Gil Vicente. FARSO PRI TIU, "KIU HAVAS FARUNON" (1505)

aires rosado

Resumo: Ordonjo kaj Aparício, du servistoj, renkontas sin surstrate. Unu el ili estas dungita de Aires Rosado, paĝio de iu nobelulo. Aires Rosado estas malriĉa sed pretendas esti galantulo Li ludas serenadon al la koramikino. La hundoj, la katoj kaj la kokoj blekas. La patrino de la junulino, la Oldulino, venas kaj deklamas longan paroladaĉon, kaj malbenas tiun, kiu devigas ŝin veni surstraten en mezo de la nokto. Aires Rosado kantante foriras. La Oldulino skoldas la filinon, Isabel. Ŝi volas ke la filino laboru sed la junulino ŝatas nur sin ornami. Ambaŭ foriras



GV009. Aires Rosado

Si dormís, doncella,
Despertad y abrid,
Que venida es la hora
Si quereis partir.
Si estais descalza,
No cureis de vos calzar,
Que muchas agoas
Teneis de pasar,
agoas dAlquebir;
Que venida es la hora
Si quereis partir.

Se vi dormas, virgulino,
vekiĝu kaj malfermu,
ĉar jam estas la horo,
se vi volas ekvojaĝi.
Se vi estas senŝua
ne zorgu pri ŝuoj,
ĉar multajn akvojn
vi devos transvadi,
akvoj de la rivero Gŭadalkiviro.
ĉar jam estas la horo,
se vi volas ekvojaĝi.
(kantas Rubem Ferreira Jr.)



GV010. Aires Rosado

Cantan los gallos,
Yo no me duermo,
Ni tengo sueño.
Kantas la kokoj
kaj mi nek dormas
nek eĉ dormemas.

(kantas Gerson Marchiori)

...Aires Rosado
Por mayo, era por mayo.      En majo, estis en majo.
(kanzono kun ĉi tiu refreno aperos en la teatraĵo 38, Pilgrimado de la Humiligitaj GV131)



GV011. Aires Rosado


Apartar-me-hão de vós,
Garrido amor.
Eu amei uma senhora
De todo o meu coração:
Quis Deos e minha ventura
Que não m'a querem dar, não.
Garrido amor.
Não me vos querem dare;
Irme hei a tierras agenas,
a chorar meu pesare.
Garrido amor.
Oni apartigos min de vi,
ĝentila amatino.
Mi amis sinjorinon
el mia tuta koro;
Volis Dio kaj mia fortuno
ke ili ne liveros ŝin al mi.
Ĝentila amatino
Ili ne volas liveri vin al mi.
Iros mi al aliulaj landoj
por plori pri mia ĉagreno.
Ĝentila amatino.

(kantas Jaqueson Magrani)



GV012. Aires Rosado

Já vedes minha partida.
Os meus olhos ja se vão;
Se se parte minha vida,
Ca me fica o coração.
Vi vidas mian foriron
Miaj okuloj jam ekvojaĝos;
Se foriras
mia vivo
Ĉi tie restas la koro.

(kantas João Batista Carneiro)

Komentario: Finfine, verko en la portugala. Ĝi ankaŭ estas la unua profana teatraĵo de Gil Vicente. Nur la paĝio parolas en la hispana. Simpla komedio, kun siaj sociaj roluloj precize difinitaj, komikaj scenoj kaj popolaraj kanzonoj. Kelkaj inter la kanzonoj estas en hispana lingvo, unu el ili estas dulingva. Tio priskribas la popolon de Portugalio je tiu epoko. La nobelaro de ambaŭ landoj de la iberia peninsulo geedziĝis inter si kaj pro tiu venado kaj irado, la servistaro vojaĝis de unu lando al la alia. En la kompilaĵo de la tuta verkaro estas indikita ke la nomo: "Kiu havas farunon?" estis donata de la plebo. Pro tio, oni rajtas konkludi ke la teatraĵoj de Gil Vicente estis spektataj ankaŭ de la popolo. Se tio veras, tre probable, la popolamaso spektis nur la teatraĵojn en la portugala kaj, tre certe, nur tiujn, kiuj ne estis tro kritikaj.

Atualizado em ( 30 - 10 - 2013 06:14 )