KAIN  - duakta dramo 
 
Dua akto. 

KAIN (eniras): Granda estas mia delikto... Sed timigega estas via justeco.
Kaj vi, panjo, kompatinda panjo, kion mi faros nun?, sen vi. Mi vin rigardadis ene de ĉio, kiun mi faris... Mi memoradis viajn vortojn, dum mi laboradis... Kion mi faru sola? Estas mi malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon... Vaganto kaj forkuranto mi estas sur la tero! Paĉjo... kie vi estas? Kion vi faras nun? Kien mi devas iri?, ho vi, kiu min forpelis el via mondo... Ne... io devas esti erara... Ni venas al la mondo en la kondiĉo de homoj sed bezonas alfronti ĝin kiel anĝeloj... Ni malfortas kaj devas lukti kontrau la malbono, tamen ni ne scias kie estas la malbono... Deziro fortas, envio fortas, tento fortas... Tro fortas ĉio, por ke ni sukcesu ne ilin aŭdi... la ŝtonoj sin prezentas sur nia vojo, kaj ni bezonas salti unun post la alia... ni malgrandas sed multas la obstakloj. Kial puni la homan falon? Ĉu eblas al ni, etaj kaj malfortaj, tentataj kaj soifantaj je peko, homecaj kaj homecaj, ĉu eblas al ni ia rezisto? Se estas iu kiu dirus jes, ĉu al tiu eblas la rezisto? Kiu metas la ŝtonojn survoje? Por ke ni falu? Ĉu eble jam skribiĝis ie, ke mi falos?
En nia nescio ni devas serĉi justecon, pri kies ekzisto ni nenion scias. Justeco... justeco... ĉu ĝi estas la patra malbeno aŭ la pardono de panjo? Ĉu estas kondamni la troan liberon de la homo aŭ kompreni lian malforton?
Kompatinda frato, malfeliĉulo... kaj pli kompatinda mi, kiu lin mortigis... Mi, tiu, kiu kreis ene de la brusto la originon de envio... el kie ĝi venis? Kie ĝi estis, antaŭ ol partopreni en mia mio? La gepatra peko forpelis ilin el ĉielo kaj ilin metis en la mondo... Kaj mi transformis la mondon en inferon... Mi volus plori... Sed... la kulpo! Kie estas la eraro kaj kie estas la kulpo? Mi mortigis kaj mi estas kulpa! Kial mi mortigis? Mi boliĝis ene de envio... El kie venis la malbono? Mi scias ke ĝi ekzistas por ke ni suferu... Mi permesis la kreskadon de la envio kaj akceptis ĝin en mi... Mi vivis, mi vivis kaj akceptis esti homo, esti filo de Dio! Mi rezignaciis pri mia naturo... Jen la eraro! Ĉu mia krimo? Mi akceptis la vivon... Vivo en mi estas malbono kaj mi vivis, malfeliĉulo... Ho, se ĉiuj, kiuj sentas en si mem la semon de malbono... la vizaĝojn perturbatajn per kolero... en la okuloj feroca brilo... en la buŝoj la ŝaŭmo de envio kaj malkontento... ho, se ili voru siajn proprajn karnojn, se ili bruliĝu en la fajro de venĝo kontraŭ sin mem... la malbono punas nin... kaj ni estas la malbono... Ni estas ludiloj en manoj de io... 
Kompatinda frato, malfeliĉulo... kaj pli kompatinda mi... mi, kiu verŝis en la gepatraj koroj tiom da aflikto... kaj detruis la solan bonaĵon kiu ekzistis en la mondo. Neniu estos pli abomeninda, neniu pli malpura... kompatinda raso de suferuloj... falu la ĉielo super ĉiuj ni... foriru el la orbitoj la tuta stelaro, terurigante la naturon... alproksimiĝu la suno al la tero por cindrigi la tutan mavon...
 (VOĈO DE ADAM): Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton...
