La Homa Specio. Ĉapitroj 5, 6, 7, 8 kaj 9.



5.


    matenmanĝon jam preparis mia patro. la knabo rapide manĝis kaj tuj foriris. li neniam restas longe ĉetable ĉar ekstere ĉiam estas ia allogaĵo. ni daŭre sidas, mi kaj mia patro.

    patro, ni bezonas interparoli pri la hejmaj rutinoj.

    do, bone.

    posttagmeze mi iras al laborejo. dum la semajno venas mia servisto. li laboras eksterdome, li tondas gazonon kaj plenigas la ŝtipejon.

    li povas veni nur unufoje dum la semajno.

    do, jes. kaj mi povas interkonsenti kun li, se ni tri devos foriri kune.

    ni ne foriros kune.

    tre bone. pli malfrue, mi ferios du monatojn. 

    mia patro iris al sia pakaĵa sako kaj elprenis ĵurnalon.

    mi volas legi noticon al vi.

    unue, lasu min kunporti la manĝon al la hundoj.

    mi jam faris tion.

    mi revenis kaj denove sidiĝis. la knabo rajdante pasis apud la fenestro, kaj mansignis.

    ne demandu el kie mi prenis ĉi tiun ĵurnalon.

    kaj la maljunulo eklegis:



6.


    Lomdono finfine detruita. (*)


    La invadantoj atingis bonegan rezulton en la lasta klopodo por ataki la imperian ĉefurbon de la lastaj reĝoj de la planedo. Pakoj kun potencaj haluciniloj estis simultane ŝutitaj ene de ĉiuj urbaj akvodeponejoj. Unu semajnon kaj la ordo diseriĝis. La homoj dispeliĝas tra la urbo, envolvitaj per tukoj, nudaj, kvarpiediras, rampas post miraĝoj, persekutas la fingrajn ekstremaĵojn, voras pecojn de la propraj korpoj. Surstrate fekaĵo kaj sango kaj urino. Hurladoj kaj senregaj kantoj kaj sensignifaj ploradoj kaj ridadoj. Torĉoportantoj pligrandigas la hororon kiam, dumnokte, gvidataj de kia kruela instinkto?, promenas tra la placoj kun siaj mastoj plenaj je fajrigitaj drapoj. Patrinoj ĉebruste portas infanojn traboritaj per forkoj kaj tranĉiloj, la okuletoj malfermegataj al la frenezo. En la buŝoj de tiuj kiuj sin renkontas, idiotaj ridadoj kaj gruntoj de teruro. Ili ne timas unu la alian, nek amas, nek taksas nek komunikiĝas. Ili nur staras unu antaŭ la alia. Fuĝantaj hundoj perdiĝas ene de la terurego. Kaj persekutas neekzistantajn muŝojn. En la deliro oni rimarkas ke vunditaj karnoj ruĝiĝas je sango. Kelkaj el ili ĉirkaŭas aliulon kaj, per gestaĉoj kaj grimacoj kaj ronkoj, alpaŝas tenante enmane stiletojn kaj ferpecojn kaj tranĉilojn kaj tiu de la centro, la okuloj sangplenaj kaj internen renversitaj, ridetas kaj atendas la feston de brakumoj kaj pikfrapoj. Iom post iom, ĉiuj tranĉas lin kaj li dankas kaj ridegas kaj diras fraĉjoj, fraĉjoj, fraĉoj je Dio, fraĉjoj, kaj ploras pro feliĉo kaj doloro ĝis silento kvazaŭ de velkanta bebo. Kaj la aliuloj iras al siaj lokoj, ili sin lekas kaj sin lavas per tiu ruĝaĵo ekscitiga, varma, bonodora kaj kun fremda gusto pri praaj tagoj. Aliaj du, vidalvide, kunigitaj la manplatoj, rigardas sin, rigidaj kiel glaciaj skulptaĵoj, senmovaj, ekstazaj, kaj tiel ili daŭros ĝis postmorto. Etulo rampas sub aŭtomobiloj kaj lekas la gutojn de nigra oleo, surgrunde  disversiĝintajn. Kaj kiam ili alvenas al la rivero, ho!, kiel terure bela esta ĉi tiu duonruĝa rivero, tutplena je korpoj kiuj flosas, plurkoloraj kaj ŝvelintaj. Ili ludas kun la akvoj, eniras kaj lasas sin droni meze de la tumultego kaj deliro. Aŭ ili dronigas la infanetojn, tenante ilin ene de akvo kaj redonante ilin al aero, por ridi kaj kanti, dum ili rigardas la purpurajn kaj tremantajn vizaĝetojn de la mortantoj.

