KAIN - duakta dramo

Roluloj: Adam, Eva, Kain, Habel, Junulino. (Observo: Mi konservas la nomojn laŭ la traduko de la Malnova Testamento de Zamenhof.)

Unua akto.

EVA: La granda lumaĵo sin kaŝis malantaŭ la montoj; malhela vualo kovras la vizaĝon de la vesperiĝo. Mi solas... mi sentas malvarmon... mi rigardas la ĉielon. Kion fari, mi, virino, fragila, se ne rigardi la frenezan dancon de la nuboj. La kolosaĵoj ebrieme skuiĝas kaj la forta vento kunportas ĝis ĉiuj grotoj la bruadon de la gigantoj. La Eternulo agitiĝas super la ĉieloj kaj koleras kontraŭ la mondo. Mi vidas ke la fajroj de Dio lumigas la distan montaron kaj la malproksimaĵojn de la tero, dissternante incendiojn kaj teruron. Ni estas malgrandaj, ni, mortemaj soluloj... Mi timas la Dian koleron. Lia fajro estas pli forta ol tiu de la granda lumaĵo, kaj pli terura... pro tio ĝi pli belas. Mi timas...
ADAM: (envenas) Ah! Rigardu kiel la nuboj dancas. Rigardu la pelmelon... kaj ni ambaŭ tremu sub la povon de la ĉielaj fajroj...
Ĉinokte la blanka luno ne supreniros. Jen la ritualo de la tempesto. La furioziĝinta Dio denove sin turnas kontraŭ la homon. Baldaŭ la akvoj malsekigos la valojn kaj la riveroj superbordiĝos. 
EVA: Ili estas en la kamparo. Kaj la fajroj estas rapidaj, pli rapidaj ol la flugantaj piedoj de la anĝeloj.
ADAM: Ĉu niaj filoj? En la kampoj estas grotoj...
EVA: La grotoj ŝirmas la bestiojn kaj la sovaĝajn reptiliojn.
ADAM: En liaj brakoj ripoziĝas la pezaj bastonoj, kiuj forkurigas la bestiojn.
EVA: Kiel forkurigi? Nur unu havas la paŝtistan bastonon, kiu kondukas la ŝafinetojn al paŝtejo. Kaj kion povas bastono en la manoj de junulo?
ADAM: Regas la frapon ne la volo de la brako sed la forto de la animo. (EVA tremeras). Kio okazas?
EVA: Malvarmo ektremigis mian korpon. Ĉu vere la malvarmo? Subite mi sentis ke voĉo vokas min. Kriado malproksima... sufokiĝinta... stranga... Mi ne komprenas...
ADAM: Ni forgesu la filojn. La Dia kolero krias kontraŭ ni. Ni bezonas ĝin trankviligi.  Ni danku la Eternulon. Ni manĝu la panon de la tero... kaj ni sentu la guston de nia propra ŝvito.
EVA: La guston de nia propra peko...
ADAM: Granda Dio! Ni, mortontoj, preĝpetas vian protektadon. Juĝu nin, Sinjoro, per via senfina justeco, kaj ni silente akceptos... Kompatu nin, Sinjoro, per via senfina mizerikordo, kaj ni kliniĝu antaŭ vi. Turnu viajn orelojn al la vortoj de mia buŝo kaj gardu nin en via eterneco. La nomon de mia Dio mi heroldos tra montoj kaj dezertoj; kaj la aŭdontoj ektimos. La idaro de nia gento genuiĝos antaŭ via gloro. Granda Dio, juĝu nin kaj ni silentos. Kompatu nin kaj ni kliniĝos antaŭ vi.
EVA: Granda Dio! Kiam denove ni ricevos la paradizon? Kiam forpeliĝos de sur nia vizaĝo ĉi terura marko de sufero kaj malbonaĵo? Kio necesas por ke ĉio rekomencu? Eĉ la timantaj bestoj fuĝas de antaŭ0 niaj okuloj... Kiam ni denove nin vidos senmalicaj kiel la bestoj de la boskoj? Neniu estos pli malfeliĉa ol ni, ĉar neniu havos la memoron pri la paradizo... Ni... ni ploros pri la perdita bonaĵo ĝis kiam ni denove ĝin trovos... aŭ... ĝis kiam ni iamaniere malaperos... Kaj pli terura estu niaj lamentadoj... pro tio ke de ni ekĝermis la homa honto kaj la homa sufero... Ho granda doloro... Sed ne! Ne!