(VOĈO DE EVA): Haltigu la voĉon! Ankaŭ ĉi tiu estas via filo!
KAIN: La krioj ankoraŭ akompanas min... Ĝis kiam?
(VOĈO DE ADAM): Kie estas via frato Habel?
KAIN: Kion mi scias pri tio? Ĉu mi estas gardanto de mia frato?
(VOĈO DE HABEL): - ridado - La paŝtistobastono fuĝigis la lupon... Nun la ŝafaro paŝtiĝos libere...
KAIN: Ĉu mia frato?
(VOĈO DE HABEL): Kion vi faros? Kial viaj okuloj tiel brilas?
(VOĈO DE ADAM): Ja, se vi agos bone, vi estos forta!
(VOĈO DE EVA): ...kaj pli punas ol la longaj ĝemadoj de la tempestaj ventoj...
(VOĈO DE ADAM): Se vi agos malbone, la peko kuŝos ĉe la pordo kaj vin ĝi aspiros sed vi regu super ĝi! 
(VOĈO DE HABEL): Ĉu la nuboj ne similas al la ŝafidetoj? La Dia paŝtistobastono kunigis ĉiujn tie, proksime al la altaj montoj... sed la vento luktas penante por ilin diskurigi...
(VOĈO DE EVA): Kio atendas nin je la fino de la vojo? Ĉio fluas kvazaŭ senfina sonĝo...
KAIN: Mia mavo pli grandas ol tiu, kiun eblas pardoni... Jen, mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn kiu min renkontos, mortigos min...
(VOĈO DE EVA): Tempo estas rado kiu ne retrovenas. Kiun vojon vi elektos?  En ĉiuj el ili, la danĝero...
(VOĈO DE HABEL): - ridado.
KAIN: Kial li min priridas?
(VOĈO DE ADAM): Sciu ke, al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble!
(VOĈO DE EVA): ...la danĝero de la Dia malbono, kaŝatentanta malantaŭ la nuboj...
(VOĈO DE ADAM): Kaŝu vin en la antroj la plej profundaj de la tero, ĵetu vin en abismojn, serĉu la kavernojn kaj forpelos de ili la ektimigitajn bestojn...
(VOĈO DE HABEL): - ridado - La paŝtistobastono fuĝigis la lupon...
(VOĈO DE EVA): Kial, en iaj momentoj, la animo pleniĝas je paco kaj venas al ni la volon plori?...
KAIN: Kion signifas vivi?
(VOĈO DE HABEL): Ni marŝadas ale al justeco aŭ al vero...
(VOĈO DE EVA): Kisu min, fileto, kisu min kaj foriru rapide...
(VOĈO DE HABEL): Ĉu ne justas fuĝigi la lupon, kiu persekutas la ŝafinojn?
KAIN: Kie vi estas?
(VOĈO DE HABEL): Ĉi tie, sub la arbo... Mi rigardadas la sunsubiro. Subite la ĉielo tute ruĝiĝis kaj ĉio silentis... la tagaj birdoj serĉas la kaŝitajn branĉojn de la arboj... kelkaj el ili ankoraŭ malĝoje ĝemetas. Malantaŭ la montaro sin kaŝas la anĝelo de la tago, por ke la tenebroj briligu siajn malproksimajn fratojn.
KAIN: Konscienco kaj memoro, ambaŭ persekutas min... La plej granda puno estas la pensado. Kial mi ne sukcesas forgesi? Mi volas iĝi surda antaŭ via voĉo...
(VOĈO DE HABEL): Nun oni sukcesas aŭdi la kanzonon de la rojo... ŝajnas ke ĝi diras: mi kondukas malproksimen la akvojn el kristalo... mi spegulas la briladon tagaj kaj la briladon noktan... la birdaro de la ĉielo sin banas ene de mi kaj egale la arbaraj bestoj... kaj mi ĝoje vojiras, mi saltas dummatene, mi glitas inter ŝtonaro dumtage, mi spegulas la blankan lunon dumnokte... vojiri, ĉiam vojiri... eble tio estas la signifo de ekzistado...
