La tago sen nomo, 4.

Kiom da tempo tio daŭris?
La akuŝkuracisto aŭdis konfuzan bruon, la flegistino sidiĝis, la patrina vizaĝo kunpremiĝis je masko de senkompreno, ekstere patro atente ekaŭdis, la ĵusnaskiton oni kuŝigis inter la patrinaj kruroj, la flegistino ekdispecetiĝis, la kuracisto ekfandiĝis surgrunden kvazaŭ ĝelo, la kruroj de la patrino kaj ŝi mem intermiksiĝis kun la malsekaj littukoj kaj la patro jam estis inerta kvanto da malpreciza materio kaj la ploreto laŭde al la grandeco de la universo kaj al la mistero de la vivo, tiu ploreto iom post iom silentis kaj la senkompara maŝineto nenio plu estis se ne sableca maso.