    Morto ne ekzistas, doloro ne ekzistas, ne ekzistas kompato en la homaj koroj. Nur estanteco kaj frenezo. Tio, kio nek antaŭon nek poston havas. La nuna momento estas la absoluta mastro kaj Dio de ĉiuj homoj. Ekzistas diskutinda aspiro pri plezuro; ne kaŭzoj por la faroj sed nenio alia ol sinsekvaj faroj. Ne kialoj por ekzisto, nur la nura ekzisto. Kaj, ĉar la vivo apartiĝis de ĉiuj kompromisoj kreataj por ĉiu ago cele al sia propra pravigo kaj resonado, la vivo havas nun la unudirektan vojon al senelira demenco.

    Gapantaj okuloj iĝas plenlumaj antaŭ la briloj kaj koloroj. Atentemaj oreloj ege malfermiĝas al ĉiuj senordaj kaj malkvietaj sonoj kiuj plenigas la spacojn. Voluptemaj naztruoj anhelas por ne permesi la eskapon de ĉiu odoro, kiu fuĝas el la animoj de la aĵoj; aĵoj kies nuna celo estas nur esti si mem. La manoj tuŝas kaj ĝuas palpadojn neniam antaŭe tuŝitaj, ili sin brulas ĉe bruligaĵoj, frostiĝas ĉe frostigaĵoj, pikas al si per pikiloj. Ili ruliĝas surgrunde kaj saltas kaj sin ĵetas kontraŭ io ajn antaŭ si, por senti ĉiujn eblojn pri tuŝo. Kaj la manoj enmetas ĉion en la buŝon por ke la langoj gustumu. Oni serĉas ĉiujn gustojn kaj nenia kriterio apartigas agrablaĵon de malagrablaĵo. Estas nek doloro nek plezuro sed sensaco. La sensoj volas sin saturitaj, apartigitaj de ligiloj kun malproksimaj kaj nekompreneblaj nocioj pri praktiko kaj etiko. 

    Ĉiuj postvivantoj estas nun kvazaŭ grandaj beboj idiotaj, kiuj serĉas la anhelon de la sperto sen ia lernado. Kie la politikisto, kie la uzurpanto? Kie la servanto, kie la krimulo?

Nenio. Ĉiuj kategorioj detruitaj.

    Disiĝinta kaj erarvaganta en koridoroj, stratoj, konstruaĵoj kaj tuneloj de la metroo, jen senutila aro, pacema kaj superflua, de tiuj, kiuj nur sentas sed nenion konkludas.

    La formikejo de la nulo. La neĉeesto de interrilato.

    La grupo de lernantoj kiuj dancas ĉirkaŭ la instruistino ĝismorte trapikita per iliaj krajonoj, la grupo ne atentas la etuleton plorante per lucida malespero ĉar li trinkis nenion krom la oranĝsuko de sia lunĉo, la grupo neniam plu aŭdos pri signifo de la vorto respondeco, ĉar dancos halucine ĝis trolaco kaj morto.

    La laboristoj de la grandega konstruaĵo kiuj supreniras en nervozega kaj rigida vico, ĉiuj enkatenitaj inter si per manoj forte kroĉiĝintaj al la talio de la antaŭiranto, tiuj ĉi laboristoj neniam plu batalos por la vorto idealo, jen la vico finiĝas ĉe la bordo de trideketaĝa abismo kaj unu siavice saltas en sinĵetanta flugado al la suba sangruĝa morteraro.

    La freneziĝinta junulo, kaŝata malantaŭ dispecigitaj aŭtomobiloj, du grandegajn kudrilojn enmane, kiu impetas kontraŭ pasantaj gemaljunuloj, por spekti la senharmonian baleton de ilia blindeco, dum li monologas per orgasmaj roradoj kaj ĝemadoj, tiu ĉi junulo neniam plu malfermos libron kiu diskutos pri la virtoj de la homaj pretendoj nek aŭdos ene de sia konscienco la vundantan eĥon de pento proponante pecojn de estonto.