Jen venas el la kampo nia peko... Jen alproksimiĝas nia unuenaskito. Li kunportas oferaĵon al nia Sinjoro. Per sia propra forto kaj laco li plugis la teron kaj devigis ĝin frukti. Per sia laboro li kunportas nutradon por niaj malviglaj korpoj. (eniras Kain) Filo, kara filo, alpoksimiĝu. Tiele... Tiele, ekde via infanaĝo... kaj mi vidas vian kreskadon kaj la kreskadon de viaj haroj.. kaj ekde via infanaĝo vi kisas al mi la manojn kaj ridetas.. kaj mi vin rigardas kaj ridetas... venu ĉe mi, kara filo... Mi bezonas rigardi viajn okulojn... kaj kiel mi faras ĉiutage, post la rigardado de viaj okuloj mi benos la pekon... Alproksimiĝu... Kio okazas? Estas mallume! (fulmo) Viaj okuloj!... Mia filo!... Viaj okuloj!...
ADAM: Kie estas tiu, kiu gardas la ŝafaron? Kion vi faris al li? Mi sentas ke la perversa serpento pligrandigas nian doloron...
EVA: Mia fileto! Viaj okuloj!... Kaj vi, kio okazas al vi? (tondro)
ADAM: Ĉu mi? Stranga forto min regas...
EVA: Vi havas en la vizaĝo kaj en la rigardo la briladon... Vi ne plu estas vi mem!
ADAM: Kion vi faris al la aliulo? 
EVA: La forto de la universo estas ene de vi! Ene de via esto eniris stranga forto...
ADAM: Sanga odoro dissterniĝas sur la kamparo...
EVA: Kvankam estas viaj okuloj... ne estas viaj okuloj...
ADAM: Diru al mi tion, kion vi faris al la aliulo!...
EVA: Kvankam estas via voĉo... ne estas via voĉo...
ADAM: Envio enradikiĝis en via brusto!...
EVA: Kvankam estas viaj vortoj... ne estas viaj vortoj...
ADAM: Kaj kiel nigra anĝelo vi ĝin kultivis... Kie estas via frato Habel?
EVA: Haltu! Atendu la venadon de la aliulo!
ADAM: Kie estas via frato Habel?
EVA: Ĉu eblas ke tia rorado estas homa?
KAIN: Kion mi scias pri tio? Ĉu mi estas gardanto de mia frato?
ADAM: Kion vi faris?
EVA: Ho, granda Eternulo!
ADAM: La voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero! Kaj nun estu vi malbenita de sur la tero...
EVA: La ŝafaro revenas sen la paŝtisto!...
ADAM: Malbenita!... (fulmo)
EVA: Filo!... Mia filo!... Mia filo!...  (Kaino sin kaŝas malantaŭ Eva)
ADAM: (tondro) Kaj nun estu vi malbenita de sur la tero, kiu malfermis sian buŝon, por preni la sangon de via frato el via mano. Kiam vi prilaboros la teron, ĝi ne plu donos al vi sian forton...
EVA: Haltigu la voĉon! Ankaŭ ĉi tiu estas via filo!
KAIN: Malamo venkis min! Pardonon! Mi ne sciis, mi neniel sciis tion, kion mi faris...
ADAM: Vi! Murdisto!...
EVA: Ho vi, mia knabo... Dio mia, mi volas plori pri ambaŭ. Al kiu el la du mi sendu mian lamentadon?  Kiu meritas larmojn kaj kiun mi ankoraŭ amu?
ADAM: Ĉu vi volas ami tiun, kiu detruis nian propran karnon? Ĉu vi volas ami tiun, kiu disverŝis nian sangon, la sangon de si mem?
EVA: La malbono estas ie... Tamen mi sentas ke li estas malfeliĉa, tio ne postulas punon...
ADAM: Tio postulas justecon! Serĉe de justeco la homo devas trakuri ĉiujn vojojn... Homo devas juĝi sin mem kaj tiujn, kiuj ne kapablas esti justaj...
EVA: Ĉu ni kapablas scii tion, kio estas justa kaj maljusta? Kion ni scias pri ni mem?
