LA TAGO SEN NOMO

 
Mi verkis ĉi libron en 1976. Mi ĝin tradukas nune. De hodiaŭ, la 16a de oktobro, 2012, mi prezentos po unu ĉapitron ĉiusemajne, alterne en la portugala kaj en Esperanto.


La tago sen nomo, 0.


          La suno, kiu aperadis matene, iom post iom, en sia senlaca ritualo, estis la sama ĉiutaga suno.
          La infano iĝadis malpli infana, senpercepte.
          La virino, malpli virina, senrimarke.
          La maljunulo, eĉ se li ne sentis, estadis pli proksima al sia horo.
          Ĉiuj sen plendo nek lamento. Ene de la sama rampado, peza kaj malrapida, kiel dum multaj jarcentoj.
 

          Ne la suno elektis tiun tagon.
          Kaj ne ĉiuj homoj.
          Tamen estis la suno tiu, kiu ĝin determinis, kiam li trudis al la femuroj de la tenebroj la naskon de nova filo, ĝermata en lumo.

 
La tago sen nomo, 1.

 
          Ie ajn ĉie ajn.


          Oni ne rajtas diri ke en tiu preciza momento estus konscienco. Oni ne rajtas. Oni ne devas supozi ke estus memoro. Ne. Se ni bezonus vorton por informi pri la ĝusta stato de tiu ekzata momento, la nura vorto kiu svage alproksimiĝus de la difino estus nocio. Eble estus nocio. Ĉu nocio pri ekzistado?
          Ĉio estis malluma, humida kaj protektanta. La eta dio, la tre eta kaj vigla dio, post senspira kaj ebria transpaso de multaj montoj, post naĝado ene de nebularo, senespere kaj feliĉe sekvanta la kurson de tio, kio estus sia misio, post malantaŭe forlasi alvokintajn dizertantojn, rezignantajn soldatojn, anhelantajn militistojn, malvigliĝantajn heroojn, stertorantajn duondiojn, la ete eta venkanta koboldo alvenis al la granda katedralo je ruĝa lumo, dronata en varma kaj silenta duonombro. La trairota distanco estis ankoraŭ enorma, tamen, kvazaŭ havus li en siaj manoj la destinon de la vivo en la universo, li rezolute daŭrigis. Li penetris en la tunelon kiu iris ĝis la tabernaklo, puŝata de supermezura forto, kune kun kelkaj aliaj, al li egalaj laŭ la nerezistebla impulso kaj absoluta determino, ĝis li fine alproksimiĝis de la altaro de la holokaŭsto. Finiĝis la tumulto. Flirtante ene de la gastiganta kapelo de la granda templo, montriĝis la sfero de fajra saŭmo, kvazaŭ la okulo de la plejgranda diaĵo, kvazaŭ la abeloreĝino, la patrina tero.
          La ofero konsistas en tuta memdonaco, enmiksiĝi kun la lumanta veziko kiu bolas por unuiĝo. Nuda, sindonema, pulsanta.
          Kvazaŭ eksplodo okazis kaj la momento fariĝis. La komenco. Tuje ĉiuj aliaj ravitaj herooj simplege transformiĝis en nuloj. De tiam, estos kreskanta muziko, organizata lavango, demokratia anarkio, insulo kiu avancos super la akvoj por sin konstitui kontinento, kontinento kiu gajnos la ĉielon por fariĝi nova planedo. Dum okazis la agordiĝo kaj la organizado de la instrumentoj por la koncerto de la odo, la du mioj, fandiĝintaj en unu novan mion, glitadis laŭ la koridoro ĝis la plej granda navo. Kaj ene de ĉi granda sankta kaverno, kie neniam la granda dancema sorĉisto alvenis, sed nur tiuj inter kiuj aperis la memoferanto por la donaco de vivo al la naskota dio, en la granda perfekta kaverno, daŭris la lanta kaj grandioza ritualo komencita en la momento de la unuiĝo.
