La tago sen nomo, 11.

Sidnejo, la 15a. de aprilo, je la dua horo frumatene.

John Caldwell malfermis la pordon de la ĉambro kaj eniris kvar kamaradoj.
ĉu hodiaŭ vi deĵoras?
jes. tamen vi povas resti ĉe mi. la aparato estas en ordo, vi aŭdu muzikon.
ni vere volas vidi tiujn filmojn. ĉu vi jam redonis?
ne. la serĝento diris ke li redonos al la posedanto nur ĵaŭde. ĉu vi ankoraŭ ne vidis ilin?
ŝajne mi jam vidis ĉiujn. mi konfuziĝas.
sed vi ne rajtas sin masturbi. Li iris al la necesejo.
ĉu vi legis la intervjuon de Fred.
mi legis en la pasinta semajno. li parolas pri sia muziko sed ne pri la politika situacio...
ne. vi parolas pri alia. la intervjuo estas mallonga. sed li klare diris ke li ne volas aperi kiel heroo, li ne estas heroo de neniu grupo nek ia revolucio.
kaco, ĉi ulo perfidas la interesojn de la popolo.
kial perfidas? li diris ke se li tro parolas lin trafos malfacilaĵoj.
se li volus, li sendus mesaĝojn al la tuta Aŭstralio, li estas protektata pro sia famo.
mi ne konsentas. se li faros tion, la postan tagon oni arestos lin, ĉu tio helpas?
panjo diras ke Aŭstralio estas la nura lando en la mondo kie la popolo elektis diktaturo.
kaco, neniu aŭdacus tuŝi lin.
tion vi pensas. oni jam ekzilis kaj arestis tiom da gravaj homoj! kiu malfermis la buŝon kiam la episkopo estis ekzilita? ĉiuj postulas heroojn sed neniu volas kompreni ke ni ŝanĝos la reĝimon nur kiam ĉiuj decidos pri tio, ke jam estas la horo ŝanĝi. kiu volas malaperi sen ia spuro?
ĝuste tion, li diris en la intervjuo. resume, lia opinio estus plimalpli la jena: oni nur ŝanĝas diktaturan reĝimon kiam la tuta popolo decidas ke jam alvenis la horo. temas pri maturiĝo de la popolo. aŭ, eble, kiu scias, temas pri putriĝo de la regadpovo, tion diras mi, ne li. li opinias ke ĉiuj volas ke la pastroj, la intelektuloj kaj la artistoj atakos la registaron sed ŝajnas ke neniu iros surstraten por protesti kontraŭ arbitra aresto aŭ murdo.
ĉi konkludo estas tragika. sed en la fino de la finoj ĉiu popolo havas la registaron kiun ĝi meritas. 
tio estas nura oportunismo! Kriis John Caldwell, revenante el la necesejo, dum li viŝas la ĵusrazitan vizaĝon.
kial oportunismo? ĉu iu sukcesus fari ion?
kelkaj homoj faras! oni skribas sur la muroj de la cerbaĉo ke ĉiu popolo havas la registaron kiun ĝi meritas kaj ĝis revido kaj sidiĝas kaj spektas televidilon kaj trinkas sian refeŝigaĵon. estas facile, kiam la popolo decidos, ni iros por helpi. mi opinias ke tio estas oportunismo.
laŭ mi, kelkajn agojn ni sukcesas, kelkajn ne. ĉi tie, en la kazerno, ekzemple, kion ni rajtas fari? eĉ malfermi la buŝon ni ne rajtas!
kaco, ni parolu pri virinoj!
fermu la buŝon, merdulo.
kaco, vi ĉiam ripetas samaĵojn. ĉu ni venis ĉi tien por ludi aŭ diskuti?
ludi kaj spekti pornografiajn filmojn.
vi du estas blindigitaj!
merdo, ĉiam kiam vi tri kuniĝas okazas ĉi senfina paroladaĉo. ĉu el ĉi ripetado io rezultos?
kompreneble jes! oni iom post iom ordigas la aferojn, organizas la cerbaĉon.
kaco, mi preferas paroli pri virinoj.
estas ankaŭ la sama ripetado.
almenaŭ proponas voluptaĉon.
vi ŝatas paroli pri virinoj ĉar por vi sekso ankoraŭ estas problema.
kaco, jen vi kun via fakultata psikologio.
do, ĉu iu el vi scias kiel funkciigi ĉi novan aparaton? tuj tuj mi devas foriri.
eble ni sukcesos tempon por matĉaro. mi kunportis novan kartaron.
ĝi ŝajnas bona. mi jam vidis ĉi foton. Diris John Caldwell, nuda, rigardante la dorsan flankon de la karto en unu mano dum li tenas la kalsonon kaj la uniforman pantalonon en la alia mano.
estas la superkomputilo, mi memoras kiam mi aŭdis parolon pri tio, mi estis knabo.
ĉu vi havas drinkaĵon?
estas io en la fridujo. Nun John premas kaj bukas la ledzonon, ĝustigas la pantalonon.
ĉu mi rajtas malfermi ĉi biskvitosakon?
jes ja. do estas tiu kiu kontrolas la bombojn?
mi ankaŭ konsentas pri tio, ke li pravas. poste, li mortos kaj neniu klopodos por eltrovi la kaŭzon.
la biskvito bongustas.
ĉu mi rajtas ordigi la tablon?, uloj.