ADAM: Ĉu estas juste vorviŝi la vivon?
EVA: Ĉu estas maljuste forgesi kaj pardoni? Nesciado pekas anstataŭ la homo sed estas la homo tiu, kiu suferas la sekvojn... Ho, Eternulo, kompatu min!
ADAM: Kompatinda filo... Ankaŭ mi volus vidi vin senkulpa... Sed mi sentas la bezonon puni... la puno... kion ni faras ĉi tie se ne esti punataj? Necesas justeco por la pereo de la malbono...
EVA: Ni klopodu por kompreni...
ADAM: Kompreno apartigas al Dio! Kion ni scias pri tio? Bono kaj malbono ekzistas... Ĉu la homo devas puni la homon?... Justeco estas Dio!... (fulmo)
EVA: Dio estas mizerikordo...
ADAM: Mi krios al la Sinjoro pri justeco kaj miaj vojoj pleniĝos je lumo! Ho, mia filo... vi mortigis vin mem per la mortigado de via frato... Vi detruis vin mem kaj detruis la leĝon de la naturo... Vi detruis nian mondon... Vi... vi min detruis... (tondro)
EVA: Dio, granda Dio! Denove la terura voĉo eniras en lian buŝon!
ADAM: Vi!...
EVA: Mi konas ĉi voĉon, mi konas ĉi voĉon, kiu mortigas pli rapide ol la ora glavo de la arkianĝelo... 
ADAM: Vi!...
EVA: Ĉi voĉo, kiu vundas pli ol la dornoj de la arbetaĵoj flanke de la vojoj... 
ADAM: Vi!...
EVA: Kaj pli punas ol la longaj ĝemadoj de la tempestaj ventoj... Vi deliras!...
ADAM: Vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero! La malbono ke ekzistas en vi estu via nura rifuĝejo!... la bestoj de la kamparoj kaj la birdoj de la ĉielo sin kaŝos de antaŭ vi kaj fuĝos ektimigitaj... 
KAIN: Mi, do, rifuĝos ene de la tuta ekzistanta malbono! Sed diru al mi: Kiu enmetis en min la inferan vipuron? Kial mi estas kulpa? El kie venis la malbonon, kiu min regas?
ADAM: Ĝi ekzistas ene de vi mem, malfeliĉulo, pli fia ol la bestoj de la arbaro. Ĝi ekĝermis en vi mem, kiel venena planto, kiu ekĝermas en la grundo ĝin gastiganta. Vi kulpas ĉar vi permesis ke ĝi eniru en vian bruston...
KAIN: Justeco, justeco... Dio donis fidon al mia frato kaj ĝin rifuzis al mi. Li plezuriĝis antaŭ la bruligitaj ŝafoj kaj malakceptis la fruktojn de la tero!...
ADAM: Vi diras ke vi ne fidas!...
KAIN: Ĉu mi kulpas, se mi ne fidas? Ĉu mi ne estas kreaĵo de li?
ADAM: Jes... Sed li donis al vi la liberon elekti inter bono kaj malbono...
KAIN: Liberon inter bono kaj malbono sed min kreis malbona! Mi ne sentas min kulpa antaŭ Dio kaj antaŭ homoj! Kiu kulpas?
ADAM: Malbeno al vi! Vi kulpas!
KAIN: Vi profitas la homan malforton! Ĉi fragileco fortigos Dion. Ju pli lia povo kreskos antaŭ nia nuleco des pli ni nuliĝos. Mi ne akceptas ĉi Dion.
ADAM: Sufiĉe! Mi akceptas vin nek kiel filo nek kiel homo... Kovru vian malpuran buŝon per polvo! Krevigu vian profanan kapon! Vaganto kaj forkuranto vi estos sur la tero! Kaŝu vin, kaŝu vin rapide inter la bestioj, malaperu! Vi lasos post vi naŭzajn spurojn... Vi venenos la aeron per via malbenita elspirado... Kaŝu vin en la antroj la plej profundaj de la tero, ĵetu vin en abismojn, serĉu la kavernojn kaj forpelos de ili la ektimigitajn bestojn... ili mem fuĝos de antaŭ vi...
KAIN: Mi foriros... kaj mi lasos ĉi tie vian abomenindan Dion... Mi iros sola, mi ne bezonas lin...