          Ĉio estis mikroba disko, disko preskaŭ nula. Tamen, dekok tagojn poste, ĉi senforma tutaĵo estis iomete pli larĝa, kaj ekaperis etetaj elstaraĵoj kiuj, en tre proksima estonto sin transformos en vertebrojn, ripojn kaj muskolojn. Ekformiĝis meze de tiu energiplena kanzono tio, kio, ekstere, en la profana mondo, nomiĝos intestoj. Koreto, ankoraŭ kruda, ankoraŭ infaneska, komencis kadencan movadon kaj de tiam, dum la tuta vivo, estos ĝi la reĝisoro kiu respondos pri la taktoj de la granda simfonio. Kiu scias pri kiom da "scherzzi", kiom da "allegri", kiom da "larghi", kiom da "profondamente disperàti"? Ŝaŭmeca filamento fariĝis, finiĝante ene de ŝvelaĵo ĉiam kaj ĉiam pli signifa kaj tio, hodiaŭ aŭ morgaŭ, estos nomata cerbo. Kaj, de tiu momento, ĉi flamo porĉiame sin montros en titana luktado kontraŭ la mondaj rigoroj kaj la adversaĵoj de la laŭirota vojo. Ĉi tutaĵo, du milimetrojn, unu gramon. Ekzistas pli grandaj kaj pli pezaj diamantoj kaj pli pezaj kaj pli grandaj perloj ankaŭ ekzistas. Sed diamanto kaj perlo neniam konsolos la suferantojn, neniam ridetos lastfoje al la mortantoj. Ili ankaŭ ne verkos la postlastan kantaton de Bach nek la pentraĵon, kiu Leonardo ne pentris pro manko de tempo. En nenia tempo perlo kaj diamanto sin brulos dumnokte, serĉe de ia malfacila respondo. Estas vero ankaŭ ke, nek perloj nek diamanto mensogos al la tuta nacio. Pri tio, mi ne scias tion, kion diri.
          En la magia groto, farita por sanktaj kantadoj kaj favorigaj dancoj, la ete eta kreitaĵo daŭrigas sian dancon kaj sian ditirambon. Tri centimetrojn kaj dekunu gramojn. Tri centimetrojn, kie desegniĝas por ĉiame, la baza temo kiu proponos krudmaterialon por preskaŭ infinita gamo de variacioj en estontaj esprimadoj: la okuloj, okuletoj, la naztruoj, la nazeto, la buŝo, buŝeto apenaŭ ŝirita, kiu suĉos mamon, kiu balbutos mondajn interpretaĵojn, kiu lernos la unuan sakraĵon, kiu iam murmuros la grandajn verojn de la koro.
          Kion signifas dek centimetroj kaj kvardek gramoj? Tio enhaveblas en mia mankavo. Tio enhaveblas en via mankavo. Kaj inter liaj travideblaj kruretoj plenumiĝis tio, kio estis skribata ekde la unua sekundo: kreskis la lanco kiu invados aliajn kavernojn, por la plantado de alia vivo, formiĝis du fabrikoj de semoj, fekundaj, nelaceblaj, produktemaj, torentaj. Do, ĉi knabeto estos knabeto. Al li oni proponos knaban nomon, lin oni vestos per knabaj vestoj, de li oni petos knabajn gestojn, knaban metion, kaj, laŭ la loko al li destinita de la Fato kaj antaŭpreparita de la Parcoj, al tiu knabeto oni malinstruos emocion kaj ploradon.
          La knabeto ekmoviĝis en sia neprofanebla akvario. Kelkfoje liaj piedetoj puŝas la murojn kiuj ekpremadas lin. La fingro en la buŝo, la fingro sur la orelo, la fingro renkonte al stranga tripo kiu foriras de lia ventro, estas kaj ne estas li mem, kondukilo de energio kaj interkomunikilo. Fojfoje li alĝustiĝas en sia loko, ŝanĝas iomete sian posicion.
