Gil Vicente - AKTO PRI HINDIO


                Lemos
Resumo: La Mastrino ploras. La Servistino pensas ke tio okazas pro la tuja vojaĝo de la Edzo al Hindio. Kontraŭe! Ŝi ploras ĉar iu diris ke la ŝipo ne plu iros. Tamen li iras kaj ŝi restas, "ĝuste en majo, kiam pli ardas la juna sango!". Aperas la Kastiliano, kiu ĵus informiĝis pri la vojaĝo de la Edzo. Li prezentas longan sekvencon da troigitaj frazoj, por montri sian pasion: "y ando un cuerpo sin alma, un papel que lleva el viento, un pozo de pensamiento, una fortuna sin calma" - ("mi estas senanima korpo, papero pelata de la vento, puto de pensaro, bonŝanco sen trankvilo". Ŝi ne volas akcepti lin. Kaj li: "Ho vivo mia kaj mia mastrino, lumo en tuta Portugalio, vi havas specialan gracion kiel bela murdistino!" Ŝi interkonsentas pri renkontiĝo dumnokta. Sed venas Lemos, tute ĝentila. Kaj ŝi: "Jesuo, kiom da riverencoj! Ĉu eble mi estas reĝino?" Li: "vi estas mia imperiestrino!" Li foririgas la Servistinon, por ke ŝi iru kaj revenu kun vino kaj manĝaĵo. Dum Lemos amindumas ŝin la Kastiliano krias ĉe la fenestro. Al Lemos ŝi diras ke la frato estas ekstere. Al la Kastiliano ŝi petas ke li foriru. Li minace fanfaronas: "Mi volas detrui la tutan mondon, bruligi la domon, tio estas la vero, kaj poste bruligi la urbon!" La Mastrino sukcesas trankviligi ambaŭ. Kiam la Edzo revenas ŝi mensogas, parolas pri sopiroj, preĝoj kaj fastoj. Li priskribas la danĝerojn de la vojaĝo. Ili iras por vidi la ŝipon.

GV042. Lemos

Quem vos anojou, meu bem,
Bem anojado me tem.

     Tiu kiu ĝenis vin, amatino,
     Forte ĝenas ankaŭ min.

(kantas João Batista Carneiro)

Komentario: Tipa komedio de implikaĵoj, kies karakterizo venas precipe de la homaj portretoj. La bonaĉa kaj naiva edzo, la mensogema kaj adulta edzino, la vulgara donĵuano kaj la fanfaronema hispano. Per siaj venenaj kaj realismaj flankaj diraĵoj, la Servistino kudradas la scenojn. Ĉu estas ĉi teatraĵo la plej perfekta komedio de Gil Vicente? Se ne estas, certe estas unu el la plej graciaj.
    La Akto pri Hindio estas la unua portugala fikcio kiu temas pri vojaĝo al Hindio. La referencoj estas tre klaraj. La edzo iras al Kalikut, en Hindio, serĉe de la nigra cinamo. Li revenos tri jarojn poste. La edzino preparis specialan panon, pli seka, por la vojaĝo. Ŝi supozas ke li revenas riĉa sed li diras ke "se ne estus la kapitano..." li havus pliege. La teatraĵo ankaŭ montras la lingva miksado en la tiama Portugalio, kaj kelkaj dialogoj inter portugaloj kaj hispanoj estas dulingvaj.
    Ĉi teatraĵo de Gil vicente estas tre speciala al mi. Kiam la Profesorino Cecília Teixeira de Oliveira Zokner, direktorino de la Centro de Portugalaj Studoj en Federacia Paranaa Universitato kreis la Grupon Gil Vicente, en 1970, mi estis invitata partopreni en la Grupo. Mi kursadis la unuan jaron de Beletro. Ili jam elektis la unuan teatraĵon, La Akton pri Hindio. Mi supraĵe konis la verkiston, konsiderata kiel la kreinto de la teatro en Portugalio, la Monologo de la Bovisto, la Akto pri la Barko de Infero, malmultaĵoj... Pro mia malgranda hejma sperto kun pupteatro oni indikis min kiel reĝisoro. Kaj ĝuste pro tio mi decidis profunde studi la tekston, cele al ĝia surscenigo. Tio inkluzivis la aktualigon de la dialogoj por spektantaro ne alkutimiĝinta al la portugala lingvo de la deksesa jarcento.
    Tio, kio pli surprizis min en la verkaro de Gil Vicente, kaj tio mi tuj eltrovis kiel karakterizo de sia teatro, estis la maniero kiel la dramaturgo alfrontis la aristotelan unuon de Tempo (kaj ankaŭ liaj samtempuloj, mi konstatis tuj poste). En la tiama iberia teatro ne ekzistas apartigiloj por indiki la pason de la tempo. La scenoj kontinue fluas, unuj post la aliaj. Unu sola strofo povas montri pason de unu nokto, de monatoj aŭ eĉ de jaroj. Ekzemple:
    Mi dormos, mi dormos,
    bonan novaĵon mi trovos.
    Sankta Johano en solejo estis
    kaj la birdo kantadis.
    Dio plenumu tion, kion mi sonĝis.
    Kiel kuriozaĵo, mi prezentas la liston de la partoprenantoj en la unua surscenigo de la Grupo. Maria Salete Busnardo - Servistino; Marilú Silveira - Konstanca (Mastrino); Brás Ogleari - Castiliano; Helio Silva Altieri - Lemos; Manoel Moacir Werner - Edzo; Sônia Berto - Kostumoj; Leika Puccynsky - Kunordigado; Jorge de Souza Teles - Reĝisorado; Cecilia Teixeira de Oliveira Zokner - Superrigardo. La prezentado okazis en Kuritibo, en la Cirklo de Studoj pri la Brazilaj Esploristoj, je la 21a horo, en la 17a de novembro de 1970.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:32 )