ADAM: Malbenita vi! (foriras) 
EVA: Mia filo... 
KAIN: Mi foriras, panjo... Mi kunportos malproksimen doloron kaj senesperon... Kaj en mia vizaĝo la makulon de ĉi krimo... vagante marŝi kaj postlasi fian spuradon... kiu petegos venĝon al la ĉieloj! Viaj estontaj filoj vidos min en la makisoj kaj teruriĝintaj ekfuĝos; kaj ili diros inter si: jen li, la mortiginto! jen li, la fratmurdisto! Mi freneze fuĝos kaj vundos la piedojn per la dornoj de la valoj kaj kampoj... mi, tiu kiu ne plu rajtos longe rigardi floron nek senti ĝian plaĉan parfumon... kaj mi vidos la sterniĝantan sangon sur la sendefenda grundo... kiu petegos venĝon al la ĉieloj! Mi iros sola kun la akompananto kiu sekvos min la tutan tempon, eĉ se mi deziras iri sola... kie mi estos, tie ĝi estos... mia ombro... kiu petegos venĝon al la ĉieloj... kaj la eĥo de miaj paŝoj... kiu petegos venĝon al la ĉieloj!
Kompatindaj gepatroj, kion mi faris al vi? Mi detruis la malmultan feliĉon kiu restis al vi... Kio okazos nun al ni?, grandaj malfeliĉuloj... Mia patro, kien li iris? Kompatinda patro... Oni rememoros vin kiel justulon... Justeco... Dio... kaj kio pri vi?, kara panjo, vi kiu altleviĝis super la propra justeco, kreinte la pardonon... (ambaŭ parolas al si mem)
EVA: Dio, Dio, kompaton...
KAIN: Vi, kiu klopodas por kompreni la homon, tiun strangan estulon kiu, freneze ebria de prudento, agas kiel besto...
EVA: Mia brusto sufokiĝas... Mi sentas sur la kapo la pezon de la mondo kaj de la astroj... la pezon de la peko...
KAIN: Kio povas esti peko?
EVA: Peniga estas la ŝarĝo... Longa la vojo kiun ni devas venki... kaj ni malfortas...
KAIN: Kie kaŝiĝas la vero?
EVA: Kio atendas nin je la fino de la vojo? Ĉu fekunda ĝardeno, kiel la antaŭa? Ĉu ia dieca ĝojo?
KAIN: Ĉu homo kapablas ion kompreni?
EVA: Kia dieca ĝojo igos nin forgesi tiom da suferado? Kiel Dio sukcesos vorviŝi de la memoro de la homo tion, kiu estas la doloro?
KAIN: Ĉu doloro kapablus elaĉeti la pekon? Do, vivo estas peko! (melodramo)
EVA: Nenion oni kapablas kompreni... Ni rimarkas ke ni vivas... ke ni amas... ke ni suferas... jen ni malĝojaj, jen ni ĝojaj... ĉio fluas kvazaŭ senfina sonĝo... aŭ kvazaŭ akvoj de rojo, foje malrapide foje facilmove, kaj ili iras kaj ne plu vidiĝas... Vivon, amon, suferon, ĉion voras la tempo... ĝi, nesatigeble malfermegas la abisman gorĝon kaj atendas niajn venontajn spertojn... kaj ĉio rulas, ŝtono en  profundegaĵon, ĝi ne plu revenas... doloro sekvas la ĝojon kiel nokto venkas tagon... kaj ĝojo sekvas la nokton kiel la brila lumo venkas malĝojon... Kiam ni komprenos ion?  Kial, en iaj momentoj, la animo pleniĝas je paco kaj venas al ni la volon plori?... kaj en aliaj momentoj, la animo pleniĝas je teruro kaj venas al ni la saman volon plori?
KAIN: Dum la someraj noktoj, briladis la steloj... dum la vintraj noktoj, briladis la maldensaj pluvoj... la foliaro dancadis en la aero, la fruktoj krevis grandaj kaj la floroj parfumis la finojn de la mondo... dum la matenoj briladis la gazono en la montetoj kaj la birdaro himnadis salutante la lumon... dum la vesperiĝoj la malforta suna lumo briladis malantaŭ la montoj... la bestoj nestiĝis ie kaj la varmeta kaj paciga brizo luladis ilian dormon... Nokto kunportis al la mondo sentimento pri tio, kiu estas sensava. Doloro ŝajne stampis sin en la palpebrumantaj okuletoj de la steloj. Ĉio malĝoje parolis ke la Paradizo estas perdita. Tamen vivis la homo, en ia kaŝita loko de la tero... honteme pri si kaj pri la mondo... sed la homo vivadis, iel ajn. 