          La batado de la totema tamburo jam aŭskultiĝas kaj la mesaĝo prio tio, ke la kreitaĵo ekzistas, la mesaĝo sonas klara kaj solena. Ruĝega vino, je la koloro de la praaj abisaj originoj, vojas sub la vitra haŭto. En la duonombro, kvazaŭ ene de orita kokono, tage kaj nokte, la kreitaĵo sonĝas pri sia nuba sonĝo por liberiĝo.
          Subite, okazis rapida ŝanĝo en la ritmo de tiu pagana ceremonio. Ĉu ĝi venis de interne aŭ de ekstere? La muroj premegis, la korpeto supreniris kaj pli adaptiĝis al nova pozicio, la kapo, nun kun okulharoj kaj hararo kaj etetaj veziketoj surnaze, kvazaŭ adoleskantaj akneoj, la kapo sin sentis sekura en la portiko de la katedralo. Trankvilo revenis tamen ne kiel antaŭe. Nun, oni scias ke la horo alproksimiĝas. La energio ŝvelos, kreskos, ĝis okazos peladon eksteren, post malfermo de la portaloj de la mondo, por ke la fideluloj konu la lastan verkon, pasema sed sufiĉa.
          Finfine, ankris la "finale". Ĉiuj kordinstrumentoj, ĉiuj blovinstrumentoj, ĉiuj perkutinstrumentoj. Ekstere espero, ektimo kaj gapado. Akcelitaj koroj, sinfrotantaj nervozaj manoj, senritmaj paŝoj. Du lumantaj okuloj kaj la deziro koni la sanktan panon, fekundiĝintan kaj fermentintan kaj ŝvelintan en la fornego de Astarto. Interne, la premado, la puŝado, la perforto, la ŝvito, la sekeco, la bruo kaj la surdiga muziko. Timbaloj kaj cimbaloj, ŝiriĝas la kurteno el tordita bisino, blue, purpure kaj ruĝe teksata, tiu kiu disigas la sanktega sanktejo disde la sanktega profanejo, aperas la kapo. Klarnetoj, basklarnetoj, hobojoj kaj fagotoj, ĝemado je korŝira doloro kaj neeltenebla feliĉo. Ĉeloj kaj kontrabasoj, la pordo malfermegis, puŝis la ŝultrojn, lertaj manoj tenas la molan kaj lacegan korpeton, flutoj kaj violonoj en siaj plej akutaj registroj, la lumantaj okuloj sin fermas, sin premas, ploras, la helpanta rigardanto mallaŭte diras estas knabo kaj la pordoj de la tabua groto, kie ne aŭdacis alveni se ne la neofitoj de la sekto, la pordoj kraĉas kneditajn piedetojn kaj sin fermas, ruĝaj, incendiitaj, tre malsekaj, kaj la timbaloj kaj la cimbaloj kaj la metaloj kaj la kordoj kaj la blovoj kaj la aero kaj la tero senordeme krias kaj granda streĉo fariĝas kaj giganta manfrapo sur la pugeto de la bebo ankoraŭ sennoma kaj li malfermas la buŝon al la mondo kaj per disonancaj blekadoj li ĵetas violentajn malbenojn al la kreforto kaj demandas kiu estas la celo? al kio ĉio tio? kial oni ne min demandis ĉu mi volus veni? kaj ploras kaj ploras kaj ploras kaj fajra ŝpruco braĝigas liajn virgajn pulmetojn kaj li ekenspiras, raŭka kaj senespera.
          Pli malpli naŭ monatojn post momento kiu perdiĝas ene de la origino de ĉiuj aĵoj.
          Iom post iom li trankviliĝas. Kaj sin liveras sub la arbitro de longa lernado kiu, eble, helpos lin je la deĉifrado de lia destino.

Atualizado em ( 09 - 01 - 2013 07:31 )