La tago sen nomo, 12.

Tiu stranga zumado ne apartenas ao Vagnero. El kie ĝi venas? Subite la malĝoja viro ĉion komprenis
frenezuloj, frenezuloj, frenezuloj...
La muziko ektordiĝis, la koloroj ekmiksiĝis, ĉiuj linioj ekkurbiĝis, li pensis sed ne havis tempon por
tamen mi venkis ĉar mi sukcesis trinki la morton antaŭe
Kaj liaj okuloj ekdissolviĝis kaj la cerbaĵoj kaj la ostaro kaj la muskoloj, je pasta amaso, la glaso ruliĝis kaj tiele oferverŝis lastfoje honore al la inferaj dioj de la pratempaj legendoj kaj per la lastaj gutoj de la nigrokolora vino anoncis ke la tuta homaro kaj ĉiu vivanta kreitaĵo sin oferis holokaŭste.
La baterio estis nova, la Preludo kaj la Morto de Amo ripetiĝis senhalte, senhaste, kun la sama tensio kaj malespero, dum ses monatoj kaj du tagoj, kiam, fine, peco de la muro falis sur la aparato kaj silentigis tiun malrespektemulon kiu obstinis dum tiom da tempo plie ol la ceteraj per ĉi parolado pri amo kaj morto al perdita kaj muta planedo.