Gil Vicente. LA MALJUNULO DE LA LEGOMĜARDENO (1512)

                                la Junulino                                       

Resumo: Venas la Maljunulo. Li preĝante parafrazas la Patronian; post ĉiu frazo, li aldone plilongigas la ideon ("Pater noster" la Kreinto, "qui es in coelis" Ĉiopova, "santificetur", Sinjoro, "Nomem tuum", Vi Venkinto, kompatema en ĉielo kaj en tero). Venas la Junulino serĉe de verdaĵo. Li perdiĝas en amo kaj tuj konfesas sian pasion. Ŝi prenas ion kaj foriras. Eniras la Stultulo ĉar la Edzino alvokas la Maljunulon por manĝi. Li ne plu volas manĝi nek trinki. Kontraŭe, li ordonas al la servisto ke li kunportu la gitaron. Venas la Edzino kaj ili diskutas. Ŝi ĵaluzas kaj li forpelas ŝin. Kaj li pasie ekkantas. Venas Branca Gil (Branka ĵil), por aĉeti legomojn. Li rakontas al ŝi pri sia amo kaj ŝi decidas helpi lin, kontraŭ ia pago. Kiam ŝi priskribas la belecon de la Junulino, li svenas. Branca Gil ekpreĝas longan kaj amuzegan litanion, petante al Sanktuloj kaj Sanktulinoj ke ili favoru la maljunulon. Sed ŝi anstataŭigas iliajn nomojn per la nomoj de la genobeloj kiuj spektas la teatraĵon. Post lia vekiĝo, ŝi multfoje iras kaj venas, kaj ĉiam prenas monon por aĉeti donacojn por la Junulino. Venas la Urbestro kun soldatoj kaj ili kondukas la parigistinon al la placo, por punbatoj per skurĝo antaŭ la publiko. Venas alia junulino por ion pagi kaj ŝi rakontas ke ĵus edziniĝis la Junulino al kiu la Maljunulo enamiĝis. La Maljunulo senesperiĝas kaj lamentas pri sia nuna mizero, ĉar li perdis la tutan monon.



GV029. Junulino

Qual es la niña
Que coge las flores,
Sino tiene amores.
Cogia la niña
La rosa florida,
El hortelanico
Prendas le pedia,
Sino tiene amores.
Kiu junulino
Plukus la florojn
Sem esti enamiĝinta?
La junulino plukis
La florantan rozon,
La ĝardenisto
Petis al ŝi donacon,
Ŝi ne enamiĝis.

(kantas Carmen Ziege)



GV030. Maljunulo

Volvido nos han volvido,
Volvido nos han
Por una vecina mala
Meu amor tolheu-me a falla,
Volvido nos han.
Oni ŝanĝis min,
Oni ŝanĝis
Pro malbona najbarino,
Mia amo malpermesis al mi la parolon,
Oni ŝanĝis min.

(kantas João Batista Carneiro)



GV031. Maljunulo

Pues tengo razon, señora,
Razon es que me la oiga.
   Ĉar mi pravas, sinjorino,
   Nepre vi aŭdu min.

(kantas João Batista Carneiro)



GV032. Junulino

Hua moça tão fermosa,
Que vivia alli á Sé...
   Junulino tre gracia
   Vivis apud la ĉefpreĝej'.

(kantas Katia Santos)

Komentario: La temo pri la enamiĝinta Maljunulo revenas al la plumo de Gil Vicente. Nune li detale priskribas la rakonton, ĝis la tragika fino, kiam la protagonisto falas en mizeron kaj la parigistino estas arestita por ricevi la punon de skurĝado ("Mi jam ricevis skurĝopunon trifoje, malgraŭ ĉio mi daŭros vivanta".). Denove jen amuzega galerio de homaj ekzempleroj: la stultulo, la ĵaluza edzino, la mokinda maljunulo, la ruzulino. Stranga estas la kutimo skurĝi la parigistinon antaŭ la publiko, kiam ŝi devas montri surkape paperan mitron. Oni konkludas ke la puno estis nura formalaĵo, ĉar la Socio ne sukcesus rifuzi tian servadon.
    Kelka tempo poste, en 1534, en la teatraĵo Akto pri la Kanaana Virino, Gil Vicente prezentos alian parafrazon de la Patro-Nia. Tiam, Kristo parolos la unuan duonon de la preĝo en la latina kaj plilongigos la ideon en la portugala; poste, la duan duonon en la latina kun ĝia pli longa konkludo.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:23 )