niña erguedme los ojos,
Que a mi namorado m'hão.
Junulino, levu la okulojn al mi
Ĉar ili enamigis min.
(kantas João Batista Carneiro)

GV044. Luno

Eu m'era Dona Isabel,
Agora raia do alto.
Mi estis Isabel
Kaj nun mara rajo.
(kantas Carmen Ziege)

GV045. Suno

Yo me soy Pero Çafío. Mi estas Pero Çafío.
(kantas João Batista Carneiro)

GV046. Jupitero

Não me quiz casar meu pae,
Ora folgae.
Paĉjo ne edzinigis min,
Do, mi feliĉas.
(kantas Carmen Ziege)



GV047. Suno

Aquel caballero, madre, se me habrá
Con tan mala vida como há...
Tiu kavaliro, panjo, li vidos,
Pro la malbona lia vivo...
(kantas Carmen Ziege)

GV048. Suno

A que horas me mandais
Aos olivaes!
Je tia horo, vi sendas min
Al la olivarbaro!
(kantas Jorge Teles)
 
GV049. Venuso

Nunca fue pena mayor,
Ni tormento tan estraño
Que iguale con el dolor.
Neniam okazis pli granda penado,
Nek tiel stranga turmento
Kiu egalas al la doloro.
(kantas Carmen Ziege)
 
GV050. Venuso

Estes meus cabellos, madre,
Dos á dos me los lleva el aire.
Ĉi mian hararon, panjo,
Duope la aero kunportas.
(kantas Jorge Teles)



GV051. Venuso

De vos y de mi quejoso,
De vos porque sois esquiva.
Pri vi kaj pri mi, mi plendas,
Pri vi ĉar vi estas fuĝema.
(kantas Carmen Ziege)

GV052. Venuso

Enganado andais, amigo,
Comigo;
Dias ha que vo-lo digo.
Vi trompas vin, amiko,
Pri mi;
De tagoj mi tion diras.
(kantas Carmen Ziege)

GV053. Jupitero

Gentil dama valerosa,
Y doncella por cuyo amor...
Damo ĝentila kaj valorplena
Kaj virgulino por kies amo...
(kantas João Batista Carneiro)

GV054. Jupitero

Sem mais mando nem mais rôgo
Aqui me tendes, levae-me logo.
Sen plia ordono nek plia peto,
Vi min havas, prenu min tuj.
(kantas Carmen Ziege)



GV055. Suno

Al dolor do mi cuidado,
Y en tus manos la mi vida,
Me encomiendo condenado.
Al la doloro de mia zorgo,
Kaj en viaj manoj, mian vivon,
Mi liveras, kondamnita.
(kantas João Batista Carneiro)

GV056. Suno

Se disserão digão alma mia. Se vi diris, diru denove, ho animo mia.
(kantas Carmen Ziege)

GV057. Suno

Por el rio me llevad, amigo,
Y llevadme por el rio.
Laŭ la rivero vi min kondukas, amiko,
Konduku min laŭ la rivero.
(kantas Carmen Ziege)
 


