FARSO PRI LA KURACISTOJ (1512)

la kuracisto

Resumo: Enamiĝinta Kleriko ordonas al la Servisto ke li iru al Blanka Denize por paroli pri lia pasio. La Servisto ne volas ĉar, laŭ li, ŝi ĉiam mokas kaj forpelas lin. Finfine li tion faras, kaj kunportas leteron. La junulino ĝenas lin kaj ŝiras la leteron, eĉ sen legado. La Kleriko malsaniĝas. Post tio venas virino kaj kvar kuracistoj. Ĉiu prezentas sian preskribon, kiu, nenimaniere estas sciencaj. La virino preskribas ke li ŝvitu sub fekaĵo de maljuna porko. La lasta kuracisto laboras laŭ la Astrologio kaj diras: La luno estis en Fiŝoj, tio okazis merkrede, Merkuro estis je la unua horo... mi ne vidas kialon por vera febro. Finfine venas la Pastro, por la sanktoleado. Kiam li aŭdas pri la daŭro de la pasio, du jarojn, li ekkrias: En amoroj, du jaroj kaj aliaj pli dek korespondas al du. Mi en fajro ardas dum dekkvin jaroj! Mi metos la manon sur vin kaj vi ŝajnigos ke vi saniĝis. Kaj la Pastro envenigas kantistojn por la fino de la teatraĵo. Ili kantas muzikan "salaton", nome, miksaĵo de diversaj kanzonoj kun teksto tute sensenca (Estis majo, tago antaŭa al Kristnasko... Noktomezo kun luno, ĝuste kiam aperas la suno... Estas la florplena Pasko, je la monato de Sankta Johano...).


 
GV028. Kvar kantistoj

En el mes era de Maio,
Véspora de Navidad,
Quando canta la cigarra,
Quem ora soubesse
Onde amor nacesse,
Que o semeasse.
Media noche con lunar
Al tiempo que el sol salia,
Recordé, que no dormia
Con cuidado de cantar.

Ervas do amor, ervas,
Ervas do amor,
Á las puertas de la ciudad,
Dijo el abad á Teresa:
Tan buen molinero sondes,
Martin Gomes,
Tan buen molinero sondes.

Era la Pascoa florida
En el mes de San Juan.
Cuando la mona parida
Perguntó al sacristan
Teresica del Robledo,
Que te guarde Dios de mal:
Respondió Pero Piñan
Estae quedo co'a mão,
Frei João, Frei João,
Estae quedo co'a mão.

Padre, pois sois meu amigo,
Quando falardes comigo,
Frei João,
Estareis vós quedo, mas estai vós quedo,
Mas estai vós quedo co'a mão;
Frei João, estai quedo co'a mão.
Perguntaban cual Pirico,
Qual Pinão ou qual Frei João,
Não diria quien era la moça,
Não diria quem, nem quem não.
Yo yendo mas adelante,
Dijo Francia en su latin:
Se volen la guerra, se volen la guerra,
Bone xi si volen la guerra,
Vera xi si volen la guerra.
Dijo la vieja en Portugues:
Palombas, se amigos amades
No riñades
Paz in celis, paz in terra
E paz no mar:
Tan garredica la vi cantar
Ficade amor, ficade,
Ficade amor.
La monato estis majo
Tago antaŭa al Kristnasko,
Kiam la cikado kantas,
Tiu, kiu scias
Kie naskiĝas la Amo,
Tiu, semu ĝin.
Noktomezo kun luno,
Ĝuste kiam aperas la suno,
Mi memoris ke mi ne dormis,
Pro la zorgo kanti.

Herboj de Amo, herboj,
Herboj de Amo,
Ĉe la pordoj de la urbo,
La abato diris al Terezo:
Bona muelisto vi estas,
Martin Gomes,
Bona muelisto vi estas.

Estis la florplena Pasko,
Je la monato de Sankta Johano.
Kiam la naskinta monaĥino
Demandis al Sacristiano
Teresica del Robledo,
Dio vin gardu kontraŭ malbono.
Pero Piñan respondis
Estu kvieta via mano,
Frato Johano, Frato Johano,
Estu kvieta via mano.

Pastro, ĉar vi estas mia amiko,
Kiam vi parolos al mi,
Frato Johano,
Ĉu vi estos kvieta? Estu kvieta;
Estu kvieta via mano;
Frato Johano, estu kvieta via mano.
Oni demandis kiu Pirico,
Kiu Pinão aŭ kiu Frato Johano,
Mi ne diros kiu estis la junulino,
Mi ne dirus kiu jes, nek kiu ne.
Kiam mi iris antaŭen
Francio diris en sia latina lingvo:
Se vi volas militon, se vi volas militon,
Bone, se vi volas militon,
Vi vidos, se vi volas militon.
Maljunulino en la portugala diris:
Kolombinoj, se vi amas la amikojn
Ne disputu
Paco en ĉielo, paco en tero
Kaj paco en maro;
Mi vidis ŝin tiom gracie kanti
Restu ĉe mi, Amato, restu,
Restu, Amato.

(kantas Jorge Teles)

Komentario: Altvalora fonto de informoj pri medicino de kvincent jaroj antaŭe, ĉar la kuracistoj estas konataj homoj ĉe la iberiaj kortegoj. La temo de amo (aŭ deziro) inter maljunulo kaj junulino ofte aperas en Gil Vicente. Kaj jen li denove plena je freŝeco kaj amuzo, sin montrante ironia kaj granda kreinto de homaj specimenoj.
    Ĉi teatraĵo estas dulingva: la Servisto, la Virino kaj la kvara Kuracisto estas portugalaj, la aliaj estas hispanaj. Gil Vicente montras interesan lingvan kuriozaĵon en la paroladoj de la kvar kuracistoj: ĉiu havas sian lingvan ridindan manion, ripetegi frazon aŭ vorton: "Ĉu vi komprenas?", "Ĉu vi aŭdas?", "Ĉu vi rimarkas?", "Ĉu jes?".
    Rilate tiun Frato Johano de la kanzono, laŭ la komentariisto kaj organizinto de la tuta verkaro de Gil Vicente eldonita de la Librejo Sá da Costa Editora, profesoro Marques Braga, tio estas aludo al rolulo de diversaj romancoj (longaj mezepokaj kanzonoj de Iberio, kiuj ĝenerale rakontas tragedion). Ho, profesoro, ni alfrontu la veron... La tekstoj de la variantoj de la romanco parolas pri iu Frato Johano kiu renkontiĝadis brunulinon, por amori. La edzo ekscias kaj ŝin murdas. Se la aludo estus vera, Gil Vicente ne estus  dirinta: "Pastro, ĉar vi estas mia amiko... kiam vi parolos al mi, estu kvieta via mano, Frato Johano... Mi ne diros kiu estas la junulino, mi ne dirus kiu jes, nek kiu ne..." . Tre probable estas ke, iu Frato Johano tre diboĉa seksatencis kontraŭ iu damo de la kortego kaj la okazaĵo sin transformis en temon de klaĉoj kaj poste motivo de mokado en la kanzono.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:22 )