La Homa Specio. Ĉapitro 60 - la lasta

 
 
    Rekviemo por ĉiuj neĉeestoj.

    La lasta homo falis surteren. Estas lia lasta falo. Pene li sukcesis sin apogi ĉe ŝtono. La korpo lin doloras. Aflikte estas spiri. Li rigardas krurojn kaj piedojn sed nur vidas ostojn kaj malpuran haŭton. Hematomojn, gratvundojn, rompitajn ungojn, nigran sangon algluitan al la korpo. La manoj estas manoj de skeleto. La fingraj ekstremaĵoj vunditaj kaj sangaj.
    La lasta homo falis. Li ne memoras pri tio, kio okazis. Ĉu milito? Ĉu kataklismo? Ĉu malsano? Li nenion scias. Ene de lia kapo estas nura timiga bruado, daŭra kaj surdiga. Li senkomprene rigardas. Stumble li erarvagis sed momento post momento la tempo pli dilatiĝis. Li perdis la direkton, perdis la nordon, perdis la signifon de ekzistado.
    Li malsatas sed por manĝi havas nur la fingrojn. La sango bongustas sed estas doloro.
    Li soifas sed ne plu memoras pri tio, kio estas akvo.
    Antaŭen rigardante, li ne perceptas vidataĵojn. Estas ia sensignifa naturo. Koloroj ne plu ekzistas, nur grizaj tonoj kaj stranga mallumo ĉirkaŭ ĉiu afero.
    La koro estas ene de la kapo. Teruraj eksplodoj kiuj skuas lian korpon. Ĉio estas doloro. Malsato kaj soifo kaj doloro. Sed li ne plu kapablas scii pri ĉi okazaĵo. Li tute kuntiriĝas.
    Estas nura kuntirita mortonta besto.
    La lasta homo estas ĉe l’ sojlo de la fino.
    Li fermas la okulojn kaj lasas faladi la kapon. Dormemo de la morto. Silento ekposedas liajn venojn. La surda rumoro estingiĝas. La frapoj de la koro iradas malproksimen... malproksimen...
    La lasta homo, kiu scias nek kial li mortas nek kial li estas la lasta, lastfoje mirronde malfermas la okulojn.
    Kaj lia koro silentas.
    Vedo, la diino de la ĉielarko, lumante dancas fronte al li. La tuta loko pleniĝas je ravo. Sed la homo nenion vidas.
    Aĥ Puĉ alproksimiĝas. Senkarna la kapo, horora kranio, kaj flanke de li siblas kaj klakas timigegaj krotaloj. La homo ne moviĝas, liaj malfermegaj okuloj ne vidas kaj lia koro ne timas.
    Aĥ Puĉ ektimigite deiras ĉar tiu nun aperanta estas Nokumo. Nokumo, la kreinto de ĉielo kaj tero. Li, kiu, el koto de la tero, faris la unuan viron, Eĵoni’, kaj la unuan virinon, Ae’. Nokumo triste rigardas la lastan homon. Venas apude. Kurbiĝas. Palpas al li la pulson. Ostoj kaj haŭto sen batoj. Li nenion povas fari. Nokumo ploras.
    Kaj ekaperas Li N’Gva Se N’Gve, ĉies patrino! Ŝi balancas siajn kolosajn mamojn kaj dancas ĉirkaŭ la lasta homo. Sed estas mortinta la lasta homo kaj, se tion ankoraŭ ne scias la dioj, la morto ne proponas revenon.
    Jen, kiu estas tiu alproksimiĝanta eksterordinara bando? el ĉiuj flankoj, ege mirigaj figuroj, giganteskaj kelkaj, travideblaj aliaj, ĉirkaŭ la mortinta homo, la lasta homo kiu ĵus mortis! La estaĵoj kuniĝas kaj ĉio fajriĝas, superbaj lumbriloj je ĉiuj koloroj, la boreala aŭroro, la absoluta splendo.
    Huitzilopoĉtli, la sorĉista kolibro-dio kaj Ĥoĉipili, princo de l’ lilioj, plumaĵoj kaj oro.
    Teŝub kaj lia edzino Hebat!