La filo de la peko pensas. Envio parolas al li per tentanta lingvaĵo. Sango estas verŝita! Sango... sango... La mondo nun havas novan odoron, nekonatan... homa sango! Kaj ĉiu malbonaĵo estas neriparebla... Li liveris materion al la materio kaj unue redonis homon al Dio... Dio mortigas... (subita fino de la melodramo)
EVA: Filo, vi ne scias tion, pri kio vi parolas...
KAIN: Polvo reprenas la polvon... La moviĝanta korpo, plena je vivo, sin transformas en ŝtonon...
Mi bezonas tro marŝi, panjo... mi bezonas tro suferi... longa estas la vojo kaj mi malfortas... sed mi iros ĝis la fino, necesas! Mi nenion komprenas sed mi facile rimarkas ke la vojo antaŭ mi devas esti laŭirata. Suno bruligos mian vizaĝon, malvarmo tranĉos miajn karnojn, dornoj kaj ŝtonoj vundos miajn piedojn kaj rompos miajn sandalojn... mi iros kun mia ombro... absolute sola! Kaj kum la rememoro pri tio, ke iam mi vivis... kaj mi estis amata... kaj mi murdis... kaj mi mortis... Mi serĉos ene de ia stelo manieron pruvi al mi mian senkulpon. Ĉu eble ni povas malfari ĉion?
EVA:  Tempo estas rado kiu ne retrovenas.
KAIN: Ĉu eble ni povas forgesi tion, ke ni vivas? Kio rezultos de ĉio?
EVA:  Tempo estas rado kiu ne retrovenas. 
KAIN: Mi sentas nekonatan doloron... Demalproksima rigardo, kiu ŝajnas esti direktita al mi... Ĉu speco de angoro ne dissterniĝas super la mondo? Mi sentas ke ĉion volas diri ion al mi... Kien iri? Malantaŭ tiu monto kaŝiĝis la suno. Tie mi trovos la nokton... Longa, longa pado... vi kondukas al fekundaj valoj kaj al abismoj... Mi vin laŭiros ĝis la fino... por senti la gustumon de pentado... Mi klopodos por trovi novan ĝojon... krei novan paradizon faritan nur de doloro kaj rimorso... Mian... propran... paradizon... Mi... mi... panjo, kio estas paco?
EVA:  Kompatindulo, kompatinduleto! Kion oni faris al vi? Mi ne volas ke vi forlasu min, mi volas vidi vin por ĉiame... Se ne, kio okazos kiam la malgajo de la vesperiĝo verŝu en la bruston la amaran guston de soleco?...
KAIN: Al ni, mortontoj, tute neeblas kompreni nin mem... ni, kiuj nenion scias... ni estas destinitaj al soleco por la tuta eterno...
EVA: Kio povus esti pli malĝoja ol la vivo? Kion signifas la antaŭa ĝojo? Ho, miaj filoj... La perdo de la Dia ĝardeno igis min kompatinda kaj malfeliĉa. Post nia afliktado venis la filoj... el la doloro venis la ĝojo kaj dum kelka tempo la paradizo malaperis el memoro... mi ĝin trovis ene de vi, miaj filetoj... Kiam mi aŭdadis viajn krietojn, mi disdegnis la kanton de la melankolia birdaro... Kiam mi karesis viajn vizaĝojn, mi mokis la florajn petalojn, sensentajn... Kiu senluna nokto estas pli bela ol viaj nigraj okuloj? Kaj kiu palmo en la dezerto pli dolĉe balanciĝas je la vento, ol viaj hararoj? Filo mia, kio okazos? Kien iri, sola, inter ferocaj bestioj kaj timigaj tempestoj? Kiun vojon vi elektos? En ĉiuj el ili, la danĝero de la besta krueleco... la danĝero de la mallumaj grotoj, kies abismaj faŭkoj serĉas la senzorgan piedon... la danĝero de la Dia malbono, kaŝatentanta malantaŭ la nuboj... Kompatindulo, brakumu min, stringu min kaj neniam plu min lasu... Kisu min, fileto... Ne, mi ne volas perdi vin... kial vin perdi?... pro kio?... cu tio necesas? Ĉu ne sufiĉas ke ni forgesu, pardonu kaj duobligu la amon? Ĉu justeco ne estas alia krimo, se ĝi detruas la restantan feliĉon? Kion vi faros, ene de malluma nokto?
