La Homa Specio. Ĉapitro, 25, 26, 27, 28 kaj 29.

 
 
25.

    estas malfrue. ĉe la pordego mi vidas ke ankoraŭ estas malforta lumo en la mansarda dormoĉambro. mi supreniras kaj klopodas por minimuma bruo. la knabo sidas sua mia matraco.
    ĉu vi ankoraŭ ne dormis?, filo.
    he, paĉjo, vi longe malfruas! vi diris ke tuj revenos.
    vi devus esti dormanta. patro sciis ke mi malfruos.
    mi prenas lin ĉebrusten kaj li forte brakumas min.
    vi devus esti dormanta, naivuleto! la adoltoj, kiam foriras, fojfoje malfruas.
    mi ne sukcesis dormi. avĉjo preparis la vespermanĝon kaj lasis por vi sur la kuirforno.
    mi jam manĝis. do estas pro tio ke ankoraŭ estas fajro en la forno, ĉu?
    mi lasis la fajron pro la hundoj. estas malvarme. parolis mia patro.
    avĉjo legas libron pri infanoj kiuj estas bestoj. 
    ĉu infanoj kiuj estas bestoj?
    mi jam finis la legadon, parolis mia patro. li petis ke mi parolu pri la libro kaj mi diris ke mi ĝin faros post via alveno. tamen estas tro malfrue nun.
    do, parolu nur iomete pri, avĉjo.
    antaŭe mi malsupreniros, trinkos akvon, brosos la dentojn, ŝanĝos la vestojn. ankaŭ mi volas aŭdi.
    mi restos sur via lito, paĉjo.
    ĉu vi jam pisis?
    ne.
    do, ni malsupreniru.
    post la reveno, mi sidiĝis, mi metis lin sur miaj genuoj, mi kovris nin kaj mia patro ekis:
    la libro parolas pri infanoj vartitaj de bestoj. kelkaj rilatoj estas suspektindaj sed aliaj havas fidindan dokumentaron.
    ĉu estas kiel Tarzano kaj Mogli?
    pli-malpli. estas infanoj kiuj, pro diversaj kialoj estis vartitaj de malsimilaj bestoj. sed la rezultoj, bedaŭrinde, ne egalas al Tarzano kaj Mogli. la plejmulto neniam scipovis paroli kaj malmultaj sukcesis marŝi kiel ni, sur du piedoj.
    ĉu ili transformis sin en bestojn?, avĉjo.
    nek besto nek homo. mi dirus ke ili restis la homa-besto en sia plej bruteca stato. mi lacas kaj dormemas. ni daŭrigu morgaŭ, post la matenmanĝo.
    bone, patro. mi sonigos diskon. ĉu la baterioj estas bonaj?
    verŝajne, jes. posttagmeze mi aŭdis Bob Dylan kaj ili estis bonaj.
    mi metis la trion opus 100 de Schubert. ah, la trio opus 100 de Schubert!
    ah, la trio opus 100 de Schubert! parolis mia patro. tiu trio estas neata al ĉiuj infanoj vartitaj de bestoj.
    kaj ankaŭ al la plejmulto de niaj idoj, patro. ili aŭdas kaj gapas kvazaŭ ĉimpanzo antaŭ mapo.
    bedaŭrinde. ĉu vi memoras la diraĵon de Saint-Exupéry? en ĉiu vilaĝo, iu Mozart estas murdita.
    mi kuŝigis mian filon en sia lito kaj kovris lin. je la dua movimento, mi pensis:
    mi ŝatus ke ĉiuj homidoj povus ami tiun duan movimenton. kaj mi parolis laŭte:
    patro, mi tre ŝatus ke ĉiuj homidoj povus esti kapablaj ami tiun duan movimenton.
    ni dormu, filo. tiaj aferoj tro premas la koron.
    mi ne sukcesas kredi je nemortonta animo, mi daŭre pensis. sed se ĝi vere estas nemortonta, mi volas eniri tien je la sonado de tia muziko...
    kaj la melodio iĝis kanto de dia-patrino kiu lulis mian dormon kaj la dormo estis dolĉa kiel muziko.
    kaj mi aŭdis la patran voĉon, mallaŭte kantante, ene de la mallumego: I’m not sleepy and there ain’t no place I’m goin’ to. (*)

(*) Angle. Frazo de tre konata kanzono de Bob Dylan, Mr. Tambourine Man: mi ne dormemas kaj ne estas loko kien iri.


