La Homa Specio. Ĉapitro 50, 51, 52, 53 kaj 54.
 
 
50.

    brakumo kaj kiso.
    ĉu ĉio trankvile okazis?, filo.
    madono!, paĉjo. la aviadilo dufoje saltis en la aero kaj falis kaj resuprenflugis! mi ektimegis! poste, la stevardino kondukis min al la kupeo de la piloto kaj rekondukis min nur kiam la aviadilo estis alteriĝonta. nun timo finiĝis.
    ĉu ĉio trankvile okazis tie?
    jes. ĉu vi ricevis la kristnaskan karton de panjo?
    jes. mi jam telefone dankis kaj diris ke ĝi estas bela.
    onklo kaj onkino sendas brakumon. kie estas la aŭto?
    en la parkejo.
    ĉu ni iros rekte hejmen?
    ne. ni iros al la apartamenteto. post la manĝo ni promenetos kaj je vesperiĝo ni hejmeniros. nun ni devas preni la pakaĵon.


51.

    ni alvene survojas. ni pasas sur la ponto kaj mi turnas liven. enironte sur nia vojeto,
    paĉjo, paĉjo! rigardu! ĉio lumas!
    la surprizo devigas min halti. la tuta bieneto estas iluminata. mia patro malfermas la pordegon kaj, ĉar estas lampoj ĉie, mi nur duonvidas lian figuron, strange iom giganta. ni elaŭtiĝas.
    la knabo kuras ĝis li kaj saltas ĉe lian bruston. tri brakumoj en unu nura brakumo. denove.
    do, hodiaŭ estas mi tiu, kiu ricevas filon kaj nepon.
    kio okazis ĉi tie?
    ĉu vi ne vidas? la mondo marŝas kaj tiuj aferoj finfine okazas. ne plu bano varmigita de alkoholo. ne plu muziko per baterio. ni iru al la kaskado.
    ni bezonas preni la pakaĵon!
    poste, paĉjo, poste! la knabo.
    kaj ni ravite malsupreniris. kvar fortaj lampoj transformis tiun spacon sufiĉe magia en atmosferon de alia mondo.
    la knabo demetis la ŝuojn kaj eniris en akvon. mia patro same faris. kaj mi, malrapide, honteme ĉar ne mi unue havis la ideon tion fari. mia patro:
    la akvo forkunportas laciĝon!
    ĉio estas belega. kiel vi tion sukcesis fari?
    en pli oportuna tempo ni parolos pri tio.
    mi serioze rigardis lin kaj li komprenis kaj diris:
    ni ne bezonas paroli pri tio.
    ni supreniris. la tablo estas primetita kaj ni havas la supon de la unua tago, pecetoj el manioko. ĉi-foje la knabo volis manĝi. kaj dum ni manĝas, mia patro:
    esta alia surprizo. li supreniris surŝtupare kaj jen sonis muziko.
    la konĉerto por fluto kaj harpo de Mozart! kia haluciniga sono!, patro.
    ĉu estas la gramofoneto?, avĉjo.
    ne. ni havas novan sonaparataron.
    ka!, paĉjo. nur gasfornelo mankas nun.
    ne! tio ankoraŭ povas longe atendi.
    kaj ni vespermanĝis. mi:
    kiam vi alvenis ĉi tien, patro, je la vespermanĝo vi aspektis kiel pentraĵo de Goya.
    la elektrika lumado finas tiujn ĉarmojn, ĉu ne? tamen, aliajn ĝi devas proponi.
    ĉu eble?
    kaj post la manĝo mia patro kunportis botelon da likvoro.
    el banano! mi ĵus filtris ĝin.
    mirindaĵo! ĉu vi volas gustumi? filo. nur gustumi.
    ĝi bongustas sed estas tro forta, paĉjo.
    tio bonas ĉar je via aĝo vi ne rajtas.
    ne pro tio ke li ne rajtas. sed ke li ne bezonas.
    Mozart silentis. ni supreniris por rigardi la sonaparataron. kaj mia patro petis al ni helpon por meti ĉion eksterdome. ni ripetis la bananan likvoron.