    Ĉiu disŝutiĝas tra la granda urbo kaj infektas per sia tuta mallogiko la senesperan postvivantan logikon. Tiuj, kiuj per ia ajn kialo, trinkado de malmulta akvo aŭ eĉ nenia, tiuj, kiuj ekmiris pro la grando de la ruiniga frenezo, tiuj finfine sin donas al la delogo de la ĥaoso. La linio, kiu apartigas lucidon de perturbo, dancas antaŭ ĉiu okazaĵo, apokalipsaj koloroj kaj tumultoj kaj sonadoj. La muro kiu disigas sonĝon de nedormo, antaŭe dika remparo protektata per sensacoj kies percepto estas evidenta, nun mirindaĉa ruinaĵo sinua, plena je breĉoj kaj truoj kaj suspektindaj trairejoj, la muro miksas ekziston kun neekzisto. Kia rezistado al nerealaĵo povas tiel longe daŭri, antaŭ la fascino de la nerezistebla detruo?

    Do, ĝuste en tiu momento, Ili alvenis.

    Venintaj, oni ne scias el kie. Kunigitaj, oni ne scias per kia rimedo. Blankvestitaj, oni ne scias kiacele. Junuloj inter dekkvin kaj dudek jaroj, senbarbaj ĉiuj, la haroj tro mallongaj, ili defilas portante standardojn kie oni legas tiujn izolajn vortojn: Dio, Demokratio, Libero. Ili venis en longegaj trajnoj, el ĉiuj flankoj, etendis inter si la manojn kaj faris monstran rondon ĉirkaŭbrakumante preskaŭ la tutan urbon. Granda ordo kaj silento de absorbitaj formikoj.

    Neatendite, tra la aero ekaŭdiĝis ilia kantado. Komence mallaŭte, preskaŭ neperceptebla. Ĉiuj homoj estas gefratoj, unu nura estas la Tero, patrino-tero kiu volas siajn idojn kiel gefratoj en unu nura patrio. Ĉiuj homoj estas gefratoj, ĉiuj homoj estas gefratoj.

    La voĉoj iom post iom intensiĝis kaj ju pli laŭtiĝis la vortoj des pli kreskis la jubilo kaj la emocio de la blanka armeo. Ili almarŝis kaj alproksimiĝis al la homoj de nuligitaj mensoj kaj penis alvoki ilin al konscienco kaj ordo.

    Tiuj scivoleme kaj freneze pririgardis ilin. Tamen, neniu submetiĝis. Ia interrilato estis tute neebla. Nenia interkompreno, nur fulma ekstazo antaŭ la senmakula vico kaj la standardoj kun flugantaj desegnaĵoj ene de la polvo: Dio, Demokratio, Libero.

    En la idealismaj koroj estis pacienco kaj bona volo. Ili denove strebis al nova instruo, ili rompis siajn efikajn vicojn, dispolviĝis serĉe de deliro kiu permesis ian ajn tipon de savo. La blanka bando de volontuloj, idoj de la unua mondo, kondiĉitaj por venki la tenton de senrespondeca plezuro, dresitaj por ĉiam kaj unue pensi pri la grandioza destino de la homo, la armeo de la homara estonto kapitulacis. 

    Kapitulacis la blanka armeo.

    Unue, la plej malfortaj. Ili adoptis strategion pri ŝajnigo kiel frenezuloj por gajni la fidon de la droguloj. Komence, kun plena konscio pri tio kiu dividis ilin. Poste, perditaj kaj finfine interne malintegriĝintaj. Ili tute intermiksiĝis.