KAIN: Mi bezonas forgesi ke mi ekzistas... kien vojiri? trafita horizonto montras al mi alian horizonton...
(VOĈO DE KAIN): Kial vi ŝatas la sunsubiro? Mia animo tristiĝas, kvazaŭ sub neelportebla pezaĵo, ŝajnas ke stranga voĉo diras al mi ke mi estas malfeliĉa...
(VOĈO DE HABEL): Ĉar speco de nostalgio... stranga voĉo diras al mi ke mi estas feliĉa...
(VOĈO DE KAIN): En tia mondo, kiel esti feliĉa?
KAIN: Kio estas feliĉo?
(VOĈO DE HABEL): Mi scias ke mi ekzistas kaj ke ĉio ekzistas... Estas la floroj...
(VOĈO DE KAIN): ... kaj ankaŭ la dornoj...
(VOĈO DE HABEL): La nuboj, incendiitaj de la malfortaj sunradioj, nestiĝas en okcidento... tujtuj la steloj brilos... sidiĝu ĉe mi! Ni fermu la okulojn kaj lasu la mildan noktan brizon karesi niajn vizaĝojn... stranga etoso brakumas la mondon... baldaŭ ni vidos la steletojn...
(VOĈO DE KAIN): Ĉu vi ne timas la lupon? Preskaŭ mallumas...
(VOĈO DE HABEL): - ridado - La paŝtistobastono fuĝigis la lupon malproksimen... Nun la ŝafaro paŝtiĝas libere...
(VOĈO DE KAIN): Tamen... se ĝi revenos... ĝi senĉese gvatas nian koron... 
(VOĈO DE HABEL): Mi nenion timas... Ĉe mi estas la Dia subteno... 
Ĉu la nuboj ne similas al la ŝafidetoj? La Dia paŝtistobastono kunigis ĉiujn tie, proksime al la altaj montoj... sed la vento luktas penante por ilin diskurigi... Fermu la okulojn kaj vi vidos kiel belaj ili estas... pli belaj ol ili reale estas... Ĉio ruĝiĝas... Dio verŝas sangon sur la blankaj ŝafinoj... stranga brilado...
(VOĈO DE EVA): Kion vi faros, ene de malluma nokto?
(VOĈO DE ADAM): Kie estas via frato Habel?
(VOĈO DE HABEL): Kion vi faros? Kial viaj okuloj tiel brilas?
KAIN: Ĉu mia frato? Kiam, kiam? Kion oni faris al li? Ĉu mia frato? Kiu li estas?
Ho, mi devos teni la tutan angoron, la elteneblan kaj la neelteneblan... Nun, mi estos justa! Mia peko estas ke mi ne detruis min antaŭ ol detrui lin... Mia peko estas ke mi ne trinkis mian sangon antaŭ ol doni lian sangon al la tero! Fariĝu justeco!
(VOĈO DE HABEL): Ni marŝadas ale al justeco aŭ al vero...
KAIN: Post la granda krimo vivi, mi estos justa per la daŭro vivi...
(VOĈO DE HABEL): - ridado.
KAIN: Mi nepre aŭdu lian ridadon, kiu min persekutas. Kial mi ĝin detruis?
(VOĈO DE HABEL): ...vojiri, ĉiam vojiri...
(VOĈO DE EVA): Ho, se mi ne generintus vin, kiom da feliĉo!...
KAIN: Mi rezistos sub le pezo de ĉiuj mondoj suferplenaj...
(VOĈO DE ADAM): Bono kaj malbono ekzistas...
KAIN: Nun mi devas ĉion elteni...
(VOĈO DE EVA): Adiaŭ kaj ne min forgesu, eĉ momenton...
