Gil Vicente. AkTO PRI LA SIBILO KASANDRA (1511)
                      Kasandra                             

Resumo: La paŝtisto Salomono deziras edziĝi kun Kasandra, tamen ŝi ne volas. Ŝi prezentas la malagrablaĵojn de geedzeco: la virinoj estas sklavinoj, la viroj ĵaluzas aŭ volas amindumi aliajn virinojn; vera purgatorio. Salomono envenigas tri kamparaninojn: Eritrean, Cimerian kaj Peresikan, onklinojn de Kasandra, por ke ili konvinku ŝin pri edziĝo. Poste venas la onkloj, Jesaja, Moseo kaj Abrahamo. Moseo diras ke edziĝeco estas sakramento kaj la kamparaninoj, kiuj nomiĝas kiel la Sibiloj, prezentas la profetaĵojn pri la Virgulino.  Kasandra diras al ili ke ankaŭ ŝi profetis ke la Savanto naskiĝos el virgulino kaj ŝi konjektas ke ŝi mem estas ĉi virgulino. Kurtenoj malfermiĝas kaj oni vidas la kripon. La anĝeloj kantas lulkanton. Ĉiu el ili adorante paroladas al la Virgulino kaj al la knabo. Kasandra petas pardonon al Maria. Ĉiuj kantas himnon honore de Maria kaj poste militan himnon.


 
GV022. Kasandra

Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.
Mas quiero vivir segura
Nesta sierra á mi soltura,
Que no estar en ventura
Si casaré bien ó no.
Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.

Madre, no seré casada,
Por no ver vida cansada,
Ó quizá mal empleada
La gracia que Dios me dió.
Dicen que me case yo;
No quiero marido, no.

No será ni es nacido
Tal para ser mi marido;
Y pues que tengo sabido
Que la flor yo me la só,
Dicen que me case yo,
No quiero marido, no.
Oni diras ke mi edziniĝu
sed edzon mi ne volas, ne.
Mi volas senzorge vivi
En ĉi monto, tre libere.
Ĉar hazardo ne certigas
Ĉu edziniĝo estos bona.
Oni diras ke mi edziniĝu
Sed edzon mi ne volas, ne.

Panjo, mi ne volas edzon
Ĉar mi ne volas laciĝon.
Aŭ eble mi misuzos
Gracion de Di' ricevitan.
Oni diras ke mi edziniĝu
sed edzon mi ne volas, ne.

Nek naskiĝis nek naskiĝos
Tiu, kiu edziĝos min.
Ĉar mi bone scias
Ke la floro estas mi.
Oni diras ke mi edziniĝu
Sed edzon mi ne volas, ne.

(kantas Carmen Ziege)



 
GV023. Salomono, Jesaja, Moseo, Abrahamo

Que sañosa está la niña!
Ay Dios, quien le hablaria!

En la sierra anda la niña
Su ganado á repastar;
Hermosa como las flores,
Sañosa como la mar.
Sañosa como la mar
Está la niña;
Ay Dios, quien le hablaria!
Kiel koleras la knabino!
Ho, Di', kiu ŝin alparolos?

Sur monto promenas knabino
Kaj paŝtas sian brutaron;
Belega kiel la floroj,
Kolera kiel la maro.
Kolera kiel la maro
Montriĝas la knabino;
Ho Di', kiu ŝin alparolos?

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos e Ruben Ferreira Jr.)


 
GV024. Kvar Anĝeloj

Ro ro ro
Nuestro Dios y Redentor,
No lloreis, que dais dolor
Á la vírgen que os parió.
Ro ro ro.

Niño hijo de dios Padre,
Padre de todalas cosas,
Cesen las lágrimas vuesas,
No llorará vuestra madre,
Pues sin dolor os parió.
Ro, ro, ro,
No le deis vos pena, no.

Ora, niño, ro ro ro.
Nuestro Dios y Redentor,
No lloreis, que dais dolor
Á la vírgen que os parió.
Ro ro ro.
Ro ro ro
Nia Dio kaj Redemptoro,
Ne ploru ĉar vi suferigos
La Virgulinon, kiu vin naskis.
Ro ro ro.

Knabo filo de patra Dio,
Patro de ĉiuj aĵoj,
Haltigu viajn larmojn,
Kontraŭe via panjo ploros,
Ŝi, kiu naskis vin sendolore.
Ro, ro, ro,
Ne suferigu ŝin, ne.

Ho, vi, knabo, ro ro ro.
Nia Dio kaj Redemptoro,
Ne ploru ĉar vi suferigos
La Virgulinon, kiu vin naskis.
Ro ro ro.

