Gil Vicente. AKTO PRI LA ANIMO (1508)

                                  la Animo

Resumo: Sankta Aŭgusteno klarigas: sammaniere kiel la pilgrimantoj ripozas en tranoktejoj, la Animo havas ripozejon por sia dumviva vojaĝo, nome, la Sankta Romkatolika Eklezio. Venas Anĝelo kaj la Animo (la vorto Animo estas ina genro en la portugala). La Anĝelo ĉeestas por gvidi ĝin. Kiam la Anĝelo malproksimiĝas, venas la Diablo por tenti la Animon per plezuraĵoj. La Anĝelo revenas kaj kuraĝigas la Animon por rezisto. La Diablo vestas ĝin per riĉaĵoj kaj juvelaro. Tio estas la lukto de la Animo. Ĝi diras ke ĝi lacas kaj la Anĝelo ĝin kondukas al tranoktejo. La Eklezio ĝin gastigas. Du Diabloj lamentas pri la perditaj animoj. La Eklezio petas al siaj kvar doktoroj, Aŭgusteno, Ambrozio, Hieronimo kaj Tomaso, ke ili prezentu al la Animo la sanktajn simbolojn kaj klarigu iliajn signifojn. La simboloj estas nomataj "frandaĵoj" sur la manĝa tablo: la skurĝoj, la dorna krono, la najloj kaj la krucifikso. Ĉiuj laŭdante kantas "Te Deum".

GV018. Diablo (parolo)



Tão depressa, ó delicada,
Alva pomba, pera onde is?

   Ĉu vi hastas? Ho, delikata,
   lume blanka kolombino, kien vi iras?


(parolas: Jorge Teles)

 GV019. Eklezio kaj Doktoroj



Te Deum, laudamus.
Vexilla regis prodeunt.
Salve Sancta Facies.
Ave Flagellum.
Ave corona espiniarum.
Dulce lignum, dulcis clavus.
Domine Jesu Christe.
Te Deum laudamus.
Vin, Dion, ni laudadas.
La reĝaj standardoj avancas.
Saluton, Sankta Vizaĝo (la tuko de Veroniko).
Saluton, skurĝo.
Saluton, dorna krono,
Dolĉa ligno (la kruco), dolĉaj najloj.
Ho, Sinjoro Jesuo Kristo.
Vin, Dion, ni laudadas.

(kantas Geovani Dallagrana, Gerson Marchiori, Graciano Santos)

Komentario: Jen teatraĵo de Gil Vicente tute en la portugala. Tre imprese estas ke, post kvin jarcentoj, la teksto estas facile komprenebla, malmultaj vortoj oni ne plu konas.
    Pro la temo - la disputo inter bono kaj malbono, pro la alegorioj de la Animo kaj la Eklezio, pro la mistika etoso, ĉi tiu estas, tutcerte, la plej mezepokeca verko de Gil Vicente. Ĉi tie manifestiĝas klare kaj trafe la eklezia terorismo, kies filozofio kondiĉas la ellaĉeton de la Animo kaj la sukceson de la Paradizo al suferado. Tamen, la teatraĵa strukturo estas jam klasika, pro la versoj plenaj je lirikismo kaj la preskaŭ perfekta metriko.
    Mi klopodas por imagi la reagon de la spektantaro, en ĝia plejmulto la portugala nobelaro kun sia privata servistaro, dum ili aŭdas la vortojn de la Anĝelo kiu kondamnas luksaĵojn: "ne zorgu vi pri vantaĵoj, riĉajoj..." , kaj la Animo, laca, antaŭ la Eklezio: "...mi kulpas, kompatu min". Ĉu eble ili sentis ian komplekson de kulpo?
    Kiam la doktoroj prezentas al la Animo la "frandaĵojn", ili kaj la Eklezio kantas katolikajn himnojn, el kies la aŭtoro citas nur la titolojn. Mi kunigis la titolojn kaj muzikigis la tutaĵon, sed la rezulto ne havas precizan signifon.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:16 )