    Tamen, io apartigis ilin de la ceteraj. Ili sin perceptis malsimilaj. Malicaj flamoj ekŝprucis el la rigardoj. Ili sentis sin komplicaj kaj kunigitaj. Ili penadis komentarii pri la spektata turmento, pri la malefikeco de tiu lukto, pri la hororo ne sukcesi eviti la kontaĝon de tiu furiozaĵo. Perditaj en tiuj inferaj internaĵoj, ili ekis ludadojn kun la izolitaj sendefenduloj. Ili ekfaris eksperimentojn, testis, incitis cele al malkovro de minimumaj spuroj de ia volemo. La ludado ekscitis ilin kaj vekis en ili la demonecan sadismon. Kvazaŭ infanoj, laŭ kies dispono estis bestoj malfortaj, nearmitaj kaj senvolemaj, ili naskis en la mondo agojn, kiuj estas idoj de krueleco kaj gepatroj de absoluta detruo.

    Ili plenigis preĝejojn je homoj, tuj poste ŝlosfermitajn kaj ekbruligitajn. Ili envicigis la halucinulojn kaj ilin senkapigis en la centro de vastega placo. Grupo da senbarbaj blankuloj eltrovis la diskvaronigadon per motorcickoj. Ili ŝnurligis manojn, piedojn kaj kapo de ia viktimo al kvin mortorcikloj lokitaj sur la pintoj de stelo surplanke desegnita per sango. Kaj ili startis.

    La splendo, tamen, estis la krucumado de multaj miloj en la parko. Oni hazarde trovis grandan deponejon kun brilegaj ŝtalaj pikrostiloj por eksportado. La vidado de la feraĵoj sugestis la mensan kirlon. La viktimoj sin proponas ridante kaj grincante. La buŝoj bavas kaj la rigardoj perdas siajn trajektoriojn. Oni nudigas ilin kaj ili ekdancas dum skuas pecojn el disŝiritaj vestoj. Teruraj flegistoj, martelegoj enmane, nun kondukas ilin, kuŝigas ilin kaj ilin krucumas surgazone. Korkrevigaj krioj sed ne pro doloro, pro morto. La larĝa grundo ruĝiĝas, la hororo akceliĝas. Tagon kaj nokto daŭris tiu stuporo.

    Lante la restaĵoj de realo malŝnurligiĝas. Koloroj ŝvebas absurdaj kaj fantastaj kaj altiras la kristaliĝintajn rigardojn. Iluminataj prismoj ŝanĝeme dancas for de orbitoj, kies linio ne povas esti antaŭsciata. Brakoj kaj buŝoj kaj ungoj kaj seksorganoj soras kaj vane serĉas ion por ilin veldi ene de ia ajn ordo. El ĉiu peco de aĵo eliras strangegaj sonoj, unue brila kaj sorĉa muziko, poste metala kaj penetrema zumado kaj fine dissolviĝo en daŭra kaj insista linio, ne plu sono nek brilo nek koloro nek odoro nek kroma sensaco se ne tio, ke la estanta tempo finiĝas por halti en eterneco.

    Totala kaj nigra nebulozo fariĝis.


(*) Lomdono: neekzistanta urbo, el kies nomo oni prenas la anagramon "lo mondo".



7.


    la maljunulo foriris kaj tra la fenestro mi vidas ke li zorgas pri floroj. li ankoraŭ havas sian malnovan kutimon: li neniam plantis nek plantos eĉ unu floron, li nur zorgas pri ili, forprenas la fiinsektojn, stucas, ĝustigas iliajn palisojn kaj, kelkfoje, nur admiras iliajn kolorojn. iam mia patro diris ke al li sufiĉis la ĝermado de unu nura lia semo; pli ol unu konscienco por pezi sur liaj ŝultroj estus pezo duoble plie ol elteneblaĵo.

    la knabo ludas kun la amiketoj en la malsupraĵo, kaj, ĉar la krioj tranĉas la spacon kvazaŭ stridaj akcipitraj kriĉadoj, certe ili amuziĝas en la kaskado.

    mi sentas, do, ke al mi restas nur la vojo al mallonga soleco. malordigitaj ideoj teksas ene de mia brusto konfuzan koreografion kiu strebas al ordo. mi sidiĝas, mi prenas paperon kaj mi decidas ke mi skribos libron. libron, kiu parolos pri la sufokantaj vaporoj ĉirkaŭ mi kaj pri la inkandeskaj lafoj kiuj minacas elflui el mia internaĵo. kaj, precipe, pri la subtila, senespera kaj fuĝema interrilato kiu verŝajne ekzistas inter tio, kiu ĉirkaŭas min kaj tio, kiu kaŝite komplotas ene de mia nukleo.