GV058. Ĉiuj

Niña era la Ifanta,
Doña Beatriz se decia,
Nieta del buen Rey Hernando,
El mejor Rey de Castilla.
Hija del Rey Don Manuel
Y Reina Dona María.
Reyes de tanta bondad
Que tales dos no habia.
Niña la casó su padre,
Muy hermosa á maravilla,
Con el Duque de Saboya,
Que bien le pertenecia,
Señor de muchos señores,
Mas que Rey es su valia.
Ya se parte la Ifanta,
La Ifanta se partia
De la muy leal ciudad
Que Lisbona se decia;
La riqueza que llevaba
Vale toda Alejandria.
Sus naves muy alterosas,
Sin cuento la artilleria;
Va por el mar de Levante,
Tal que temblaba Turquia.
Con ella va el Arzobispo
Señor de la Cleresia;
Van condes y caballeros
De muy notable osadía;
Lleva damas muy hermosas,
Hijas dalgo y de valía.
Dios los lleve á salvamiento
Como su madre querria.
Knabino estis la Infantino,
Nomata fraŭlino Beatriz,
Nepino de la bona Reĝo Hernando,
La plej bona en Kastilio,
Filino de l' Reĝo Manuel
Kaj de l' Reĝino Maria,
Gereĝoj tiel kompatemaj,
Ke egalaj ne ekzistis.
Knabino, la Patro edzinigis ŝin,
Bele kaj mirinde,
Kun la duko de Savojo
Ke li al ŝi apartenis.
Sinjoro de multaj sinjoroj,
Kies valoro pli grandas ol tiu de reĝoj;
Jen ekvojaĝas la Infantino,
Ja, la Infantino ekvojaĝas
De la tre fidela urbo
Nomata Lisbono.
La riĉaĵoj de ŝi kunportata
Pli valoras ol la urbo Aleksandrio.
La ŝiparo tre impona,
Kun armilaro ne kalkulebla;
Ĝi iras laŭ la maro de l' oriento,
Tiamaniere, ke Turkio tremadis.
Kun ŝi iras la Ĉefepiskopo,
Sinjoro de la klerikaro;
Iras grafoj kaj kavaliroj,
Ĉiuj kun notinda aŭdaco;
Ŝi kondukas damoj tre graciaj,
Filinoj de valora nobelaro.
Dio konduku ilin sendanĝere,
Tion deziras ŝia patrino.
(kantas Jorge Teles)

 Komentario: Fama verko de Gil Vicente. Laŭ la renesanca maniero, li miksas la paganan mirindaĵon al la kristana mirindaĵo. Tamen, oni observu ke ne la dioj sin prezentas, sed la astroj de ili simbolataj: Jupitero, la Suno, la Luno kaj Venuso. Pro ĉi ĉeesto, la verko sin montras kiel feineca spektaklo, grandioza.
    La teatraĵon oni surscenejigis kiel kulmina punkto en festo, kiu daŭris la posttagmezon kaj la vesperon, antaŭ la tago de la ekvojaĝo de la infantino al Italio. Dumtage, impona procesio trakuris la stratojn de Lisbono, ekde la Palaco al la Ĉefpreĝejo kaj de ĉi tie al la kastelo de Moŝtino Leonor, la vidva reĝino, por la adiaŭoj. Reveninte tra alia vojo, okazis balo, kiam la Reĝo dancis kun la filino. Kaj la teatraĵo de Gil Vicente fermis la solenaĵojn.
    Laŭ la maniero kiel la astraj dioj disponas la transformojn de la nobelaro en fiŝojn kaj birdojn, por ke ĉiuj sekvu la procesio de la dektri ŝipoj ĝis la maro, kelkaj laŭnome alvokataj kun siaj nobelaj rangoj, la historio de Portugalio apartenas ĝi mem al la teatraĵo, pro tio ke la spektantaro eniras en la surscenejigo.
    La tuta teatraĵo estas en la portugala, kun kelkaj citaĵoj de kanzonoj en la hispana. Tamen, la fina romanco, kiu resumas la tutan sagaon de la vojaĝo, estas en la hispana.
    Almeida Garret (1799-1854), en 1838, prezentis la teatraĵon Um auto de Gil Vicente (Unu akto de Gil Vicente), kun la klara intenco inaŭguri la modernan portugalan teatron. La intrigo estas ĉirkaŭ la prezentado de La Korteganaro de Jupitero, kaj tie rolas Gil Vicente, Paula Vicente, lia filino, Bernardim Ribeiro (nuntempa poeto) kaj la homoj de la Kortego. Bernardim Ribeiro amas la infantino Beatriz. Kiam li aŭdas pri la surscenejigo en la antaŭtago de la vojaĝo, li sin maskiĝas kiel la Maŭrino kaj donacas al ŝi ringon. La reĝo Manuel perceptas ke io stranga okazas kaj haltigas la prezentadon. La infantino svenas. En la posta tago Bernardim sukcesas eniri en la ŝipo kie estas Fraŭlino Beatriz kaj parolas pri sia amo antaŭ la foriro.
    (Observo: Dum la tuta teatraĵo oni aŭdas malgrandajn pecojn de popolaj kanzonoj; mi kunigis ilin en kvar sekvencoj kaj kreis etan melodion inter ili, kun variantoj).

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:33 )