Gil Vicente. LAŬDADO AL MILITO (1513)

                             
polikseno                                

Resumo: Klerika nekromanciisto sin prezentas kaj parolas pri siaj spertoj en nigra magio. Li elvokas la demonojn. kaj ordonas ke du el ili kunportu la trojan princinon Polikseno, filinon de Priamo kaj Hekabe. Ŝi venas, salutas la korteganaron kaj laŭdas ĉiujn. La kleriko sugestas ke ŝi parolu pri la kortegana amo. Ŝi diras: "pro kia kaŭzo viro devas esti amata? Estu li militisto!" Venas Pentezileo, la reĝino de la amazonoj. Ŝi instigas la portugaloj al milito. Ankaŭ Aĥilo prelegas favore al milito. Fine eniras Hanibalo, Hektoro kaj Scipiono. Hanibalo instigas la nobelojn. Ĉiuj prelegoj ripetas du temojn: la milito estas sankta, ĉar estas kontraŭ la maŭroj; nobelaro kaj Eklezio devas donaci juvelojn kaj monon por ĝin subteni. Dum la prelego de Hanibalo venas kantistoj kaj dancistoj kaj tiele finiĝas la teatraĵon.



GV033. Hanibalo (parolo) kaj Ĉiuj (kanto)

Ó Senhores cidadãos
Fidalgos e Regedores,
Escutae os atambores
Com ouvidos de christãos.
E a gente popular
Avante, não refusar.
Ponde a vida e a fazenda,
Porque para tal contenda
Ninguem deve recear.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Avante! avante! Senhores!
Que na guerra com razão
Anda Deos por capitão.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Guerra, guerra, todo estado!
Guerra, guerra, mui cruel!
Que o gran Rei Dom Manuel
Tem promettido e jurado
Dentro no seu coração
Que poucos lh’escaparão

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Sua Alteza determina
Por acrescentar a fé,
Guerra, guerra, mui contina
He sua grande tenção.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Este Rei tão excellente,
Muito bem afortunado,
Tem o mundo rodeado
Do Oriente ao Ponente:
Deos mui alto, omnipotente,
O seu real coração
Tem posto na sua mão.

“Ta la la la lão, ta la la la lão."
Ho, Sinjoroj civitanoj,
Nobeloj kaj urbokontrolistoj,
Aŭdu vi la tamburaron
Per oreloj de kristanoj.
Kaj la homoj el popolo
Antaŭen, nenion rifuzu.
Prezentu vivon kaj posedaĵojn
Ĉar por ĉi tiu disputo
Neniu rajtas timi.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Antaŭen! antaŭen! Sinjoroj!
Ĉar en milito, pravigite,
Dio estas kapitan'.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Milit', milit', la tuta regno!
Milit', milit', kun kruel'!
Ke la granda reĝo Manuel
Promesadas kaj ĵuradas
Ene de sia tuta koro
Ke malmultaj homoj eskapos.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Lia moŝto determinas,
Por pligrandiĝo de l' fido,
Milit', milit', senpaŭza,
Jen lia granda intenco.

“Ta la la la lão, ta la la la lão.”

Ĉi reĝo tre ekscelenta
Protektata de Fortuno
Posedas mondan ĉirkaŭaĵon
Ekde oriento ĝis okcidento:
Dio, plejalta kaj ĉiopova,
Lian reĝan koron
Lokis en Sia mano.

“Ta la la la lão, ta la la la lão."

(paroloj kaj kanto: Jorge Teles)

Komentario: Oni rajtas aserti ke ĉi teatraĵo estas la nura verko de Gil Vicente kiu nekaŝe prezentas politikan propagandon. Tiam ekveturis al Azamoro en Maroko milita portugala ekspedicio, kies kapitano estis la duko de Braganso kaj Gimaraenso. La plejmultoj inter tiuj kiuj iris ne plu revenis kaj ne ĉiam oni sukcesis garantii la venkon. La teatraĵo instigas la nobelaron, menciante la gloron por la portugalaj konkeraĵoj kaj tion oni bezonas subteni kaj, kompreneble, havis sian koston, ne nur per mono sed ankaŭ per vivoj.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:25 )