52.

    vi scias ke hodiaŭ estas la tago kiam la olda jaro adiaŭas. kaj li volas feston. feston! poste, por li, kompatinduleto, nur la granda silento kaj saŭdado.
    mi rimarkis ke mia patro ekiĝis strange ekscitita.    
    banana likvoro! ĝi estas densa kaj dolĉa kaj iom post iom mildigas la animon. bedaŭrinde la antikvaj dioj ne konis bananan likvoron. metu tie tiun laŭtparolilon ĉi! jen. ĉu ni testu? do, nun mi elektas la muzikon.
    ĉu eble jam efiko de la likvoro? ĉu nur tiu kvanteto?
    de nun silentu Apolono, dio de la muzoj, sufiĉe da ekvilibro. silentu, diaĵoj de l’ ordo! tiu nova sono, kvazaŭ la femuro de Zeŭso, naskos la dion de la ditiramboj. evoe’ ! evoe’ Dionizo! evoe’ Afriko! aŭdu tion!
    kaj en la laŭtparoliloj eksplodis la fantastaj afrikanaj tamburoj.
    mia patro trinkis rekte el la botelo.
    evoe’ Bakĥo! sinjor’ Dionizo! bona estis la vinberrikolto! tum tum tum... ta... ta... tum... tum... tum... ta... ta...
    kaj mia patro kvazaŭ ne plu apartenis al si mem. li nervoze ridadis kaj agitiĝis. la knabo ravite rigardadis lin.
    certe li dancis, la dio, kreante la mondon, la dio kiu vere kreis la mondon... certe li dancis... nu, sufiĉe da stultaĵoj...
    kaj mia patro komencis halucinan dancon. la knabo min rigardis kaj ridis.
    estas ni tiuj, kiuj dancas! en du sencoj! ni dancas ĉar kvin aŭ ses krimuloj estras la tutan mondon kaj ordonas al ni danci! kaj ni dancas la makabran dancon! tum tum tum... tatata... la danco de la ŝafoj!
    kaj rilate vin, bananan likvoron, unu engluton plian!
    ne plu estis likvoro. mia patro forĵetis flanken la botelon.
    mi ja ne bezonas! mi bezonas pliajn tamburojn! pli laŭte!, knabo! pli laŭte! la danco de la ŝafoj.
    la knabo plilaŭtigis la sonon kaj ekfrapadis la manojn.
    ŝafoj de merdo! ŝafoj de merdo! ĉu vi volas ĉion ripari? facilas! ni finu la sigeladon de la oficialaj telefonalvokoj kaj sigeladojn de bankaj kontoj de ĉiuj elektitaj per la popolo. ili baraktu! se mi instalas telefonon en la ĉambro de servistino kaj la konton mi pagas, ĉu ŝi rajtas telefoni al siaj banditaj komplicoj por decidi pri ŝtelo en mia domo? oficiala telefono ne sigelita! ĉar ni havas politikulojn kiuj ne meritas tion, kion ili manĝas! tum tum tum... kaj ni havas politikulojn kiuj ne meritas tion, kion ili kakas! ta ta ta...
    tion mi komprenis!, avĉjo. tion mi komprenis!
    la knabo laŭtigis la sonon ankoraŭ pli kaj eksaltis. mi sentis min ene de orgia kaj primitiva teatro.
    jen nia heredaĵo! kaj ni dancu la dancon de la simioj! la danco de la simioj! tum tum tum ta ta ta. ĉar ni havis niajn portugalajn kontrabandistojn kaj niajn nobelojn kaj niajn respublikanojn kaj meze de kelkaj sekundoj de saĝo jen feroca malhonestego kaj la unuaj alvenantoj pli prenas kaj la gonoraloj forte kontribuis mi ja atendas masklan kolonelon aŭ generalon iri al televidilo kaj pardonpeti al la nacio pro la de ili farita ruinigo aŭ ili prokrastos la saman tempon kiun prokrastis la papo? han? ta ta ta tum tum tum... kaj la danco de la vampiroj... la danco de la vampiroj...
    la knabo eniris en la dancon de mia patro. imitis liajn paŝojn kaj nervoze ridis, tute ekster si.
    kaj kio pri la oro de la judoj? kien ĝi iris? gesinjoroj svisaj civitanoj! do vi balotis kontraŭ la fino de la sigelo en viaj bankoj? vi havas monan profiton asekurante la oron de torturistoj, murdistoj, drogŝakristoj kaj landvendistoj! por kio? por kio? la danco de la ebriaj kajmanoj, la danco de la ebriaj kajmanoj...
    li ĵetis sin surgrunden kaj la samon faris la knabo. li ruliĝadis kaj lia voĉo jam duonraŭkis.
    por kio? por kio? por ke viaj promesplenaj gejunuloj senpage ricevu nereuzindajn injektilojn ave heroina imperatrix morituri te salutant sed kune kun ni ni kunportas kelkajn nigruletojn kaj kelkajn flavuletojn kaj kelkajn indianetojn ĉar tiuj hometoj pro nenio mortas sufiĉas malsateto kaj ili survoje faladas unu post la alia kiaj malfortulaĉoj!