26.
        
    dummatene, je la trinkado de kafo, la knabo parolis:
    avo, vespere ni daŭrigos pri la homa-besto. mi foriros por ludi kun la hundaro.
    bonege, junuleto. fininte, mi zorgos pri la floroj.
    la etulo foriris. kaj mia patro:
    ĉu vi volas helpon ĉi tie?
    mi pensas ke ne. ĉio estas pli malpli pura. la manĝo estas duonpreparita, mi finos ĝin post la dek-unua.
    ĉu vi skribos?, do.
    probable, jes.
    kio eliĝos el tiu skribado?
    speco de libro.
    rideto. speco de libro! tio ne ekzistas. aŭ estas aŭ ne estas libro.
    prave. rideto. eble mi devus diri: speco de romano.
    almenaŭ estas fikciaĵo.
    tion mi esperas. mi klopodas por sintezo pri ĉio ekstere al mi.
    mi opinias ke vi efektive parolos nur pri tio, kiu estas ene de vi.


27.

    avo! kiom da infanoj?, kie?, de kiuj bestoj?, kial?, kaj kio okazis al ĉiuj el ili?
    malrapide!
    vesperas. ni kuŝas kaj la lampionoj jam estis estingitaj. ene de tiu komforte dolĉa silento aŭdiĝas la voĉo de mia patro, lanta, serena, kvazaŭ ĝi venus el mondo apenaŭ imagata.
    antaŭ ol paroli pri infanoj vartitaj de bestoj, mi bezonas paroli pri infanoj kiuj kreskas sen la ĉeesto de adoltoj. kelkfoje la ĵurnaloj noticas pri infanoj trovataj post longa restado en ĉambro, izolataj; tie ili ricevas nur porcion da manĝo. la plej fama referaĵo estas pri la junulo Gaspard Hauser, Germanio. li aperis en la urbo estante dek sep jaraĝa, li apenaŭ marŝis kaj ripetadis kelkajn sensencajn frazojn. ĉirkaŭ dek kvar jaroj li restis mallibera, la tutan tempon side surplanke, ricevante nur panon kun akvo, kion iu prezentis al li tra truo en la pordo. la sinjoro kiu sin proponis lian reedukadon havis gefilojn, kaj inter tiuj estis  knabino ses jaraĝa. ĉe ŝi Gaspard Hauser rapide multe lernis. bedaŭrinde kelkajn jarojn poste oni murdis lin. pli malfrue eltroviĝis ke li estis heredanto de iu krono. ni aŭdu kelkajn kuriozaĵojn pri Gaspard Hauser. li perceptis la ĉeeston de metalo. post kiam li manĝis viandon li perdis tiun kapablon. iuvespere, antaŭ stelplena ĉielo, li tiel emociiĝis ke li ploris kaj diris: ili estas plenkoloraj! kial ĝis nun oni malpermesis al mi tiun vidaĵon? se li partoprenis en monduma kunveno, elironte li memoris la nomojn de ĉiuj gevizitantoj. pri la problemo de la metaloj, kies magnetismon li perceptis, kaj pri la koloroj de la steloj, mi povas paroli pri io nomata organika konscienco: nia korpo estus kapabla percepti kiel besto kaj tiu kapablo malgrandiĝas kaj preskaŭ malaperas post la uzado de la racio.