KAIN: Mi bezonas vivi... nur tion... Ne! Ne! Kiu alproksimiĝas? Kiu estas? (Kain sin kaŝas kaj atentas)
JUNULINO: (eniras) Mi sentas ke la humida vento balancas miajn harojn... tiele la vento balancas la foliaron de la palmo... tiele la vento balancas la altajn branĉojn...
Maturiĝintaj figoj falas en la kampoj kaj la rozoj ekmontras siajn ruĝajn petalojn... miaj lipoj estas karnaj kiel la fruktoj de la figarbo kaj ruĝaj kiel la sovaĝaj rozoj... 
La taga lumaĵo fuĝigas la noktajn anĝelojn... miaj okuloj estas profundaj kiel la nokto, kaj nigraj kiel la tenebroj senstelaj... kaj la akvoj de la rojo reflektas de ili la trankvilan brilon simile al tiu de la nokta lumo...
Ekscitanta aromaĵo ŝvebas en ĉiuj lokoj... kaj de mia korpo liberiĝas floraj aromaĵoj...
La milda kolombino kveras sur la malseka branĉo... la birdaro ĝojiĝas antaŭ la lumo... mi volus kanti kanzonon nekonatan de la birdaro, de la kolombino... kanzonon samtempe ĝoja kaj malĝoja...
La dolĉa matena vento tremigas la liliojn kaj la vinberĝardenon... kaj tremigas ankaŭ mian palan korpon...
La roso brilas en la ebenaĵoj kaj malsekigas mian vizaĝon... La naskiĝanta suno sternas la vivon kaj pro tio mi forgesas la malĝojon de la hieraŭa vesperiĝo... Svenas la stelaro kaj la granda nokta lumaĵo sin kaŝas malantaŭ la malproksimaj montetoj... 
Feliĉe dancas la serpentecaj riveroj kaj iliaj akvoj faras ĥoron kune kun la birdoj... la soifantaj bestoj iras al ili, por trinki...
Mi marŝos tra la kampoj, mi malsekigos miajn piedojn en la malvarma falinta roso... Mi tretos la floretojn kaj vunditaj ili duobligos ilian parfumon, kiu ebriigos la fekundajn ebenaĵojn kaj la silentemajn dezertojn...
Se malsato malfortigos miajn krurojn, mi manĝos la pomojn en la verda arbareto; se mi soifos, mi iros al la rojo malantaŭ la monto, por trinki ĉe la bestoj de dolĉaj okuloj...
Mi volas kuŝiĝi sur la verdejo kaj miksi mian korpon kun la blankaj lilioj... niaj aromaĵoj iĝos ununura... mi volas senti min floro inter floroj, parfumaĵo inter parfumaĵoj... la ruĝo de la aŭroro kolorigos kaj mian korpon kaj la liliaron...
Unu fojon plian la tago alproksimiĝas kaj mi ĝojege kantas kun la birdaro... tamen mi ne komprenas kial febla tristo premas mian koron... mateniĝas... mi volus kanti kanzonon nekonatan de la birdaro, de la kolombino... kanzonon samtempe ĝoja kaj malĝoja...
Jen, mi vidas estaĵon... strangan... Homon... ŝajnas esti homo...
KAIN: Kiu vi estas? El kie vi venas? Miaj gepatroj estis la unuaj en ĉi lando... Ĉu vi estas mortema? Kiu vi estas? Kiuj estas viaj gepatroj?
JUNULINO: (ŝi ne timas) Kiu mi estas?? Kiel mi scias? Neniu diris al mi! Mi ne havas gepatrojn... aŭ mi ne memoras pri ili... La vento kunportis la roson al la varma sablaro kaj mi ekaperis... Kaj pri vi, kiu vi estas? Ĉu vi suferas?
KAIN: Ĉu mi? Jes, mi suferas... Mi estas suferanto... mi estas homo... Ĉu vi ne konas la doloron? (al si mem) Kia stranga rigardo...