    tamen, se ekzistas intenco por libro, mi ne sentas ene la faluson por senvualigi mian volon kaj deponi en la ventro de mia perturbata privata universo, la fekundigan spermon. aliaj tempolimoj estas la limtempoj de aŭtofekundiĝo.

    mi sentas ke, en tia pretendo, estas speco de destina ero kaj, se mi paciencas, mi ĝin plenumos. sed ankoraŭ ne estas mia seksardo! ekzistas nur perturboj, kelkaj kiuj ĉirkaŭas mian instinkton vivantan ekde la homa prahistorio, aliaj kiuj pikas la ĵus-naskitan kaj ankoraŭ lernantan racion.

    mi bezonas atendi. mi atendos. mi decidas ekfari tagmanĝon. kion kantas la sugestaj kantoj de la kaseroloj? ili kantas ke mi jam havas demandon, kies respondon mi serĉos pere de la libro:

    kiel akordigi tion, kio estas ene de mi, al tio, kio estas ekstere?



8.


    mi supreniras monton. mi suprenrampas monton je malfacila aliro sed violenta kaj nevenkebla neceso min impulsas alten. mi pendas super senfina abismo kaj energie grimpas, ĉiam alten. io altiras min. mi scias pri pordo kiu protektas pecon de mia enigmo. nur pecon, mi bone scias. sed, por elpreni respondon el la enigmo oni bezonas rompi ĝin ĝispecige kaj ekdeĉifri la fragmentojn. mi ankaŭ scias ke la deĉifro de ĉiuj fragmentoj ne donos al mi la tutan respondon. deĉifri dubojn ne signifas deĉifri la dubon. tamen, jen ĉi tie ĉio, kion povas sukcesi mia kondiĉo homa, tro homa.

    jen mi atingas la supraĵon kaj nun en mia memoro ne plu estas la tuta sufero pro la grimpado super la profundegaĵo. ne okazis sufero, mi estas en alia sfero kaj nun aliaj estas miaj koordinatoj. nura pordo estas antaŭ mi.

    mi malfermas ĝin kaj vidas iun demono-patron side sur blanka trono el osto. strangega minotaŭro, patro je korpo sed demono je animo. mi ne timas sed kruela fascino senmovigas min. ŝvito volas ekflui el mia frunto. mi penas deĉifri la rigardon de tiu figuro, kiu havas, fiksitaj sur mi, okulojn venintaj mi ne scias el kie. penige, mi ekkuraĝas kaj parolas:

    malsuprenvenu el la trono ĉar mi ne adoros vin.

    mi ne sidas ĉi tie por esti adorata. se mi eltroniĝas, vi perdas vin mem.

    kion vi faras ĉi tie?

    la samon mi povas demandi al vi. kion vi faras ĉi tie? mi venis por spekti tion, kio devas okazi.

    kial okazas tio, kio devas okazi?

    mi ne scias. se mi diras ke mi ne scias, mi volas diri ke vi ne scias. kial vi demandas al mi pri aĵoj kies respondon vi ne konas?

    mi ĉiam esperas ke io el la plej profundaĵo de mi mem venu al la supraĵo, sen cenzuro kaj sen la nescio kiu ekzistas en maldormo.

    aŭdu tion, kion mi parolas: vi konsideras min plie ol mi meritas.

    mi silentis. li daŭris indiferenta, senmova la rigardo, sed tiu rigardo trapasis min kaj perdiĝis malantaŭ ĉio al mi apartenanta. tiam mi sentis malfortan jukadon sur la lango. mi malfermis la buŝon. mia salivo ardigis la internan parton de mia buŝo. mi intencis ĝin fermi, sensukcese. ĝi pleniĝis je vundoj. mi movis la makzelojn kaj sentis fortajn dolorojn.

    antaŭen rigardante, mi perceptis ke li ne plu sidas surtrone, sed sur la ŝtuparo al la mansardo. tamen estas mi, tiu kiu estas surŝtupare!, mi pensis. mi pli fikse rigardis kaj konstatis la grandan similecon inter mi kaj li. kio okazas nun? tiam mi rimarkis ke li estis mia imago en la spegulo. mi vere sidiĝis sur la ŝtuparo kaj vidis min reflektata ene de la spegulo fronte al mi. mi malfermis la buŝon kaj skuiĝis pro ektimo. la tuta interna parto de mia buŝo estis plena je erupcioj. mi pli atente rigardis kaj vidis ke la lipoj sin montris sangmakulitaj.