    avĉjo, se ni ne pensos, ĉu ni eltrovos oron?
    kion mi povus respondi? kelkaj homoj eltrovas akvon, aliaj divenas la estonton. mi nur scias ke, ĝenerale, tiu homoj ne tro uzadas la rezonkapablon.
    kaj pri la bestoj?, avĉjo.
    ĉu vi ne dormemas?
    kompreneble, ne. tio estas la plej bona parto.
    nu. ĉiam, kiam ni pensas pri iu homo vartita de bestoj, al la menso venas la imago de Tarzano. Tarzano estas inventita heroo en serio de romanoj de usona verkisto. Tarzano kunigas la lertecojn de homo kaj la bestajn lertecojn. forta, netimema kaj senlaca kiel sovaĝa besto, krom tio ke li kaj bestoj interkomunikiĝas. inteligenta kaj justecfaranto kiel altkvalita homo. Tarzano el komiksrevuoj eĉ latine parolas. resume, ekscesa fantaziaĵo. realaj okazaĵoj pri infanoj vartitaj de bestoj ekzistas sed la fino ĉiam estas tragika.
    avo, kial oni certas ke tiuj infanoj ja estis vartitaj de bestoj?
    mi rakontos du okazaĵojn:
    en 1920, eŭropa pastro vizitis Hindion kaj estis informata de la vilaĝa loĝantaro pri du bizaraj estaĵoj kiuj vivis inter la lupoj. kune kun kelkaj loĝantoj li iris al la groto kaj vidis tri lupojn kaj du strangajn bestojn. la pastro tuj perceptis ke estis du infanoj. kvarpiede marŝante, malpuregaj kaj kun hirtaj kaj malkombitaj hararoj. la hinduoj intencis mortigi ĉiujn sed li ne permesis. kelkan tempon poste, li reiris tien kun aliuloj. du lupoj fuĝis je ilia alproksimiĝo. ili persage mortigis la lupinon kaj eniris en la groton. la du infanoj estis en la plej malhela fundo. du knabinoj, ĉirkaŭ du kaj ok jaraĝaj. timemaj kaj agresemaj. ili kondukis ambaŭ knabinojn al la vilaĝo. la pastro bezonis vojaĝi kaj je lia reveno li trovis la knabinojn forlasitaj ene de barilfermita loko por brutaro, duonmortaj pro malsato. la vilaĝanoj tion faris pro timego.
    do, li komencis ilian edukadon. tiam ili apenaŭ marŝis kvarpiede. neniam ili sukcesis paroli. unu jaron poste mortis la pli juna. la pli aĝa kreskis kiel homo kun intelekta malfruiĝo. plenigi kaj kunporti sitelon kun akvo, ekzemple, estis por ŝi malfacila tasko kaj jen tio la maksimumo, kion ŝi sukcesis lerni. tiu knabino nomiĝis Kamala.
    kiel la lupino kunportis ilin? kial iliaj aĝoj estis tiel malsimilaj?
    neniu scias. ĉu oni forlasis ilin aŭ la bestoj ilin kaptis? la unuan kaj poste la duan, ĉu? neniu scias.
    kiuj bestoj vartis aliajn infanojn?
    inter la infanoj izolite vartitaj, la infanoj kiuj kreskis solaj kaj tiuj, kiuj vivis inter bestoj, estas kvindek kaj kelkaj pliaj raportoj. la bestoj estas: lupoj, ursoj, gazelo, simio, pantero, porko, leopardoj.