KAIN: Mi serĉos min mem! Soleco redonas nin al ni...
EVA:  Ĉu vi trovos vin ene de doloro? Ne, ne, tion mi ne volas. Kial foriri el ĉi nova paradizo? Mia filo... Mi aŭdas bruon... jen, li revenas... Mallumas... Ĉu li ne havas ion en la brakoj? Jes, kio povas esti?... Karulo, li ne devas vidi vin... Vi, elpelita de mia mondo, vi, mizera infano... Oni disŝiru miajn brakojn, oni elpiku miajn okulojn... la doloro estus ĝuo, kondiĉe ke mi ne perdus vin... Kiom mi lamentas vin, kiom mi lamentas min... mi malfeliĉa... Adiaŭ kaj ne min forgesu, eĉ momenton... Kisu min, fileto,  kisu min kaj foriru rapide... Ne forgesu... Neniam... Mi ne forgesos vin... Kaj ĉiutage mi petegos al Dio pardonon al vi... Kaj mia preĝado estos senfina plorado... kiu dolĉigos la koron de la Justulo. Duono de mia plejgranda feliĉo... (Adamo alproksimiĝas) Ne! Tio ne veras! Fuĝu rapide antaŭ ol mi malbenos vin! (Kain forkuras) Ho, se mi ne generintus vin, kiom da feliĉo... miaj filoj!... Mizeregaj ni!... Mia filo!... (eniras Adam tenante Habelon ĉe la brakoj)
ADAM: Jen via filo... Via ununura filo! Malbona kaj enviema vento blovis kaj la floro senpetaliĝis...  la frukto falis el la branĉo... la elspirado fuĝis el viaj pulmoj, adorata filo... Ho, se mi sukcesus fali anstataŭ vi, por ke vi ĝoje daŭru spirante la matenan aeron...
EVA:  Ho, granda Dio... Ni ne estis forpelitaj por lukti aŭ vivi... ni venis en la propran inferon! Grandiĝas la doloro kaj la suferado ĉiam kaj ĉiam sin superas...
ADAM: Via disperdita ŝafaro pastiĝos sur la kampoj, fileto... viaj ŝafinoj ne plu aŭdos vian alvokon... La eĥo de la montetoj ne plu ripetos vian voĉon...
EVA:  Ĉu tio veras? Ĉu li ne ŝajnas dormi? Do, estas vero ke neniam plu vi alvokos viajn gepatrojn, kaj ĉi manoj ne plu fajrigos la oferaĵon? Viaj manoj malvarmas, fileto... Ĉu vi estas malseka, karulo?
ADAM: La Sinjoro ne plu ricevos la dikajn ŝafojn... anstataŭe, la lupoj sangigos ilin kaj ilin kunportos al siaj senlumaj kavernoj... Ho, filo mia... Ĉu ni ne plu iros al la rojoj dum la tepidaj vesperiĝoj por aŭdi ĝian kantadon? Ĉu mi ne plu premos vian manon dum la matenaj promenadoj?
EVA:  Ni trompas nin... tio ne okazas... Ne eblas!
ADAM: Ne eblas! Neniam eblas, sed tio veras... Rigardu! Rigardu la vundojn... Sango ne estas... Pluvo lavis lin... Kaj li ne plu estas, li iris ni ne scias kien...
