Gil Vicente. AKTO PRI LA FIDO (1510)

                                           benito
                       
Resumo: Du paŝtistoj eniras en kapelon kaj miregas antaŭ la belaj objektoj, neniam antaŭe viditaj. La kapelo estas plena je korteganoj kun festecaj vestoj. Ĉio, kion la paŝtistoj diras, estas komika. Ili klopodas por diveni tion, kio estas ĉiu objekto kaj por kio ĝi taŭgas. Venas la alegorio de la Fido, bela virino vestita, laŭ ilia opinio, kvazaŭ ŝi estus maŭrino. La Fido klarigas: estas kristnaska vespero. Kaj ŝi instruas al ili pri la naskiĝo de Kristo.



GV021. Benito.

No no no no no no
No no no,
Que no quiero estar en casa;
No me pagan mi soldada,
No no no, que no que no.
No me pagan mi soldada,
No tengo sayo ni saya
No no no, que no que no.
Ne ne ne ne ne ne
Ne ne ne,
Mi ne volas resti enhejme
Oni ne pagas mian salajron,
Ne ne ne, ke ne ke ne,
Oni ne pagas mian salajron,
Mi ne havas ian veston
Ne ne ne, ke ne ke ne.

(kantas João Batista Carneiro)

Komentario: Por ĉiu Akto pri Kristnasko Gil Vicente kreis novan situacion. La celo de la prezentadoj ĉiam estis la sama, sed la dramaturgo inventis variantojn. La paŝtistoj parolas hispane kaj la Fido parolas portugale. En ĉi teatraĵo estas du aspektoj kiuj indikas tion, kion Gil Vicente montros en sia posta verkaro: granda pioniro de la humanisma vidpunkto kaj feroca kritikanto de la katolikismo de la tiutempa Portugalio.
    Kiam la Fidio petas al la paŝtistoj ke ili kantu laŭde de la naskiĝo de la infano, ŝi insistas: "cantai per vosso uso acostumado, como lá cantais co' o gado." (kantu kiel vi kutimas enhejme kanti al la brutaro.) Kaj ili kantas popolaran kanzonon. Tio estas novaĵo, la uzo de tradiciaj popolaraĵoj kiel impresiva rimedo pri la manifestiĝo de religieco.
    Aliflanke, unu el la unuaj esprimoj de unu paŝtisto, tuj kiam li eniras en la kapelo, estas: "Mas que monton de coronas! Bendigalos santo Anton".(Kiom da tonsuroj! Benu ilin Sankta Antono! - en la portugala tonsuro kaj krono (kroneto) estas la sama vorto. Tio estas aludo kontraŭ la granda kvanto da pastroj. Sankta Antono estas mokaĵo, ĉar tiutempe li estis la patrono de la brutaro. En estonta teatraĵo Gil Vicente  pli precize kaj sarkasme tuŝos la problemon de la kvanto da religiuloj. Ni tie alvenos.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:18 )