    uaŭ!
    sed ne ĉiuj raportoj havas konfirmojn. kelkfoje aperis klaĉaĵo, iu skribis la referaĵon sed nenion vidis. tamen, unu rakonto estas terura, pro ĝia ega timigo.
    rakontu! avĉjo, rakontu!
    denove en Hindio. la viroj de vilaĝo en Silŝar aŭ Kaŝar mortigis la idetojn de leopardino. la sovaĝbesto rondiradis ĉirkaŭ la vilaĝo. kelkajn tagojn poste, virino rikoltadis rizon kaj lasis apud si sian dormantan bebon. antaŭ la patrinaj okuloj, la leopardino rabis la bebon kaj malaperis. la virino certe pensis ke la sovaĝbesto voris la infanon. tri jarojn poste oni renkontis sovaĝan infanon, knabinon. ŝi estis preskaŭ blinda, la genuoj kaj la manoj raspaj pro la kaloj. ŝi ĉasis kokinojn kaj ilin manĝis krudaj. se iu intencis preni ŝin, ŝi violente baraktis kaj mordis. la familianoj de la infano rabita de leopardino rekonis ŝin kaj ŝin prenis al si. la raporto pri tiu okazaĵo nur diras ke ŝi sukcesis marŝi sur du piedoj. mi ne scias ĉu ŝi parolkapablis.
    kaj kiel ĝi mamsuĉis el la leopardino?
    ĉu vi ne rakontis al mi ke Luluva ŝtelis la ideton de Babuŝka kaj lekis ĝin kaj ĝi mansuĉis el la senlaktaj mamoj? eble egale okazis: la leopardino lekis la bebon ĉe sia ventro kaj la bebo eksuĉis. ĉu vi memoras pri tio rakontita de mi, beboj subterigitaj per trertremado kiuj supervivas pro suĉado de akvo sur la grundo kie ili restis senmovaj?
    avo.
    kaj post longa silento.
    rimarku bone, Tarzanon kaj Kamalan. en reala vivo ĉio okazas malsimile al inventitaj rakontaĵoj, ĉu ne?
    preskaŭ ĉiam, sed ne ĉiam. kelkfoje la rakontisto inventas rakontaĵon kvazaŭ ĝi estus vera okazintaĵo.
    kaj kie la ĉarmo?
    vivo estas plena je belaj okazaĵoj kaj oni ĉiam lernas.
    kaj pri tiuj infanoj, kion oni lernas? komence mi pensis ke estos amuzaj rakontoj. kaj nun, rimarku: ili ne havas varman banon, ne manĝas sukeraĵojn, ne havas lankovrilojn, ne lernas paroli. paĉjo, ĉu vi jam dormas?
    kompreneble ne! mi aŭdas.
    do, diru: kion ni havas por lerni el tiuj rakontoj?
    do, mi diru: homo estas nur tio, kion li lernas.
    do, se oni ne lernas, ĉu oni restas, kiel vi kutime ŝerce diras, nel mezzo del cammin? (*)
    jes. rimarku pri la junuloj kiuj ŝtelas kaj mortigas. ili ne lernis ke la aliuloj estas tiel valoraj kiel ili mem.
    ĉu tio estas ĉio, kion oni devas lerni?
    ĉu ni lasu tion por alia tago?
    jes, do. hodiaŭ mi ne volas muzikon por dormi, paĉjo.
    ĉu ĉio bonas?
    pli-malpli. ĝis paĉjo. ĝis avĉjo.
    ĝis, filo. ĝis, patro.
    ĝis morgaŭ, infanoj.

