Gil Vicente. FARSO NOMATA AKTO DE LA FEINOJ (1512)                                                                                                   

                                                la feino                                                        

Resumo: Ginevra Pereira (Ĵinevra Perejra), sorĉistino, sin prezentas antaŭ la korteganaro. Ŝi parolas al la gereĝoj pri sia profesio kaj diras ke oni bezonas ŝin por solvi problemojn pri amo. Por tio, ŝi diras, necesas alvoki la mortintojn, promeni nuda en la tombejoj... Policano persekutas ŝin kaj pro tio ŝi sin kaŝas en la palaco. Por montri siajn kapablojn, ŝi decidas fari sorĉaĵojn. Ŝi alvokas diablon, tiu eniras kaj parolas volapukaĵon (vere li erare parolas pikardan lingvon). Ambaŭ diskutas. Ŝi prononcas la nomon de Iesuo kaj li ekparolas portugale. Ŝi ordonas ke li iru al la perditaj insuloj kaj kunportu tri marajn feinojn (sirenojn). Li iras al la infero kaj kondukas tri monaĥojn, ĉar li ne bone komprenis (en la portugala, feino - "fada", monaĥo - "frade". Ginevra ordonas al unu monaĵo, ke li prediku. Li prenas kiel moton la frazon de Vergilio "amor vincit omnia", (amo ĉion venkas )kaj parolas pri la amoroj de la ĉeestantoj. Poste ŝi ĉantas amuzegan parodion de litanio. Tri feinoj envenas kaj kantas. Kaj ili sortodivenas por la gereĝoj, la princo kaj la infantoj (infantoj en Hispanio kaj Portugalio, estas la reĝidoj kiu ne estas kronheredantoj). Kiam ili divenas la sorton por la aliaj genobeloj, ili komparas ĉiun el ili kun iu besto.
 


GV027. Feinoj kaj Sirenoj

Qual de nós vem mais cansada
Nesta cansada jornada?
Qual de nós vem mais cansada?

Nosso mar he fortunoso,
Nosso viver lacrimoso,
E o chegar rigoroso
Ao cabo desta jornada:
Qual de nós vem mais cansada
Nesta cansada jornada?

Nós partimos caminhando
Com lagrimas suspirando
Sem saber como nem quando
Fará fim nossa jornada.
Qual de nós vem mais cansada
Nesta cansada jornada?
Kiu el ni estas pli laca
En ĉi laciga vojaĝo?
Kiu el ni estas pli laca?

Maro estas hazardeca
Nia vivado, larmiga,
Kaj la alveno rigora,
Je l' fino de ĉi vojaĝo.
Kiu el ni estas pli laca
En ĉi laciga vojaĝo?

Ni marŝante forvojaĝis
Larmoplene ni suspiris
Sen scio pri kiel kaj kiam
Finiĝos nia vojaĝo.
Kiu el ni estas pli laca
En ĉi laciga vojaĝo?

(kantas Carmen Ziege kaj Kátia Santos)

Komentario: Preskaŭ la tuta teksto estas en la portugala. En la komenco, la parolado de la diablo estas en nekorekta franca lingvo. Kaj la prediko de la monaĥo estas en la hispana kaj deksilaba. Jen unu el la plej ridigaj teatraĵoj de Gil Vicente. Bedaŭrinde, por ni, modernuloj, la fina parto ne tre signifas, ĉar ĝi konsistas en aludoj al la genobeloj, pri iliaj virtoj kaj malvirtoj. Oni rimarku ke, en katolika Portugalio (post iom pli ol dudek jaroj la Inkvizicio instaliĝos en la lando), la verkisto prezentis danĝeran temon, kaj preskaŭ ĝin pravigas. La prezentado de sorĉistino kiu solvas amorajn problemojn estas simila al tiu de la parigistino, virino kiu faciligas renkontiĝojn inter geamantoj, ĝenerale en adulto. Jen paca kunvivado de etikaj normoj kaj moralo tute hipokrita, kaj tio ne eskapas el la atento de Gil Vicente. Granda parto de la humuraĵoj devenas de tiu embaraso. La dialogoj estas viglaj kaj komikaj.
    La kanzono de la feinoj prezentas malĝojan kaj lirikan tekston. La dramaturgo montriĝis kiel unu el la plej gravaj de sia tempo, originala kaj aŭdaca.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:21 )