    Lug, la magia suverena dio, kaj Kumarbi, la ĉiespatro, kaj Anu, la granda!
    Peruno, la fulmo, kaj Manituo, la superega natura mondo!
    T’ien, Ti-e, Tsu Tsung, jado, milkoloraj silkoj, vizaĝoj el la plej fajna porcelano!
    Tezkatlipoka, Ketzalkoatlo kaj Tlalok, grandegaj, lumtremado de ĉiuj briloj! Kaj arĝento! Kaj turkiso! Kaj obsidiano!
    Kaj la gigantaj bataluloj Toro, Loki, Odino, Lug, ŝildoj, glavoj, lancoj kaj marteloj! Kaj Freja.
    Kaj ĉirkaŭ la kadavro jam eksonas la unuaj dolorlamentoj.
    Reŝef kaj Anat kaj Ĥoron kaj Baalo kaj El!
    Lamentoj jam plorĝemadoj.
    Sin, Ŝamaŝ, Aŝuro, Marduko, Enlil, Adad kaj Iŝtar!
    Plorĝemadoj jam desperaj.
    Tangaroa, Tane, Tu, Ĥina, Pele, Rongo!
    La funebra danco, la makabra rondo, la enteriga procesio.
    Oŝalao, Ŝangoo, Oŝosi, Jemanĵa’, Olarumo, kiom da? Metaloj kaj maskoj, ringoj kaj sceptroj, vitrobidaj kaj spegulaj briloj! Kaj kronoj kaj diaĵaj bastonoj!
    Hurladoj kaj vekrioj!
    Kaj kiu estas tiu ĉi popolamaso? Elefantaj kapoj, sesbrakuloj, fulmado de diamantoj, safiroj kaj rubenoj. Viŝnuo, Praĵapati, Puruŝa, Kalio, Ganeŝo, Varuno, Indro, kiom kiom?, ili transformiĝas, unu estas multaj, multaj estas unu, ĉiuj ekkantas senfinan lamenton, agoniiga murmurado pri senespero.
    Kaj en bruema venantaro marŝas nun tiuj ĉi mikskoloraj estaĵoj, kelkaj bestkapaj: Ĥator, Oziriso, Iziso, Nut, Anubo, do ni trompis nin, ĉu? Do la morto estas porĉiama, ĉu?
    Kaj kio pri tiuj eteraj figuroj ĉielmirindaj? Ĉiuj duonrozaj kaj blondaj kaj preskaŭ ĉiuj duonnudaj kaj iliaj vualoj flirtas delikatege kaj iliaj paŝoj eĉ ne tuŝas la grundon kaj Zeŭso kaj Hera kaj Atena kaj Afrodito kaj Apolono kaj estas aliaj!, kaj multaj ili estas! Kaj al kio vi venis ĉi tien? Ĉu ĉeesti antaŭ la morto? Grekaj dioj ne ĝin rajtas! Ĉu vi venis por spekti la falon de la lasta Prometeo? Ekrigardu la spektaklon!
    Mirego.
    Kaj sufero!
    Kaj antaŭ la nekalkulebla amaso da koloroj kaj formoj, jen ke enkorpiĝas la tri grandaj entoj de la monoteismoj: Javeo, Jesuo kaj Alaho.
    Kaj ĉiuj intermiksiĝas kaj perdas sin kaj nun sin prezentas kiel nuraj estaĵoj je ĉiuj koloroj kaj ĉiuj briloj kiuj sin organizas en giganteska funeralo.
    Kaj, subite, timigegaj sed ili mem ektimigitaj, ekmontriĝas fantastaj kreitaĵoj, miksaĵoj de la totala deliro!, hibridaro de halucino!, flugilhavaj gigantoj, drakoj, ĉevaloj ne ĉevalaj, serpentoj jam diaĵaj, pecoj el dioj kaj pecoj el koŝmaroj, la teruro de despera algluaĵo, sporoj forĵetataj de morbidaj kaj infanismaj cerboj, la gefiloj de l’ ektimo, la genepoj de l’ frostotremo, la heredantoj de l’ malkuraĝo, la monstroj de ĉiuj legendoj kaj la dioj ne maltrankviliĝas ĉar ili jam alkutimiĝis al tiuj disbranĉiĝoj de la freneziĝinta fantazio kaj ĉar scias ili mem, la dioj de ĉiu tempoj, ke ankaŭ ili havas la saman perditan originon, la devena ĉelo, ĝermata per spontana generado en la malsaĝa kaj terurita koro de la unua homo.