(*) Itale. Unuaj vortoj de la Dia Komedio, de Dante Alighieri. En mezo de la voj'. Enrico Dondi majstre tradukis la tutan verkon; eldonis Fonto.


28.

    la dua de julio estas ekzakte la mezo de la jaro, parolis mia patro, kiam ni du sidis surgazone, malantaŭ la domo, la vizaĝoj turnitaj al la kaskado, dum la knabo malproksime marŝis tien kaj reen, gvatante la birdetaron. la dua de julio estas ekzakte la mezo de la jaro. de la unua januare ĝis la unua julie, estas 182 tagoj. apartigu la duan de julio. de la tria julie ĝis la tridek unua decembre, jen denove 182 tagoj. la dua de julio estas ekzakte la mezo de la jaro.
    do mi naskiĝis je la unua tago de la dua jarduono!
    tion mi intencis diri. ĉu vi memoras ke mi alvenis kun la knabo en la antaŭtago de via datreveno?
    madono! tio estas ja tempo!
    monatoj neniam estas tempo. tempo estas io kiel jarcento aŭ jarmilo.
    ah, patro. tempo por vi ne estas la samo kiel por mi.
    evidente! tamen la tempo estas ununura; aŭ ne, mi ne scias. la tempo povus esti la nura imensega percepto de nia ekzistado. ni scias ke ni ekzistas ne pro tio ke ni pensas sed pro tio ke ni sentas nin ene de ĝi. bestoj, plantoj kaj aĵoj ne pensas sed ekzistas.  ĉar sentas la ĉeeston aŭ la rezulton de la tempo.
    silento.
    vi intencas paroli ion, kion mi ne intencas kompreni... mi diris.
    mi estu preciza, do: vi scias ke mi ne longe restos ĉi tie.
    ĉu jarcentojn aŭ jarmilojn? ridetante mi demandis.
    monatojn, semajnojn, tagojn. vi scias por kio mi venis. kiel progresas via libro?
    konfuzaĵo! mi bezonas simplajn informojn sed ne trovas ilin.
    ĉu vi rimarkas ke la enciklopedioj ne enhavas tion, kion ni bezonas?
    silento.
    tamen vi restos ĝis la fino, ĉu ne?, patro.
    mi ne forlasos vin dume. malgraŭ tio, vi scias, mankas du monatoj ĝis kristnasko!...
    do necesas ke morgaŭ vi kaj la knabo vekiĝu pli frue ol mi kaj foriru por promeni.
    tio okazu.
    la knabo suprenvenis ĝis ni.
    avĉjo, birdeto tute blua preterflugis min kaj iris direkte tien.
    tie estas tre bela arbaro.
    ĉu ni promenu tie, morgaŭ?
    kial ne? ĉu vi iam vidis sunnaskiĝon?
    mi opinias ke ne.
    do, morgaŭ ni vekiĝu antaŭ ol venu la suno kaj ni iros ĝis la arbaro, kien flugis via birdeto.
    kiel mi vekiĝos antaŭ la suno?
    lasu tion al mi.
    ĉu paĉjo iros? li demandis al mi.
    mi ne povas, filo. mi havas multajn taskojn.
    infano kaj maljunulo ĉiam havas tempon, ĉu ne?, avĉjo. mi sentas iom da malvarmo.
    ni eniru. hodiaŭ mi metos fajron en la kuiforno kaj preparos nian supon. mia patro parolis, leviĝante, frapante sin sur la vestoj plenaj je sekaj branĉetoj. la hundoj samtempe leviĝis kaj ĉirkaŭis nin.
    ŝajnas ke antaŭ cent jaroj mi ne manĝas! parolis la knabo. ambaŭ eniris kun la hundoj. Luluva restis ĉe mi.


29.

    arto estas formo de regebla fantazio. mi laŭvole decidas ĉiun detalon kaj mi disdonas la taskojn al miaj roluloj, dum mi mem estas unu el ili. mi pensadas ĉi tion. mi decidas paroli pri la tempo por anonci ke mia patro ne por ĉiam restos, li iros for; mi decidas promenigi ambaŭ por prepari la promesplenan renkontiĝon inter mia filo kaj iu fuĝema ĝojo kaj lia unua kontakto kun la morto. ĉar mi bezonas tiun morton por la posta malespero kiu konsistos en diskutado pri la eventuala vivo post la morto. mia eventuala vivo post mia certa morto.
    mia filo kaj mia patro ekzistas en mia imagpovo kiel simboloj de filoj kaj patroj kiuj ekzistas. filoj kaj patroj estas realeco kaj el la realeco venas ĉiuj fantazioj. fantazio ekzistas nur post la sperto pri la realeco. mia datreveno ankaŭ estas realaĵo je la tria julie. mi ne kulpas. kulpo ne koncernas. ĉiuj tagoj estas tagoj egalaj al egalaj tagoj. ĉiu arto bezonas la realon kaj nur povas ekzisti ene de ĝi sed arto havas la fantazion kiel kruda materialo.
    kiu estas la realo kiu eltenas la muzikon? ascendanta skalo memorigas pri ŝtuparo. ĉu ondaĵoj kiuj fluas el tero ĝisĉiele? kaj malascendanta skalo memorigas pri ŝtuparo trapasita de Orfeo. kaj kio pri la takto? ĝoja muziko batas rapide kiel koro de ĝoja homo kaj estas tiu sama koro kiu, lante kaj duonsvene, indikas la ritmon de melodio kiu pecete tranĉas la animon. ĉu eble la akordoj estas simultaneco inter emocioj kiuj nin atingas? foje harmoniaj, foje disonancaj! ĉu eble la akordoj estas simultaneco inter personoj kiuj renkontiĝas? foje harmoniaj, foje disonancaj! kaj kio pri la polifonio? la perturbanta simultaneco inter malsimilaj sekvencoj ene de ordo; nome, ĉiu homa animo en la fluado de la tuta homara travivado.
    mi malvarmiĝas. estas horo zorgi la brutaron.

Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 14:42 )