Trilogio de la Barkoj
GIL VICENTE. AKTO PRI LA BARKO DE INFERO (1517)


                                       la frato kaj la junulino
                                                         
Resumo: La barko de la Diablo devas konduki la pekulojn al la Perdita Insulo. Unu post la alia (aŭ laŭ paro, ĉar la Frato venas kun sia amatino), defilas antaŭ ni kelkaj el la plej bone pentrataj vicentaj tipoj: la Nobelo (kies patro, laŭ informo de la Diablo, enbarkiĝis antaŭ kelka tempo), la Uzuristo, la Stultulo, la Ŝuisto, la Frato kun sia amatino, la Parigistino - virino kiu peradis al iu amorajn renkontiĝojn, ofte devojigante malriĉajn junulinojn - la Judo (ĉar li ne sekvis la fastajn kaj religiajn tagojn), la Juĝisto kun la Prokuroro, pro la subaĉetadoj, la Pendigito, pro ŝtelado, kaj fine kvar nobeloj ĵus mortintaj en nordo de Afriko.  Ĉi tie, neniu trompas, nek la Diablon nek la aŭtoron. Ĉar la Diablo konas iliajn internojn kaj punas ilin per la neindulga vojaĝo. Kaj Gil Vicente, kiu ankaŭ konas iliajn internojn, punas ilin per la senindulga mokado de sia rafinita arto. Nur eskapas la Stultulo ((Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito...) kaj la kvar Kavaliroj kiuj mortis en milito, sankta por la katolikoj, ĉar kontraŭ la muzulmanoj.

 

GV037. Diablo

Á barca, á barca, senhores!
Oh que maré tão de prata!
Hum ventosinho que mata,
E valentes remadores.
Vos me veniredes á la mano,
Á la mano me veniredes;
Y vos veredes
Peixes nas redes.
Al la barko, al la barko, gesinjoroj!
Ho, kia arĝenteca tajdo!
Ĉi mortigema venteto,
Kaj ĉi viglaj remistoj.
Vi venos al miaj manoj,
Al miaj manoj vi venos;
Kaj vi vidos vin
Kiel fiŝoj en retoj.

(parolo kaj kanto: Jorge Teles)

 

GV038. Kvar Nobeloj, Kavaliroj de la Ordeno de Kristo

Á Barca, á barca segura,
Guardar da barca perdida:
Á barca, á barca da vida.

Senhores, que trabalhais
Pola vida transitória
Memoria, por Deos, memoria
Deste temeroso cais.
Á barca, á barca, mortaes;
Porém na vida perdida
Se perde a barca da vida.
Al la Barko, al la barko sekura,
Evitu la barkon perditan:
Al la barko, al la barko de l' vivo.

Gesinjoroj, kiuj laboras
Por la pereema vivo
Memoru, je Di', memoru
Ĉi timegigan kajon.
Al la barko, al la barko, mortemuloj:
Ĉar en vivo perdita
Oni perdas la barkon de l' vivo.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos kaj Rubem Ferreira Jr.)

Komentario: Ĉi teatraĵo estas, tre pravigite, la plej fama el Gil Vicente. El la vidpunkto de la temo, ĝi estas absolute mezepokeca. La komikeco regas la tutan etoson de ĉi Barko, ekde la unua sceno, ĉar la Diablo estas ironie sagaca. Kaj la aŭtoro montradas la malvirtojn kaj hipokritecojn de ĉiuj. Mi riskas diri ke grandaj verkistoj estas tiuj, kiuj profunde konas la homan animon. La ceteraj estas ĵonglistoj. Gil Vicente, malgraŭ tio, ke li apartenas al periodo kiam la moderna literaturo faradis siajn unuajn paŝojn, montras grandan sincerecon je la nudigo de siaj roluloj.
    Kiel okazas en lia tuta verkaro, kiam li kritikas la siatempajn senmoralajn kutimojn, la aŭtoro profitas por montri kelkajn etikajn sintenadojn defenditajn de Erasmo de Roterdamo, laŭ kiu, kompato kaj honesteco pli valoras ol mesoj kaj konfesadoj. Ni kontrolu:
    Ŝuisto: Kiom da mesoj mi aŭdis! Diablo: Aŭdi mesojn kaj ŝteli, jen la vojo al mi! (Erasmo: ... tiuj, kiuj, superstiĉece, opinias ke la tago dum kiu ili ne ĉeestas la meson ne bone sukcesos kaj post la meso iras al la mondumaj negocoj, aŭ ŝteli, aŭ al la palaco, kaj se io okazas, bone aŭ malbone, ĝin atribuas al la neĉeesto en la meso...)
    Frato: Kien vi kondukas la homojn? Diablo: Al tiu ardanta fajro, kiun vi ne timis dumvive. Frato: Mi ĵuras je Dio ke mi vin ne komprenas. Kaj kio pri miaj monaĥaj vestoj? (Erasmo: mi kredas ke la kristana sincereco kaj la evangelia pureco ne estas rezulto de uzado de monaĥaj vestoj sed de la honesteco kaj la intenco de tiuj, kiuj ilin vestas... Ĉu vi opinias ke la simplulo antaŭ monaĥaj vestoj de Sankta Francisko aŭ Sankta Dominiko kredos que la sankteco de ĉi Sanktuloj estas kun tiuj kiuj ilin vestas?...)
    Frato: Ĉu perdiĝos Frato kiu preĝis tiom da psalmoj? (Erasmo: ... vi metas vian tutan fidon kaj feliĉon en la preĝadon de ia kvanto da preĝoj dum ia tempo kaj en iaj similaj ceremonioj kaj tiom kalkulas je tio, ke vi forgesas la studadon kaj la ekzercadon de la evangelia kompato...)
    Gil Vicente klare montras en sia verkado ke li estis liberpensulo, ke li ne estis fanatikulo, sed serĉadis etikon ligatan al kristanismo.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:27 )