(kantas Jorge Teles)


 
GV025. Ĉiuj

Muy graciosa es la doncella:
Como es bella y hermosa!

Digas tú, el marinero,
Que en las naves vivías,
Si la nave ó la vela ó la estrella
Es tan bella.

Digas tú, el caballero,
Que las armas vestías,
Si el caballo ó las armas ó la guerra
Es tan bella.

Digas tú, el pastorcico,
Que el ganadico guardas,
Si el ganado ó las valles ó la sierra
Es tan bella.
Tre gracia estas la virgulino:
Kiel ŝi belas kaj plaĉas!

Diru vi, ho maristo,
Kiu vivas en la barkoj,
Ĉu la barko aŭ la velo aŭ la stelo
Tiel belas.

Diru vi, ho kavaliro,
Kiu portas la armaĵon,
Ĉu ĉevalo aŭ armaĵo aŭ milito
Tiel belas.

Diru vi, ho paŝtisteto
Kiu zorgas pri l' brutaro,
Ĉu brutaro aŭ la valoj aŭ montaro
Tiel belas.

(kantas Jorge Teles)


 
GV026. Ĉiuj    

Á la guerra,
Caballeros esforzados;
Pues los ángeles sagrados
Á socorro son en tierra.
Á la guerra.

Con armas resplandecientes
Vienen del cielo volando,
Dios y hombre apelidando
En socorro de las gentes,
Á la guerra,

Caballeros esmerados;
Pues los ángeles sagrados
Á socorro son en tierra
Á la guerra.
Al milito,
Ho kuraĝaj kavaliroj:
Ĉar la sankta anĝelaro
Surtere vin helpas.
Al milito.

Portante splendajn armaĵojn
El ĉielo fluge venas,
Alvokitaj Di' kaj homoj
Por la helpo de la gentoj,
Al milito.

Ho diligentaj kavaliroj:
Ĉar la sankta anĝelaro
Surtere vin helpas.
Al milito.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori e Graciano Santos)

Komentario: La tuta teksto estas en la hispana. Ĉi Akto prezentas admirindan progreson en la stilo de Gil Vicente. Li absolute forlasis la strukturon de la kristnaskaj teatraĵoj de Iberio. Li kunigis kvar bibliajn nomojn, kiel paŝtistoj, tri profetistinoj de antikveco, adoptitaj de la kristanismo, kaj Kasandra, filino de Priamo kaj Hekabe, ankaŭ ŝi profetistino, sed apartenanta al la troja ciklo. Kasandra neniel rilatiĝas al kristanismo. Rilate la paganajn profetistinoj , ekde prediko de Aŭgusteno (354-430) kristanismo reverencadis ilin. La filozofo citadis supozeblajn profetaĵojn iliajn pri la naskiĝo de Kristo. Michelangelo pentris kvin Sibilojn sur la plafono de la Kapelo Sistino, de 1508 ĝis 1512. Rafaelo pentris kvar en la Kapelo Cighi de la Preĝejo Santa Maria della Pace (Sankta Maria de la Paco), en Romo, en 1514; la Akto de Gil Vicente supozeble estas de 1511.
    Tolereman solvon donas la verkisto al la aroganteco de Kasandra. Ŝia pretendo, kiun oni povus konsideri kiel blasfeman, ne estas punata. Ŝi honoras la knabon kaj la Virgulinon.
    La Akto prezentas kvin belegajn tekstojn por la kanzonoj, kaj finiĝas per milita kantado, absolute for de la ĝenerala etoso. Pri la kanzono Tre gracia estas la virgulino, indikaĵo diras ke la verkisto ĝin kreis. Pro tio, oni devas dedukti ke la aliaj ne estis kreitaj de Gil Vicente, sed popolaraj kantoj. En la lastaj teatraĵoj ni trovos aliajn kanzonojn faritajn de li mem, ĉar ili apartenas al situacioj tre specifaj, ekzemple, la vojaĝo de la filino de la reĝo Manuel por edziniĝo en Italio kaj la rakontado pri la naskiĝo de la princo (heredanto de la krono), filo de Johano la tria, inter aliaj. Aliflanke, ni scias ke kelkaj kanzonoj en la teatraĵoj de Gil Vicente estis ordinaraj popolaj kantaĵoj, anonimaj en sia plejmulto, ĉar ili aperas en famaj Kanzonaroj (kolektado de tekstoj de kanzonoj, veraj artaĵoj, ĝenerale pergamenaj, montrante la tekstojn, la partiturojn kaj iluminaĵojn).

    Rilate la militan himnon, oni kredas ke ĝi simple estas instigo al akcepto de militaj portugala aktivado en Afriko.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:19 )