    kaj kion diri pri tiuj mikrobiaj landetoj? hieraŭ turismaj paradizoj kaj hodiaŭ fiskaj paradizoj, inventitaj de la fantoĉoj de la internacia krimo por ke la krimuloj cirkuligu kun interezo iliajn pli ol 30 monerojn kiuj mortigas kripligas frenezigas sklavigas kaj vindas per tolaĵoj de mumioj, tiujn kiuj aspektas kiel vivantaj sed jam mortis rilate la vivon ĉar ilia nura faro estas labori hodiaŭ por manĝi hieraŭ.
    kial ili ne naskiĝis blondaj kaj altaj? en la libro Upaniŝadoj legiĝas ke la bona homo renaskiĝos en ventro de bramana edzino kaj la malbona homo renaskiĝos en ventro de paria edzino, la danco de la tervermoj, la danco de la tervermoj! kia fikanta kaj filo-de-putina maniero pravigi nepravigeblaĵojn, la socia infero, amasbuĉado sen buĉado! pri tio, ili mem kulpas! kial ili ne naskiĝis blondaj kaj altaj? el tiuj kiuj manĝas kvazaŭ porkoj, dikiĝas kvazaŭ balenoj kaj kuradas kvazaŭ idiotoj ĉu vi scias pri kiu mi parolas? la danco de la venenuloj... la danco de la venenuloj... tum tum tum tan tan tan...
    kaj iomete malfortiĝinta sed plena je sovaĝa furiozo mia patro stariĝis kaj groteske ekmarŝis, lamante kaj intence senekvilibra kaj malantaŭ li la knabo kaj nun estis la knabo tiu, kiu imitis la tamburan ritmon
    tum ta ta tum ta ta...
    kaj kio okazis al la Protokolo de Kioto? kia stultaĵo! do mia fileto kiu ĵus iĝis dek-ok jaraĝa ne rajtas ricevi sian etan aŭton? kaj kio pri la eksplodemaj minoj en Angolo? ho kia diferenco inter nigrulo kun plia piedo aŭ malplia mano? la nigrulo krias: estro, vi pravas, la malamika tribo intencas masakri min, mi bezonas armilojn, armilojn, sed mi ne havas monon, kion mi faru, ho, vi, nigrulaĉo, mi permesas ke vi pagu per diamantoj. kiu vendis armilojn al Angolo? kaj kiel tiu arogantaj popoloj sukcesas sin teni antaŭ tiu putinida kaj senutila situacio? nu nu nu, drogoj! drogoj kaj drogoj! kiu estas la plej granda konsumanto en la tuta mondo? tum tum tum ta ta ta...
    la danco de la dinosaŭroj, la danco de la dinosaŭroj!
    tum tum tum ni estas speco de ekstermota specio ĉar la planedo... la cirko... la cirko ne eltenos... aŭ... kiel diris la ruso... se ĉiuj volas, en unu minuto ĉio ripariĝos... sed jen ni estas la diskordo... ĉu ni rajtas diri ke ni havas justicon?...
    perdinte la fortojn, mia patro senmoviĝis, la okuloj malfermegataj al la nenio...
    la justico... tiom da advokatoj... ni preskaŭ povus diri ke la plej subevoluinta lando en la tuta mondo...
    li penege stariĝis kaj ekploris. la knabo kuris ĉe mian bruston kaj forte brakumis min.
    ni preskaŭ povus diri ke la plej subevoluinta lando en la tuta mondo estas tiu... kiu havas pli da procesoj en la tribunaloj...
    kaj per kolerplena rorado:
    ne demandu kiu estas, ĉar mi ne metas la manon en sitelon plena je merdo!
    mi malŝaltis la muzikon kaj iris ĝis li, la knabo ankoraŭ ĉebruste. mia patro sidiĝis sur la grundo. lia voĉo sonis kaverne kvazaŭ ĝi venus el la lasta cirklo de la infero. meze de plorĝemoj kaj grincoj:
    kaj ne venu al mi kun tiu afero de Dio! bando de voremaj sorikoj, tamen regataj de kretenismo! ne venu kun tiu afero de Dio! sufiĉas unu demando kaj vi grimace ekfandiĝas. sufiĉas unu demando. do, diru, vi, kristanaj monoteistoj, vi kiuj glutas kaj fekas dogmojn: via Kristo, gesinjoroj! ĉu via Kristo...
    havis la kromosomon Y? he?
    mia patro parolis kiel besto, li bavis kaj jam ridis kvazaŭ regata de ia tipo de frenezo.
    teologoj de merdo! vi katolikuloj, kiuj, escepte raregaj kazoj, sin opinias la plej bonaj, kaj neniam hontiĝis pri la pasinteco de tiu eklezio, kiun vi servas! teologoj de la nelogiko! vi, evangeliuloj, kiuj, escepte raregaj kazoj, promenas kun tiu sebmakulita biblio enmane kaj la Diablo enbuŝe, ĉar vi pli parolas pri li ol pri Dio. teologoj de la nelogiko!
    kaj mia patro min rigardis, la okuloj sang- kaj terurplenaj.
    mi pene sukcesis starigi lin. li despere brakumis min. la knabo sur unu ŝultro, mia patro sur la alia, mi sentis la pezon de ĉiuj krucoj de la homa historio. mi mem sentis  min terurita kaj malforta sed mi sciis ke, en tiu kulmina momento de mia vivo, mi ne rajtis cedi. ni tri ekploris. kaj, eĉ se mi ne perceptis el kie venas mia sovaĝa forto, mi plenumis mian mision.