EVA:  Facile estas forviŝi iun feliĉon... Filo... vekiĝu... Ĉu vi dormas? La granda Eternulo redonu al mi mian filon... Via senkulpo estas perdita... Do, pro kio vi estis bona? Kial vi kuradis infanece tra la kamparo kaj liberigis vian klaran ridadon? Kial vi ridetis? Kien iris via rideto? Ho, fileto, kie kaŝiĝas la brilo de viaj okuloj? Vi silentas... Kie via birda voĉeto? Kio okazos al viaj nigraj haroj, kiujn la vento tempestece skuadis? Viaj haroj... estas malsekaj... Ĉu veras ke ni neniam plu nin revidos? (al Adamo) Ĉu ĝuste por tio Dio donis filojn al ni? Por ke ni amu ilin kaj ilin perdu kaj falu en despero? Por ke ni aŭdu iliajn ridadojn kaj surdiĝu antaŭ la ridadoj? Por ke ni sentu la dolĉon de la rigardoj kaj la lumo de la okuloj estingiĝu? Por ke ni, dum la varmaj noktoj, lulu iliajn delikatajn korpetojn per malgajaj kanzonoj... kaj la varmo de la korpoj malaperu? Viaj brakoj... la koloro fuĝis el vi, fileto... viaj brakoj estas blankaj... Mi brakumos vin per mia tuta korpo por vin varmigi... kaj nenia fajro havos pli da varmo ol mia deziro varmigi vin... nek la tera fajro nek la fajro de Dio... Dio, kiu kreis la ĝojon por ke la aflikto estu pli granda! Li mokas nian malgrandecon kaj nescion... Ĉu ni estis kreitaj por suferi?
ADAM: Ni estis kreitaj por vivi. Se la vivo sin transformas en doloron, vi scias kiu prikulpas. 
EVA:  Kulpo estas pro la pensado... La besto ne estas tentata. Kiu nin kreis pensantaj?
Ĉio estas falsaĵo... ni trompas nin... Ĉi floro ne povas tute perdiĝis... Ah, justa kaj kompatema Eternulo! Vi ja kreis la perfektan inferon! Nenio pli necesas por suferi, krom la nura vivado! Via justeco detruis unu filon... kaj via mizerikordo troplenigas nin per ĝojo por ke subite ĉio finiĝu.. Ju pli grandas la ĝojo, des pli grandas la sekvanta doloro... Kion plie? Mortigu nin kaj detruu vian angorantan kaj nocan rason!
ADAM: Silentu! Vi deliras! Ho, Dio, pardonu nin... Ene de doloro la homo forgesas sian nulecon kaj ĵetas malbonajn vortojn al la kreinto...
EVA:  Se ni kulpas, estas pro tio ke malbono naskas malbonon! Ĉu do li permesus ke la tuta raso suferu? Ho, Eternulo, ho, Eternulo, ekstermu vian kotan bildon, kiu estas la Homo. Ĵetu fulmon sur la teron por ke ĝi dispeciĝu. Ne, nenio okazas... Li lasas nin vivantaj... Li volas ke ni suferu, ke ni suferu...
ADAM: Ni atendu... eble ni denove vidos ĉi filon... iam... iel...
EVA:  Vidi kiun, ĉar ĉi tiu estas la filo kiun mi amas? Mi ne volas alian estaĵon! Ĉi tiu estas mia filo! Post la fino... kiam ankaŭ mia spiro estingiĝos... ni estas mortemaj... kaj ankaŭ mi min transformos... ĉu mi revidos vin? Kaj kiel vi estos? (al Adamo) Li estas ĉi malvarma kaj mortinta formo kaj mi ne akceptos alian...
Mi memoras, mi bone memoras... iutage mi vidis mortintan beston en la kamparo... la korpo senmova, kvazaŭ ŝtono... mi tuŝis ĝin... ĝi ne moviĝis... mi delokis ĝin... kaj mi vidis la karnojn vorataj de tempo kaj vermaro... La samaj karnoj kiuj antaŭe altiris la kunulojn... kies odoro dissterniĝis en la arbaro por trovi la similulojn... nun haladzis pestece... Ĉirkaŭe, ĉio duondezerta kaj duonmorta... malproksime paŝtis aliaj bestoj... indiferentaj...
Ho, mia fileto... Morgaŭ vi ne plu estos mia filo... Vermaro eniros en vian buŝon kaj en viajn okulojn... ili dispecigos viajn brakojn kaj viajn fortajn krurojn... La tempo malsekigos vian hararon, knedos vian karnon kontraŭ la grundon... Mi ne akceptas destinon se destino estas tio... Kio estas morto?
ADAM: Silentu, silentu! ni lulu por ke li dormu... ni bezonas silente suferi...