    tiam mi sentis la saman jukadon sur la anuso. stranga formikado kiu iĝis doloreta se mi kunstreĉis la anus-sfinkterojn. ĉar mi estis nuda, mi frotis la fingrajn pintojn kaj mi palpis krudajn erupciajn ŝelojn en la tuta regiono. mi intencis stariĝi sed mia korpo moliĝis kaj tro pezis. la spegulo konfirmis mian timon: la erupcioj malaperigis miajn lipojn kaj la tuta vizaĝo montris nun flavajn makulojn kun du purpuraj okuloj en la centro. ankaŭ la anusaj eruptaĵoj disvastiĝis kaj resti sidanta terure doloris. tamen mi tutcerte ne sukcesis ekstari, ĉar mi sentis min peza, senmova, nekapabla. mi perceptis ke se mi sidas senmova, la doloro iĝos pli malforta. mi sentis ankaŭ ke, laŭ la disvastiĝado de la pustuloj sur miaj gluteoj, mia korpo integriĝis al la ŝtuparo, alkonformiĝante al elstaraĵoj kaj kavoj.

    kaj kio pri miaj manoj? plensurprize mi vidis ke ili daŭris rozkoloraj, kvazaŭ ili apartenus al korpo ne mia sed de aliulo. el la buŝo kaj anuso jen disradiis la pestaĵo. kaj la tuta kapo jam estis posedprenata: ŝvelaj la okuloj kaj malsekaj per verda bavaĵo, la nazo nigrega kaj reliefigita, fenditaj kaj dispeciĝemaj la oreloj, la haroj algluitaj per puso kiu fluis sur la ŝultroj. 

    pro la intenco vidi miajn piedojn, mi etendis la krurojn. io simila al longaj piedoj el reptilio. nun, miaj manoj komencis la afliktigan metamorfozon: duonverdaj kaj gluiĝemaj.

    mi reiras al la originoj de l’ vivo!

    nenio plu restis por putri. mi malfacile min rigardis en la spegulo. la duonfermitaj okuloj permesis al mi la rimarkon pri la grando de la detruo. mi volus ke li denove ĉeestu, mi volus denove vidalvide esti antaŭ mia demono-mio. ne. antaŭ mi nur la reflektado de la terura rezulto de mia transformo. do, la dialogo devas esti inter mi kaj mi mem.

    mi ĉiam timis la travivon de ĉi tio. la timo venis post la legado de tiu greka romano.

    ĉu tia estas la vasto de via kulpo?    

    eĉ se tio estas la vasto de mia kulpo, ĝi estos ankaŭ la vasto de mia liberiĝo.

    se vi parolas pri liberiĝo vi agnoskas la pekon.

    mi estas kondamnita al kunvivado kun ĉi tiu moralo. ĉi tiu kodo mamnutris min. mi ne akceptas ĉi tiun transformon, se ne simbole. mi scias ke ĉio okazas ene de sonĝo.

    eĉ se ene de sonĝo, interesas nur ke vi kreas tiun ĉi elpurigadon kiel eskapo.

    mi preferas ĉi sonĝon al la frenezo!

    kaj se ĝi ne estas sonĝo?

    se ĝi ne estus sonĝo oni ne atingus ĉi tiun punkton. nur malofte buŝo plena je afto kaj anuso kun malgrandaj ulceretoj.

    kial buŝo kaj anuso?