53.

    iom post iom ni trankviliĝis. li apartiĝis kaj rigardis min per rigardo de patro kiu elvenas el legendo. mi ridetis kaj diris:

    pac’, pac’, Merkuĉo, pac’.
    vi parolas pri l’ nenio.

    kaj li, preskaŭ senvoĉa:

    nevere! mi parolas pri l’ koŝmaro!

    ni malrapide ekiris al la domo. en tiu momento, tute senmotive, mia patro haltis kaj rigardis direkte al la pordego. mi tremeris kaj frosto trakuris tra mia tuta korpo. la knabo forte premiĝis kontraŭ mi.
    el la strato, kurante, venis tri enormaj nigraj hundoj. similaj. ili haltis antaŭ la pordego kaj rigardadis. ni iris tien, mi apogante mian patron kaj ankoraŭ tenante la knabo ĉebruste. kaj mia patro, per sia resto de voĉo, trema sed dolĉega:
    estaĵetoj de l’ vivo! por kio vi venis?
    la hundoj fikse rigardis nin, returnen iris kaj malaperis post rapida kaj silenta kurado.
    ni eniru. ni lacas. antaŭ ol naskiĝos la suno, mi ja devas foriri.
    mia filo serioze rigardis lin sed nenion parolis. mi kuŝigis lin en miaj brakoj kaj karese ĉirkaŭpremis lin. li prenis mian manon kaj forte premegis ĝin.


