la homa specio.01
Ĉi tiu teksto aperas en la portugala en www.50anosdetexto.com.br.
Este texto aparece em português no saite www.50anosdetexto.com.br.
La Homa Specio. Ĉapitro 1
vesperiĝo silentigis la mondajn voĉojn. la lastaj obstinaj birdoj nestiĝas en siaj luliloj de branĉetoj kaj plumaĵo. meze de la silento, mi atendas.
do, ĉar mi sentas ke la nokto alproksimiĝas kaj tuj frapos je mia pordo, mi iras eksteren, malfermas la ŝtipejon, plenigas tri skatolojn kaj ilin kunportas al la kuirejo.
mi bezonas insisti pri mia fajro. ĝi sin montradas iom post iom. timema, malkvieta, petolema, de mia blovo venas ĝia vivo. ĝi sterniĝas kaj lumas. mi ankaŭ fajrigas la kandelojn.
mia koro pleniĝas je afliktiĝo. baldaŭ eniros mia filo kaj mia patro. la knabo kaj la maljunulo tuj alvenos kaj, nun, por longe resti. pro tio doloras mia koro, per tiaj batoj de stranga kaj nevenkebla ĝojo.
ĉar mia filo venos, pro tio mi purigis vitraĵojn kaj aerumis la domon. ĉar mia patro venos, pro tio mi lavis trotuaretojn. ĉar ili kune alvenos kaj, nun, por longe resti, pro tio mi frotpoluris kaserolojn kaj transformis ilin en spegulojn je ĉarmo. ĉar tuj tuj ili ĉeestos.
mia koro apenaŭ sin tenas kiam mi senŝeligas legomojn por prepari supon, supo plena je saŭdadoj pri pasintaj tagoj, kiam ni tri estis kune. mi preparas nian preferatan supon: pecetoj el manioko ene de densa brogaĵo delikate spicita.
miaj okuloj direktiĝas al la pordo, atendante la alvenontojn. ĉio atente haltis ĉirkaŭ mi: la planko, la vitraĵoj, la varmo nun pli komfortiga, la kaseroloj kvazaŭ lumigitaj. nur la malkvieta fajro ne sin regas pro ĝia atendado, ĝi dancas kaj montras la pordon per babilemaj langoj.
mi sidiĝas kaj atendas. mi volas esti trankvila ĉar mi scias ke mi feliĉas. tamen la koro, la ununura koro pro tio ke mi estas kaj patro kaj filo, mia koro ne eltenas la longan malfruon.
dum mi atendas, sur la muroj dancadas ĉies ombroj. mia ombro atendas.
subite ekstere bojas la hundoj, ekstere, en la nokta ventro. ekstere. kaj hurlas.
Atualizado em ( 29 - 08 - 2010 10:25 )
gil vicente 24.auto pastoril portuguêsAUTO PASTORIL PORTUGUÊS (1523)
Atualizado em ( 16 - 08 - 2010 16:20 ) la homa specio.00La Homa Specio. Ĉapitro 0
Atualizado em ( 29 - 08 - 2010 10:27 ) brazilaj infanaj kanzonoj 04.la rocio falas falas
LA ROCIO FALAS FALAS (sereno eu caio caio)
La rocio falas falas Falas falas kun obstin'. Kaj la dormon malpermesas De la bela amatin'. Mia vivo, ajaj, Estas barko, ajaj, Kiu flosas sen direkto ia. Se mi havus, ajaj, La lumaĵon, ajaj, De la blua okulparo via. La rocio falas falas... Malfeliĉe, ajaj, Mi ploradas, ajaj, Pro memoro pri amo perdita, La rocio, ajaj, estas larmo, ajaj, el malĝoja okulo falita. La rocio falas falas... (kantas Ana Eduarda kaj Jorge Teles) Atualizado em ( 07 - 08 - 2010 12:17 ) rakontu alian anjo 13. la pastro
La pastro
desegnaĵo de ricardo garanhaniNoto: La dua novelo de Dekamerono de Boccacio (1313/1375), kaj ankaŭ kelkaj aliaj, montras la diboĉadon en la konduto de la katolikaj religiuloj dum la dekkvara jarcento. Ŝajne, eĉ la Kontraŭ-Reformacio neniel sukcesis ŝanĝi la moralon de multaj pastroj. Ĉi tiu rakonteto, vere ridinda spritaĵo, estas kruda ekzemplo de ordinara kutimo kiu floris (aŭ dornis) ĝis la duono de la pasinta jarcento. Ofte tio okazis kiel rezulto de konduto de multaj duonriĉaj familioj: unu el la filoj nepre estu destinata al sacerdota kariero, sen respekto al individueco kaj dialvoko. La viktimo estis la lasta kiu rajtis montri iun volon. Estis foje pastro tre senhonta. Kiam li prenis konfeson de virinoj li demandadis pri nedecaĵoj. Sed li demandadis tre ruze, tiel ke ĉio ŝajnis konfesado. Kaj kiam li perceptis ke la virino pekis kontraŭ la edzo, li babilis kaj babilis kaj finfine li delogis la kompatindulinon. Kelkaj el ili ŝatis kaj fine alkutimiĝis kaj sekve de tio dum la konfeso aliaĵoj okazis. Kaj tiamaniere li vivadis. Al tiu urbo translokiĝis virino edziniĝinta kun vojaĝisto. Ŝi estis tre bela. Sabate ŝi iris al la preĝejo kaj sin prezentis al la pastro, ĉar ŝi volis fari konfeson. Verdire, tio, kion ŝi rakontis estis aro da naivaj peketoj. Li ordonis ke ŝi preĝu anĝeluson kaj kredpreĝon kaj ŝi foriris. Tute ne sciis la kompatindulino ke ŝi ekflamigis la dezirojn de la pekema pastro. Nokte li ne sukcesis dormi. Li nur pensadis pri la bela kaj ĉasta virino kaj li decidis ke li dormos ĉe ŝi ĉar alimaniere li freneziĝos. Atualizado em ( 02 - 08 - 2010 11:28 ) |
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
Paĝo 2 de 21

desegnaĵo de ricardo garanhani