Gil Vicente. Trilogio de la Barkoj
AKTO PRI LA BARKO DE LA GLORO (1519)


                     la Papo
                                      
Resumo: La lasta parto de la trilogio, la sceno de la Barko de la Paradizo, estas en la hispana kaj ne en la portugala, kiel en la du antaŭaj. La du Barkoj estas en la kajo. La Diablo plendas al la Morto ĉar ĝi nur kunportas "malriĉulaĉojn", kaj ne venas la "granduloj kaj la riĉuloj". La Morto promesas: "vi vidos ke okazos nenia eskapo, ekde la Grafo ĝis la Papo". Tio, kion oni spektas tuj poste, estas majesta ritualo, preskaŭ rekviema meso, kiam ĉiu el la kondamnitoj en la preĝado ripetas instruojn kaj responsoriojn de la liturgio, frazoj de la meso por la mortintoj alterne kun religiaj tekstoj (La Libro de Ijob).  La Grafo, la Duko, la Reĝo, la Imperatoro, la Episkopo, la Arkiepiskopo, la Kardinalo kaj la Papo, ĉiuj estas forpelataj de la Anĝelo kaj kondamnitaj de la Diablo. La Diablo diras al la Papo: "Tiu, kiu staras plej alte estas pro tio devigata doni la plej bonan ekzemplon...". La Anĝeloj anoncas la foriron. Ĉiuj genuiĝas kaj lastafoje petegas. Tamen la Anĝeloj ekforiras. Kristo aperas, etendas al la pekintoj la remojn de la barko de la Paradizo kaj kondukas ĉiujn ĉe si.



GV040. Diablo


Los hijos de Doña Sancha...      La gefiloj de Sinjorino Sanĉa...

(kantas João Batista Carneiro)

Nunca fué pena mayor...      Neniam okazis pli granda penado...
(En venonta teatraĵo, La Korteganaro de Jupitero, aperos kiel GV049)



GV041. Anĝelo


Vuestras preces y clamores,
Amigos, no son oidas:
Pésanos tales señores
Iren á aquellos ardores
Ánimas tan escogidas.
Desferir;
Ordenemos de partir;
Desferir, bota batel:
Vosotros no podeis ir,
Que en los yerros del vivir
No os acordastes dél.
Viajn preĝojn kaj petegojn,
Amikoj, neniu aŭdas;
Ĝenas nin ke tiaj moŝtoj
Iros al tiuj brulaĵoj,
Vi, elektitaj animoj.
Ni foriru;
Ni ordonu la foriron;
Ni foriru, suprenigu la savboaton;
Kaj vi ne rajtas veni,
Ĉar dum la eraroj de l' vivo
Vi ne memoris Lin.

(parolas: Jorge Teles)

Komentario: La ĝenerala koncepto de la verko estas superba. Je la unua fojo Gil Vicente ŝanĝas la tonalon de sia teksto kaj prezentas pompan kaj grandiozan lingvaĵon. Li imitas tiamaniere la sakrajn tragediojn de la fino de mezepoko, inter kiuj, la plej fascina estas la Akto pri la Pasiono (inter 1500 kaj 1503), de Lucas Fernandes (Lukas Fernandes) (1474-1552), samtempulo de la portugala dramisto. Se ni volas esti honestaj, ni perceptas ke la hispana teatro ekdisvolviĝis antaŭ ol la portugala. Tamen la hodiaŭaj hispanaj kritikistoj konsideras ke Gil Vicente, pro sia postea verkaro, estas la plej admirinda dramaturgo de la iberia duoninsulo en sia tempo.
    Kiel kuriozaĵo, ni observu ke en la tragedio de Lucas Fernandes, estas la frazo dirita de Mateo: "Larmoj, sango kaj ŝvito", por esprimi la suferon de la kalvaria vojo. Parolado de Churchill popularigos ĉi esprimon, post la dua monda milito. Certe ĉi vortoj trakuris jarcentojn, tradukitaj en diversaj lingvoj, ĉiam kiam la sufero postulas de la homo eksterordinaran penadon.
    La Barko de la Paradizo proponas kelkajn konstatojn: la popolo paroladis portugalan, la korteganaro la hispanan. Inter la du hierarkioj, la politika kaj la religia, la religia estis pli potenca, almenaŭ en la tiama Portugalio. La mortintoj eniras laŭorde de regadpovo, la ekstereklezia iras ĝis la imperatoro kaj la religia iras ĝis la Papo.
    Antaŭ niaj modernaj okuloj la finalo estas flatema kaj ne konsideras la krimojn kaj la mavaĵojn de la granduloj, eĉ se ni rimarkas ke dum la tuta teatraĵo la Diablo nudigas kaj ridindigas ĉiujn. Kristo aperas kiel "Deus ex-machina". Kaj la riĉuloj kaj la potenculoj ne iras al infero. Ŝajnas la justeco de kelkaj landoj.
    Pri ĉi sinteno de Gil Vicente venas al mia menso anekdoto de la tempo de la diktaturo en Brazilo. La torturisto diradis: pardonu min, sed estas mia laboro. Eble la diferenco inter filodeputina torturisto kaj grava artisto estas ke en la spuroj de la unua estas mortigoj kaj doloroj kaj en la spuroj de la dua estas la konkerita porĉiameco de arta verko.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:31 )