JUNULINO: Jes, mi ĝin konas... Mi konas la doloron... Se vesperiĝo alproksimiĝas mi supreniras la monton kaj rigardadas la agonion de la lumo... kaj mi tristiĝas antaŭ la venkanta tenebro... Nokto igas min sola kaj malĝoja... tamen la nokto kunportas kun si la lunon kaj la stelaron... kaj antaŭ la aŭroroj, mi denove ĝojiĝas... la muziko de la birdoj redonas al mi mian feliĉon... Kiel estas melankolia via rigardo! Kion vi faris, por ke vi havu la vizaĝon tiel konsternitan? Mi volas longe rigardi vin...
KAIN: Ne, ne alproksimiĝu! Vi estas bela kaj ĉasta! Foriru de ĉi tie... Vi volas scii tion, kiu mi estas... Tute neeblas, se vi ne konas la malbonon... Ne rigardu min tiele... min rigardadi makulos vin... Ĉu vi jam aŭdis la vorton justeco?
JUNULINO: Kial mi aŭdus ĝin? Ununura homo ne bezonas...
KAIN: Estu justa antaŭ mi! Ĉu vi vidas tiujn ŝtonojn? Ĵetu ilin sur mian kapon! Kaŝu vin de antaŭ mi!
JUNULINO: Se tio estas la vorto justeco... mi ne volas koni ĝin...
KAIN: Vere vi ne bezonas... Kiujn padojn vi laŭiros?
JUNULINO: Mi ankoraŭ ne scias... mi ĉiam iras laŭ la plej bela!
KAIN: Do, ne iru laŭ mia vojo... En ĝi la ŝtonaro krios la vorton justeco!
JUNULINO: Kion mi faros nun?
KAIN: Oni neniam scias tion, kion fari!
JUNULINO: Mi volas koni vin!
KAIN: Vi malĝojiĝos... Kaj via doloro estos pli profunda ol tiu, antaŭ la venkita tago.. ne volu scii tion, kiu mi estas... vi perdos vian tutan feliĉon...
JUNULINO: Ĉu mi iĝos porĉiame trista, kiel dum la vesperiĝoj?
KAIN: Jes, vi iĝos porĉiame trista, kiel dum la vesperiĝoj...
JUNULINO: Mi volas tristiĝi, do... Mi jam sentas min malĝoja... se mi rigardas ene de viaj okuloj mi sentas nekonatan doloron... Tio strangas... ĉar samtempe mi sentas min transfiguriĝinta pro feliĉo!
KAIN: Ve al mi! Io agitiĝas en mia brusto!
JUNULINO: Ĉu vi ne vidas kiel verdas la herbejo? Kaj kiel ruĝas la rozoj kaj blankas la lilioj? Ĉu vi ne vidas la ĉielon?
KAIN: Mi vidas, mi vidas... Sed same kiel antaŭe...
JUNULINO: Rimarku kiel la padoj estas malĝojaj!
KAIN: Mi marŝadis laŭ ili...
JUNULINO: Laŭ kiu vi venis?
KAIN: Mi ne scias!
JUNULINO: El kie vi venis?
KAIN: Ankaŭ tion mi ne scias! Mi perdiĝis ene de mi mem...
JUNULINO: Ĉu vi marŝas antaŭ multaj tagoj? Vi parolis pri gepatroj... Kiuj ili estas?
KAIN: Mi ne plu memoras... Tio okazis dumnokte... kaj num mateniĝas... Mi nur scias tion, ke mi multege marŝis... Kaj dum la tuta tempo mi aŭdis la roradon de mia patro kaj la ploradon de mia patrino... mi ankaŭ vidadis du teruriĝintajn okulojn... belajn okulojn... kiel la viaj... kaj nun ĉio trankviliĝis... Vi kunportis lumon al mia vojo. Ĉirkaŭe ĉio estis nigra... Kiom da tagoj mi marŝis? Miaj kruroj doloregas... Mi soifas kaj malsatas...