mi mendis novan kartaron. ĝi bone rezistas misuzadon.
morgaŭ mi ne ellitiĝos antaŭ tagmezo!
ĉu vi scias ke nun estas ili kiu ekbombas? ĉu vi vidis tiun filmon?
kiam ŝi telefonos mi diros atentu ulino, mi ne volas perdi tempon. se vi volas amori kun mi, diru, kontraŭe ne plu telefonu ĉar mi ne estas sorĉita princo, ĉu bone?, trezoreto!
kaj la kamikazaj satelitoj altiris la raketojn kaj eksplodis.
mi kuŝas kun ŝi ĉar ŝi plenumas kelkajn hejmtaskojn miajn kaj miaj notoj estas altaj.
ĉi tiu, pri kiu vi parolas, ne estas tre antikva filmo, Doktoro Fantastiko, de iu Ĉaplin? John sidiĝas, etendas la piedajn fingrojn, ekvestas la ŝtrumpojn.
iu itala ĵurnalisto enketas pri tio.
mi pensas ke mi iros al la vendejo por aĉeti pliajn drinkaĵojn.
ne, ne estas tiel antikva, estas juŝa filmo. ĝi montras la suspekton pri tio, ke ekzistas ĉi bombo kiu detruas nur tion, kiu vivas.
ĉu vi havas sufiĉan monon? John stariĝis.
jes.
tio ŝajnas esti sciencfikcio.
tiu ulo havas manio de persekutiĝo. li diras ke la kolonelo kulpas pri tio, ke li ne trapasis la ekzamenojn.
ŝajnas ke oni nur aŭdas tre akutan sibladon.
nur tiele ili sukcesas la krudaĵon.
multaj aferoj hodiaŭ ŝajnas esti sciencfikcion. kio okazas al John, uloj?
ĉu vi tuj foriros aŭ atendos la signalon?
filoj de putinoj! filoj de putinoj, ili ĉiuj! John foriris por kombi sin, la okuloj maltrankvilaj.
li estas tre impresiĝema.
fileto de panjo.
nur la vivanta materio estas trafata. nenio plie malordiĝas.
li devas havi kulpokomplekson ĉar li estas riĉa.
Mallaŭta sono aŭdiĝis. John Caldwell diris ĝis revidon.
kunportu ĉi revuon. mi ĝin ricevis hodiaŭ matene.
John metas la revuon ene de la pantalonon, ĉe la ventro, ridas kaj faras la movojn de seksa penetrado, ordigas la uniformon, ridante foriras.
Li sin prezentas al la kapitano kaj anstataŭigas dormeman junulon, sidiĝas antaŭ kontrolpanelo. Se iu ruĝa lampo lumiĝos li prenos la aŭdilon, skribos la adreson kaj sendos patrolon al la loko, por esplori.
bone ke mi servas en ĉi kazerno de municipa sekureco. ŝajnas, ne estas facile premi la butonon kiu detruos homaron. nune, efektive, neniu bezonas premi butonon. tamen, el ie devas veni ia ordono.
li prenis el la pantalono la pornografian revueton kaj malfortigis la lumon, por reliefigi la ruĝaĵon de eventuala lumsignalo.
ĉi ulino aspektas kiel la bondulino de la pasinta semajno kaj kio pri tio, se mi farus ekzakte ĉi tion kun ŝi kaj tiu bombo eksplodus kaj kiel devas esti la dissolviĝo?
Lampeto lumiĝis, John Caldwell levis la aŭdilon
suspekta lumo brilas en la kvina dombloko okcidente
registrite. mi alvokos la patrolon.
Li premis verdan butonon, lampeto lumiĝis kaj estingiĝis.
kvina dombloko okcidente, esploru suspektan lumaĵon.
Denove silento.
merda putinaĵo, tio ĉiam samas. tio estas tre stranga, oni nenion scias kaj ili konspiras pri la homara destino. detruo de grandaj regionoj... pli malbone estas ke ĉio povas esti malsimila al la onidiroj kaj eĉ pli teruraj...
Li daŭre foliumadis, senatente.
mi pensis ke mi paciencus por prepari la taskon de lundo, mi prokrastos ĝin ĝis morgãu. la filozofo diris ke la homo ĉiam timis sed tiu filmo korekte montras ke la problemo estas iu difekto en iu maŝino se mi sukcesos la libron en la Biblioteko mi povas plenumi la taskon morgaŭ post tagmanĝo mi ankoraŭ ne decidis tion, kiun temon mi elektos sed Peter diris ke la libro havas ĉion sed se la komputilo eraras eble iu jam inventis sekurigilon por nuligi la retrokalkuladon kaj oni paroladas pri ĉi bombo kiu detruas nur la organikan materion tamen povas okazi malsame kaj Dio se eble tio ekzistas decidas liberiĝi je la plago kiu ni estas kaj turnas la fingron al ĉi polvereton kaj pensas li ne bezonas paroli mi ne plu toleras ĉi impertinentan besteton... 
John rimarkas ke li malvarme ŝvitadas kaj vakuo antaŭ li igis lin tremi per la tuta korpo. Kaj liaj okuloj frostiĝis je elmontro de totala teruro...
ne, mi ne volas pensi pri tio.
La revuo falis surplanken.
mi malbonfartas...

Atualizado em ( 05 - 03 - 2013 06:37 )