La tago sen nomo, 7.

Tokio, la 15a. de aprilo, je la unua horo frumatene.

Mieko, kvardek du jaraĝa, divorcita, en malgranda apartamento en strato de vigla trafiko en Tokio, Mieko eniras, fermas kaj ŝlosas la pordon, fermas per kroma riglilo, rigardas la horloĝon, unuan horon frumatene, zorgeme prenas la pezan feran stangon per kiu ŝi sigelas la sekurecon de sia apartamento, alkroĉigas ĝin en la hokoj kaj trankviliĝinte suspiras. Mieko malrapidas. Denove ŝi rigardas la horloĝon. Ŝi supozis ke la filmo finiĝus pli frue, ŝi ne ŝatas marŝi en tiu strato je tia horo, sed se ŝi ne foririntus ŝi probable restintus longe sen dormo. Ŝi malfermas la mansakon kaj forprenas paketon de flakoneto kun piloloj por dormi, vendo estas permesata nur antaŭ kuracista preskribo sed la apoteka vendisto delonge konas ŝin, li estas amiko de ŝia filo. Ŝi lokas la flakoneton kune kun alia, ankoraŭ fermita, ĝi certe longe daŭros sed ŝi emas ĉion antaŭzorgi, ĉiam ĉiam kaj tre malofte la vivo neatendite surprizis ŝin per ia embusko ĉar Mieko, kvardek du jaraĝa, divorcita kaj patrino de du gefiloj, ĉiam estas antaŭzorgema.
Mieko scias ke ŝi longe restos sendorma. Tio okazas jam de multa tempo, ŝi trapreĝos globeton post globeto la tutan rozarion de sia vivo, ŝi estos, egale al ĉiuj antaŭaj noktoj, knabino, junulino, virino, ĝis kiam ŝi alvenos al la hodaŭaj tagoj, vivanta konscienco de la noktoj de Tokio, kaj en ĉi momento jam estos matene kaj se ŝi sentos la dolĉan forgeson de dormo ŝi vekiĝos por atendi la sonorileton de la vekhorloĝo, imitaĵo de la okcidenta baroko kiu montras, ete ete, en latinaj literoj, la tre ripetatan skribaĵon "made in Japan".
Ŝi prenas la antikvan horloĝeton kaj alĝustigas la horon por vekiĝi, streĉas ĝin dufoje, unue, kiel ĉiuvespere, la risorton de la mekanismo por ke ĝi laboru ĉar antaŭ ĉio la horloĝo bezonas labori, kaj poste, nur poste, streĉas la risorton de la mekanismo por ke ĝi sonu, ĉar la horloĝo jam havas nutraĵon por iri ĝis la fino de la posta tago. Senutila rutino ĉar Mieko scias ke ŝi vekiĝos duonhoron antaŭ la sonado.
Mieko ŝaltas la malgrandan televidilon kaj sidiĝas, la okuloj senmovaj, la korpo laca, la manoj pendantaj, kiuj, tamen, montras kelkfoje tremadojn apenaŭ percepteblajn. La bildo ekaperas sed ŝi ne laŭtigas la aparaton. Ŝi preferas kontaktiĝi kun la vidaĵo, antaŭ ol aŭdi la sonon. Poste, kiam ŝi alkutimiĝos al tiu virino kiu ridetadas kaj svingadas la brakojn, poste, ja, ŝi laŭtigos la sonon, por scii tion, kio okazas.
La okuloj de Mieko, kvardek du jaraĝa, senbrilaj, duonblankaj, eklarmas. Ŝi stariĝas, marŝas, malŝaltas la televidilon kaj denove sidiĝas. La manoj renkontiĝas, ŝi iomete kuntiriĝas kaj volas ne plu pensi.
Mieko laboras en riparejo de fotoaparatoj, ŝi akceptas la klientojn, ŝi notas la difektojn, kaj ĉiuj laŭdas ŝian mildecon. Al tiuj forirantaj ŝi dolĉe ridetante adiaŭas, ŝi restas tiom eble ŝi povas sed fine venas la horo kiam la noktogardisto bezonas fermi. Tiam, ŝi prenas la mansakon kaj silente foriras. Surstrate ŝi rigardas la homojn, dezirante trovi amikan vizaĝon, konatan vizaĝon, eĉ se malamikan vizaĝon, tamen Mieko, kvarded du jaraĝa, kun milda kaj dolĉa rigardo, ne  havas malamikon. Kaj ŝi eniras en la apartamento, sin fermas trifoje, kaj manĝas aŭ ne, vidas televidilon aŭ ne, foliumas revuon aŭ ne.
Mieko ne volas pensadi. Mieko neniam kalkulis kaj, se ŝi kalkulintus, ŝi scius ke de kvin jaroj, du monatoj kaj dekkvin tagoj neniu, se ne nur ŝi mem, eniris en tiun etan apartamenton en malkvieta strato de Tokio. Ŝi anstataŭigis lampojn, ŝi malŝtopis la kuirejan kuvon kaj zorgegis por ke ĝi neniam plu denove ŝtopiĝu, la gasujo restis ekstere kaj la fakturoj oni metis sub la pordo kaj ŝi pagis en la malluma enirejo. Kelkfoje ĉi soleca virino intencis venigi farbiston aŭ elektriston aŭ tubiston sed ŝi timas murdon kaj ŝtelon. En ŝiaj noktaj fantaziaĵoj fortikaj kaj karesemaj junuloj vizitadis ŝin kaj kelkfoje ŝi sentis ion similan al orgasmo dum la sonĝoj. Eĉ kiam ŝi bezonis refari la farbojn de la muroj, ŝi fine plenumis sola la taskon, dum afliktaj noktoj de tri semajnfinoj. La pordisto kunportis la farbojn, ŝi apenaŭ duonmalfermis la pordon kaj, kun dolĉa rideto, petis ke li lasu ĉion ekstere ĉar poste ŝi ĉion prenos. Kiam ŝi aŭdis la bruon de fermanta lifta pordo, tiam ŝi foriris kaj kolektis la farbojn. Tremanta kaj emociiĝanta.