JUNULINO: Venu kune. Ni manĝos la fruktojn el la arbaretoj...
KAIN: Kaj se la fruktoj finiĝos...
JUNULINO: Tion mi ne scias... mi neniam pensis ke ili finiĝos...
KAIN: Iam ajn ili finiĝos...
JUNULINO: Ni plantos arbojn en la kamparo!
KAIN: Ĉu mi manĝos sangon?
JUNULINO: Ĉu sangon? Kion vi diras? Mi ne komprenas!
KAIN: Vi malpezigas la doloron sed neeblas finigi ĝian tutan venenon... Vi ne konas la malbonon... Kial foriĝi el via feliĉa revo kaj plonĝigi la animon en ĉi mondo? Jen ĉe mi la ĝardeno de la anĝelo de la tenebroj! La brilado kiun vi vidas estas fatala! Malbonaĵo sterniĝas ĝis la senfinaj finaĵoj, ĝi estas ĉie, kaj en la profundaj abismoj kaj en la mielo suĉata de la abeloj... Kial, por kio eniri en ĉi realo? Ĉi tie mi vivas en senfina nokto...
JUNULINO: Dum la nokto mi vidas la lunon!
KAIN: Senfina senluna nokto!
JUNULINO:  Dum la senfina senluna nokto pli brilas la steloj!
KAIN: La steloj kaŝos sin pro honto! Sur la tuta tero estas terura signo! La homa signo! Ĉie la homa odoro pestigos la naturon!
JUNULINO: Kial vi diras tion? Kion mi faros nun? Ĉu marŝi sola sur ĉiuj vojoj? Ŝajnas ke ĉiuj vojoj ploras... La floroj verŝas enaere malĝojan parfumon... La verdaĵoj iĝas nun sensignifa... Ĉu eblas vivi sola nun, post tio, ke mi konis vin?
KAIN: Mi ne scias kiel respondi...
JUNULINO: Mi iros kun vi!
KAIN: Ne! Mi tre ŝatus... sed mi timas ke alia krimo pezu sur miaj ŝultroj... Miaj gepatroj paroladis pri paradizo...
JUNULINO: Vi kunportis al mi la paradizon!
KAIN: Vi ankoraŭ ne scias tion, kio estas doloro!
JUNULINO: Se dum la vivo ni konas la doloron, doloro estas la vivo!
KAIN: Vivo estas senespero!
JUNULINO: Mi iros kun vi!
KAIN: Ne! Sufiĉe! Kion vi faros ĉi sube, kie mi estas?
JUNULINO: Mi konos la veran senesperon!
KAIN: Vi timigite fuĝos, kiam vi scios tion, kiu mi estas!
JUNULINO:  Vi suferas! Nur tio validas!
KAIN: Vi timigite fuĝos, kiam vi scios tion, kiun mi faris!
JUNULINO: Ĉio jam finiĝis! Ĉu ne sufiĉas?
KAIN: Iu diris al mi ke mi multon suferos...
JUNULINO: Mi suferos kun vi!
KAIN: Ne! Neniam! Reiru al viaj kampoj kaj daŭrigu viajn kantadojn antaŭ la aŭroro...  Se vi min akompanas, vi turmentiĝos la tutan vivon...
JUNULINO: Mi vivos vivon pli belan ol ĉiu kanzonoj!
KAIN: Mi ne volas ke vi suferu por mi!
JUNULINO: Ĉe vi, mi ne suferos...
KAIN: Perdo de senkulpo estas la pli granda turmento! Ekde kiam vi konos la malbonon, la bono ne plu superregos... tempo estas rado kiu ne retrovenas... malbono kondukas al malbono kaj kunportas post si malbonon... kaj se ni rimarkas ke ĝi estas en nia koro, ni rimarkas ankaŭ la volon konsumiĝi... kaj ni petas al tiu, kiu donis al ni la vivon, ke li donu al ni la morton... Ĉar nun mi sentas la malbonon, kiun mi povas kunporti al vi... ne, ne, prefere mi detruiĝu...