    Neniu aŭdacis tuŝi la kadavron.
    Ĉiuj sciis ke ĝi apartenas al Tellus Mater, Gea, Papa, Luminuut, Oduna, Tamaiovit, Asaseja, Okvapin, Mokos.
    La Tero.
    La dioj ĉiuj, pli ol ĉiuj homoj, scias nun ke oni mortas nur unufoje. Kaj ke la morto estas la nura diaĵo kiu superregas.
    Alaho, Jesuo kaj Javeo etendas inter si la manojn. Ili harmoniiĝas kaj interakordiĝas sed ili eksentas ke nun jam tro malfruas. Tio ne plu helpas. Kaj ili ankaŭ eksentas ke enfine ili fandiĝas en ununura malespera estaĵo.
    Ĉiuj venas kaj iras envice, la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj, ĉar ili volas priplori ĉi morton antaŭ la ĉeestanta korpo.
    Kaj pere de konsternitaj rigardoj kaj silentaj interakordoj, la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj decidas, por mildigi la doloron pro tiu senrimeda perdo, ili decidas ke ĉiuj ekkantos funebran kanton, himnon al la morto, rekviemon, tristan peanon, gigantan kaj eksterordinaran lamenton, kiu kunportu konsolon al nekonsoleblaĵo; io plie ol la kanto de Ngofio-Ngofio, la birdo de la morto. Kaj ili decidas ke kune kun la voĉoj eksonos la mirindaj sonoj de la homaj instrumentoj. Kaj estu ĉi tiu liturgio de adiaŭo kaj saŭdado la lasta manifestacio de la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj.
    Sed nenio aŭdiĝas krom strangolata plorĝemo en la diaj gorĝoj. Neniu sono sin transformas en melodion. Estas pro tio, ke la dioj, sen homa partopreno, ne kapablas krei muzikon.
    Ploras la okuloj de la dioj ĉiuj. La procesio iĝas pli granda rondo, kiu ekŝvebas ĉirkaŭ la blua planedo. Plumoj faladas. Diamantoj perdiĝas. Majestaj vestoj flugadas, ringoj gravitas kaj ŝanĝas orbitojn, kronoj malkronas kaj renversiĝas. Ies vualoj kovras aliulojn. Lancoj soras kaj venas al aliaj manoj kaj estas forlasataj kaj sin transformas en koloron kaj lumaĵon kaj perdiĝas en la granda rondo.
    Tamen, la vizaĝoj ne plu tiel belas.
    Sed, por fideleco al homo, ili daŭre ŝvebas, intermiksiĝante. Mil kolornuancoj, polikromio kaj brilado, sunoj disperditaj inter silkoj kaj juveloj, ĉiuj koloroj kaj ĉiuj steloj kaj ĉiuj ŝanĝemaj lumaĵoj, iluminata polvo, la lakta vojo, ne lakta sed iriza, ne plu vizaĝoj, ne plu formoj sed ankoraŭ vidiĝas fulmobrilado kaj splendo.
    La granda rondo glisas ĉirkaŭ la blua planedo.
    De malproksime vidate, la planedo ricevis ringon. Kiel tiuj de Saturno.
    Ne plu scias plori la dioj ĉiuj de ĉiuj tempoj. Ne plu scias kiuj ili estas. Senkoloraj nuboj, blovo kaj lumo. Polvo en kolosa ringo, nun monokromata, gravitante ĉirkaŭ perdita blua planedo.
    Kiom da tempo daŭris tiu silenta ringo?, farita de eksterordinara spektra fosforesko! Ĉu dek jarojn? Ĉu cent? Ĉu mil?
    La tempo ne plu.
    Ne ekzistas tempo, se ne plu estas espero.


Kampolargo, la 11a. januare, 2004.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 15:05 )