54.

.    mi enlitigis la knabon sur la kusenojn de la granda betona sofo-benko kaj kovris lin. mi sidigis mian patron sur la benkangulo kaj proponis lian grandan nigran surtuton por ke li sin varmigu.
    mi preparos teon.
    kaj mi tuj kunportis varman tason por mia patro kaj unu tepidan por la knabo.
    andropogono! ĝi bongustas! kaj ridetante: la festo finiĝis.
    mi neniam forgesos ĝin, patro. kaj vi, knabo, ĉu vi ne volas banon? tuj tuj estos noktomezo.
    multe mankas ankoraŭ, paĉjo. tamen mi volas bani min. kaj mi vestos blankajn vestojn. avĉjo!
    mia patro rigardis lin nun preskaŭ trankvila sed mi perceptis ke li ankoraŭ tremetis.
    oj!
    ĉu vi skoldos min se mi lastfoje banos min per alkohola varmigado?
    kompreneble ne! li ridetis kaj sin montris nun tute trankvila.
    mi preparis la banon al la knabo kaj li eniris en la banĉambron.
    ĉu vi volas alian teon?, patro.
    mi prenos.
    tute ne! mi prenos. kaj tuj poste:
    necesas enporti la aparaton kaj la parolilojn.
    malvarmas, patro. mi faros tion.
    metu ĉion ĉi tie malsupre, bonvole. mi volas aŭdi kelkajn muzikaĵojn antaŭ ol foriri.
    mi ĉion kunportis. mi improvize instalis la aparaton kaj la parolilojn.
    la knabo tute blankvestite foriris el la banĉambro.
    vi metis pli da alkoholo ol ordinare, ĉu ne?, paĉjo!
    jes. ridetante. mi kovros vin. ĉu vi malsatas?  
    ne. kaj mi:
    patro, nun mi banos min. poste mi zorgos pri la muzikaĵoj.
    kaj tuj mi revenis, ankaŭ mi tute blankvestite. nun estis mi tiu, kiu ridante demandis:
    patro, kaj se mi bruligos la kandelojn, ĉu vi skoldos?
    ĉio beliĝos.
    mi zorgos pri via bano, patro.
    nenecese. mia lasta bano estu malvarma.
    uaŭ!, avĉjo.
    ridadoj.
    dum mia patro restis en la banĉambro, la knabo:
    paĉjo, venontsemajne ni povus resti kelkajn tagojn en la apartamenteto.
    ĉu vi volas promeni en la urbocentro?
    jes. mi volas ludi videoludojn.
    venontsemajne via onklino alvenos kun la kuzinoj.
    juveleca novaĵo!
    kaj li turnis sin kaj tuj dormis.
    mia patro etendiĝis sur la larĝa benko, tiamaniere ke liaj piedoj tuŝis la knabajn piedojn. malantaŭ lia kapo, la granda portreto, kiun iam mi faris de Joan Baez.
    kaj la muziko?, sinjoro.
    rigardu tiujn sonbendojn elektitajn de mi.
    ni vidu. Mors et Vita, de Charles Gounod, tio estas mirinda! estas du sonbendoj, ja. poste, la Rekviemo de Dvořak, madono! kaj la Vespro della Beata Vergine, de Monteverdi, patro, tiel vi mortigos min.
    ridoj. mi prepariĝas por mia reiro.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 14:58 )