JUNULINO: Vi ne rajtas morti! Kion mi faros poste? Ho, mi preferus ne pensi! Mi konfuziĝas... Venu ĉe mi, venu ĉe mi! Mi protektos vin! Ne gravas, ĉu mia rigardo perdos sian tutan senkulpon! Mi ne volas apartiĝi de vi... mi ne sukcesas... De nun ni estas egalaj, ĉu vi komprenas! Miaj okuloj egalas al viaj okuloj... kaj via tuta angoro estos mia...
Ĝis nun mi ne konis la suferadon... Mia nura doloro estis rigardi la alvenon de la nokto. Ĉu gravas nun la nokto? Ne! Mi volas teni sur min la pezon de via mizero... Nenio pli gravas... Mi volas ke la sufero min turmentu, kondiĉe ke vi permesu ke mi restos ĉe vi... Ĉu valoras la kamparaj floroj sen vi? Ĉu vi ne aŭdas strangan zumadon ĉirkaŭ ni, ene de kiu, io mistere diras ke ni estos feliĉaj? Se vi foriros, naturo forviŝiĝos ene de mi, perdos sian brilon...
KAIN: La brilado estas perversa! Malantaŭ la lumaj koloroj sin kaŝas serpento preta detrui nin.
JUNULINO: Benata la horo kiu min kunportis ĉi tien... kaj benata la sufero ĉe vi. Venu, venu, ni iru... Ni porĉiame marŝos unu flanke de la alia... 
KAIN: Kaj kio pri mi?, kiu serĉis doloron por esti justa! Kiam mi defendis min kontraŭ la kulpo, dirante ke mia ago ne estis libera, ĉiuj sin montris eraraj... la Dio kiu kondamnis la krimon kaj mia patro kiu min kondamnis... tamen samtempe mi mordis min de interne... mi volis la suferon... mi kulpas kaj mi ne kulpas... kiom mi amis vin!, mia frato! ho, kiom mi amis vin! 
JUNULINO: Ĉu frato?
KAIN (li krias, preskaŭ plorante): Habel fariĝis ŝafpaŝtisto kaj mi fariĝis terlaboristo. Kaj post ia tempo fariĝis ke mi alportis el la fruktoj de la tero donacoferon al la Eternulo. Kaj mia frato ankaŭ alportis el la unuenaskitoj de siaj ŝafoj kaj el ilia graso. Kaj la Eternulo atentis Habelon kaj lian donacoferon. Sed min kaj mian donacoferon Li ne atentis. Kaj mi tre ekkoleris kaj mia vizaĝo kliniĝis! Kaj mi leviĝis kontraŭ mian fraton kaj lin mortigis! (li ekploras)
JUNULINO: Ĉu frato?... Ĉu vi mortigis vian fraton? Kiel vi vivos de nun? Kiel ni vivos de nun?
KAIN: Ho, mia frato, kiom mi vin amis! (li ekfuĝas)
JUNULINO: Ne! Ne foriru! Atendu! Atentu! Turnu la vizaĝon al mi! Via ne estas ĉi kulpo! Via ne estas! Atentu! Kulpas via Dio, kiu malakceptis vin!
KAIN: Kio? Ĉu mia patro malakceptis min?
JUNULINO: Ni ne estas anĝeloj! Ni estas homaj! Kaj via Dio malakceptis vin!
KAIN: Ho, densa pluvo de dubo kaj senespero falegas sur mian kapon kaj inundas mian koron! Al kiu redoni ĉi dubon kaj ĉi senesperon?
JUNULINO: Ni ploru kune! Ni iru kune! Ni manĝos el la sama frukto kaj ni kunploros... Donu al mi vian manon kaj ni ekiru! Laŭ kiu vojo? Tien... Mi volas vidi la mondon malantaŭ tiuj montoj...