EVA:  Silente suferi!? Kion signifas suferi se ne vivi, eĉ se mallongan vivon? Filo, fileto, mi ne volas perdi vin, perdi ankaŭ vin... Vi restos ĉe mi, tage kaj nokte mi vigilos ĉe vi... nenia insekto alproksimiĝos al vi, neniam... Vi restos porĉiame ĉe mi... ĉu ne certas ke vi restos?...
ADAM: Tute neeblas... Dio, helpu min! Kaj vi, helpu min por kunporti lin...
EVA:  Ne, neniel! Eĉ ne vi kunportos mian filon! Vi jam kunportis la alian... Kion vi faris al li? Pluvo disŝiros lian karnon. Rigardu eksteren, rigardu la teruran mallumon, sentu tion, kion vi faris al li!...
ADAM: Sufiĉe! Sufiĉe... Min punu la ĉieloj... Mi klopodis por bone agi... Ho, Eternulo, pardonu min ĉar mi sentas spurojn de alia krimo... Kie trovis justeco?
EVA:  Mi iros por rekonduki lin ĉi-tien...
ADAM: Ne! Ne! Iel ajn, krimo estas elaĉetata per puno!
EVA:  Puno post puno! Doloro post doloro! Larmoj altiras larmojn... Jen la vivo! (al Habel) Mi ĉion forgesos, por resti ĉe vi!
ADAM: Memoru la mortintan beston!
EVA:  Por kio Dio ekzistas?
ADAM: Nia knabo sin transformos ĉi tie... ĉu vi volas vidi lin dum ĉi terura ŝanĝo? Ni kunportu lin... Ni lin metu sub ŝtonoj kaj plantu florojn ĉirkaŭ lia tombo... Pli bonas tio... Ni, la homoj, ni estas strangaj... ni kapablas vidi tiujn, kiuj estas malproksimaj... Kiom da fojoj mi kuŝadis por la posttagmezan dormeton sub la arboj kaj mi vidis miajn ludantajn knabojn, ekzakte kiel ili antaŭlonge ludadis... Eble ni revidos ilin... Stranga estas la mondo de la dormo.
EVA:  Stranga estas la mondo de la morto. Kion fari nun?, filetoj. Plori, plori, mi ploros ĝis kiam plorado dronigos min.
ADAM: Ni plantos florojn, multajn florojn...
EVA:  Doloro mortigas min... Ho, ĉieloj, kompaton...
ADAM: Ni ne rajtas morti... Morgaŭ... la panon... necesas denove planti...
EVA:  Mi ploros kaj manĝos la panon kreskitan ene de larmoj... Miaj filoj... Memoro pri vi plenigos mian animon je angoro...
ADAM: Memoro estas kiel aŭtuna branĉo... vento blovas kaj senfoliigas ĝin iom post iom... Viaj larmoj akvumos la grundon... Iutage, tamen, kune kun viaj larmoj falos via ŝvito... Kaj post kelkaj pliaj tagoj, nur la ŝvito falos sur la neplugata tero... Memoro estos kvazaŭ velkinta branĉo...Tiele... tiele... homo forgesas... mizeruloj ni estus, se ni ne forgesus...
EVA:  Ne, mi ne volas forgesi ilin... Mia memoro estos branĉo kun du nigraj floroj...
ADAM: Florojn, multajn florojn...
EVA:  Ho, fileto, mi ĉiutage ploros sur via tombo... Viaj floroj estos akvumataj de larmoj... Kiom da malfeliĉo... Kion signifas vivi? Malantaŭ kiu nubo sin kaŝas nun la Eternulo, ke li ne vidas nian doloron?... Ĉi Dio, kiu nur aperas ene de tempestoj kaj por ricevi la oferaĵojn... Kaj kie vi estas?, mia alia fileto... Mizeruloj, mizeruloj, mizeruloj ni estas... 
ADAM: La tago sin anoncas iom post iom... La tempesto finiĝis...
EVA: ...finiĝis... kaj lasis malpli da ruino en la mondo ol tiu, kiun la nokto lasis en mia animo. La blanka luno paliĝas. Ho Dio, la sama lumaĵo... la sama lumaĵo... tamen ĝi estas malsimila...
ADAM: Jes... la sama lumaĵo... tamen ĝi estas malsimila... (ambaŭ foriras, kunportante Habelon)

Atualizado em ( 28 - 10 - 2013 11:22 )