    ĉi tiu demando apartenas al mi. mi ne kapablas ĝin respondi sed kapablas ĝin proponi.

    vi tro certas ke ĝi estas sonĝo. transformita en tiun kozon gluitan al la ŝtuparo, inerta, kiel praulo de iu homa, reptilio, fiŝo, serĉu viajn manojn kaj piedojn!

    efektive, mi jam estis amaso da putriĝantaj karnoj, giganta pusplena muŝlarvo.

    tuba kreitaĵo, per kiu eniras la demenco de la racio kaj foriras la vomado de freneziĝinta verko. kaj vi pensas ke vi havas buŝon kaj anuson! serĉu enirejon kaj forirejon!

    efektive, mi ne plu sentis min kun buŝo kaj anuso. nur imensa polipo, senbrida putraĵo, kun orifico kie devus prosperi cerbo, anus-buŝo avida, avida konsumi, mordi, kisi, leki, suĉi, gluti.

    kaj, antropofage kaj krude, mi pleniĝis je volupto kaj avido kaj voremo, ĵetante min decide kontraŭ tiu aĵo ene de la spegulo, flugante tra la aera denseco, kaj mi englutis la tutan monton de skabio kaj kancero: mia reflektaĵo en la spegulo.

    mi trankviliĝis. ĉar mi sentis min plenigita, satiĝinta, kaj, precipe, sen tiu malagrabla dialoganto pri kulpa komplekso.

    tamen, kial mi pensis pri kulpa komplekso?

    miaj internaĵoj skuiĝis kvazaŭ vulkano kiu preparas fajran naskon.

    mi rezignas ĉi tiun kunvivadon, mia alia mio, mia demono-patro, resonado de ĉiuj kondiĉitaĵoj, kiujn la mondo kreskigis ene de mi. disde ĉi tiu sklaveco, mi trafos mian liberecon. mi ne ĉesigos mian penson, mi certas ke mi ne freneziĝos, sonĝo povas liveri pecojn el respondoj.

    kaj mi vomis. mi vomis aŭ fekis. la anusbuŝa orifico malfermiĝis kaj mi lante formetis la ĵusan voritaĵon. antaŭ tiu formetado, mia torporigita cerbo pensis: se ĝi estos aflikta elŝprucaĵo, jen vomado. se ĝi estos malrapida elŝutaĵo, jen fekado. 

    tamen, kia ruĝa globo estas tio, forveninta el mia internaĵo, kvazaŭ naskitaĵo?

    antaŭ mi, punca kaj malseka, ĉirkaŭvolvita per akvo kaj sango, briladis imensa feto ene de rozkolora placento. rompiĝis la placento kaj jen mi dormante antaŭ mi mem, je mia hodiaŭa grando, je mia hodiaŭa aĝo, ene de mia hodiaŭa sonĝo.

    mi komencis, mi, de ekstere, makrobia molekulo de unu nura signifa orifico, mi komencis konvulsian ploradon.



9.

    

    iu tuŝis min surŝultre. mi vekiĝis plenŝvita.

    ĉu vi havas koŝmaron? vi daŭre ronkas kaj ĉirpas! parolis mia patro.

    mi sidiĝis surlite. ŝajnas ke mi sonĝis. ĉu la ronkoj estis tre malbelaj?

    ka! mi eĉ ektimis! parolis la knabo.

    neatendite ni tri ekridegis ĝoje.

    ĉu tro mankas por tagiĝo? mi demandis.

    hieraŭ vi ne kantis por ke mi dormu. parolis la knabo.

    ĉu vi ne rimarkis ke mi sonigis diskon?

    kiun?

    Karnavalon, de Schumann.

    ah... kaj parolis sekve: ĉu tro mankas por tagiĝo?

    vesperto flugas en la suba ĉambro. la maljunulo.

    uaŭ! mi kaŝos la kapon subkovrile.

    ne timu, filo. ĝi loĝas malantaŭ la spegulo.

    ĉu ĝi vivas ĉi tie endome?

    jes! morgaŭ mi ĝin montros.

    ni kuŝiĝis denove kaj penis dormi. sed ni tri ruliĝadis ene de la sama maldormo.

    ĉu  tro mankas por tagiĝo? demandis la maljunulo.

    la silento kaj la varmo de la lankovriloj senmovigis niajn korpojn. mi klopodis por fiksi la atenton sur io, sed, kvazaŭ ekzistus figuro en mia kapo, anstataŭ penso, la imago malrapide dancadis antaŭ miaj okuloj kaj nuliĝis en speco de vakuo. post granda peno, mi petis:

    filo, pliparolu pri la homoj.

    kaj li:


Atualizado em ( 01 - 11 - 2013 14:36 )