KAIN: Kiel trovi feliĉon ene de doloro?
JUNULINO: Via Dio malakceptis vin... 
KAIN: Ho, mia patro! Kion vi faris al mia vivo? (longa silento; melodramo)
JUNULINO: Mi rigardas ĉirkaŭe kaj demandas al mi: el kiu spaco kaj el kiu tempo venas ĉi koloroj? El kie ekaperis vi? Vi, kiu, en ĝoja mateno, kiam la radia suno forviŝas la noktan nebularon... vi, kiu sendas al mi ĉi rigardon plenan je sufero kaj espero... kaj forviŝas la nebularon ĉirkaŭ mia animo... Vi... Kune kun la certeco laŭ kiu mi bezonas vin... la necerteco pri niaj destinoj. Kune kun la forto de la vivo, sentata nun de mi... la minacanta malforto de niaj morgaŭoj... Premu forte mian manon kaj mi sentos min sekura, kvazaŭ la ŝtonego brakumata de la plej fortaj radikoj... preta alfronti la plej grandiozajn ŝtormojn...
KAIN: Kiujn Diojn ni adoru en la altaroj? Dio kiu vivas per fruktoj kaj ŝafidoj ne rajtas esti Dio... io devas ekzisti...
JUNULINO: Ĉu ni estos kune? Ĉu kune ni sentos la malĝojon de la vesperiĝo? Ĉu kune ni vidos la stelan ekbrilon? Ĉu kune ni flustre murmuros novan kanzonon kaj ĝin la dolĉa spirado de la mondo kunportos ĝis la malproksimaĵoj de la naturo? Ĉu ni estos kune?
KAIN: Mi spektos kune kun vi la malvenkon de la tago...
JUNULINO: Mi spektos kune kun vi la malvenkon de la nokto...
KAIN: Tempesto finiĝis...
JUNULINO: Ni adoros ĉielon kaj riveron... kaj floron kaj fulmon... kaj la forto kiu vivigas ĉion...
KAIN: Ni adoros nian laboradon!
JUNULINO: Ni adoros la vivon kaj nenion plu!
KAIN: Mi soifas pri preĝo kaj pardonpeto...
JUNULINO: Rekomenci ĉion, nur tio gravas!
KAIN: Mi soifas pri plorado pro ĝojo...
JUNULINO: La milda kolombino kveras sur la malseka branĉo... la birdaro ĝojiĝas antaŭ la lumo... mi volus kanti kanzonon nekonatan de la birdaro, de la kolombino... kanzonon samtempe ĝoja kaj malĝoja... (ili ekploras)
KAIN: ...kanzonon samtempe ĝoja kaj malĝoja...
AMBAŬ: ...kanzonon samtempe ĝoja kaj malĝoja... (ambaŭ plorante brakumas unu la alian) 

Noto 2: Ĉi teatraĵo havas kuriozan historion. Mi ĝin skribis en 1960, mi estis 18 jaraĝa, kaj jen mia unua verko pretende literatura, en la portugala, kompreneble.  Du aŭ tri jarojn poste mi ĝin reskribis plilongigante la dialogojn. Hazarde mi ĝin trovis en aprilo de 2012. La dialogoj sin montris ridindaj ĉar la pronomoj estis laŭ la antikva parolmaniero kaj la plejmulto el la frazoj havis la vortoordon perfortitan, pro la intenco krei ritmon poemecan. Mi decidis refari ĉion. Kaj mi uzis novan kaj strangan metodon: mi laŭlitere ĉion tradukis al Esperanto kaj, forgesinte la originalan tekston, mi retradukis el Esperanto al la portugala. La esenco konserviĝis sed, kvindek du jarojn poste, mi ne rezistis kaj insertis 12 liniojn en la dialogoj. Mi sentas ke la rezulto havas la antaŭan junulecan etoson.

Kampolargo, la 27an, majo, 2012

Atualizado em ( 28 - 10 - 2013 11:21 )