Mieko ne volas pensadi. Ŝi aŭtomate plenigas glason per akvo kaj malfermas la flakonon kun piloloj. Ne. Se ŝi glutas ĝin nun, neniam ŝi dormos, necesas rezisti iomete pli. Tamen ŝi ne relokas la pilolon en la flakonon. Ŝi lasas ĝin apud la glaso ĉar estos pli facile ĝin gluti kiam alvenos la ĝusta horo. Ŝi iras ĝis la fenestro kaj rigardas la malluman straton. Oni sukcesas vidi promenantajn homojn, tiu strato neniam dormas, la tutan tempon paŝas iu. Iufoje ŝi surpriziĝis pro vidado de du enmiksiĝantaj korpoj en la frumateno, starantaj, nervozaj, rapidaj movoj. Ŝi sin kaŝis kaj, post reveno de kuraĝo, ŝi vidis ke la junulo jam enmetas la ŝvelintan seksan membron enpantalonen dum la virino aranĝas la jupon.
Mieko ne volas pensadi. Ene de ŝia kapo ŝvebadas la pilolo jam ekster la flakono, jam apud la akvo. Mieko havas klara la nocion pri ĉi nokto, kia ĝi estas. Ŝi pli agitiĝas ol ordinare, la okuloj larmetas, la fingroj tamburadas ie kaj ie pri la senkonsola kaj febreca ritmo de ŝia soleco. Tio denove okazos. Ŝi scias ke la horo alproksimiĝas kaj atendadas ĉar ĉio devas okazi en sia ĝusta momento. Mieko ne hastas suferi. Ŝi scias ke, post ĉi nokto la trankvilo revenos dum kelka tempo. Ŝi eĉ registradas la ekzaktajn tagojn, por kalkuli la periodon de ĉiu ciklo sed ĝis nun ŝi nenion konkludis ĉar la intertempo variadas laŭ konfuza maniero.
Iutage, du jarojn antaŭe, Mieko perpoŝte ricevis paketon sendata al alia nomo sed al sia ĝusta adreso. Ŝi intencis malakcepti sed pro scivolo ŝi decidis malfermi la paketon. Ene estis revueton, en japana kaj angla lingvo, montrante kolorajn fotojn de du viroj kaj unu virino en seksaj akrobataĵoj. Terurite ŝi rigardis bildon post bildo, remetis ĉion en la koverto sed peceto ŝirigis kaj ŝi decidis ĉion bruligi. Sed ŝi pensis ke longe daŭros la bruligado kaj motivigos suspekton pri incendio. Pro tio, ŝi detondis paĝon post paĝo per ungo-tondileto kaj ekbruligis ilin, po unu ĉiutage. Dum la folio flamiĝis, ŝi elektis la paĝon de la posta tago. Fine restis nur unu kaj Mieko, kvardek du jaraĝa, ne kuraĝis ĝin bruligi. Estas juna atleto, okcidenta, vila brusto, provokante kuŝanta, de fronte vidata, montranta la enorman erektan, dikan, duran seksmembron. Mieko kaŝis la foton. Malantaŭe estis iu ajn teksto, Mieko neniam sukcesis fini ĝian legadon ĉar ŝi turnis la paĝon por dolĉe rigardadi tiun junulon kiu atendadas ŝin.
Mieko ne volas pensadi. Ŝi bone scias ke tujtuj ŝi malfermos la tirkeston, forprenos la tukojn kaj prenos la malavaran foton, ŝi ploros surlite, aŭdante tiujn zumadojn kaj tiujn sonojn de sango saltanta en la tempioj kaj fine ŝi masturbos sin, pere de tiu ŝampua boteleto, tiel simila.
Ŝi stariĝas plena je aflikto kaj sentas ke en ĉi momento pli neelteneble pezas la soleco, kiam, diable, mi estos vizitata de mia viro, la okuloj sangoplenaj, ŝi glutas la pilolon, malfermas la flakonon, glutas aliajn du, fermas la flakonon, lokas ĝin, lavas la glason, renversas ĝin sur la breto, despere kuris al necesejo, prenis la ŝampuan ujon kiu briladis meze de la duonombro, metas ĝin sur la lito, en deliro ŝi malfermas la tirkeston kaj forprenas la foton, jam ploranta pro senespero kaj plezuro.
Mieko ne plu pensas. La foto staras ĉe la litkapo, ŝi mallerte sidiĝas sur la objekto, sin premas kontraŭ ĝin klopodante por kontroli la fortan tremadon de la manoj, atingas la limon de sia rezisto kaj la dentoj grincas kaj ŝi tremegas de piedoj ĝis kapo, mallaŭte singultas, ĝemas, ŝrikas, ronkas, baraktas furioze kaj venkante. Mieko, finfine, revenas al feliĉo.
Duonhoron poste ŝi dormas.

Atualizado em ( 09 - 01 - 2013 07:33 )